RIO+20: ANTAŬAĴO NECESA
AL ALIA KONFERENCO, PLI SAVCELA

 
La primedia konferenco Rio+20, okazinta en la lasta monato junio, lasis iun pozitivan rezulton, ĉefe rilate al bonaj intencoj por la estonteco, sed ne la idealan pozitivan rezulton por tuja observado. Estis neniu kompromiso nek pakto por baldaŭa ŝanĝo. Krome okazis multaj miskomunikoj, nekomprenoj, temdeviiĝoj kaj ideologiaj konfliktoj, se ne paroli pri la iamaj parolbaroj kaj lingvobaroj, krom la baroj kontraŭ la demokratia aliro de la reprezentantoj de la kulturaj kaj sociaj minoritatoj. [La mikrofonoj estis multe pli en la manoj de la reprezentantoj de la ekonomie kaj politike potencaj landoj, ol de la reprezentantoj de la landoj kaj sociaj formacioj kiuj pli suferas pro la mediaj malatentemoj de la grandaj transnaciaj korporacioj.]
 
En ĉiu granda heterodoksa kunveno, kaj eĉ en la ortodoksaj, ĉiam estis doktrinaj kaj principiologiaj malkonsentoj, speciale kiam kunveniĝas sciencistoj kun religiuloj, mistikuloj, spiritualistoj ktp. Estas malsamaj raciaj, konaj kaj celaj mondoj.
La fina dokumento de la konferenco rezultiĝis tre timida, manka je ŝanĝoj efektive pragmataj, kvankam plena je promesoj kaj supraĵaj kompromisoj. Pluraj aliaj demandoj, speciale tiuj pri la profundaj realaĵoj de la Tero, aparte pri la planeda transiro kaj siaj multoblaj efikoj sur la vivon de la homaro, ne havis lokon sur la diskutotablo. La konferencanoj ignoris, ke la media demando dum la planeda transiro ne estas nur eskatologia aŭ apokalipsa, sed ke ĝi ampleksas ĉiujn sociajn, politikajn kaj ekonomiajn sektorojn. Nu, ili ne rekonas oficiale la fenomenon de la planeda transiro. Certe ili trovas, ke ĝi estas afero de frenezaj viziuloj, de fanatikaj eskatalogoj aŭ de konspiremaj teoriuloj.
Dum tio, sur la granda areo ekstera al la Centrejo de Konvencioj Riocentro, tio estas, sur la tuta tera sfero, la transiraj realaĵoj sinsekve okazas, unuj super aliaj, unuj frapantaj aliajn, ĉefe en la profunda kaj transdimensie nevidebla korto. La mediaj, politikaj, ekonomiaj, religiaj kaj spiritualistaj aŭtoritatuloj perdis multe da tempo, provante alĝustigi malakordantajn punktojn, sin interakuzante, malŝate parolante unuj pri la pensolinioj de la aliaj. Ili viktimiĝis, do, al influoj de kaŝitaj kaj mallumaj inteligentoj, kiuj estas multe pli organizitaj kaj atentemaj al unu sola celo, nome: detrui ĉiujn evoluajn kaj savajn planojn de la Tero, sabotante ĉiujn planojn de la Kristo. Tio efikis negative en la finan dokumenton de la konferenco, kiu devus esti decidiga kolektiva agado, se la aŭtoritatuloj ĉeestintaj en la evento estus pli agordantaj kun la direktivoj de la Alto por nia planedo, kaj se ili donus atenton al la plendoj extra muros, al la voĉoj de la popolaj sektoroj, al la kolektivaj petskriboj...
Iel ajn, estis pozitiva la evento, pro tio, ke ĝi semis politikon de bonaj intencoj por la estonteco, por simila konferenco post eble dudek jaroj.
 
****
 
La materialismaj sciencaj, politikaj kaj ekonomiaj formacioj unuflanke, kaj la religiemaj spiritualismaj formacioj aliflanke, devos revizii profunde siajn konceptojn, serĉe de unuiĝo favora al la pli granda afero de ĉiuj ni, nome: ni mem. Tio okazu, se ili volos sekvi la novajn duonsendependajn kosmopolitismajn pensoliniojn, kiuj jam trairas firme kaj grandanime inter la du grandaj elĉerpitaj makroideologioj (tridimensiema materialismo kaj hierocentrisma spiritualismo).
Tiuj unuigaj klopodoj eble embriigos aŭ plifruigos unu pli grandan kvalitsalton dum la serĉo de estonta superekumenismo aŭ de “Teorio pri Ĉio” rilate ĉiujn homajn aferojn kaj eĉ rilate aferojn de la universa vivo.
 
En la nuna tempo de la planeda vivo ne plu estas tiom da tempo kaj spaco por grandaj ideologiaj apartiĝoj. Ĉiaj sociaj ĉenoj devos unuiĝi en tutgloban superĉenon, por kunpartopreni en la solvo de problemo tre pli urĝa, nome la savo de la homaro mem, minacata je estingiĝo pro la mediaj malatentoj de la homaj personoj mem kaj ĉefe de la grandaj entreprenaj personoj. Kaj ni ne forgesu paroli pri la akcelataj genetikaj mutacioj, kiujn la (pseŭdo)nutraj toksaj rubaĵoj estas kaŭzantaj al la korpa medio de la plimulto de la homaj estuloj. Nur ne konvenas esperi la intervenon de registaroj nek de grandaj kapitalismaj korporacioj. La alternativaj sociaj sektoroj, kiuj fakas pri la pli profunda media demando, devos kuspi la manikojn kaj preni la savajn iniciativojn. Estas esperinde.
La paralela malvarma milito inter vidpunktoj pri la makromediaj kaj makroklimataj demandoj ne devas esti por ke unu vidpunkto venku, sed devas esti por ke ĉiuj vidpunktoj kunhaltigu la detruan proceson jam komencigitan, almenaŭ ĉe la parto ŝuldata al agoj de la produktaj kaj konsumemaj fizikaj kaj juraj personoj.

 

LA ŜANĜOJ OKAZAS EN LA ALIA FLANKO, SED ILI IOM REEFIKOS ĈI-FLANKE

 
Tie ĉi en la dimensio de la krusto reefikos kompreneble la granda premo de la pli fortaj ŝanĝoj de la transiro. Ĝi estos sensorie perceptata de ĉiuj ni kaj estos interpretata en manieroj plej eble diversaj, inkluzive kiel kataklismoj de la tiel nomata “fino de la mondo”.
 
“Certe vi ne timu pri diluvo, nek pri brulkonsumiĝo de via planedo, nek pri aliaj similaj okazaĵoj, ĉar oni ne povas nomi kataklismoj lokajn perturbojn, kiuj ne produktiĝus en ĉiuj epokoj.            Okazos nenio pli ol morala kataklismo, por kio la homoj estos la instrumentoj.” – el la libro “Postmortaj Verkoj”, kompilaĵo de tekstoj de Allan Kardec, publikigita en 1890.
 
Kardec, en persona vidpukto kiun ni ankoraŭ povas adapti al nia realeco, aludis al lokaj perturboj, kiuj fakte estas okazantaj en ĉiuj partoj de la planedo, en malsamaj datoj, sed pli specife ene de la pli epicentra tempoperiodo de la transiro, kiu estas eble la jardudeko 1999-2019 (la periodo de la “tempo de la netempo”, laŭ onia interpreto de la dua majaa profetaĵo). Tamen ĉefe li atentigis nin, ke la plej premaj kataklismoj, jam okazantaj, estas la moralaj, kaj estas klare vidate, ke ili ne estas nur lingvofiguroj. [Certe la “lokaj perturboj” nur ne estas pli ĝeneraligitaj, ĉar ni ankoraŭ ricevas la favorojn de tiu kvindekjara moratorio konsentita de la alta spirita estraro de la sunsistemaj planedoj, en julio 1969, kies limtempo finiĝos ĝuste en 2019. Ĉu povas esti, ke ni estas sub la protekto de tiuj kvar anĝeloj anoncitaj en Apokalipso, 7:1?]
Iel ajn la eventualaj naturaj kataklismoj en serio, vaste antaŭviditaj (aŭ pseŭdoantaŭviditaj), se ili fakte okazos, estos konformaj kun la leĝo pri detruado. Ili estos, kiel ĉiam, maniero akceli la progreson de la homaro kaj, dum la kurantaj jaroj, akceli loke la gradan ŝanĝon de la homaro.
 
“Ne estos nur la fizikaj kataklismoj, kiuj skuos la planedon, kiel rezulto de la leĝo pri detruado, kiu generas tiujn fenomenojn, simile kiel okazas kun la aŭtuno, kiu faligas la foliaron de la arboj, por ke tiuj ĉi povu elteni la rigoran travintron kaj renoviĝu troabundaj ĉe la alveno de printempo, sed estos ankaŭ tiuj moralaj, sociaj kaj homaj kataklismoj, kiuj karakterizos la turmentajn tagojn, kiuj jam estas travivataj.” – Joanna de Ângelis, en sia libro “Jesus e Vida” (“Jesuo kaj Vivo”) (2007), psikografita pere de la mediumo Divaldo Pereira Franco.
 
La eksteraj kataklismoj ne devas generi internajn emociajn kataklismojn. Ni devas teni nin en paco kaj rezignacio, plenaj je fido kaj espero kaj en konstanta laboro por intima reformo kaj por la afero de la Evangelio, eĉ en la momentoj de pli grandaj publikaj ĉagrenegoj. Tiuj, kiuj fidas kaj esperas pri la promesoj de la Kristo, ne povas perdi la firmecon, ne povas perdi la kompromison kun la tasko de helpado kaj orientado al tiuj pli necesbezonaj, spite ĉion, kie ajn ili estas.
 
Kaj estas la ĉiutagaj kataklismetoj. Estas la mikroplanedaj reformoj de ĉiu el ni, estuloj-mondoj, laŭ sia propra iniciato.
Multaj el ni pasigas la tutan vivon en senĉesa memarmagedono, alfrontante tempestojn ĉiumomente, eĉ se en glaso da akvo, penante venki sin mem per la partaj venkoj de la supera konscienco en la bataloj inter la bono kaj la malbono, kiuj sin skurĝas en si mem, ĉirkaŭpasante la danĝerojn de la vivo en ĉiu stratangulo. Kia ajn ĝi estas, ĉia katastrofa interfrapiĝo, kiun oni alfrontu, estas alte taksata por la fina venko.
La venko, kiun Dio plej esperas de ĉiuj ni dum la granda tempestema transirado estas tio, ke ĉiu venku sin mem, eĉ se inter ĉiaspecaj kataklismoj frapantaj al ni la pordojn de la sentumoj. Ĉiu faru por meriti lokon pli plaĉan sub la suno de la universaj oportunoj, kaj savu sin per siaj propraj klopodoj el tiu ĉi Tero - kiu jen estas valo de malĝojo, jen estas valo de armagedono, en ĝia malsupera vibra parto. Sufiĉas, ke oni estu atenta al la helpoj de la Alto, kiu ne mankemas al tiu, kiu persistos ĝis la fino.
Por tiu venko agadas speciale la laboristoj de la lasta horo, anonime, rikoltante la lastajn vinberojn, rapide, antaŭ la vintraj tempestoj, kiuj antaŭos la printempon de la renovigota paradizo (aŭ nova Jerusalemo, nova Kanaano, “mirinda nova mondo”...) – kiu jen estos valo de ĝojo, jen estos valo de paco.
Nia laboro estas lasthora, sed ĝi ne estas malfrua. Ankoraŭ estas spaco-tempo por la servado en la kultivejo de la Bono. La granda Arkeo de la Saviĝo estas ankrita, atendanta ĉiun redemptitan laboriston, malgraŭ la ondoj de la ribelanta maro, kiu estas malfaciliganta la atingon al la granda ŝipo. Ĉiu minuto en kiu ni estas en la karno, ne gravante la vivkondiĉoj de ĉiu, signas unu plian esperon de Dio, por ke ni donu iun valoran helpon profite al la rikolt-periodo, kiu estas tre granda, same kiel la vico de la bezonantoj.
 
****
 
Ni, kiuj havas la konsciiĝon pri la krista devo, rememoru pri la instruo-ordono de la Paŝtisto el Nazaret: “Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian. Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.” (Johano, 13:34-35).
Estas konkludeble, ke la veraj kristanoj, tio estas, la efektivaj obeantoj al la evangeliaj ordonoj, estos identigataj por la spirita selektado ne nepre pro tio, ke ili multe diskursis aŭ predikis, kaj eĉ ne pro tio, ke ili estis adeptoj de la religia sistemo Kristanismo nek de ia ajn alia ismo, logio aŭ zofio. Ili ne estos klasifikataj pro tio, ke ili multe legis, nek pro tio, ke ili longedaŭre frekventis preĝejon kaj sekvis ritojn aŭ eksterecajn dogmojn. Dum la apartigo inter la lolo kaj la tritiko, la veraj kristanoj estos identigataj pro tio, ke ili multe amadis (inkluzive la malamikojn kaj opoziciantojn); pro tio, ke ili multe pardonis, multe toleris, ĝis tia grado, ke ili iluminis sin mem kaj fariĝis videblaj, por esti altirataj al alkonformaj destinoj dum la ŝanĝado de la tutmonda moraleco sin bazanta sur la kristeca lumeco. Kaj fine ili estos identigataj ankaŭ pro tio, ke ili sin dediĉis rezolute en la helpado al la bezonantoj kaj al la dissemado de la espero en la afliktiĝintajn korojn, speciale dum la kataklisma kaj katastrofa travintro.
Plej grave estas, ke ni ne lasu vidatenti la “Lumon de la Mondo” brilantan ĉe la horizonto. Li estas la gvidanto de ĉiuj ni, cele al la sekura haveno de la nova erao.

 

TEORIO PRI ĈIO:
NEATINGEBLA, SED NUN TREEGE NECESA

 
La nomata Teorio pri Ĉio, aŭ Granda Unuiĝinta Teorio, provas unuigi sciojn, ĉefe en la tereno de Fiziko.
Nun necesas pli granda unuiĝo inter la Scienco, la Filozofio kaj la Religio, por ekspliki Dion, la homon, la Spiritojn, la vivon en ties diversaj kosmaj dimensioj, la materiajn kaj spiritajn surmetiĝintajn kaj paralelajn mondojn, la naturajn, diajn kaj universajn leĝojn kaj ĉefe la fotopsikovibran transiro de la Tero kaj ties fenomenojn kaj efikojn sur nian ĉiutagan vivon. Tiu superekumenismo, ne inter kristanaj religioj, sed inter malsamaj homaj scioj, pli alproksimigus nin al idealo pri percepto de la universaj realaĵoj, kiuj nuntempe estas sinsekve okazantaj okulfrape al ni. Ili manifestas sin, defiante niajn jam solidiĝintajn sciojn, niajn tradiciajn leĝojn.
La planeda transiro trudas ankaŭ transiron de teraj scioj, cele al nova aro da scioj pli akordaj kun la kvardimensiaj realaĵoj de la post-transira nova erao.
La universaj kaj plurdimensiaj realaĵoj nur iom post iom senvualiĝas tra konaj ondoj dokumenteblaj tie ĉi en la krusta dimensio, post saltoj de nia morala kaj spirita maturecoj. Kaj tio ne havas finon.
 
Ĉiu teorio, en ĉiuj kampoj de la homaj scioj, eĉ iu ajn el ili kiu sin prezentas kiel “Teorio pri Ĉio”, havas sian blindan zonon, sian mankon. Tamen, kompletigante tion veran kaj eternan, kion ĝi havas, per aliaj teorioj kaj ideoj, ni daŭras serĉantaj la konan eldoradon, serĉantaj la ĉiame estontan Teorion pri Ĉio (kondiĉe ke, prefere, tiu serĉado ne malebligu nin miri la sunsubiron ĉe ĉiu vesperfino).
Cetere ni neniam atingos, des malpli enkaĝigos per homaj vortoj, la nomatan Teorion pri Ĉio, proponitan de multaj homoj je granda scio, ekzemple de Platono kaj Albert Einstein, por klarigi pri la aro da naturaj, spiritaj kaj konaj realaĵoj, kiuj ĉirkaŭas nin, kaj tiujn, kiuj ĉirkaŭos nin baldaŭ. [Einstein mem rekonis niajn konajn limojn, nominte “profunda kosma mistero” ĉion neklarigeblan de la Fiziko.] Mankas al ni sufiĉaj kalejdoskopaj lensoj, por ke ni vidu tiun tuton, sen ke ni freneziĝu. Ni posedas niajn stroboskopajn sciolumojn, duonparafreniajn, sed kiuj estas sufiĉaj por nia vivtenado kaj eĉ por ia neŭrona feliĉeĉo. Fari salton pri kon-scia progreso krom tio povas esti danĝere. Povas eĉ igi nin malmemori legi de Mário Quintana.
Ĝustadire, ĉiu scienca teorio (inkluzive de la sociologia), kiu temas pri la regnoj de la naturo (speciale la homa naturo kaj la socia naturo) havas sian propran mankon tre pli evidentan, kiu ade korektiĝas aŭ nuligas la tutan teorion, kun la paso de la sciencaj generacioj.
Aparte pri la homa estulo, ia ajn teorio estas nekompleta, ĉefe ĉar ni, homines sapientes
, havas multe pli da dimensioj ol la Tero kaj ties sep biodimensioj[1].
Iel ajn ĉiu teorio, antaŭ ol iri al la rubujo de la historio, lasas sian validan parton por la venontaj teorioj, por kunkonsistigi la ĉiam estontan Teorion pri Ĉio.
Nur la teorioj de la naturo mem estas eternaj. Tamen, ĝustadire, ili ne estas teorioj. Ili estas diaj leĝoj, kiujn ni ne vidas tiaj, nur pro tio ke ni ne konas ilin laŭ ĉiuj iliaj detaloj. [Tiel estas, ekzemple, pri la nomata “teorio pri la reenkarniĝo”, kiu aludas al reala biologia fenomeno, sed ankoraŭ ne akceptita en la akademiaj medioj de la krusto, kaj kiu estas antaŭkondiĉo por la kompreno de preskaŭ ĉiuj homaj problemoj. La malakcepto de tiu vero tiel baza kaj natura, kun ties multoblaj kaŭzoj kaj efikoj en la vivon de ĉiuj ni, tenadas la Sciencon milojn da jaroj malprogresinta rilate al tio, kia ĝi devus esti kaj fari por la homaro.]
 
Nuntempe, la teorioj, kiuj pli vekas la atenton de la popoloj, estas la teorioj pri la nomata “fino de la mondo”. Neniu el ili estas tre serioze konsiderata, ĝuste pro la grandaj malsimilecoj de interpretoj, vidpunktoj, informoj kaj kontraŭdiroj inter ili kaj ene de ili. Tiuj misaĵoj multe kontribuas por la formiĝo de senbazaj tezoj, oportunismaj spekulacioj, pseŭdologikaj veroj, duonhalucinaciaj subjektivaj pripensoj kaj senpripensaj asociadoj de eksterordinaraj faktoj kun transiraj fenomenoj. Fine, ili kontribuas pli por la nekredemo ol por la kredemo de la homoj pri tio, kio fakte okazas al la Tero.
Ni, redaktantoj de tiuj ĉi skribaĵoj, konstruis specon de multartikitan veron pri la afero, kiu povas koincidi tute, aŭ ne, kun la reala vero de la komentariataj faktoj, ĉefe pro tio, ke ni ne estas esploristoj nek fakuloj, sed nur kronikantoj pri tiuj aferoj.
Ni kredas, ke meze la disanoncataj teorioj, faktoj kaj veroj, ĉiuj ni, teranoj, spertas vere grandan transiron de la Tero. Jen estas la punktoj, kiujn ni kredas, kvazaŭ ili estas unuiganta teorio pri la ĝenerala demando de la planeda transiro:
 
· Estas cikloj ene de cikloj en la evoluado de ĉiuj personoj de la universo, inkluzive de la spiritaj personoj, sociaj personoj, mediaj personoj, naturaj personoj kaj planedaj personoj.
· Estos la fino de mondo de la Tero, nome la fino de la mondo da malbonagoj, perfortoj, maljustecoj, egoismoj kaj mediaj detruoj.
· Ne okazos fizika fino de la Tero, sed nur ŝanĝo de ĝia vibra tono, kio, tamen, reefikos pozitive en nian kapablon percepti la multdimensiajn realaĵojn internajn kaj eksterajn al ni.
· La Tero travivas grandan fotopsikovibran transiron, kaj ĝi ne plu estos planedo por provoj kaj kulpelaĉetoj, por esti transiĝa mondo. Nia planedo finas unu ciklon kaj komencas alian. Ni konsistigas la enkarnan generacion de la transiro, kaj ankaŭ tiu ĉi, siavice, havas siajn fazojn kaj subfazojn.
· Ekzistas la ĝeneralaj atentovekaj profetaĵoj, la historiaj profetaĵoj kaj la antaŭnelongaj profetaĵoj pri la certaj fenomenoj (ekzemple de la planeda transiro mem) kaj pri la kondiĉaj fenomenoj de la planeda transiro (kiuj dependas de la mensa konduto de la inteligentoj alligitaj al la Tero).
· Kiel parto de la transiro okazas la transmigrado de Spiritoj relative malsuperaj, de la Tero al mondoj relative malsuperaj, ĉefe Nibiro (aŭ Herkolubo, Marduko, Planedo X...).
· Estas okazanta transmigrado de Spiritoj relative superaj, elvenantaj el mondoj relative superaj, ĉefe Alciono (triagrandeca stelo, ĉirkaŭ kiu rondiras la suna sistemo, en periplo je proksimume dudek ses mil jaroj) al la Tero.
· La indigaŭraj kaj kristalaŭraj homoj estas antaŭpreparitaj, por helpi en la planeda transiro.
· En la estonteco ĉiuj ni fruktuzos la Novan Teron, eĉ se ekde malsamaj tempoj, kaj eĉ se kelkiuj estos bezonintaj foriri de la Tero, ĝis ili kapabliĝos, por reveni al ĝi, kiu jam estos fotopsikovibre tute ŝanĝita kaj kun la vivo sur la krusto superrege kvardimensiigita.
· La planeda transiro kiel tuto estas okazanta pli en la spirita plano (aŭ nevideblaj dimensioj), ol sur la krusta dimensio, eĉ se ĝiaj efikoj etendiĝas en la fotopsikovibrecon de la tuta Tero.
· En tiu ĉi jaro 2012 la Tero finas eniri en la fotonringon de Alciono.
· Ne estos globskalaj detruoj, ĉar la pozitiva energio de la superaj Spiritoj, kiuj estas helpataj de ni per niaj alpensoj kaj pozitivaj agoj, baros ilin.
· La spirita selektado (“apartigo inter la lolo kaj la tritiko”) inter tiuj el ni el la iama spirita generacio de la planedo ne dependas de kredoj, ne kredoj aŭ malkredoj. Ĝi estas demando pri morala kaj etika konduto bazita sur la puraj evangeliaj valoroj akumuliĝintaj en la daŭro de la enkarnaj ekzistadoj kaj aparte en tiu ĉi decida enkarneco.
· La anoj de la nova spirita generacio de la planedo estos tiuj Spiritoj el la iama generacio, kiuj estos kapabliĝintaj por vivi en la nova erao, kaj tiuj Spiritoj devenantaj el superaj mondoj, por kunloĝatigi la Teron.
· Okazas iaspeca armagedono inter spiritaj fortoj, unuj el la malbono, kiuj volas detrui la ascendo-planon de la Tero, kaj aliaj, el la Bono, kiuj volas kunlabori kun la Kristo, la komandanto de la tuta transira operacio.
 
Ni povas erari pri iu punkto aŭ alia. Certe multaj aliaj punktoj ekzistas pri la demando, sed kiujn ni ankoraŭ ne sukcesis kompreni racie. Nur la tempo, kiu estas la revizianto, kompletiganto aŭ nuliganto de ĉiuj teorioj, findiros.
 

 
 

NI AKCELU EN LA DIREKTO AL LA ALIAJ LA PARTIKLON DE DIO KIU ESTAS EN NIA KORO

 
Alvenas tempo, plej ofte ĉe la fino de evoluaj cikloj, kiam la teorioj komencas kunfluiĝi preskaŭ nature, post la briligo de novaj revelaciaj lumoj en la sciencaj, filozofiaj kaj spiritualismaj terenoj. Estas tio, kio ŝajne okazas ĉe la sojlo de la nova granda erao, eble eĉ post la scienca eltrovo, en la lasta 4-a de julio, de la nomata “partiklo de Dio”, generita de la kolizioj inter protonoj ene de tiu fama akcelilo de partikloj nomata GKH (Granda Koliziigilo de Hadronoj, aŭ, angle, LHC (Large Hadron Collider)), de Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro (EONE), situanta en la landlimo inter Francio kaj Svisio.
Tiu eltrovo venas, por plisolidigi la jam diskonigitan “Teorio pri la Norma Modelo”, kiu celas klarigi, kiuj estas la komunaj interagoj de ĉiuj naturaj elementoj. Oni povas diri, ke tiu tiel festata partiklo, pli konata kiel la “Bosono de Higgs”, estas nur plia paŝeto por disklarigi per scienca parolo tion, kion kelkaj spiritualistoj delonge jam nomas “universa kosma fluidaĵo”.
 
Post la solvo de la ekvacioj pri la grandaj unuigaj teorioj de la Erao de Fiŝoj, kiu finiĝas, nova konevolua ŝtupo aperos antaŭ la studuloj, pensuloj kaj teoriuloj, per la novaj kosmonaturaj faktoj kaj fenomenoj kiuj floros sur la nova Tero preskaŭ tute kvardimensiigita.
En la post-transira estonteco la Teorio pri Ĉio (aŭ la daŭrigo de la serĉo al ĝi) certe integros religiajn, filozofiajn kaj sciencajn vidadojn kaj interpretojn pri la universo, pri la vivo, pri Dio, pri  ni mem. [Ni tie ĉi en la redaktejo esperas esti vivantaj, por atesti ĉion ĉi tion, eĉ se en la figuro de niaj prapranepoj ().]
Dume, ni, duonliberaj komentariistoj kaj sociaj agantoj, devas marŝi nur en la direkto al la “teorio pri ĉio” kiu helpos nin en nia transira vivtenado tago post tago. Ni penu interligi sciojn jam sedimentigitajn de la grandaj majstroj, inter kiuj troviĝas la plej granda el ili, nome Jesuo. Ni inkluzivu periodajn bazajn nutraĵojn ĉe la Bankedo de Platono, sed ankaŭ ĉe la fonto kiu provizas je energio la akcelilon de partikloj. Ni tenadu la menson ĉiam malfermita, por rezonadi multoble per la pluraj esprimoj kaj formoj de scioj de la estanteco, de la estinteco kaj de la estonteco. Ni provu prilabori nur tion, kio taŭgas al ni por cirkonstancaj solvoj sur nia reala rekto de la rilatoj. Scii multe eĉ ne estas la grava punkto. Plej grave estas, ke ni tenadu malfermitaj kaj plej eble puraj diversajn konajn kanalojn, por kompreni la sociajn, spiritajn, sciencajn, artajn kaj naturajn faktojn. Ni provu formi perceptan kaj harmonian mozaikon, kio ne estas facila, sed estas tio, kio plezurigas la sendependan kaj universalisman studon. Kompreneble mastri ĝeneralan terminaron kaj havi bazan metafizikan kredon estas necese. Neniu povas starigi kun sekureco konstruaĵon da multelpensitaj ideoj, se li ne havas solidan bazon kaj profundan, eternan kaj universalan fundamenton. Kaj kio gravas ankaŭ estas tio, ke tiu bazo estu remodlebla kontraŭ la korodaĵoj de la tempo, kaj ke ĝi akceptu novajn blokojn, por helpi en la subtenado de la senfina multkona supra konstruaĵo. Estus ideale.
Fine, eĉ se ni neniam konstruos, nek konstruos al ni eksterteraj inteligentoj, konan blokon similantan la Teorion pri Ĉio, ni bezonas grandan unuiĝon de klopodoj kaj scioj, por ke ni laboru kune por la paco de la kolektivoj kaj de la individuoj. Ni kunigu ĉiujn niajn sciojn kaj sentojn, por semi pli bonan estontecon al ĉiuj ni kaj al tiuj, kiuj venos post ni. Ni kunlaboru kun la brilaj mensoj, kiuj alvenas al tiu ĉi maljuna kaj laca homaro, en misio por renovigo kaj ascendo de la Tero al pli bona mondo. Ni kunlaboru kun la Savanto de la mondo.
Pensante, serĉesplorante, studante aŭ eksperimentante, ni faras unu paŝon. Sentante, ni faras samtempe du aŭ pli da paŝoj (aŭ eĉ saltoj) sur la vojo al la lumo, serĉe de la dia partiklo, kiu estas sur la lasta ŝtupo de la senfina ŝtuparo de la scioj. Tamen tiu subatoma dia ereto havas duoblaĵon en nia propra koro, kies akcelilo de partikloj funkcias per la energio de la amo al la proksimulo kiel al ni mem. La Amo estas por ni la energio plej potenca el ĉiuj; tiu, kiu generas la ringon el fotono de la frateco laŭ Kristo. Kaj tiu ringo ĉirkaŭas nin ĉiujn, kiuj etendas faskon da solidaraj protonoj unuj direkte al la aliaj. Eĉ se ne ĉiam estas kolizioj generantaj bosonojn, la Amo formas ĉenon da frateco tiel potenca, ke ĝi povas rompi ĉiajn intra- kaj interdimensiajn barojn. Ĝi estas la plej granda materiiĝinta manifesto de la universa kosma fluidaĵo, de la povo de Dio en niaj vivoj kaj en niaj destinoj.
 
 

[1] Abismo, Mallumo, Krusto, Ombrejo, Arto/Kulturo/Scienco, Frateca Amo kaj Direktivoj al la Planedo (kvankam estas multaj aliaj difinoj).

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 26/08/2012
Código do texto: T3850017
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.