Antaŭvidante hipotezan paralelan universon samvibran al tiu ĉi, en kiu ni vivas nuntempe, mi ekimagis la jenon: en 2022, Esperanto estos uzata en ĉiuj internaciaj institucioj ligitaj al ... merkato, industrio, komerco, negocoj, turismoj, komunikado. Tiam kelkaj monpezaj juraj personoj aŭ korporacioj batalos en tribunaloj, por havigi al si la patenton pri Esperanto, kaj postulos, ke iu ajn kiu volos lerni aŭ utiligi tiun lingvon-varon, pagu por tiu lernado/utiligado, sub puno pagi severan monpunon kaj havi sian nomon elektronike forigitan de la tutmonda kreditmerkato. 
Bone, ke tio estas nur terura fikcia hipotezaĵo!
 
[Ĉu iu povas imagi alian destinon por Esperanto en sama paralela universo aŭ en alivibra universo? La rakonto akceptas daŭrigon de aliaj imagemuloj.]

==========================================
012/12/8 Cindy McKee 

 
En 2013, en paralela universo, Esperanto estas la elektita lingvo de alternativa kulturo tutmonda. Kulturo kiu flegas la frenezan esperon ke la gepardo povas agi kun kompato kaj empatio. Povas senbarbariĝi, fakte. Tiuj kulturuloj korespondas, iompostiome solidigante siajn kulturon kaj idearon. En ĉiu loko sur la tereska globo, estiĝas komunumo de pacamaj homoj.
Samtempe kreskas la popularaj vulgaraĵoj de Holivudo, kreskas agresemo, kaj submetigo de malfortuloj estas rigardata kiel natura rajto de fortuloj. Tiu ĉefa kulturo avidas tutan regon de la Tutmonda Teksaĵo. Rompo de komunika ligo minacas la pluekziston de la infana subkulturo. Ĉu la pacamuloj povas restarigi komunikadon kiam la retkonekto estas rompita? Ĉu ili malaperos el historio, tiel febla kiel ĵus naskita paviano, tiel efemera kiel la imago ke sovaĝa besto povas ŝanĝiĝi?
012/12/8 Cindy McKee (el Usono)
=============================



De: Maria Espero
Data: 08/12/2012 20:22:59
 
Aí então, imaginemos que, a partir do próximo ano, o mundo já estará dentro da Regeneração. Aí então, supõe-se, que haverá um mundo em transformação. Daí se depreender que o Esperanto terá um rumo diferente dado pelo escrito aí acima...
Que tal, se neste outro planeta Terra em início, a nossa língua se expandir de uma forma inimaginável?
é moda ser positivo. Daí não é bom esquecer que nós 'criamos'  nossa realidade...
Que tal criarmos essa? E outras mais que propicie um mundo novo do qual tanto falamos, mas não fazemos nada para construir!
Desculpe meter meu bedelho na sua história, mas não resisti...
Se estamos entrando na 4ªD, vamos usar nossa mente para mudar as coisas que estão ruins?
A 4ªD é a dimensão do tempo. Tudo que existir lá terá sido criado pela nossa mente...
Por esse motivo se diz que nem todos poderão ir para lá. O caos que vemos hoje foi criado por nossa mente caótica.
E por aí vai...
Espero que meu adendo não estrague sua refeição.
Ghis!
MARIA
 

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 08/12/2012
Reeditado em 09/12/2012
Código do texto: T4026376
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.