PREZENTO.. 2
ESKATOLOGIAJ PROFETAĴOJ. 3
LA SOCIA ROLO DE LA PROFETAĴOJ. 8
 

 
PREZENTO
 
En principo ni povus kredi, ke tiu tuta parolaro ĉirkaŭ la temo 2012 kaj la fino de la tempoj fakte estas nenio pli ol granda antaŭvidaĵo de la homaro pro la alveno de la nova jarmilo, same kiel okazis de 999 al 1000 kaj eĉ de 1899 al 1900 (kio igis la francan astronomon kaj verkiston Camille Flammarion (1842-1925) verki la libron “Le Fin du Monde”), aŭ pro la eniro de la nomata Erao de Akvario. Ĉiam estas miloj da profetoj antaŭvidantaj katastrofajn okazaĵojn en la grandaj pasaĵoj de nia kalendaro.
Do, la kredo-certeco, kiun ni estas havantaj, pri la granda transiro tra kiu pasas la planedo Tero, baziĝas sur sciigoj alportitaj de superaj mesaĝantaj Spiritoj, kiel ekzemple Bezerra de Menezes, Emmanuel, Manoel Philomeno de Miranda kaj Joanna de Ângelis, krom multaj aliaj ne tiel konataj, sed kiuj same diskonigas alarmajn sciigojn en pluraj sociaj medioj, ne nur religiaj, sed ankaŭ kulturaj, artaj kaj sciencaj, uzante diversajn lingvaĵojn, metalingvaĵojn kaj ekstralingvajn manierojn komuniki, adekvatajn al la diferencaj medioj, inkluzive per iloj pentraĵaj, skulptaj kaj sonoraj, ĉifritaj en simboloj plej eble diversaj.
 
Oni diras, ke profeto estas tia, kia pafarkisto, kiu bortrafas muron per sia sago, kaj iu alia zorgas desegni celon ĉirkaŭ ĝi.
Okazas, ke ĉi-foje la fontoj pli seriozaj de antaŭvidoj estas spiritaj superaj, kaj ĉiuj ili anoncas veran finon de iu planeda ciklo. Ili estas nek profetoj nek modernaj viziuloj, sed estas superaj estaĵoj de la astralaj sferoj. Ĉar ni kredas pri la ekzisto kaj pri la seriozeco de tiuj iluminitoj de supera spiriteco, kiel tiuj supre menciitaj, do, memevidente, ni kredas ankaŭ pri la makroŝanĝoj de ili anoncitaj.

 
ESKATOLOGIAJ PROFETAĴOJ
 
Laŭ astronomoj, nia suno ektroviĝas en konjunkcio kun la centro de la Lakta Vojo, denove post dudek kvin mil okcent sesdek jaroj, kaj ke ĝi estas multe pligrandiganta sian vibrecon kaj supervarmiganta la Teron, ĝis tia grado, ke ĝi kaŭzos la degelon de la polusoj. Oni diras, ke tio estas unu el la antaŭvidoj de la majaoj por ĉi tiuj niaj tempoj. Oni asertas, tamen, ke la majaoj antaŭvidis nenion pri la definitiva fino de la mondo aŭ de la tempoj.
Malgraŭ sia ŝajna absurdeco, tiu esprimo – “fino de la mondo”, estas antikva en la religia medio, kaj ĝi aperas eĉ en kelkaj bibliaj tradukoj. Laŭ Mateo, 24:36, tamen, eĉ ne Jesuo sciis, kiam okazos la fino de la “tempoj”, aŭ de la “erao”, aŭ de la “mondo” (depende de la biblia traduko).
La esperanta traduko de la Biblio, nereligia, ne prezentas laŭlitere la esprimon “fino de la mondo”, sed uzas la esprimon mondaĝo, kiu signifas aĝon de la mondo. Se Jesuo diris ion samsencan en sia idiomo, certe li volis paroli pri fino de la daŭro de nia socia rilatsistemo.
Siavice, la vorto “mondo” havas multajn signifojn, inkluzive ĉe la biblia terminaro. Ĝi indikas la tridimensian aŭ geografian mondon – la ĉi tieon kaj ties diversajn regionajn, mediajn kaj sociajn partojn. Ĝi same indikas la kvardimensian aŭ kronologian mondon, la kontinuon spaco-tempon, superspacan kaj supertempan. Ĝi povas difini ankaŭ la tutan nevideblan mondon, kvindimensian aŭ ĉielan, la tiel nomatan “spiritan mondon”, kiu siavice estas dividita en plurajn mondojn (aŭ “loĝejojn”). Kaj ĝi eĉ signas la mondon, kiel “maljustan afero-sistemon”, bazitan sur “Peko kaj eraro estas ecoj de l’ homaro”. Ĉi tiu lasta estas la mondo, kiu estas finota sur la Tero, laŭ la plimulto el la spiritualismaj religioj kaj ĉenoj.
Same, la vorto FINO, indikanta la tutan finon de ĉio, havas pezan semantikon. Ĝi temas pri mita veraĵo konstruita en la antikva pasinteco, kaŭzanta ĝis hodiaŭ fortan timon aŭ eĉ timegon en la menso de milionoj da kredantoj. Ĝi estas arketipo enpenetrigita en la kolektivan nekonscion, venigita el la malluma epoko, kiam tio, kion oni kredis, aŭ ne kredis, estis decidiga, por ke oni estu klasata kiel kristano, aŭ herezulo, sekve riskante iri al la ‘fajra purigado’, okaze de kredo pri “malĝustaj aferoj”. Kredi pri certaj dogmaj veraĵoj estis, do, tre praktika pravigo por la provo “pliboniĝi”, kun pento pro pekoj kaj sindono per korpo kaj animo al la tiutempa “Sankta Patrino Eklezio”, kaŭze ankaŭ de tio, ke ĉiu ekzistado estis (kaj ankoraŭ estas de multaj) rigardata kiel la sola sur la Tero.
[Vidu tuj, ke ni estas kredantoj en la reenkarniĝo. Tamen ni ankaŭ kredas, ke ne nur la akcepto de la reenkarniĝo, kiel biologia fenomeno (kaj kerno de la Spiritisma doktrino), estas la solvo por ĉiuj niaj problemoj. Ankaŭ mono, amo, bonfarto... kaj eĉ pasigo de semajnfino en malnova kaj mola hamako en la ombro de avokadujo, estas bonaj solviloj, laŭ ni ().]
 
Surbaze de la reenkarniĝisma rezono, kredeblas tio, ke multaj el ni, kiuj, ĉi-ekzemple, ardis en la inkvizicia brulŝtiparo, estis igintaj aliajn ardi antaŭe, iel, rekte aŭ nerekte.
Ni ne intencas tie ĉi pravigi la malbonon. Okazas, tamen, ke ni vivas en mondo tipe por kulpelaĉeto kaj por provoj, sed, historie, en mondo ankaŭ de militoj, malamo, resento, venĝemo, egoismo, antaŭjuĝo, netoleremo kaj aliaj sociaj kaj individuaj malbonaĵoj, kia estis kaj ankoraŭ estas la Tero. Pro tio, la ankaŭ spirita leĝo pri kaŭzo kaj efiko, kiu estas en- kaj inter-ekzistada, ĉiam estis funkciigata en ĉiuj epokoj de la homaro, inkluzive per la ŝajne maljustaj ekzekutaj manoj de reprezentantoj de homaj instituciaj leĝoj.
[Tiuj negativaj sentoj nuntempe estas tre danĝeraj por la spirita sano de ĉiu kaj de ĉiuj kolektive. Krom sentoj, ili estas ankaŭ negativaj fortoj. Ne temas pri demando simple morala, nek estas okazo simple sekvi la instruojn de la iama kateĥisto, nome esti bona kaj ne peki, por havi lokon inter la anĝeloj en la ĉielo. La serioza nuntempa problemo estas la efikoj de la negativaj sentoj ĉe la vibraj tonoj de la individuaj kaj kolektivaj korpoj. Ili kontribuas danĝere por dolora kaj tre pli katastrofa planeda transiro rilate al individua kaj socia transiroj kaj por suferado kun multe pli da “plorado kaj grincado de dentoj” en ĉiu individua kaj socia transiro ene de la planeda transiro.]
 
Dum oni ne lasas praktiki la malbonon (eĉ per penso), kaj dum oni ne plenumas senĉese la kristan apostolecon per la bonfara praktikado de amo kaj pardono, oni daŭre povas iri al la brulŝtiparo, ne plu al tiu de la tenebraj tempoj, sed al multaj alimaniere suferigaj de la decida nuntempo.
Laŭ Jesuo devis rekoni antaŭ du mil jaroj, ”estas necese, ke venu faliloj” (tio estas, malbonaĵoj), sed ja nur dum oni ne tenas la flagon de la praktika evangelio, ĉefe rilate al Amo, kiu, laŭ la Nazaretano mem, “kovras amason da pekoj”, kaj al Pardono, ambaŭ inkluzive al la malamikoj.
[Povas soni iom sentemaĉe diri tiajn kliŝajn vortojn – amon kaj pardonon, tiel eluzitajn, laŭ kelkiuj. Sed, en vero, ili kaŝas, per literoj, universalajn kaj eternajn energiojn je granda vibra kaj elradia povo, kiu, kiam ĝi estas konvene elmovita, kuracas kaj liberigas. Eble ĝi certigas nenian “savon” al la animo, sed, minimume, faras grandan bonon al la hepato kaj mildigas la mienon jen de karuloj, jen de malkaruloj. () La Amo kaj la Pardono estas energiaj grandoj analizeblaj laŭ scienca vidpunkto.]
Do, citante en tiu ĉi kunteksto historian fakton tiel terurigan, kia estis la Sankta Inkvizicio, ni tute ne intencas inciti nek stimuli la malamon kontraŭ la tiutempa Eklezio, kiu ankaŭ postlasis al ni multajn nobligajn valorojn.
En tiu ĉi ektransiĝa fazo de la planeda vivo, ni ne devas plu rigardi malantaŭen kun resentoj. La sinsekvo de individuaj reenkarniĝoj, kiujn ni, iamaj vojaĝantoj sur tiu ĉi vaganta kaj ĉirkaŭiranta sferego (aŭ sfereto, depende de la vidpunkto), jam spertis, estis pli ol sufiĉa, por ke ni sentu nin kvitiĝintaj kaj kvitigintaj, almenaŭ nivele de pardono kaj mempardono, pri ĉiuj malbonfaroj, kiujn ni faris kaj suferis reciproke ĝis nun kaj en ĉiuj antaŭaj epokoj de nia komuna surtera vivo. Ni rapidu nun, por provi finpagi nian saldon debetan, ĝis la lasta kodranto da tempo restanta en tiu ĉi enkarniĝo, decidiga por la plimulto el ni. Tion, kio eventuale restos nepagita, eble la Universala Superega Librotenisto pardonos al iu aŭ al aliu. Sed, eĉ se la restanta ŝuldo de iu aŭ de iu alia ankoraŭ restos tre granda, tio ne malebligos la ĝustigon de la bilanco. La ĉiela kontolibro neniam fermiĝas, eĉ se postlimtempaj ŝuldantoj devos esti translokitaj al alia pli peniga planeda laborkampo.
 
****
 
Escepte de la jarmilaj konceptaj mitoj pri la eskatologia temaro kaj pri la traŭmoj devenintaj el la mezepoka ekleziocentrismo kaj el la praaj torturoj, sociaj maljustaĵoj, sklavecoj, terorismoj, tiranioj, mortpunoj, abortigoj, subpremadoj, persekutoj, holokaŭstoj, masakroj, mortigaj antaŭjuĝoj kaj aliaj homaj kruelaĵoj individuaj kaj kolektivaj longe necikatriĝeblaj, ni kredas, tamen, ke ekzistas vere iu fino, kaj ke ekzistas vere mondo baldaŭ finota. La vera demando, laŭ la religia, filozofia, psikologia, astrofizika kaj astrokemia vidpunktoj, estas scii, kia fino estas tiu, kaj kia mondo estas tiu.
 
Multaj famaj profetaĵoj de la pasinteco, kiaj tiuj bibliaj, nostradamusaj, sumeraj, babilonaj ktp, estas ricevantaj novajn interpretajn tavolojn kaj estas vaste interkonektataj, por kompletigi la komprenon pri la granda informa fakto jam dissemata de antaŭ kelkaj jaroj kaj ĉie sur la planedo, nome ke la antikva majaa kalendaro finis siajn kalkulojn kaj antaŭvidojn ĝuste kiam ili atingis la jaron 2012. Tio, kunigita kun aliaj profetaj eventoj, kaj antaŭ la multaj planedaj kaj astrofizikaj nuntempaj ŝanĝiĝoj, indikas la finon de la mondo, laŭ pluraj ĉenoj de interpretado.
 
{"Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos ― tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin." – Readmono, 18:22}
 
Nu, sole nur Dio, “la superega intelekto, primara kaŭzo de ĉiuj estaĵoj[1], scias, kun kirurgia precizeco, pri nia estonteco.
Sed multaj profetaĵoj, kaj intuiciaj, kaj mediumaj, kaj ankaŭ matematikaj aŭ racie futurologiaj, kiuj estas ankaŭ, iamaniere, diaj fenomenoj, eĉ se en lingvaĵo ĉiam limigita, anoncas okazaĵojn, kiuj plej probable okazos en specifaj tempospacoj en la estonteco, multaj el ili se ni plutenos la superregon de kondutaj sintenoj kiuj faciligas la eston de tiuj antaŭviditaj okazaĵoj.
Do, principe, la profetaĵoj estas avertoj pri io grava, kio okazos en nivelo materia, aŭ pri io grava, kiu povos okazi en nivelo homa aŭ spirita, se iliaj kondiĉaj psikaj faktoj, kiuj dependas de ni, plu okazados en la estanteco. La profetitaj materiaj okazaĵoj estas neeviteblaj, sed ĝiaj efikoj kaj amplekso en ĉiuj terenoj, inkluzive psikajn, kiuj siavice ankaŭ estas okazaĵoj, plejparte dependas de la homaj kaj spiritaj koncernaj pensondoj, kiuj ankaŭ estas okazaĵoj kaj same havas transforman povon por plibonigi aŭ malplibonigi la efikojn de la neeviteblaj materiaj okazaĵoj. Eĉ la atendo de antaŭdiritaj okazaĵoj estas mem okazaĵo, povanta, do, generi pensondojn, kiuj same transformas materiajn kaj psikajn mediojn, eĉ antaŭ ol la antaŭdiritaj okazaĵoj okazos, aŭ eĉ se tiuj ĉi ne okazos.
 
 
“La profetaĵoj estas revelaciataj al la homoj, ne por esti plenumataj. Ili estas en vero granda spirita averto, por ke ni plibonigu nin kaj malproksimigu de ni la elekton de la plej malbona vojo.” - Emmanuel

 

LA SOCIA ROLO DE LA PROFETAĴOJ

 
Ĉiuj personoj, inkluzive la planedajn personojn, nepre devas progresi. La leĝo de Progreso estas universala, do, Dia.
Jen alvenis la vico por la planeda persono Tero fari kvalitan salton al evolua etaĝo tuj supra ol tiu nuna, en diversaj aspektoj, sendepende de la kunlaboro de la individuaj kaj kolektivaj homaj personoj, kiuj loĝatigas ĝin kaj konsistigas ĝian gigantan socion nomatan homaro.
 
****
 
Ĉirkaŭ kaj super nia planedo estas, por tiel diri, kalendaro de kosmaj eventoj jam okazantaj, sendepende de la ŝatoj kaj voloj de ĝiaj loĝantoj.
Tiuj okazaĵoj daŭros dum la venontaj jaroj, kiel parto de nebarebla proceso de la tera transiro. Nia planedo ne plu estos “mondo por kulpelaĉeto kaj por provoj”, sed ekestos “transiĝa mondo”[2] aŭ mondo kun granda plialtiĝo de la vibra tono en ĉiuj siaj materiaj tavoloj (aero, akvo, tera krusto, tergloba nukleo kaj pensotavoloj) kaj dimensiaj (aŭ spiritaj) ĉirkaŭkuŝantaj, superkuŝantaj kaj intrakuŝantaj.
 
Tamen, rilate detalojn, specojn de transmutaciaj skuoj kaj precizajn datojn ene de la transira periodo, tiuj estos en principo kondiĉigitaj. Ili povos okazi post aŭ antaŭ la antaŭviditaj tempoj, aŭ povos okazi pli aŭ malpli intense kontraŭ tio antaŭvidita de ni, homaj estaĵoj, aŭ povos simple ne okazi.
La decida faktoro por la preciza tago de ĉiu antaŭvidita okazaĵo ankoraŭ estos la homara menso kaj ties transformaj pensondoj, kiuj, kiam moviĝas kunligitaj kaj en agordo, povas densigi energiajn tavolojn pli detruajn ol la mantelo de ozono. Ili povas kaŭzigi uraganojn, martremojn kaj tertremojn, same kiel povas fari mondskale la pozitivan lumon de la Amo kaj anticipi la novan eraon, tiel ke ni ne bezonos trairi vojon tiel doloran, kia tiu, kiu multanonciĝas por baldaŭa tempo.
Pro tio, valoras la penon esti avertitaj de la profetaĵoj, por ke ni alvenu en la trans-transiron plej eble bone, kaj ankaŭ por ke la transiro mem okazu plej eble bone, per la helpo de niaj paco kaj espero aliiĝintaj en fidon kaj en helpan karitaton.
 
Sed, kun doloro aŭ sen doloro, la tera transiro de unu grado al alia, pli bona, estas neevitebla.
Nur la maniero, kiel ni povas sintene transiri, kaj individue, kaj kolektive, estas elektebla. Ĝi povos esti dolora, tra ia via crucis, aŭ dolĉa, tra ia via lucis. Tio dependos plej multe de la konduto de la homoj de ĉi tiu nuntempa kaj decida generacio.
Estos neeble ne okazi tio, kio nepre devos okazi en sia ĝusta periodo, nome la tempo de Dio, la tempo, kiun Dio difinis, por ke okazu tio, kio devos okazi ĉefe al nia planedo. La signoj de la granda ŝanĝiĝo jam rimarkeblas ĉie. Vidu ĉiuj, “kiuj havas okulojn por vidi kaj orelojn por aŭdi”.
La sola evento, kiu ne enhavas logikon por okazi, estas la fino de ĉio, kio estas Dia kreaĵo, inkluzive la elementojn de la naturo kaj la homajn estulojn, jen enkarniĝintajn, jen elkarniĝintajn.
 
“Post tio mi vidis kvar anĝelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon.” – Apokalipso, 7:1
 
Multe super la forto de la homaj pensondoj estas la forto de la superaj spiritaj estaĵoj, kiuj ankaŭ havas la telekinezan povon interveni en la naturon de iu ajn mondo aŭ dimensio de nia sunsistemo, por favori la planedon Teron en ties transiro. Cetere, estas sciate, ke milionoj da ili (la anĝeloj cititaj en Apokalipso) estas alvenantaj miriade sur nian planedon, elvenintaj el superaj mondoj, kun iluminaj misioj ĉe individuoj kaj kolektivoj. Plej certe, ili havas ankaŭ la mision kunigi mensajn fortojn, por produkti protektajn ŝildojn kontraŭ katastrofoj kaj kataklismoj tie, kie ili ne devos okazi, kaj eble ankaŭ por deviigi la trajektorion, aŭ ŝanĝi la efikojn de energiaĵoj havantaj forte detruan povon.
 
Mi scias, ke ĉio, kion faras Dio, restas eterne.”La Predikanto, 3:14.
 
[Antaŭ ĉio ni nepre atentigu, ke ni ne estas fakuloj pri la Biblio nek pri interpreto de bibliaj veraĵoj. Ni ĵus citis tiun biblian pecon, same kiel ni citos multajn aliajn tra niaj venontaj tekstoj, nur pro tio, ke ni vidas en ili kuntekstajn ilustrajn fontojn de niaj pripensoj. Tamen, ĉiu biblia veraĵo akceptas multajn interpretojn, inkluzive interkontraŭdirajn, depende de la ĉenoj de interpretado kaj depende de la tradukoj, kiuj ankaŭ havas siajn perfidemajn deviojn. Tiu citaĵo mem de La Predikanto, 3:14, kiun ni vidas kiel iun esperigon, iun certigon pri daŭreco de la Tero en la estonteco de la eraoj, ŝajne rekte kolizias kun tiu alia de La Dua Epistolo Ĝenerala de Petro, 3:7, kiu tekstas tiele: “sed la nuna ĉielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate ĝis la tago de juĝo kaj pereo de malpiuloj.”]
 
****
 
Ne ekzistas absoluta tempo por Dio. La konceptoj mem pri eterneco kaj neeterneco (same kiel pri “ĉielo”, “tero”, “fajro”, “juĝo”, “pereo”) estas relativaj. Dio estas super tiu limigita dimensio nomata tempo, kvankam tiu ĉi estas same kreaĵo Lia. La tempo, kiel ni konceptas, nur manifestiĝas en unu sola direkto, sur spaco movita de ago. La Dia tempo, tamen, manifestiĝas transverse en ĉiaj direktoj kaj dimensioj.
Neniu homa aŭ eĉ spirita antaŭvido, inkluzive de iu ajn, kiu priskribos efikojn dum la estonta plenumo de iu alia antaŭvido, estas certa sen tio, ke ĝi koincidu kun la Dia tempo.
Nur unu antaŭvido estas plene certa okazi al ĉiuj personoj, kaj homaj aŭ spiritaj, kaj individuaj aŭ kolektivaj, nome: la evoluo. Tiu nepra postulo validas ankaŭ por la planedaj personoj, kiel ekzemple la nuntempa Tero kaj ties homaro disigita en siaj pluraj regionoj kaj ĉirkaŭdimensioj.
La maniero, tempo kaj kondiĉoj de la evoluo estas tio, kio varias inter la loĝantoj de ĉiu planedo kaj inter la planedoj de ĉiu sistemo. La evoluo estas ĉiam individua proceso.
 
“Loko malluma kaj nebula estas la estonteco. La kandelo, kiu prilumas ĝin, estas la profetaĵoj. La suno, kiu certe lumos, estas ilia plenumiĝo. Sed dum tiu suno, kiu estos tre bela kaj ĝoja, ne aperas kaj ne orkronas niajn montojn, tio, kion ni devas fari, estas porti antaŭen la kandelon de la profetaĵoj kaj per ties lumo (eĉ se malforta lumo) eniri en la nebulan kaj tre malluman lokon de la estontecoj. Tiel ni vidos tion, kio okazas en ili.” – Pastro Antonio Vieira, en sia libro “HISTÓRIA DO FUTURO”[3].
 
La profetaĵoj ne plenumiĝas, laŭ ili estas priskribitaj per siaj kutimaj mitaj kaj imagaj lingvaĵoj, kaj ĉefe ili ne plenumiĝas en datoj antaŭviditaj surbaze de mezuroj sur niaj kalendaroj. Pro demando de spirita logiko, estas kredinde, ke la Plej Supera kontrolisto de la profetaj fenomenoj, nome Dio, ne estas limigita nek submetita al la kalendaro de iu ajn popolo sur la Tero, des malpli al la gregoria kalendaro. [Iu ajn objekto, tamen, inkluzive de kalendaro, povas esti uzata aŭ uzita de superaj Spiritoj, por antaŭdiri gravaĵojn, kiuj okazos estonte. Ĉio estas komunikilo.]
Pri la profetaĵoj koncernaj al la ŝanĝo de grado de la tera vibrado, kio rilatas rekte kun la etikaj kaj moralaj kvalitoj de ĉiu el ĝiaj loĝantoj kaj kun la superregado de la kolektivaj vibrampleksoj, estas atendindaj surprizoj koncerne la tipon de la grandaj geopsikosocivibraj eventoj kaj koncerne datojn kaj lokojn de katastrofaj epicentroj.
Kvankam ne ĉiuj estos trafitaj de la katastrofoj, neniu estas libera de la trafo, rekta aŭ nerekta, de ia el ili. Tial, pro la ekstera kaj interna granda kondiĉebleco pri la plenumo de la detruaj profetaĵoj, ni, saĝe, ne devas riske atendi pasive la okazaĵojn, kiam ajn, kie ajn kaj kiel ajn ili alvenos. Sed la rifuĝejo estas la propra intimo, ĉar ne ekzistas sufero, se la doloro ne atingas la animon. Kaj ni devas protekti nin en la citadelo de la propra koro ekde nun. La skuoj, jen en la materia plano, jen en la spirita plano, jam estas okazantaj, flanke de tre bonaj novaĵoj en ĉiuj terenoj de la homa, spirita kaj natura agadoj.
 


[1] Difino de Dio en La Libro de la Spiritoj, la unua el la kvin libroj de la serio nomata Spiritisma Pentateŭko.
[2] Difinoj troveblaj en la libro “La Evangelio Laŭ Spiritismo”, la tria el la kvin de la serio nomata Spiritisma Pentateŭko.
[3]Historio de la Estonteco”.

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 05/02/2012
Reeditado em 25/03/2012
Código do texto: T3481435
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.