ĈIO EVOLUAS PER CIKLOJ. 2
NI ESTAS SUBIGITAJ  AL KALENDARO DE KOSMAJ EVENTOJ  5
KIUJ MALLEVIĜIS, TIUJ LEVIĜOS,  EĈ SE ILI FALIS SUB LA ORDINATON DE LA EVOLUO   6
JEN DO PLIA MOTIVO, POR KE NI NE KREDU,  KE ESTOS LA FINO DE ĈIO. 8
IAM NI ĈIUJ ESTOS SAVITAJ. 10
KAJ KIO PRI TIUJ, KIUJ SIN NOMAS ATEISTOJ?. 14
KION NI POVAS FARI,  POR MALPLIIGI LA TRAGEDIOJN?  17
JES, ĈAR ESTAS KVAZAŬA ARMAGEDONO  EN LA AERO   18
 

 

 

ĈIO EVOLUAS PER CIKLOJ

 
En la evolua ondo nenio iras laŭ rekta linio. Ĉiu rekteco estas optika iluzio. Kio estas rekta laŭ iu vidpunkto, tio estas neeŭklide cirkula laŭ iu alia. Tamen la du pintoj de la linio neniam tuŝas unu la duan, kvankam ili retuŝas saman pli grandan linion kartezaj punktoj antaŭe. Nenio revenas ĝuste al la sama deirpunkto. Ni, homaj estuloj, estas la duoblo de ni mem rilate al la pasinteco, kaj ni estas la duonon de ni mem rilate al la estonteco.
Nenio ripetiĝas ĝuste same, kiel antaŭe. Ĉiu afero estas la sinteza kuniĝo de tio, kion ĝi estis antaŭe, kun tio, kion ĝi estos poste.
Ĉio rondiras ĉirkaŭ pli granda afero, kaj rondirante, ĉiu afero jen supreniras, jen malsupreniras, cikle. Ĉiu el ni estas ĉiam iranta, eĉ kiam li revenas. Ĉiu nia enkarna sperto estas ciklo. Ĉiu fazo de la homa ekzistado ankaŭ. Ĉiu tago same.
La evolua cikla ondo estas en pli granda ondo. Ni estas suprenirantaj kaj malsuprenirantaj dum pli granda supreniro. Eĉ malsuprenirante malpli grandan ciklon, ni daŭras suprenirantaj diagonale al la Alto, ene de pli granda ciklo.
La Universo mem, kiun ni konceptas, kun siaj pli ol cent miliardoj de mil miliardoj da steloj, rondiras pli grandan Universon ne eĉ imageblan, kaj ĝi ekspansiiĝas kaj antaŭiĝas kune kun tiu ĉi al la senfino.
 
Dio, ĉeestanta pere de la universalaj leĝoj, korpigita en la propran Universon kaj reprezentata de siaj anĝelaj kreitaĵoj specialiĝintaj pri planeda administrado, multe esperas la memevoluon de ĉiuj estaĵoj movataj de inteligenteco kaj de racio kaj kun decidpovo (eĉ se donita kaj tre limigita) ene de vibraj cikloj duonaŭtomataj. Kiam tia memvola evoluo okazas tre malrapide en la malsupro (aŭ valo) de ĉiu cikla ondo, tiam kosmaj fortoj, kvankam strikte subigitaj al la universalaj leĝoj, donas etan puŝon, por ke la evolubuso akcelu post eksalto kaj por ke ĝi supreniru la novan vibran deklivon, ĝis ĝi atingos la kreston de la nova cikla ondo kaj sintonizos pli intime kun la Kristo.
La tera onda ciklego, kiu nuntempe estas finanta sian malsupreniran trajektorion en la malsupra parto, samtempe prepariĝas por komenci la supreniradon al la supro aŭ kresto de la sekvanta ciklo, do cele al la Alto.
Kaj la fortoj, kiuj rezistemas al la direktiĝo al la Alto, pli aŭ malpli frue estas venkitaj, ĉefe kiam alvenas la epoko de ŝanĝo de ciklo, kiel nuntempe rilate la teran planedon.
 
[Eĉ la interekzistada vivo havas sian ciklecon.
Kiam la homo plene enkarniĝas, tiam li estas en la malsupro de la ciklo (materia mondo). Kiam li elkarniĝas, li iras al la supro aŭ kresto (spirita mondo). Tio okazas ĝis li leviĝos al pli alta vibra tavolo en sia evolua marŝo tra la senfina multdimensia reto de la superkordaj universaj ondoj.]
Same venis la horo, por ke la Tero, kiel planeda spirita kolektiva konscienco, komencu “elkarniĝi” definitive el la malsupera vibra tavolo, kie ĝi troviĝas, kaj leviĝi unu oktavon supren sur la muzika gamo de la kosmaj superkordoj.
Tiu vibra translokiĝo rapidas kaj kaŭzos neeviteblajn tremojn kaj falojn. Ni surmetu la savjakojn de la fido (sen markojn, blazonojn aŭ insignojn), sed liberigu la korojn kaj etendu la manojn, por, ĉiameble, helpi ĉiujn protekti sin, kaj por esti helpataj de tiuj pli lertaj ol ni pri savprocedo.
 
Ne ĉiam daŭras malbona vetero.
Post la plej akra periodo de sia transiro, la Tero estos vibre pligradigita kompare kun ĝia nuntempa grado. Tio sekve implicos grandan kaj naturan pliboniĝon de la morala grado de ĝiaj loĝantoj.
Estas sciate, ke la moralaj virtoj harmonias perfekte kun la supereco de la mensaj, emociaj kaj fizikaj vibroj. En nia mondo ankoraŭ malsupera, la moraleco, per siaj pluraj manifestiĝoj, ekzemple de honesteco, humileco, nekoleremeco, solidareco, karitato kaj sobreco, ankoraŭ estas rigardata kiel nobla virto, laŭdinda esceptaĵo. En la posttransira estonteco, ĝi estos tiel normala, kiel salutesprimo inter konatuloj kiuj renkontiĝas surstrate.
[Tie ĉi en nia tuta repertuaro de argumentoj pri la geotransira temaro, la radiko “moral-” havas rilaton kun la aro da sentoj kaj pensoj, kiuj, kiam ili estas elmovataj, generas bonfarajn energiojn kaj starigas vibrajn gradojn pli superajn ol tiuj, kiujn oni jam havas. Do tiu vorta radiko tie ĉi ne devige rilatiĝas al la valoroj ofte rekonitaj kaj oficialigitaj de la sociaj kulturoj, religioj, tradicioj kaj leĝoj. Ni faru al la aliaj tion, kion ni volas, ke ĝi estu farata al ni, kaj ni ne faru al la aliaj tion, kion ni ne volas, ke ĝi estu farata al ni. Jen la principo de la krista moralo, transversa tra ĉiuj tempoj, lokoj kaj kulturoj.]
 
****
 
Same kiel, el vibra vidpunkto, okazos neelpetebla fino de la nuna planeda evolua ciklo, ankaŭ ĉiuj individuoj-mondoj estas antaŭdestinitaj transsalti novan evoluan tavolon, eĉ se ĉiu en malsama tempo kaj en malsama spaco, eĉ se kelkaj bezonos unue resti dum necesa tempo en moral-vibre puriga mondostacio.
 

 

NI ESTAS SUBIGITAJ

AL KALENDARO DE KOSMAJ EVENTOJ

 
Ekzistas ia kalendaro pri evoluigaj eventoj de la mondoj, reguligata de la ŝanĝoj de lumeco kaj de perioda proksimeco de la astroj, unuj ĉirkaŭ aliaj pli grandaj.
Tio okazas nuntempe al la Tero, kiu estas finanta luman precesian rondiron, kun elipsoida proksimiĝo al la planedo nomata Alciono, je magnitudo 3 (aŭ, populare, je tria grando (laŭ brilo)), kaj al ties zono el ankaŭ nomata ringo el fotonoj, disko de radiado, zono el lumo ktp). La Tero estas konjunkcianta kun ĝi, kiu estas nia galaksia lumo plej forta kaj influhava, ĉirkaŭ kio rondiras nia suna sistemo.
 
Flanke de tio, surbaze de tio aŭ pro tio, ekzistas spirita evoluiga kalendaro por la loĝantoj de la planedoj, kaj ĝi sekvas ne nur la grandajn influojn de astrofizikaj ŝanĝoj, sed, aparte, la moralan influon de superaj estuloj devenantaj el superaj mondoj, por helpi en tiuj ŝanĝoj. Tiuj ĉi profitas la okazon de la pli intensa planeda prilumiĝo, por disetendi novaj moralajn lumojn, kiuj impulsas al etoso pli akorda kun pli bonaj mondoj laŭ la kunvivada vidpunkto. Tio estas okazanta nuntempe al la Tero, kaj naturnivele, kaj homarnivele.
La movado de la steloj, planedoj kaj eĉ nigraj truoj obeas la diajn kaj naturajn leĝojn, kiuj ne estas neniigeblaj, pro tio, ke ili estas la aktiva manifestiĝo de Dio mem.
Ekzistas, tamen, la planedetoj-mondoj, kiuj estas ni, kaj ne ĉiuj el ni estas vibre konjunkcianta kun la centro de la lumo. Apogante sin sur pli granda povo, kiun ni ankoraŭ havas, super nia libera volo, ne ĉiuj inklinas fari sian propran ascendan intiman lumon.
Dio permesas, do, pere de la libera volo de li donita al ĉiuj ni, Liaj kreitoj dotitaj de inteligenteco, ke tiuj el ni, kiuj ne volos prilumiĝi kune kun la Tero, tiuj restu laŭvolaj, kiel hejme, sed en alia hejma mondo, harmoniigebla kun ilia intima mallumeco.
La Tero nepre submetiĝos al la kosma agendo, leviĝante super sin mem, ekde la komenciĝo de la nuna cikla ŝanĝado, instigate de la eksteraj kaj superaj anĝelaj lumoj, kiuj alvenas, gvidataj de la Kristo, la lumo de la mondo.

KIUJ MALLEVIĜIS, TIUJ LEVIĜOS,

EĈ SE ILI FALIS SUB LA ORDINATON DE LA EVOLUO

 
La Tero malleviĝis kiel eble plej malsupren en la mallumo (valo de la onda ciklo). Nun ĝi estas komencanta supreniri. En vero ni estas en la fino de la fundo.
Kelkaj el ni povos leviĝi kune, ĉar, en la fundo, tio estas, sur la bazo de la onda malsupro, kie ni ankoraŭ vivas, estas risorto, kiu ĵetas multe pli rapide supren. Ĝi estas la risorto de la kristeca amo. Ĝi antaŭenpuŝas multe kaj propulsas tre alte supren, ĉar ĝi estas tre potenca propulsa risorto. La Amo estas unuaranga mova forto. La energio de la krista amo, kiam ĝi estas plej plene elmovata per la senĉesa praktikado de la evangeliaj virtoj, povas savi milionojn da animoj el la falo en la fundon de la fundo. [Kaj tiun falon en la transplanedan abismon, se ĝi finfine devos okazi, nia iama individua libera volo, tiel trouzita laŭ nia interekzistada linio tie ĉi sur la Tero, tute ne havos povon malpermesi.]
Jes... Estas ia nigra truo en la fundo de la cikla malsupro, ankaŭ havanta aktivan densan energion, elektromagnete altireman... malsupren. Interalie, ĝi plenumas la rolon eltiri Spiritojn-fajlaĵojn el la tera evolua ondo kaj enkonduki ilin en ondon kun cikloj multe pli malrapidaj kaj sinuaj, lokante ilin en loĝ-planedon ankoraŭ tre malproksiman de la galaksia lumo, vivantan en la kosma nokto.
La leĝo pri kaŭzo kaj efiko, kiu estas dia-natura leĝo, daŭras la sama de ĉiam. Tamen ĝia plenumo estas faranta multe pli grandajn ŝanĝojn al la homoj.
Post la akumulado de energioj ĉe la vibra tono, rezultintaj el ĉiuj agoj, kiujn ni faris laŭ la templinio, en kiu ni enkarniĝis kaj elkarniĝis tie ĉi sur la Tero, ni spertos, en baldaŭa estonteco, multe pli grandan kaj decidigan efikegon pri ĉiuj niaj antaŭaj faroj, sed surbaze de la sama leĝo.
La universaj leĝoj daŭras. La vivo, jen individua, jen socia, jen planeda, daŭras en la periodo D.T. (dum la transiro), same kiel ĝi daŭris dum la tuta periodo A.T. (antaŭ la transiro) kaj daŭros dum la periodo P.T. (post la transiro). Ĝi ŝanĝos nur je grado de vibrado.
Tiu tera transmigra efikego implicos tion, ke ĉiuj, kiuj restos tie ĉi, vivos en tre malsama socio, en harmonio kun la grado de la nova planeda vibra tono.
La Tero ŝanĝos sian tonon sendepende de ni el la nuntempa homara generacio.
Kiuj el inter ni jam havas sian vibran tonon akordigeblan kun la vibra tono de la Nova Tero, tiuj loĝatigos tiun Novan Teron, kiu estos mondo malsama ol la nuna, en ĉiuj sencoj kaj ampleksoj, post la granda kosma balao (fotobiologia, vibra, elektromagneta kaj, sekve, morala kaj materia). Oni delokiĝos de tie ĉi al tie ĉi mem, laŭ geografia vidpunkto, sed transiros al alia monda realeco, laŭ transfizika vidpunkto. En tiu estonta tiea-ĉi-tiea flanko ekregos tute aliaj ideoj pri tempo, spaco, energio, lumo, psikosfero, pezeco, vibrado, vivo, morto, mondo, ĉielo, infero, spirito, leĝo kaj ankaŭ pri Dio. Ĉio tio daŭros kiel absolutaj nomoj-konceptoj, sed la enhavoj, kiujn ili kovras draste delokiĝos en la imagado de la homoj en la periodo P.T. (post la transiro). Tio rezultos, interalie, de la estonta evidenta videbleco de la transdimensiaj fenomenoj en la socia ĉiutageco. Ili montros sin tre malsamaj ol tiuj de la tradicie dogmigitaj, mitigitaj, vortfigurigitaj kaj religiigitaj konceptoj de ĝis nun.

 

JEN DO PLIA MOTIVO, POR KE NI NE KREDU,

KE ESTOS LA FINO DE ĈIO.

 
En sia Prediko sur la Monto, ĉe la parto pri la “promesoj de eterna feliĉo” (aŭ “admonoj”), Jesuo mem eliminis la hipotezon pri la materia fino de la planedo, kiam li diris, ke “feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la Teron.” Do la destino de la humiluloj ne estas, ke ili foriru de la Tero, sed, ke ili restu tie ĉi mem, kiel heredantoj de la nova mondo.
Pluekzistos la sama Tero, laŭ geofizika vidpunkto, sed tiu ĝi havos novan vibradon, novan magnetan forton, novan lumon kaj, sekve, novan homaran moralan gradon. Do, iamaniere, ĝi estos alia Tero, tute purigita kaj fizike transformita, pravigante tion, kion diras Petro 2, 3:13: “Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco”.
La superaj mensaj energioj superregos nian grandan sferon, originintaj de la superaj Spiritoj jam loĝantaj tie ĉi kaj ankaŭ de tiuj alvenantaj el aliaj planedoj, estante ĉiuj sub la regado de la Ŝafido de Dio.
En tiu nova mondo, transalĥemiigota el la nun ruiniĝanta malnova mondo, loĝos el inter la ĉi-generaciaj transirantoj (ni) nur tiuj, kiuj havas vibrofotomagnetan strukturon akordigeblan kun ĝi. Ĉu ni estas pretigantaj nin, por kunkonsistigi la popolon de la nova krista regno?
Aliaj revenos aŭ iros al mondoj pli superaj ol tiu, kiu estos la Tero mem. Tiu ĉi, siavice, ne estos pligradigita al la statuso de supera mondo, sed nur al tiu de morale transiĝa mondo.
Aliaj estos “suĉataj” al malsupera planedo (akordigebla kun ilia vibra tono ĝis la tago de la suĉo), kie ili restos dum kelka tempo, aŭ resti tie, por ĝui ĝian evoluan salton al transiĝa mondo post dekmiloj da jaroj. Ilia individua restado povos daŭri kelkajn jarojn aŭ kelkajn jarmilojn, por ke ili rafiniĝu vibre, ĝis ili povos reveni al la tera domo. Rezonante biblie, tio estos la “morto de la malpiulo”, la “pereo de la animo”, la “morto de la morto” aŭ “dua eterna morto”.
[Estas iel logike vere. Resti mil jarojn en nevolita medio donas la ideon pri eterneco de puno, kio pravigas la biblian vorton “eterna”-n, rilatan al “eterna infero” aŭ “eterna fajra lago”. Ĉiam estas bone reelstarigi, ke, spite al objektivaj doloraj kondiĉoj, kiujn situacio nome “infereca” povas trudi al ni dum certa tempo kaj en certa medio neeviteblaj, la eterneco de tiaj kondiĉoj estas pli alkroĉita al la maniero, kiel ĉiu eltenas ilin psikologie, ol al la daŭro de la tempo kaj al la hardeco de la medio en si. Tio validas ĉefe por tiuj, kiuj, ekzilite en tiun tiel penigan temp-spacan koneksaĵon, portis en la anima valizo la evangelion bazitan sur la amo, kiun li praktikis antaŭe en la paradiza kunvivado kun siaj samranguloj kaj kun tiuj cirkonstance pli helpobezonaj ol li.
La kutimo fari la karitaton estas la fundamento de portebla paradizo, kiun ni ekkonstruas nun, por loĝi en ĝi estonte, en kia ajn teritorio kaj kun kiaj ajn kunloĝantoj.]
 
La doloro estas neevitebla; la sufero estas elektebla.” – Tim Hansel. “Neniam diru, ke vi estas suferanta. Preferu diri, ke vi estas lernanta.” – Elza Soares.
 
Sed tamen...

 

IAM NI ĈIUJ ESTOS SAVITAJ

 
{"Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta." - Jeĥezkel, 33:11.}
 
Ni interpretas tion ĉi en la senco, ke, kion Dio ne volas, tio estas la morto post la morto, aŭ la biblie nomata “dua morto”, kiu estas la defalo de la teraj kreitoj en mondon pli malsuperan ol la Tero, je inferecaj trajtoj, same kiel okazis al la nomataj “defalintaj anĝeloj”, estritaj de la mitigita Lucifero.
[Memorindas, ke, historie, la grandaj mitologioj sur la Tero estas kvazaŭ kodaj lingvoj por aliro al profundaj veroj. Ĉiu mitologio havas veron kiel fundamenton. Naive estas preni mitologiojn, kiel faktojn ekzistintajn en si mem.]
 
Tamen tiu dia volo supre aludita ne baras la defalon, kiu ne estas eterna, sed nur necesa al la evolua salto de la tro rezistemaj ribelantoj. Ankaŭ tiuj ĉi estas diaj kreaĵoj, antaŭdestinitaj sekvi la vojon al la lumo, eĉ se ili, dum pli aŭ malpli longa tempo, bezonos sekvi la vojon de la mallumoj de poluraj kaj konsciencovekaj suferoj. Ne ekzistas eterna defalo, nek eterna perdiĝo, nek eterna morto. Eterna, vere, estas nur la dia mizerikordo al ĉiuj .
 
****
 
Ni kredas nedubinda tion, ke la Plejsupera Kompatemulo volas, ke ĉiuj Siaj homaj kreitoj estu savitaj (laŭ Timoteo I, 2:4), kaj ke Lia volo estas superrega, ĉu ne? Kiu ne havos tempon savi sin, tio estas, pliboniĝi morale por kapabligi sin vivi sur la Tero jam en la komenco de la nova luma erao (ĉar la Tero mem estos purigita kaj estos sub la ekskluziva regeco de la Kristo); aŭ, pli bone, kiu ne havos sian vibran tonon sufiĉe akordigebla kun la nova kaj pli supera vibra tono de la Tero, tiu do daŭrigos sian vivon en mondo adekvata al siaj evoluaj bezonoj. Iam, pliboniĝinte, li revenos al la planedo, kiun li devis forlasi kelkan tempon, kiel la erarinta filo, nun morale regeneriĝinta kaj adaptebla, per la tuta korpo kaj animo, al la transiĝa mondo, kiu estos la Tero en ne malproksima estonteco.
[“Transiro” tie ĉi kompreniĝu kiel morala transmutacio, kiel memluma individuiĝo. Ĝi ne estas nur la periodo aŭ la irejo al alia stato. Eĉ la portugallingva esprimo “mundo de regeneração”, de la Spiritisma terminaro, uzata por difini la post-transiran periodon de la Tero, ankaŭ estu komprenata iom antaŭgarde. “Regeneração” (en Esperanto, laŭlitere, “regeneriĝo”), tie ĉi en nia kunteksto, ne estas simple la ago naskiĝi denove aŭ generi sin denove, sed ĝi havas precizan rilaton al la nova stato rezultinta de la transiro, kiel vibra kaj morala kvalita salto, kaj individue, kaj socie. Ĝi estas la salto en sin mem, la prilumiĝo, do.
Oportune, “monde régénérateur”, en la franca originalo de la libro “La Evangelio Laŭ Spiritismo”, koincidas forme kun la traduko en la portugalan, faritan de Guillon Ribeiro, nome “mundo de regeneração”. Tamen en la traduko al Esperanto, farita de Ismael Gomes Braga, legiĝas jene: “transiĝa mondo”, tio estas ĝuste ‘mondo de transiĝo aŭ de intima transformiĝo’. Kvankam ĝi ne estas tiel facile tradukebla portugalen, ni opinias la tradukon al Esperanto pli konforma, ne al la origina vorta formo, sed al la origina kosmo-spirita senco sub la vorta formo.]
 
La fina ebleco, por ke granda parto de ni ne defalu en malsupran mondo-etaĝon, estas la konvertiĝo al morala supera agado, per pensoj, per paroloj kaj per bonfaroj. Tiu praktika konscienca membapto povos ankoraŭ ĝustatempe prilumi la vibran tonon. Kaj la praktika gvidlibro, por ke oni provu resti tie ĉi, estas la efektiva Evangelio, ne necese tiu en formo de presita libro, sed tiu en formo de senĉesa praktikado de la kristaj virtoj: amo, pardono, karitato, humileco, toleremo, konstanta klopodo por intima reformo... Ĉio tio sendepende de religia, mistika aŭ esotera apogo, kvankam kolektivaj agadoj, jen liberaj, jen instituciaj, povas esti pli stimulaj.
 
Se via religio, sekto, filozofio, scienco, doktrino, sekreta societo, servoklubo, NO (Neregistara Organizo), ligo, asocio, fondaĵo, instituto aŭ iu ajn alia institucio dissemanta pensojn aŭ fidon, al kiu vi apartenas, donadas ekzemplojn kaj kuraĝigas ĉiujn siajn membrojn kaj ne membrojn sekvi la etikan kodon de la Nazaretano, nu bonege! Vi estas bone gvidata. Daŭrigu la ritmon! Se ĝi mem demonstras kaj predikas tion, rekte aŭ nerekte, interne kaj ekstere de la templo aŭ de la sidejo, kaj meze aŭ flanke de ĝiaj ritoj aŭ dogmoj aŭ de ĝiaj statutoj kaj principoj, do via institucio estas bona faciligilo. Sed se ne, praktiku proprainiciate la kristan superreligon, sen dogmoj, sen mitoj, limoj kaj selektoj, sed nur kun laboro. Plifirmigu vian proksiman paŝon, tio estas, vian proksimulon, kaj permesu al vi, ke oni plifirmigu la vian, eĉ se li estas malproksima de viaj pensoj, diroj kaj agoj, eĉ se li estas ano de institucio tute malsama ol la via, aŭ ano de nenia institucio.
La vera kristeco estas super ĉio la profunda sento voli bonon por la aliulo kaj voli bonon por si mem, prenante la bonon, kiun la aliulo volas por li. Voli la bonon jam estas ekfari bonon al iu kaj al si mem. La kristeco, rigardata kaj serĉata surbaze de ĉi tiu pli nobla intenco, funkcias kvazaŭ ia universala kunfrataro, kies membroj estas ĉiuj homaj estaĵoj, sendistinge.
 
Unuvorte, plej grave vere estas sekvi la Kriston, senĉese, rekte, ĉiu per sia maniero, individue aŭ kolektive. La tempo urĝas. Urĝas do, ke ni varbiĝu al ia ajn servado utila al la familia, parenca, socia kaj homara kolektivoj, krom zorgi pri ni mem. Malfacilaj jaroj alproksimiĝas. Ni trejniĝu ekde nun pri helpaj servoj pli intensaj. Volontulaj deĵoroj en helpa institucio, vizitado al malsanulejo, malliberejo aŭ orfejo; dono de havaĵoj aŭ de mono al senpagaj kaj malmultrimedaj sociaj institucioj, kiaj infanvartejoj, aziloj kaj domoj de karitato. Aparte, dono de pano, jen materia, jen morala kaj amesprima, al senhavuloj ĉe la sociaj, ekonomiaj, moralaj kaj emociaj kloakoj. Porto de iom ajn da ebla feliĉaĵo, eĉ se en formo de vortoj, de aŭdado aŭ de preĝo, al tiuj, kiuj bezonas ridi denove al la vivo. Ĉio tio povos instigi ĉiun helpoton kaj ĉiun el ni mem transformiĝi en lanterneton, kaj kunprilumi la trakon por la surteriĝo de la granda evangelia aerŝipo, kiu estas alvenonta definitive sur la Teron. Ĉiu el ni povas doni sian kontribuon por la plena okazigo de tiu giganta evento, sendepende de formala kredo aŭ de religia motiviĝo. Cetere, kiu praktikas la kristajn virtojn, tiu kredas, eĉ ne konsciante pri tio, ĉar kredi estas super ĉio sekvi, kaj sekvi estas praktiki ĉion, kio estas rekomendita. [“Kiom vi faris (vesti, flegi, viziti en malliberejo, nutri, doni akvon) al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.” – Mateo, 25:40.]
 

 

KAJ KIO PRI TIUJ, KIUJ SIN NOMAS ATEISTOJ?

 
Kiuj servas al la suferantoj, tiuj servas al Dio. Kiuj protektas la naturon, tiuj servas al Dio. Kiuj faradas ian ajn bonon por la homoj, tiuj servas al Dio. Kaj servi al Dio, konscie, aŭ ne, estas fakte kredi al Dio.
La veraj ateistoj, do, ne estas tiuj, kiuj sin deklaras tiaj, sed ili estas fakte la egoistoj, la inertuloj, tiuj, kiuj, senĉese kaj senkompate, kondamnas ĉiujn, kiuj vivadas en eraro. Ateistoj estas tiuj, kiuj havas kaligitan koron pro tiom da ŝtonoj el malmolaj sentoj, kiujn ili ĵetas al la aliaj pekuloj, eĉ ofte kriante “amen!”, “haleluja!” aŭ “hosana en la supera alto!”, surgenue. Ĝenerale ili estas radikalaj, malvarmaj, moralistaĉaj, antaŭjuĝemaj, nesentemaj kaj malbonaj, ne ke ili faras objektivan malbonon, sed pro tio, ke ili ne faras subjektivan bonon, tiun naskiĝintan el la koro, ĉar ilia koro estas tro hardita por disdivido. Ŝajnaj krimuloj povos esti pli sekuraj, ol ŝajnaj piuloj. Ŝajnoj daŭras trompantaj. [Iel ajn, ankaŭ tiuj kruduloj estas niaj kunvivantoj. Ili same estas filoj de Dio, kaj niaflake ni devas direkti al ili faskojn da bonaj pensoj kaj nenombreblajn amgestojn, eĉ se kelkaj el ili estas malantaŭ la kradoj de la propra orgojlo aŭ aroganteco. Neniu rezistas senfine al ripetataj batoj de amo.]
Fari ian ajn malbonon en ĉi tiuj niaj tagoj estas arigi ŝtipojn por la punbrulejo de si mem.
 
En la interkunvivada agado dum tiuj ĉi transiraj tagoj, la karitato povas sufiĉi por certigi la pasporton al la nova transiĝa mondo.
La Biblio diras, ke “la fido sen faroj estas senfrukta”. Ne ke la du devas nepre marŝi kune. En vero, fido kaj faroj kunfandiĝas inter si.
La vera fido manifestiĝas ne per intimaj sentoj, des malpli per religiaj adoroj, sed per pensoj, vortoj kaj agoj pozitivaj kaj transformigaj al si mem kaj al la aliaj. Resume, fido estas amo. [Pro tio, estas eble aserti, ke “Ekster karitato ekzistas nenia savo” (kvankam komence Allan Kardec, la kodiginto de Spiritismo, estis dirinta tion, kiel refuton kontraŭ tiu alia eklezia sentenco, kiu asertis, ke “extra ecclesiam nemo salvatur” (“ekster la Eklezio, nenia savo”)).]
 
Do ne nur tiuj, kiuj sin deklaras kredantoj, sed ankaŭ tiuj, kiuj sin deklaras ateistoj, estos plene savitaj kontraŭ la forĵeto meze inter la rubaĵoj, dum la planeda elpurigo, kondiĉe ke unuj kaj aliaj estu en la tagnokta praktikado de la amo laŭ Kristo.
 
“Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon.” – Romanoj, 13:8
 
Kio plej gravas, kiel ĉiam, ne estas kiu estas ĉiu, nek kio estas ĉiu, sed tio, kion faras ĉiu.
Iel ajn, ĝustadire, ne gravos kien ni estos lokitaj dimensie, geografie aŭ transgeografie post la tera transiro. Gravos, ke ni estos aŭ daŭros farantaj servojn favore al ĉiaj helpobezonantoj (inkluzive de ni), sekve favore al la Kristo kaj ties grupo da kunlaborantoj specialiĝintaj pri translokigoj, persistante en tio ĝis la fino.
Samtempe, ĉiuj ni, nominalaj kredantoj kaj nekredantoj, klopodu liberiĝi de la malbono, de la malutilaj miskutimoj kaj de la malobeo al la universalaj leĝoj, jen ni havas plenan konscion, jen ne, pri tio, kiu estas la ĉefa celo de tiu nia tuta sinteno kaj de niaj bonaj faroj. [Almenaŭ tio povos certigi al ni vivon pli sanan kaj feliĉan tie ĉi mem, en la nunekzistada karno.]
Ni pliintensigu la aktivecon de la kristaj sociaj virtoj, en ĉiuj medioj, kie ni agadas, anonime, franciskane, semante amon, kie estas malamo, semante esperon, kie estas malespero...
Ni klopodu fari en nia ĉiutago nur agojn, kiuj havas rilaton rekte aŭ nerekte al tiuj noblaj kaj nobligaj celoj. La kvalito de la individuaj agoj kaŭzas pozitivan interferon inter la tergloba transiro, per la papilia efiko[1], kaj la propra intima transiro, per la feliĉiga efiko.
 
“Ni ja scias, ke se unu sonondo renkontas alian tiel, ke la “krestoj” de la unua kuntrafiĝas kun la “valoj” de la dua, tiu medio sekve tie ne vibras, kaj la rezultato estas do silento. Tiel same, naskante novajn kaŭzojn per la bono, farita hodiaŭ, ni povas okazigi “interferon” inter tiuj novaj kaŭzoj kaj la kaŭzoj de la malbono, farita hieraŭ, kaj tiel ni ilin nuligas kaj reakiras nian ekvilibron. Ni tial opinias pli saĝe stimuli la praktikadon de bono per ĉiuj niaj disponeblaj rimedoj. Karitato kaj digna studado, fido kaj bonanimeco, optimismo kaj laboro, arto kaj konstruanta meditado estas renovigaj objektoj, kies meriton ni ja devas ne ignori, en la rebonigo de niaj ideoj kaj, sekve, de niaj destinoj.” – el “AGO KAJ REAGO”, libro de la Spirito Emmanuel, pere de la mediumo Francisco Cândido Xavier, originale en la portugala, tradukita esperanten de L. C. Porto Carreiro Neto.
 

 

KION NI POVAS FARI,

 POR MALPLIIGI LA TRAGEDIOJN?

 
Jen ia listo de simplaj ekzemploj, preskaŭ kateĥiza, sed je grandaj psikologiaj efikoj.
Ni faru periodajn moralajn inventarojn pri nia propra konduto, kaj tiam ni klopodu estingi, kiel eble plej baldaŭ, ĉiujn niajn malpuraĵojn, niajn rubaĵojn kaj niajn konfliktojn, kiuj obezigas nin emocie kaj morale.
Ni klopodu resti vibre malpezaj kaj liberigitaj de malsanigaj moralkarakteraj difektoj, ĉefe resento, kolero, malamo kaj envio.
Ni petu la pardonon de ĉiuj, kiujn ni ofendis (ĉiameble farante al ili ian ajn kompensan bonaĵon, rekte aŭ nerekte aŭ pere de aliaj homoj).
Ni ekpardonu al ĉiuj, kiuj ofendis nin. Sed tamen ĉi tio ne volas diri, ke ni devas esti pasive silentaj antaŭ aliulaj malbonaĵoj kontraŭ ni aŭ kontraŭ nedefendpovaj viktimoj, nek volas diri, ke ni devas ĉesi plenumi memedukajn taskojn al tiuj (inkluzive al ni mem), kiuj faris malbonon kaj kiuj estas sub la eduka regado de nia supera konscienco. Ni devas kriste ami niajn malamikojn, sed ne la malamikecon. Des malpli ni ne devas, per la silento aŭ per la inerteco, valorigi la armilojn de la malamikeco, de la malboneco, de la morala malpureco, de la malsanigeco, de la diskriminacio kaj de la socia ekskludo. Ni devas, tamen, ĉiameble, per nia parolo kaj per nia agado, provi orienti la lernovolajn malpurulojn kaj nekomprenpovulojn kaj helpi la malsanulojn kaj ekskluditojn de la socioj, de la registaroj, de la familioj kaj de selektaj institucioj, krom protekti la naturan medion kaj la rajton de minoritatoj kaj perfortatoj pro diskriminacioj. Tiel, kiel bonaj aliancitaj soldatoj kaj per tiuj armiloj de superaj vibroj, ni municios la armeon de la Bono en ties batala divizio sur la planeda krusto.
Fine ni klopodu ne plu vundi nek malbone trakti iun ajn, eĉ ne per la penso.
[Tiu tuta pozitiva agado komenciĝu en la sino de nia propra familio kaj en la kunvivado kun la vojkunuloj plej intimaj.]
La tempo urĝas.

 

JES, ĈAR ESTAS KVAZAŬA ARMAGEDONO EN LA AERO

 
Teologie Armagedono estas la nomata “fina batalo”, apokalipsa, inter “la bono kaj la malbono”, antaŭ la fina venko de la Kristo[2]
Malgraŭ tiu biblia figurkompara senco, ni kredas vere, ke ekzistas superaj spiritaj fortoj alvenantaj pli kaj pli multnombre, por pretigi la Teron por la nova erao. Sed tamen ni same kredas, ke ekzistas ankaŭ malsuperaj spiritaj fortoj ankoraŭ konkretigantaj antikristajn detruajn planojn (inkluzive per senhaltaj provoj de dispereigo, malordo, ĉesigo aŭ malfaciligo de grandaj entreprenoj kaj agadoj rilataj al liberiĝo, mensklareco, evoluado, sanado, edukado, interkomunikado, interfratiĝo kaj spirita bonfarto de la homaj kolektivoj).
Pro tio estas tre grave, ke ni, pacamaj civitanoj, pli ol iam, strategie kaj pli aktive kulturu la socian pacon, la interrilatan pacon kaj la intiman pacon, por ke ni ne enmetu nekonscie ŝtipojn en la fajrejon de la malbono kaj por ke ni helpu la Lumon de la Mondo lumigi pli amplekse kaj pli intense.
Aliaj potencaj homaj armiloj por la armagedonaj malamikoj estas distreso (troa streso), malaltaj vibroj, malsuperaj spiritaj sintonizoj, malamo, korhardeco, senpacienco, netoleremo, nepardonemo, antaŭjuĝo, aroganteco, klaĉado kaj fia rikanado. Kaj unu anteno por facila kaptado, instaliĝo aŭ vampirismo de  tiaj malignaj influoj estas la trafiko aŭ la uzado de kemiaj, botanikaj, gustumaj, trinkaj, fumaj, flaraj, sonoraj, vidaj, ideologiaj kaj pornografiaj toksaĵoj.
La krimaj organizoj de la nevidebla mondo profitas de tiaj homaj malaltvibraj agoj, por instigi malpaciĝojn, disiĝojn, konfliktojn kaj militojn, kaj por kaŭzi malsanojn, akcidentojn, suferojn, dolorojn, obsedojn, teruraĵojn, teroraĵojn, mortojn...
Ĉio ĉi tio okazas plej multe, kiam ni estas malaltigintaj nian spiritan vibradon. Tiam ni troviĝas en konjunkcio kun la malsupera spirita mondo kaj speciale kun iu (jam de multaj citata) neevoluinta planeda korpo, kiu, siavice, estas en konjunkcio kun la Tero, “importante” mallumaĵojn kaj malpuregajn mensojn al si dum tiu ĉi planeda cikla ŝanĝado.
Ni malarmu, do, nian koron kaj nian menson, por helpi evitigi tergloban nuklean vintron kaj spiritan nuklean inferon en la venontaj jardekoj.
Ni devas klopodi, inkluzive, ne nur ne nutri nin per tiuj negativaj sentoj kaj kutimoj, sed ankaŭ ne nutri aliajn per ili, ne malamikigi aliajn, ne veki en la aliaj sovaĝajn instinktojn, malbonajn kutimojn kaj malnoblajn sentojn. Veki, eĉ sen malbona intenco, malbonon en la aliaj, estas fari malbonon al la aliaj. La senĉesa atento pri ĉio, kion ni pensas, parolas kaj faras pri la aliaj, devas esti ĉiam prudenta, saĝa, respektema. Ni ne nur portu nian pacon al la aliaj, sed ankaŭ ni penu influi la aliajn porti sian pacon al ni, al si kaj al la aliaj antaŭen. Pro tio, tre gravas la senĉesa ekzerciĝado por la interrilataj kristaj valoroj, kiuj estas universalaj. Ekster ili, la risko, ke ni estos embriigantaj aŭ vekantaj iun monstron aŭ iun malbonulon en aliula koro aŭ en nia propra koro, estas ĉiam granda, iam ajn. Kun ili, tamen, ni helpas al la aliaj embriigi aŭ veki sian anĝelan kaj dian trajton, same kiel al ni mem, per konstantaj subtilaj dozetoj... grado post grado...
 
“(Ĉar ni estas kunlaborantoj kun Dio.” - Korintanoj I, 3:9.)


[1] Sciu pli pri “papilia efiko” cxe http://eo.wikipedia.org/wiki/Papilia_efiko.
[2] Pli pri Armagedono vidu cxe http://eo.wikipedia.org/wiki/Armagedono.

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 05/02/2012
Reeditado em 04/04/2012
Código do texto: T3482053
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.