KAJ KIO SEKVOS EL TIU (SUPERREGA) VOLO DE DIO, KE ĈIUJ NI ESTU SAVITAJ? 2
EBLA KUNFLUIĜO DE HEBREOJ, 9:27-28,  KUN JOHANO, 3:3-6 4
STRESOJ DE LA FINO, AŬ PLI BONE,  DE LA ŜANĜADO DE LA TEMPOJ 12
 
 
 
KAJ KIO SEKVOS EL TIU (SUPERREGA) VOLO DE DIO, KE ĈIUJ NI ESTU SAVITAJ?
 
 
{“...Dio, nia Savanto, kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.” – Timoteo I, 2:4.}
 
Tiu ekvacia biblia peco estas malfacile solvebla de la ekzegezistoj kaj saviĝismaj eskatologoj, tio se ni konsideras, ke la volo de Dio nepre devas plunumiĝi kaj ke Lia volo estas superrega. Estas konsiderinda, tamen, la pova libera volo de ĉiu el ni plenumi la dian volon en siaj propraj tempo kaj maniero, surbaze de la zono de libero, kiun ĉiu el ni ĉiam havas, kiel ajn mallarĝa ĝi estas.
La tiel nomata libera volo mem, iel, estas leĝo kreita de Dio por nia uzo kaj eĉ misuzo, sed ĝis ia limo, ĝis la limo, kiun Dio starigas, por, barante al ni liberan transpaŝon, “trudi” al ni unu paŝon antaŭen celantan obeon al la leĝo de progreso, kiu pli proksimigas nin de Li, kaj kiu, sekve, malproksimigas nin de nia pasinteco de eraroj kaj iluzioj en la neevolua uzado de la libera volo. [Tiu “trudo” ne evoluigas, sed malneevoluigas nin. Evoluo al Li okazas nur, kiam ni propravole faras nian unuan paŝon, de kie ni estas, antaŭen aŭ supren. La ekstera premo rolas nur kiel invitilo aŭ kiel avertilo.]
Same kiel la astroj, ankaŭ ni, eĉ se en malsamaj rapideco, ritmo, frekvenco kaj periodeco, estas subigitaj al cikloj kaj cirkuloj kaj estas antaŭdestinitaj por marŝi al Dio. Eĉ se tio kontraŭas al kontraŭdirekta uzado, kiun ni faras, de la libera volo; eĉ se por tio, de tempo al tempo, ni ricevas kosman “ekpuŝeton”, inkluzive en formo de doloro kaj de translokiĝo el provaj kaj kulpelaĉetaj medioj (kiel ekzemple el unu planedo al alia, el unu mondozono al alia, el unu dimensio, kulturo, etnio familio kaj ankaŭ el unu fizika korpo al alia). 
 
Estas ĉi reliefinde, ke la esprimoj “suvereneco de la volo de Dio” kaj “libera volo” ne troviĝas laŭvorte en la Biblio, sed tamen multaj bibliaj pecoj montras en la direkto al tiuj du universalaj grandiozaĵoj.  
La esperanta traduko de la biblia peco de Timoteo I, 2:1-4, tekstas laŭvorte jene: “Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj; por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco. Tio estas bona kaj akceptebla antaŭ Dio, nia Savanto, kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero”. 
“Estu” estas imperativa verba formo kaj “savitaj” estas participo indikanta tute realigitan agon savi, tio estas, ke Dio volas, ke ĉiuj ni estu estonte saviĝintaj vole de ni mem, aŭ ke ĉiuj ni estu estonte savigitaj vole de Li. 
Do, se Dio volas, kaj se Lia volo estas imperativa kaj suverena, tio volas diri, ke nenio baros Lin savi ĉiujn homojn (enkarniĝintajn kaj elkarniĝintajn), eĉ se ĉiu savoto en ties individuaj tempo, loko kaj maniero; eĉ se iu aŭ alia savoto konspiru dum kelka tempo kontraŭ tiu savo mem de si.
La Savo aŭ evolua salto, por ke oni ekvivu estonte en pli bona mondo (en tiu ĉi nia kunteksto, la Tero mem) estas individua fenomeno, kaj la dia mizerikordo estas senfina, tio estas, ne limigebla de fino de mondaĝoj (ŝanĝo de planedaj vibraj tonoj), ĉu ne vere? Kiuj do ne sukcesigos sian savan pasporton, aŭ pli bone, la mempermesilon por povi vivi sur la Nova Tero (“renovigota paradizo”, “nova Kanaano”, “nova Jerusalemo”...), tiuj daŭros normale en sia ascenda irado, sed en alia mondosfero, akorda kun siaj mem-korektaj bezonoj.
[La tuj supra prefikso “mem” uziĝas pro tio, ke la spirita selektado inter tiuj, kiuj restos, kaj tiuj, kiuj forveturos per “la nubo de la 9-a horo”, dependos ekskluzive de la vibra tono de ĉiu kaj ties agordo kun la nova mondo. La demando estas ĉefe fizika, havanta nenian rektan rilaton kun homaj konceptoj, kaj des malpli apartaj kredoj, kvankam ĝi havas efikon al la “mem”, al la sano kaj al la vivmaniero de ĉiu. ]
 
 
EBLA KUNFLUIĜO DE HEBREOJ, 9:27-28, 
KUN JOHANO, 3:3-6
 
Sole nur la kompreno pri la intra- kaj eksterplaneda enkarniĝo kaj pri la evoluo de la planedoj-mondoj kaj de la homoj-mondoj pravigas tiun deklaron de Paŭlo el Tarso al Timoteo, nome ke “Dio... volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero”.
Tamen, kontraŭstare, demandeblas jene: ĉu Hebreoj 9:27-28 ne konkludigas, ke oni mortas nur unu fojon? 
Laŭvorte tiu biblia peco asertas jene: ”27. Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio juĝo; 28 tiel ankaŭ Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo. ”
 
Estas multaj religiaj tekstaj fontoj zorgantaj pri la temo Reenkarniĝo, kun relativaj konfirmoj kaj kun relativaj kontraŭstaroj inter si kaj ene de si mem, plej multe depende de la punkto, sur kio oni staras, ĉu por ataki, ĉu por defendi, ne la punkton sur la skribaĵo, sed la punkton ĝermigitan en sia kapo.
Tamen, preninte tiun biblian pecon kiel pripensigan bazon, estas konkludeble, ke kiuj mortas nur unufoje, tiuj estas la homoj. Kaj ĉiu homo estas Spirito enkarniĝinta en fizikan korpon. Per la morto (aŭ rompiĝo de la biblie nomata “arĝenta ĉeneto” (La Predikanto, 12:6) aŭ “fadeno de la vivo” (Ijob, 4:21)) ne plu estas la homo, kiu estas la unuiĝo de la Spirito kun la fizika korpo. Tiam, la fizika korpo estas forĵetita, revenante al la “polvo”, kaj la Spirito aŭ dia esenco revenas al la loko, el kie li estis veninta antaŭ ol eniri en la “akvon” (aŭ placenton, laŭ iu eble reduktita aŭ embria traduka interpreto).
La inteligenta esenco revenas al la Spirita Mondo ĉirkaŭanta la Teron, al kies ĝi apartenas, laŭ komprenigas La Predikanto, 12:7 “kaj la polvo refariĝos tero, kiel ĝi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis.”
 
Pri la demando rilata al la ebleco de reloĝiĝo de la Spirito sur la tera krusto, en alia fizika korpo (unuvorte, reenkarniĝo), en dialogo kun la maljuna Nikodemo, Jesuo diris, ke “se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio” (Johano, 3:3). Tiam, premita de la instruisto de Izrael, kiu miris pro tiu obstetrika aludo, la Majstro de la majstroj finsolvis la demandon per la sekvaj pli klaraj vortoj (por la ebla kompreno de la popolo lingve, kulture kaj religie samtempa al Lia fizika pasloĝado sur la Tero): “Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito” (Johano, 3:6).
[Tiu dialogo de Jesuo kun la fariseo Nikodemo forigas la ideon pri denova naskiĝo per religia baptiĝo, laŭ kredigas kristanaj kaj evangelikalaj unuekzistadismaj religioj. Neniu povas esti akuŝita denove se ne pere de iu virino, memevidente kun la sama spirito (inkluzive por pravigi la jesuan esprimon “denove”), sed kun alia fizika korpo, eĉ se tiu ĉi estas remodlita ankaŭ per iom da psikogenetika heredaĵo, alportita de la antaŭa enkarna ekzistado kaj impregnita en la perispirito aŭ BOM (Biologia Organiza Modlilo) aŭ “laŭspirita korpo” (laŭ difino de Korintanoj I, 15:44 ), kiu ankaŭ pasas de unu karno al alia tra la evolua templinio de ĉiu Spirito.]
 
Estis, tamen, multaj homoj martirigitaj en la pli tenebra pasinteco de la Tero, jam iluminiĝintaj, kies Spiritoj, kiam ili elkarniĝis lastfoje, elteriĝis al superaj spiritaj sferoj, multe pli altaj ol la tera spirita ĉirkaŭmedio. Ili estis tiuj, kiuj superis la provan kaj kulpelaĉetan bezonon sinsekve iri kaj reveni inter la du ĉefaj dimensioj de la tera vivo. Multaj el ili atendas la naskiĝon de la Nova Tero kun ties pli bonaj vivkondiĉoj, por ke ili venu loĝi fizike sur ĝi (kvankam milionoj da ili certe agadas inter ni, sed ni ne perceptas ilin). Al ili do okazos la resurekto, aŭ, per diro eble malpli dubsenca kaj malpli biblieca, al ili okazos la reteraniĝo al la spirita tavolo ĉirkaŭanta la planedon, aŭ okazos ilia reteraniĝo al la fizika krusto de la planedo, sed, ĉi-kaze, memevidente, en novaj fizikaj korpoj, “neputreblaj”, tio estas, nepereemaj nek malsanemaj pro mensaj devioj.
Estas tiuj evoluintaj kaj tute kristigitaj Spiritoj de la altaj sferoj, kune kun kelkaj malmultaj sur la tera sfero, kiuj jam antaŭe certigis siajn pasportojn al la Nova Tero kaj al kiuj la Kristo aperos por savo, laŭ anoncas Hebreoj, 9:28. Ili estas la veraj kristanoj. 
Al la granda plimulto el ni, kiuj lamas sur la vojo al la kristeco, la pasporto (de tiuj, kiuj jam sukcecis akiri ĝin) ankoraŭ estas stampota. 
Tamen la Kristo kaj ties doganaj helpantoj deĵoras senĉese, por provi arigi el ni plej eble grandan nombron da enmigrontoj al la estonta paradiza tera lando. Dependas nur de ni, ke ni kunigu plej urĝe la necesajn dokumentojn, per la korpuriĝo, por rajtigi nin al la pasporto kaj fine, per la evangelia praktikado, al la sava stampo.
La Kristo kaj ties skipo da animsavistoj agadas en ĉiaj medioj, jen spiritualistaj, jen materialistaj. Ili enpenetras en la sinon de tradiciemaj kaj dogmecaj ekleziaj formacioj kiuj ne predikas unuarange pri la senmorteco de la Spirito. Ili influadas ankaŭ spiritualistajn kaj evangelikalajn mediojn, kie ne estas agnoskita la komunikado de la Spiritoj kiel simplaj estaĵoj, kiuj vivas en paralelaj dimensioj (kvankam ĉiuj ili praktikadas la interkomunikadon kun ili per la mediuma rimedo, sub simbolaj, ikonaj kaj mitaj kamuflaĵoj kaj sub multa mistero). Ili inspiradas same en filozofiaj medioj, kie ne estas rekonitaj tiuj paralelaj spiritaj dimensioj kaj eĉ ne la ekzistado de aliaj loĝataj mondoj en la granda “domo de la Patro”. Ili helpas fine en sciencaj medioj, kie ne akceptiĝas la kredo pri la biologia kaj kosmonatura fenomeno de la reenkarniĝo. 
[Eble baza kaj larĝsenca premiso estas tio, ke neniu konstruas aŭ disvolvas sola ian ajn ideon aŭ pensolinion.]
La granda plimulto el ni ankoraŭ vivas en la prahistorio de la konsciiĝo rilate al la kosmospirita realeco. Ni ankoraŭ vivas en la alegoria kaverno de Platono. Kurioze ni estas perfekte integriĝintaj al la spirita kosmo kaj ties leĝoj kaj influoj, sed sen natura konsciiĝo pri tio. La amnezio pri niaj antaŭaj enkarnaj ekzistadoj kaj pri la spirita realo ĉirkaŭanta nin estas parto de la kosma ludo. 
 
“Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.” - Ijob, 8:9. 
 
Naŭdek naŭ elcentoj de ni el la iama planeda spirita generacio, enkarniĝinte, perdas la spiritajn kapablojn ankoraŭ en la frua infanaĝo kaj estas edukitaj por faceti la nunan tridimensian vivon, kvazaŭ ĝi estus la sola enkorpe ekzistanta. Sekve, nia spirita inteligenteco kaj nia kapablo rezoni transcende iĝas forte atrofiitaj. Por malplibonigi la situacion, estas la lingvaj limigoj kaj la misprezento mem de la spiritaj aferoj, kiuj estas ofte dubsencigaj kaj miksataj kun frenezaĵoj, ĝenerale iom pli bone komprenataj nur de simplaj homoj laŭ formala konado.
 
“Dio elektis la malsaĝajn objektojn de la mondo, por hontigi la saĝulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn”. - Korintanoj 1, 1:27
 
Tamen la Kristo, kiu ĉiam superkomprenas nin kaj, konsiderante niajn tre malvastajn kaj distorditajn konadojn, klopodas, pere de la eblaj lingvaj kaj kulturaj rimedoj, instigi nin ĉiam al la bona evangelia praktikado. Lia deziro estas, krom ke ni saviĝu, ke ni regeneru nin spirite kaj renaskiĝu pli bonaj en ĉiu mateno, eĉ se motivitaj de niaj palaj kaj strabaj religioj, filozofioj kaj sciencoj.  Tial, la fenomenoj, kiujn Li certe klopodas produkti estas la moralaj fenomenoj, per veko de la konsciencoj kaj per la influoj al la Amo kaj Paco, nuntempe multe pli necesaj al ĉiuj ni.
[Ideale, ni neniam perdu la senton de la konada realo, kiun ni havas. Ni klopodu esti feliĉaj kaj pliboniĝi pere de ĝi mem, ĉiu en sia tempo kaj maniero, konforme je la komprenpovo kaj je la interpretlinioj kontentigaj al si, respektante unuj la sciojn kaj interpretojn de la aliaj, fratece, sen iaj ajn antaŭjuĝoj kaj malutiloj. Por plifortigo de tiu sinteno, ni apogu nin al tiu frazo atribuita al Albert Einstein: “Nia tuta Scienco, en komparo kun la realeco, estas primitiva kaj infana, sed tamen ĝi estas la afero plej valora, kiun ni havas.” La senco de la vorto “Scienco”, ĉi tie supre skribita, etendiĝu al ĉia homa scio, inkluzive al la religia.
Ni ne malatentu ankaŭ, ke, sur la relativaj vidpunktoj de niaj teraj ismoj, zofioj kaj logioj, nia komprenpovo neniam ĉirkaŭprenos la tutan Veron. Por plifortigo de tiu absoluta veraĵo, ni apogu nin al tiu frazo de Helena Blavatsky : “Ne ekzistas religio super la Vero.” Same, la senco de la vorto “religio”, ĉi tie supre skribita, etendiĝu al ĉia homa scio, inkluzive al la scienca.]
 
Kie la Kristo kaj ties helpantoj agadas plej multe plensukcese, tie estas en la intima medio de ĉiu, kiu malfermas ne la menson, sed la koron al la Alto, plenfide, kaj kiu samarie malfermas la brakojn al la fratoj apude, sendepende de ties malsamecoj, plename.
 
****
 
El ĉia interpretlinio pri la spiritaj aferoj, eĉ se surbaze de religiaj, ikonaj, mitaj, filozofiaj aŭ sciencaj komprenoj, oni faras profiton, kondiĉe nur ke, per ĝi, oni estu faranta ian ajn bonon por si kaj por aliaj. 
Ami, pardoni, kompreni kaj toleri sin kaj la aliajn por la intima pliboniĝo kaj esti malriĉa en spirito, humila, justa, kore pura kaj paciganto. Jen estas la valoroj, kiuj konsistigas la fundamentan ŝtonon de la Evangelio, la superkodo, la kodo de la kodoj. La Evangelio ne estas plia kondutlinio inter la aliaj sur la Tero. Ĝi estas la granda sintezo de ĉio, kio jam produktiĝis pri moralo en la historio, en ĉiuj partoj kaj kulturoj de la homaro. Ĝi estas super ĉiuj religiaj sistemoj, inkluzive super la kristanisma sistemo mem. Ĝi taŭgas kiel konduta kodo por ĉiuj: religiuloj, esoteristoj, sciencistoj, filozofoj, artistoj, laboristoj, studantoj, nekredantoj, ateistoj... Ĝi devas regi en la koroj, sendepende de religiaj, etnaj kaj kulturaj heredoj kaj de ia ajn maniero pensi pri la mondo kaj pri la vivo. La Evangelio estas la plej supera esprimo pri la Vero sur la Tero, kaj ĝi ne estas limigita nur en la kvar unuaj libroj de la Nova Testamento. Ĝi enteniĝas ĉefe en la libro de la konscienco de ĉiu el ni.
[La superaj spiritaj mesaĝistoj havas kiel ĉefan mision aktualigi, klarigi kaj alĝustigi la instruojn de Jesuo al la modernaj lingvaĵoj kaj bezonoj. Elstarindas, tamen, ke, kiel, laŭproverbe, “Dio skribas rekte per linioj nerektaj”, same la malbono skribas nerekte per linioj rektaj. Do, ni devas ĉiam uzi la naturan saĝon kaj taksi kun skrupula kriterio ian ajn mesaĝon de la cistombo kaj de la transtombo, venintaj kiel ajn kaj sendepende de tiu, kiu aŭtografas ĝin, por kontroli, ĉu ĝi adekvatas al la universala moralo de la Kristo. Ni apogu nin sur Johano I, 4:1: “kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio”. Tio validas ĉefe rilate la pseŭdoprofetojn de tiu ĉi periodo D.T.]
La Kristo, kun ties universala Evangelio, kiu daŭras instruata ĝis hodiaŭ pere de la modernaj, post-modernaj kaj nun ankaŭ transiraj spiritaj evangeliistoj, estas la plej supera gvidanto de la homara konscienco kaj de la intima konscienco de ĉiu el ni. Inter ni Li estas ankaŭ la plej granda konanto de la Vero, kiu, siavice, estas super ĉiu ajn homa strukturo de pensado, kredo kaj interpretado. Pro tio, la Filo de Dio superkomprenas niajn limojn, ĉar ni ne konas plene kaj ĝuste ĉion, kion ni sentas, pensas, diras kaj faras.  Li uzas la kredojn de ĉiu el ni, homines interpretandes, por, pere de Siaj superaj spiritaj proparolantoj kaj kurieroj, sugesti al ĉiuj ni, Liaj amataj fratoj, Sian savplanon por la venonta tera evolua tavolo. Fine, Li alĝustigas Siajn instruojn al la lingvonivelo, kiun ĉiu povu kompreni mense kaj kore, konsiderante la mitojn kaj la kulturojn de ĉiu gento, de ĉiu individuo, same kiel Li faris antaŭe, ĝis certa grado, kiam Li enkarniĝis en la figuron de Jesuo el Nazareto, antaŭ du mil jaroj, meze en proksimorienta juda kulturo.
Laŭ la longo de la tera religia historio, superaj spiritaj intelektuloj, reduktitaj de multaj kristanaj religioj nur sub la nomo de  Sankta Spirito, aŭ de la biblie nomataj “Spiritoj de Dio” (nun kunhelpataj de la Spiritoj devenintaj de la planedo Alciono) manifestiĝas pere de pastroj, pastoroj, presbiteroj, rabenoj kaj aliaj predikantoj, inkluzive sub la tiel nomataj epifanioj aŭ teofanioj, por alvenigi Siajn diajn mesaĝojn, eĉ se interlinie de preĝejecaj kaj dogmaj predikoj, aŭ eĉ se konkure kun malprogresemaj, ideologiigitaj aŭ primitivaj diskursoj. Filtritaj la kulturaĵoj, mondaĵoj kaj ceteraj teranaĵoj, ĉiam aperas iu peco de profunda, ekumena kaj universala mesaĝo, eĉ se interlinie de la diskursoj, sed kiu taŭgas por la konscia uzado de ĉiuj.
La mesaĝistoj de la Alto kutime prezentiĝas ie ajn, kie estas akceptemo kaj minimuma sintonizo, pere inkluzive de guruoj, paĝeoj, ŝamanoj, babaloriŝaoj, psikologoj, profesoroj, konsilantoj, intimaj konatuloj, preterpasantoj ktp.
La superfontaj mesaĝoj ĉiam celas veki kaj morale kreskigi kredantojn kaj nekredantojn, fidelulojn kaj nefidelulojn, religiulojn kaj nereligiulojn, spiritualistojn kaj materialistojn. Ili celas la intiman pliboniĝon de siaj destinatoj mem kaj de la ĝeneralaj homaj kolektivoj. Ritoj, sakramentoj, vestmanieroj, muzikoj kaj aliaj eksteraĵoj estas negravaj detaloj por la voĉoj de la Alto, kiuj venas prezenti siajn specialajn mesaĝojn en medioj forte religiigitaj aŭ tegitaj per milionoj da homaj limigitaj vortoj. Ili ne selektas mediojn, sed nur alĝustigas la lingvaĵojn, kiel ĉiam.
Tiaj samaj superaj estuloj el la Transtombo, kaj nun ankaŭ el la Transtero, alĝustiginte la lingvonivelon al ĉiu homgrupo, alproksimiĝas same de filozofoj, artistoj, sciencistoj, oratoroj, profesoroj, verkistoj, komunikistoj kaj ĉiuj psikosentemaj homoj havantaj ian emon servi al la Bono per la vortoj, eĉ tiuj ĉi estas mistikigitaj, mitigitaj, metaforigitaj aŭ ideologiigitaj. 
La nevideblaj majstroj de la krista komunikado utiligas intuiciajn, inspirajn, meditajn, konscienco-projekciaj kaj mediumajn teknikojn, por labori kune per kreemaj asocioj, plibonigaj por la plej diversaj sociaj formacioj kaj, nuntempe, ankaŭ, esencaj por la celoj de la Kristo koncerne nian transirantan globon. Ili ĉiam senvualigis al ni parton de la Vero, kiun ili jam sciis, laŭ tio, kio estis permesate al ili informi al ni kaj laŭ niaj kulturaj kaj lingvaj komprenkapabloj, grado post grado. 
[La plej granda kvanto da spiritaj veraĵoj, kiujn ili diskonigis al ni en tre malgranda spaco da tempo, estis la amasaj vortaj mesaĝoj dissenditaj de ili sur diversaj partoj de la Tero, en la jardekoj kvindek kaj sesdek de la dek-naŭa jarcento. Ilin la franca edukisto kaj verkisto Hippolyte Léon Denizard Rivail (1804-1869)  kolektis kaj ordigis en kvin libroj , por kodigi la Spiritisman Doktrinon. Ĝi estas konsiderata kiel la Tria Revelacio  kaj sin prezentas sub tri koneksaj aspektoj, nome: scienca, filozofia kaj krista. La parto de ĝi kiu zorgas pli detale pri la nuna traspaso de la Tero al nova evoluetapo estas la lasta ĉapitro de la libro “La Genezo”.]
Al la nuntempa homaro, krom la moralaj kristaj instruoj, ili transdonas ankaŭ pli aktualajn sciigojn koncerne al la tera transiro kaj pri la Erao de la Lumo, Erao de la Konscienca Ekspansiiĝo aŭ Krista Erao, kiu anstataŭos la finiĝantan eraon de la mallumo. Ili uzas, inkluzive, materialojn plej strangajn (kiaj la geoglifoj  sur plantaj kampoj en multaj partoj de la planedo).
 
****
 
Do, kio valoras ne estas tio, kion ni kredas surbaze de iu interpreta stadio aŭ proceso,  sed tio, kion ni faras per tio, kion ni kredas, por nia persona kreskado kaj por helpi unuj aliajn pluiri en la mallumo de la kaoso, per la lanterneto de la fido, la senpretenda karitato kaj la espero pri la estonteco. Ĉefe en tiu ĉi nuntempo, tiu estas la sola sekura vojo, por ke oni marŝu firme al la fina kondiĉo de homo christianus. 
Estas multaj karitatemaj nekleruloj ankoraŭ restadantaj en pli primitivaj procesoj de interpretado pri la Vero, sed kiuj tamen alproksimiĝas pli rapide al tiu dia kondiĉo, ol aliaj klerpovaj kaj klarmensaj jam restadantaj en multe pli progresintaj interpretaj procesoj pri la Vero, sed kiuj tamen havas koron analfabetan je amo.
 
“Nur estas utila la kono, kiu faras nin pli bonaj.” – Sokrato.
 
Eĉ kiuj iam spertis karitateman rutinon, aŭ eĉ kiuj ne emas helpe malfermi ame la manon nek la koron, tiuj devas fari ion bonan en la nuntempo, ne kun memsavaj pretendoj, sed simple ĉar la moralaj, emociaj, sociaj kaj spiritaj necesbezonantoj en ĉiuj videblaj kaj nevideblaj homaj medioj plikvantiĝas pli kaj pli. Dio rekompencos. 
Eĉ kiuj eventuale jam faras ion utilan servon per monprofita metio, tiuj devas dediĉi iom da tempo en sia ĉiutago aŭ semajno, ekster la metiejo, por la volontula servado laŭ la evangeliaj avertoj. Tiel oni praktikas la veran religion aŭ religiĝon al Dio, la sola kiu povas savi nin. Ĝi estas la religio de la karitata amo, sen dogmoj, sen ritoj, sen predikoj, sen hierarkioj. Ĝi estas tiu priskribita ĉe Jakobo, 1:27 , aŭ tiun interlinie elstarigitan de Jesuo en Ties parabolo de la bona samariano . 
 
STRESOJ DE LA FINO, AŬ PLI BONE, 
DE LA ŜANĜADO DE LA TEMPOJ
 
Nuntempe klare rimarkeblas la batalo inter du fortaj socikondutaj tendencoj, kio efikos en la estonteco.
Per unu rigardo unuflanke, estas la pli kaj pli disvastiĝanta maŝinigo aŭ objektigo de la civitanoj, pere de la streso, la senĉesa superŝutado per taskoj kaj la sklavigaj sindevigoj favore por hiruda ekonomia sistemo, kiu voremas la homajn energiojn, ĉefe la laboran kaj la financan. Ĉio ĉi tio kutimas kaŭzi nervajn krizojn kaj generi tro da kortizono kaj adrenalino, kiuj, siavice, malfortikigas la imunan sistemon, malpligrandigas la memorkapablon, plifruigas la alzejmer-malsanon kaj la parkinsonan malsanojn, krom estigi aliajn ĝeneralajn malsanojn.
Aliflanke, fervore diskutiĝas propono pri rekomenciĝo de la eterna natura evoluo de nia homeco, kiu agonias kaj estas iom sufokata ene de ĉiu civitano. Tiu unika trajto, kiu karakterizas nin, kiel specialajn estaĵojn en la evolua ĉenaro, atendas pli apartan zorgon, por revivigo de la iamaj sonĝoj, de la naiva kaj disigebla espero pri pli bonaj tagoj, laŭ etika, socia kaj ama vidpunkto, por ĉiuj.
 
Dum la kurantaj skurĝoj, kiuj sentoksigas la planedan inteston, kaj kontraŭ la grandaj kronofagaj levjatanoj de tiu ĉi intertempo, kiam ĉio estas premhasta kaj por senbremsaj konsumado, ingesto, digesto kaj kongesto, kio plej urĝas estas tio, ke ĉiu konsciiĝu kaj konscience antaŭeniru en la transestontecan tempon. Tio signifas venigi la estontecon al la estanteco. Por tio necesas, ke oni revenu per sento al la pasinteco, revivigante la purajn infanjarojn ankoraŭ disponeblajn en nia memorskatolo, avidajn je ludo kun la stresita, toksita kaj rapidema estanta tempo, kiu, en la fundo, krie plendas pri paco al la koro kaj al la ileo.
Resume, estas pli bone iel retroiri nun al la natura kaj simpla vivo, por esti integra kaj pli sana poste kaj por vidi pli lucide ĉion grandiozan, kiu jam alproksimiĝas al la tuta homaro.
Ni neniam perdas nian tutan naturecon kaj la puran kaj simplan infanecon. Ju malpli ni partoprenas la malhumanigajn trudojn de la politika kaj ekonomia levjatanecaj sistemoj, des pli tiuj niaj naturaj sentoj elstaras favore por niaj kardiovaskula, spira kaj digesta  sistemoj, same kiel por la dia-universa sistemo. En la nuna tertransira situacio tiuj ĉi postulas antaŭecon.
La bona estonteco, same kiel la transestonteco (post la malleviĝo de la planeda transira polvo), rilate sanon kaj plurkorpan bonfarton, bazas sin en la eterna, riĉa kaj ludema infaneco, kiun ni ankoraŭ povas estantecigi. De tio dependas la estonteco de ĉiu el ni, por esti ĝojiga, por esti vere bela epoko.
Sana homara menso en sana planeda korpo. Kaj ĉiu el ni, homaj estaĵoj, estas unu ĉelo de tiu granda globa estaĵo. Ĉiu aparte povas kontribui por la plibonigo de la tuto, iel reprenante tiun infanan sonĝon esti superheroo por savi la homaron, ĉi-foje kiel ano de plejado da mirigaj kaj multpovaj estaĵoj. Por tio sufiĉas helpi aliajn kaj helpi sin, kaj protekti aliajn kaj protekti sin, dum okazas la tergloba makrosentoksigo.
 
Kaj do? Kiu tendenco superregos en la morgaŭo? Vi decidas. Jes. Eĉ se la mondaĵa politika-ekonomia sistemo falos sur nin, ni amu unuj la aliajn! Kaj ĉiu, kiu “timas” Dion, amu pli kaj pli abunde sin mem kaj la aliajn, sekve al Dio mem. Ni petegu al Li, pli ol iam, ke Li ne lasu nin fali en la mondaĵajn tentojn, speciale ne en tiujn sensorie allogajn, sed kiuj fariĝas iom post iom mikrokolonoj el salo en nia organismo, blokante la hemotrafikon, malsanigante nin, ŝovante nin pli rapide al la fino de la propra fiziologia mondo, eĉ se multaj el ni senkonscie iras ekscitite kaj ridante tra la koridoro de tia stulta antaŭtempa morto. 
[Ni aludas al la salo en tiu ĉi rezonaĵo, sed en vero la natura salo estas kristalo, kiu havas la povon energiigi kaj purigi mediojn, disigante akumulitajn malbonajn energiojn. Eble pro tio Jesuo diris, ke tiuj aluditoj ĉe Liaj promesoj de eterna feliĉo (Mateo, 5:1-11) estas la “salo de la Tero” (Mateo, 5:13). 
Estas delonge sciate, ke la natura salo ŝanĝas la medion per sia minerala energio. 
Per sia mensa energio kunligita kun la altaj frekvencoj de la Amo kaj de la preĝo, la homo povas ŝanĝi la medion, inkluzive tiun de sia propra korpo, per magneta kaj kineza rearanĝo de sia ĉeno de DNA  kaj de siaj molekuloj. Sammaniere la homaro, se ne tuta, sed en sia plej granda parto, kunligita pregxe kaj ame por elstarigi la kristecon kaj la kristalecon, kiujn gxi posedas, povas pozitive, magnete, lume kaj fraktale sxangxi la teran korpan medion, ecx se de individuaj iniciatoj, kiuj disigxos per subtilaj multobligaj rimedoj, kiaj, ekzemple, ama resonanco, papilia efiko, bonaj ekzemploj de persona konduto, kulturo de intima paco ktp, komence profite en sia propra hejmo.
 
"Se ununura homo atingos la plenamon, li neŭtraligos la malamon de milionoj da homoj" - Mahatma Gandhi
 
Kiuj agadas laŭ la bonaj promesoj de Jesuo, kiel gusta salo aŭ, pli bone, kiel kristalaj estaĵoj, tiuj purigos kaj energiigos la Teron.
Tamen tio, kion ni englutas hodiaŭ, kiel spicaĵon aŭ kiel konservigilon, kaj kiu teknike devus nomiĝi natriino, estas industriigita, venena kaj toksa subproduto de la salo, havanta nur la povon altigi la arterian premon, malsanigi kaj plifruigi la morton al la granda plimulto el ni.]
 
“Ne amu la mondon, nek la mondaĵojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li.” - Johano I, 2:15.
 
Ne gravas, aŭ ne indas gravi, la alta premo de la hedonismaj korporaciaj arterioj. Kio gravas ĉi tiam, tio estas, ke ni tenu nin intime pace kaj vivu spirite ĝoje, por ke niaj diastolaj kaj sistolaj premoj restu plej eble normalaj, jen pri la sango, jen pri la emocioj, favore ankaŭ por la kardiovaskula sistemo de ĉiuj korpoj ĉirkaŭ ni, inkluzive tiun de la planeda korpo. 
Ni ne devas perdi nian dignecon kiel homaj personoj, nek devas lasi la planedon perdi la sian kaj perei en ekstrema necesbezono. 
Ni unuiĝu plenfide kaj plename, por helpi la alvenantajn anĝelajn interstelajn super-heroojn savi nian mondon en ties materieco kaj spiriteco. Por tio ni ekprenu la laserspadon de la pozitiva kaj ama pensado, kio respegulos sin, tuje, en la psikobiofizika mondo de ĉiu el ni mem, kiel lumradiantaj luktistoj.
 
Laŭ serĉesploristoj de la majaa kalendaro, la nuntempa homara generacio atestas la finon de la kvina granda evolua ciklo de la tera planedo, kaj, dum tiu ĉi intercikla maskareto, tragedioj kaj ĉiaj skutremoj estas normale naturaj kaj atendeblaj. 
Tio estas certagrade logika. Vere, ĉiu ŝanĝiĝo de granda ciklo havas siajn naturajn katastrofojn, tremojn kaj veturskuojn, kiel okazis en la antaŭaj grandaj ciklaj ŝanĝiĝoj. Okazas ke, en la nuna ŝanĝiĝo, kiun spertas nia sfera erarvaganta astrofizika naviganto, la intenseco de la naturaj katastrofoj dependas grandparte de la homara menso.
Kiel ĉiam, la mensa povo regas la naturan povon. Tio validas pri ĉiaj dualaj mensaj-korpaj strukturoj, ekde la homaj estaĵoj ĝis la planedaj estaĵoj, kia la Tero, kies menso estas la homaro kaj kies korpo estas la geofizika sfero. Temas pri la pliampleksiĝo de la principo “mens sana in corpore sano” . 
 
La evoluo de la bestoj, vegetaĵoj kaj mineraloj okazas nature, maksimume per darvina proceso. Ili ne influas mense kosmajn okazaĵojn sur siaj naturaj medioj. Siavice, la homo sapiens, kun ties kulturaj kondiĉoj de homo religiosus, homo cientificus, homo opinandis, homo economicus kaj homo moralis, forte influas ne nur la propran vivlokon, kulturigante kaj transalĥemiigante ĝin per vibraj energiaj enfluoj, same kiel, sekve, kaŭzas intraterajn naturajn detruojn, aŭ plipotencigas la okazaĵojn aŭ la efikojn de eksterteraj detruoj (ĉefe pro tio, ni ankoraŭ estas tre malproksimaj de la kondiĉo de homo conscientus). [Eble eĉ pro tio, Jesuo, pridemandite, deklaris, ke ne eĉ Li scias la daton de la “forpaso” (de nia erao) , plej certe pro tiu tiel aleatora, neantaŭvidebla, impetema, ribelema, ŝanceliĝema, ŝanĝiĝema kaj emblema variablo, kia estas la homara menso, kaj en la tempoj, kaj en la spacoj, kaj en la dimensioj de la granda universa algoritmo.]
Do, ni levu la optimismon kaj pliintensigu la agojn en la sfero de Bono, por helpi la Teron dum tiu ĉi fazo de pli ofte neeviteblaj endogenaj kaj ekzogenaj naturaj kataklismoj, samkiel kaj por helpi nin mem, kiuj estas la salo kaj ankaŭ la neŭronoj de la Tero.
 
Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 06/02/2012
Código do texto: T3483005
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.