EN KIUJ DATOJ OKAZOS LA ĈEFAJ ŜANĜIĜOJ  DE LA TRANSIRO?. 2
LA FINO ESTOS BONEGA.. 8
JAROJ DE LA ĈEFAJ OKAZAĴOJ DUM LA TRANSIRO.. 13
 

 

EN KIUJ DATOJ OKAZOS LA ĈEFAJ ŜANĜIĜOJ
DE
LA TRANSIRO?

 
La ŝanĝo de la Tero, de mondo por provoj kaj kulpelaĉetoj en transiĝan mondon, pasas tra multaj procesoj ene de pli grandaj procesoj.
Ĝustadire ni jam travivas paŝojn de la planeda transiro ekde la veno de Jesuo al la tera krusto, surbaze mem de la ĝeneralaj esperoj pri la nomata fino de la tempoj, multmiljara koncepto, kiu estis reliefigita de Jesuo mem, ĉefe dum Siaj profetaj admonoj al Siaj disĉiploj, sur la Olivarba Monto (Mateo, 24 kaj 25; kaj Marko, 13), kaj en la Apokalipso de Johano. Kaj tiuj esperoj estas kaŭzantaj  psikajn ŝanĝojn  intensajn, kun psikokorpaj refrapoj en la planeda persono mem kiel tuto. Ĉia sentofonto generas kaj radiigas energiojn, aŭ el espero kaj fido, aŭ ankaŭ el timo, kaj ĝi ŝanĝas la konduton de senteblaj celitaj strukturoj.
Estas multaj nomoj kaj nomenklaturoj koncernaj al tempo kaj al kalendaroj. Estas multaj hiperonimoj difinantaj tempo-kalkulojn, ekzemple de la vorto “dato” mem.
En Astronomio “dato” indikas ankaŭ la precizan momenton, en kiu okazas iu astronomia fenomeno, laŭ la kvara senco de tiu artikolo en la portugallingva vortaro Houaiss.
En la biblia kaj eskatologia rezonadoj la vorto dato ne reprezentas la specifan tempoperiodon de dudek kvar horoj ene de nia gregoria kalendaro. En tiu ĉi rezona nomenklaturo, dato kutime rilatas al periodo da kronologiaj datoj, laŭ la sencoj 2 kaj 3 pri tiu artikolo en la supre aludita vortaro.
La nuntempaj datoj (aŭ la pasanta “dato”), ekde la jaro 2000, jam estas parto pli kerna de la transira kalendaro. Tamen tiu ĉi periodo estas parto de pli granda periodo, kiu komenciĝis en 1989, kaj kiu estas parto de ankoraŭ pli granda periodo komenciĝinta en 1972, kiu estas en alia, komenciĝinta en 1969, kaj tiel plu, aŭ pli bone, kaj tiel malantaŭen.
Estas logike, sekve, ke, ekde la kuranta jaro, la transiro de la Tero havos siajn kronologiajn etapojn ankaŭ en la estonteco, ĝis la plena subtiligo de ĉiuj ĝiaj psikaj kaj materiaj strukturoj, necesaj al ĝia nova kondiĉo de transiĝa mondo.
Ĝustadire, ĉiu nuntempa jaro, monato kaj tago havas sian specialan rolon en la tuto de kalendara transiro.
 
“Ni estas nun en nova periodo. Tiuj ĉi tagoj signas tre specialan daton: la daton de la ŝanĝiĝo de la mondo por elprovoj kaj por kulpelaĉetoj en mondon por transiĝo”.Bezerra de Menezes, en mesaĝo psikofonita pere de Divaldo Pereira Franco.
 
Tiu “tre speciala dato” estas serio da datoj, aŭ pli bone, da jaroj kaj eĉ da jardekoj en niaj regantaj kalendaroj.
 
Pluraj spiritualistaj kaj sciencistaj ĉenoj, de la ambaŭ teraj biosferoj, antaŭvidas grandajn ŝanĝojn sur la Tero dum la venontaj jardekoj.
Rilate la periodon de la kulmino de la grandaj transiraj ŝanĝoj kaj la komenco de la erao de la transiĝo, la mediumo kaj spiritisma oratoro Divaldo Franco, en la televid-programo Transição, informis la jenon: “noblaj spiritaj estuloj antaŭdifinas ĝin inter la jaroj 2050 kaj 2058 pli-malpli”.
Ni reliefigu, tamen, ke, laŭ la spiritisma verkistino Marlene Nobre, ekde la jaro 2019 la tera transiĝo jam ekinstaliĝos, se la frateco, la saĝeco kaj la amo regos ekde nun en niaj kunvivadoj. Do, se tiuj kondiĉoj validiĝos, en 2019 plej certe ni jam estos preterpasintaj la plej akran fazon de la planeda ŝanĝiĝo en ties pluraj sencoj, kies intenseco ankoraŭ dependos de tio, kion ni faras nun. Laŭ ŝi, estis sciigo de la mediumo Francisco Cândido Xavier, ke la planedo devus esti ŝanĝiĝinta (aŭ ŝanĝigita) ĝis la jaro 2000, sed ke, antaŭe, en granda kunveno okazinta en 1969, la altaj sferoj regantaj la teran ŝanĝiĝon, sub la egido de la Kristo, estis donintaj antaŭe pliajn dudek jarojn por la efektivigo de la makroŝanĝo.
 
“Nia Sinjoro decidis konsenti moratorion dum kvindek jaroj al la tera societo, komenciĝinta en la 20 de julio 1969 kaj, do, finiĝonta en la 20-a de julio 2019. Jesuo ordonis, tiam, ke Liaj ĉielaj komisiitoj penu pli rekte pri la konservado de la paco inter la teraj popoloj kaj nacioj, celante kunlabori, por ke ni eniru pli rapide en la planedan komunumon de la Suna Sistemo, kiel pli regeneriĝinta mondo, fine de tiu periodo.” – peco de intervjuo de Chico Xavier al sia amiko kaj ĵurnalisto Geraldo Lemos Neto, reproduktita en la eldono de majo 2011 de la ĵurnalo “Folha Espírita” (“Spiritisma Folio”) kaj aperanta en la libro “Não Será em 2012” (“Ĝi ne okazos en 2012”), (publikigita en 2011), aŭtorita de Geraldo kune kun Marlene Nobre.
 
Ĉu eblas starigi iun komparon inter tiu okazaĵo kaj tiu alia simboligita ĉe Genezo, 6:6, en kiu Dio, pentinta, ke Li kreis la homojn, decidis ekstermi ilin de sur la Tero, sed ke, kontentiginte petegon de Noa, Li konsentis al ili novan oportunon? Konsiderante, ke la biblia genezo estas parafrazo de la scienco rilate la kreon de la Tero kaj ties homaro, demandeblas, ĉu vere okazis io simila en la lasta planeda transiro.
Tiu raporto de Francisco Cândido Xavier konkludigas, ke la plej fortaj ŝanĝiĝoj de la planedo jam devus okazi ĝis la fino de la pasinta jarcento, kaj ke, vere, la superaj Spiritoj (ankaŭ konataj kiel anĝeloj, spiritaj avataroj, lumaj spiritoj, ascendintaj majstroj, Dio, Jesuo, Sanktega Maria ktp) havas sendube la povon interveni en la grandajn materiajn skurĝojn, kaj el la Tero, kaj al la Tero.
Tamen, pro tiu moratorio, konsentita en 1969, prokrastiĝis la kulmino de la plej fortaj ŝanĝoj ĝis 2019.
Tio povas klarigi la eraron pri antaŭvido de multaj dujarmilismaj eskatologiistoj kaj de iuj ekstrabibliaj kredoj, kiuj kreis, ekzemple, tiun faman aforismon, ke “pasis mil jaroj, sed du mil jaroj ne pasos”. Eble ili eĉ esprimis iun tiaman veraĵon, same kiel la antaŭvidoj de mondfamaj profetoj tiurilate, sed probable, post tiu aludita kunveno, ĉio estis kronologie ŝanĝita.
Tiu ŝanĝo de planoj eble erarigis ankaŭ la libron “A Hora do Apocalipse” (“La Horo de Apokalipso”), de Edgard Armond, kiu, bazita sur informoj tre antaŭaj al 1969, asertis, ke la klimakso de la transiro okazos ĝis la jaro 2000.
 
Nu, iel ajn, espereble la plej teruraj okazaĵoj kontraŭ la celoj de la Kristo por la Tero jam pasis tra la dudeka jarcento. Tio konkludiĝas eble el la libro “A Caminho da Luz” (“Sur la Vojo al la Lumo”), lanĉita en 1938, kie ĝia aŭtoro, la Spirito Emmanuel, asertis, ke “Nun, sur la Tero, oni travivas krepuskon, kiun sekvos profunda nokto; kaj la XX jarcenton koncernas la misio elfini tiujn terurajn okazaĵojn[1]. La demando estas: Ĉar la dudeka jarcento pasis, ĉu ni jam travivas la sekvan profundan nokton antaŭviditan de li, aŭ, pro la superaj decidoj en 1969, ankaŭ la aluditaj “teruraj okazaĵoj” devos daŭri ĝis aŭ post 2019?
[Kurioze, tamen, surbaze inkluzive de tiu sama dialogo Chico Xavier-Geraldo Lemos, estas dirate, ke ekde la jaro 2000 la plej mallumaj Spiritoj ne plu estas reenkarniĝantaj sur la tera krusto. Estas multanoncate ankaŭ, ke en tiu sama jaro la Spirito Emmanuel (gvidinto de Chico Xavier) reenkarniĝis sur la Tero.]
Estas pro tio, interalie, ke estas la impreso, ke ni estas vivantaj iasence en alternativa paralela realo en tiuj ĉi lastaj tridek jaroj; en paralela realo ne antaŭvidita en la pasinteco. La pli granda manko de kreemo kaj la sekva ekzistada malpleno, kiuj regas en tiuj sociaj medioj kaj kiuj superregis ĉefe en la 80-aj kaj 90-aj jaroj, eble montras, ke la iama homaro kuracis sin de la fizika malsano, nome la ebla nekuracebla kancero kiu estus la tre probabla tria mondmilito, kiu ne okazis, kaj ankaŭ la probabla nuklea vintro, kiu same ne okazis. [La nuklea vintro, kiu estas preminta ĉiujn sociajn mediojn, estas la soleco, la manko de motiviĝo kaj la deprimo.] Sed tamen, ĉar ĝi ne kuracis sin pli profunde, tio estas, nivele de la spirito, ĝi restis kun kelkaj psikaj stigmatoj, kun ia parafrenio aŭ duonesquizofrenio. [La tria monda milito vere estis nerva milito inter la grandaj potencaj nacioj. Kaj, pri la individuoj, ĝi estadas la reciprokaj malpaciĝoj, bazitaj sur la egoismo kaj la egocentrismo, kiel rezulto de la nekonado de ĉiu pri si mem.] Eble, post la pli profunda kaj ampleksa sentoksigo, kiun ĝi jam spertas, ĝi iĝu finfine kuracita ĉiunivele. Tamen, tiucele, multaj homoj-toksaĵoj devos esti forĵetitaj tre malproksimen el la tuta tera medio kaj ĉirkaŭe, por esti evititaj novaj infektoj.
 
De 2019 ĝis la fino de la kvindekaj jaroj, certe post la forigo de la moralaj ruboj de la planedo, okazos la fajna purigado kaj la enplantado kaj aranĝado de novaj moralaj mebloj sur la reformita planeda domo. Estos la jarkvardeka periodo por la instalado de la transiĝaj kondiĉoj de la planedo. Tio estas dedukta pripenso surbaze de tiu ĉi tiel nomebla logika transira kalendaro.
Ankaŭ la Spirito Emmanuel, en la libro “Plantão de Respostas Pinga Fogo II” (“Deĵoro por Respondoj al Fajro-Gutoj II”) (1994), de lia aŭtoreco kune kun la mediumo Francisco Cândido Xavier mem, asertas, ke “la Tero estos regeneriĝinta mondo ĉirkaŭ 2057”. Ĉar li precizigis tiun nenulfinan jaron, uzante la verbon regeneri kiel pasintan participon, estas konkludeble, ke tre probable tiu jaro signos la finon de la proceso de elradikigo de la malbono de sur la planedo Tero, kaj ke la Bono kaj la moralaj valoroj de la nova erao, praktikataj de la generacio de la novaj planedanoj (homines alientes[2]) kaj de la restantoj el la malnova erao (tiam homines sapientes conscientes[3]), jam regos plene en la tiama ĉiutageco.
[Koincide (aŭ ne), estas konate en Interreto, ke Isaac Newton, kiu, krom fizikisto, estis ankaŭ senlaca deĉifranto de la Biblio, asertis, ke la nomata fino de la mondo okazos en 2060, do, nur tri jarojn post la jaro anoncita de la spirita gvidinto de Chico Xavier. Cetere, ankaŭ 2057 situas ene de la jarperiodo informita de Divaldo Franco (2050 ĝis 2058), kiel tiu antaŭvidita por la klimakso de la transiro.]
 
Kvankam ni jam estas en la fino de la kromnormala tempo, ni ankoraŭ povas kontribui por ŝanĝi la individuajn kaj la kolektivajn destinojn de la tuta homaro, eĉ ne estante la solaj konstruantoj de tiuj destinoj.
[En la fino de la finoj, ĉiu individua persono konstruas sian propran destinon, en ĉiu momento kiam li havas la plenan povon decidi pri si. Sekve neniu havas absolutan povon interveni en la destinon de aliaj personoj, inkluzive la planedajn personojn.
Per relativa povo, fojfoje ni baras la vojon-destinon de aliaj personoj, konstruante, ŝanĝante aŭ detruante ĝin... ĝis certa grado. Tamen, kiam alvenas la kronocikla vico, por ke tiuj aliaj personoj prenu alian tute malsaman destinon, pelitaj de povoj superaj al la niaj, tiam finiĝas tiu nia povo. Ni eĉ povos kontribui por la konstruado de tiu nova destino, sed ni ne plu havos la povon detrui ĝin.]
Alvenis, do, la horo, por ke nia planedo prenu, kiel siajn, la vortojn de la poeto Mário Quintana: “Todos esses que aí estão atravancando meu caminho, eles passarão... eu passarinho!” (“Ĉiuj kiuj nun baras mian vojon, tiuj forpasegos... sed mi flugpasetos”).
Efektive, la homoj, kiuj insistas uzi sian povon, por detrui la teran destinon, ja forpasos. Ili forpasos al alia loĝa destino akorda kun sia detruema karaktero. Ili forpasos de tiu ĉi malsupera kunloĝejo al alia ankoraŭ pli malsupera.
Sed tamen, se ni ĉiuj kuniĝos, sendepende de niaj emoj, sed kun baza postviva konsciiĝo, kaj se ni bone plenumos la hejmtaskon ĝis 2019, zorgante pli bone pri la planeda ekosistemo, en ĉiuj ties sencoj, la tera persono malpliigos siajn surdigajn kriojn. Hekatomboj kaj kataklismoj estos mildigitaj aŭ eĉ nuligitaj, se ne sur la tuta Tero, sed tamen en regionoj, kie la kolektiva mensa iluminiĝo estos pli intensigita.
Per la kontribuo de tia sama iluminiĝo elveninta ankaŭ el Alciono, tre probable ni ekspertos mildan transiron ekde 2019. Ĝis tiam, se ni, teranoj, stagnantaj en la kondiĉo de homo psychologicus, ne zorgos levi forte nian mensan tonon, kaj individue, kaj kolektive, kaj se ni ne klopodos por plibonigi la vivkvaliton de la tuta planeda medio, do estos la vera “plorado kaj grincado de dentoj”.

LA FINO ESTOS BONEGA

 
Ĉu iu plendas pro la fino de malsano aŭ de doloro? Neniu.
La Tero estas flegata. Ĝi spertas profundan kaj ampleksan sentoksigon per la eltirado de ĉiuj mallumaj nodetoj el si. La Tero estas kuracata de ekzogenaj faktoroj, revivigante sin, por komenci novan ciklan sanstaton pli fortikan. La idealo estas, ke ĉiuj ni laboru kune, por ke ni transformiĝu en pozitivajn energiajn ĉelglobetojn, en endogenajn mikrofaktorojn por resaniĝo. Ni kunportu por ĉiuj tagoj de la venontaj jaroj la kristnaskan ĝojon, kiu altigas nian spiriton en la monato decembro. Tiel ni kunlaboros en la elradikigo de la malsanaj energioj de la tera organismo.
Ni kuniĝu, por formi la plej grandan kaj potencan ĉirkaŭmedian energian etoson el ĉiuj tempoj. Ni imagu, ke ni prenas la manojn unuj de la aliaj, por kune karesi la terglobon. Tiaj kolektivaj mensaj agadoj estas la plej potencaj antikorpoj, kiujn ni povas produkti, por helpi en la kuracado aŭ sanado de iuj ajn organismoj, inkluzive de niaj individuaj.
La pli intensaj ĉagrenegoj en la nuntempo estas nur la streĉiĝoj kaj spasmoj, kiujn la planeda korpo suferas dum sia proceso de sentoksiĝo kaj ankaŭ pro la granda perdo de magneta sango.
[Ĉu vi memoras, ke, kiam ni estas sub sentoksigo, komence ni suferas kapdoloron dum la eltiro de la pli densa “toksa rubo”? Same okazas al la Tero, kiu nun estas liberiĝanta de multaj toksinoj akumulitaj de antaŭ jarmiloj, krom tio, ke ĝi estas ricevanta energiajn enfluojn de ekstere, kaj bonajn kaj malbonajn (jes, ĉar ankoraŭ estas kelkiuj, kiuj konspiras kontraŭ ĝia sano kaj pliboniĝo), kaj tio doloras al ĝi, krom kaŭzi al ĝi aliajn malsanetojn.]
Sed tiu turmento ĉesos tiam, kiam la kuracisto D-ro Jesuo, pere de siaj rektaj kaj ne rektaj kaj de siaj grandaj kaj malgrandaj helpantoj, aplikos al la paciento la evangelian kuracilon en ĉiujn ties organojn kaj ĉelojn, por ĝia definitiva resaniĝo kaj por certigi, ke ĝi prenu bonfarte sian novan vojon-destinon.
Kio estas proksima, do, ne estas la fino de la mondo, sed estas la fino de la monda malsano.
[La morto mem de la Tero, laŭ astronomia vidpunkto, kiam ĝia tuta energio estos elĉerpita kaj ĝi fariĝos grundo tute nefertila por la vivo, okazos nur post ĉirkaŭ dek unu miliardoj da jaroj. Ankoraŭ estas kelka tempo...]
 
Kiam Jesuo diris (laŭ Mateo, 24:36[4]), ke ne eĉ Li scias, kiam okazos la fino, tiam Li antaŭsciis, ke la fino estos proksima (Petro I, 4:7-8[5]), sed ne la absurda kaj nelogika geofizika fino de la planedo kaj ne ekzakte laŭ teraj tempokalkuloj.
[Parolante pri tio, kiam la Saĝa Rabeno el Galileo diris “Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon” (Mateo, 5:17), certe Li aludis ankaŭ al la universaj leĝoj, kiujn Li konis. Kaj du el la universaj leĝoj estas la leĝo pri libera volo kaj la sekva leĝo pri kaŭzo kaj efiko. Estas ni, individue aŭ kolektive, kiuj faras nian destinon pli bona aŭ pli malbona, feliĉiga aŭ malfeliĉiga, ekde la konduto-aktivigo de la unua el tiuj du leĝoj, unuj rilate al la aliaj kaj rilate al la naturoj, inkluzive tiun magneto-vibran de la nun transiranta Tero.]
 
****
 
La biblia tago rilatas ankaŭ al tuta periodo, kaj, fakte, la propredirita planeda transiro, rilate al interŝanĝo de energioj kaj vibroj, estas okazanta ene de tempoperiodo, kiu daŭros ĉirkaŭ kvin jardekoj, ĝis la finiĝo de la kvindekaj jaroj de nia nuna jarcento.
 
La oficialigo aŭ dokumentigo de la nuntempa fino de la mondaĝo, do, ne okazos en unu certa kalendara tago, nek okazos en unu certa tersurfaca regiono.  Ĝi okazos post matrica kaj kuba reto da kronologiaj kaj spacaj agoj, jen naturaj, jen inteligentaj, koneksaj kaj interdecidigaj por la granda psikogeocikla finiĝo, kiu estos samtempe la komenciĝo de la nova erao aŭ erao de la eraoj de la planedo Tero.
En pli kristeca parolo, la nova erao estos konsiderata instalita tiam, kiam la Bono estos reganta sur la tuta Tero; kiam la Evangelio estos predikita kaj ĉefe internigita en la konscion kaj en la senkonscion de ĉiuj tiamaj teranoj. Pro tio, Jesuo ne povis certigi, kiam estos la fino de tiu ĉi “maljusta afero-sistemo”, kiu ankoraŭ bruas en niaj ĉirkaŭaĵoj. Li asertis nur, ke ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino” (laŭ Mateo, 24:14).
El tio konkludeblas, ke la fino de la mondo da mallumaĵoj kaj malpuraĵoj estas okazanta grado post grado, proporcie kiel la granda fasko da kristecaj lumoj incidas, intensiĝas kaj etendiĝas sur la tera sfero. La “fina fino” havos lokon tiam, kiam la lasta punkta mallumaĵo estingiĝos pro la specifa incido de la krista lumemisia filigrano sur ĝin. Kiam la evangelia lumo disiĝos tra ĉiuj punktoj de la Tero, kaj en ties spiriteco kaj en ties materieco, tiam vere, laŭ Jesuo, estos alveninta la fino de la (malnova) mondo aŭ la kompleta sentoksigo de la planeda korpo kaj la sekva resaniĝo de la planeda menso.
El la punkto, kie li troviĝis, Emmanuel havis privilegiitan panoraman multdimensian vidpovon pri la tempo kaj pri la spaco sur kaj super la Tero, krom tio, ke li aliradis al fontinformoj tre pli ampleksaj kaj profundaj, ol ni ĉiuj sur la tria biodimensio. Rezonante, do, surbaze de liaj informoj, ni povas konkludi, ke la periodo por malmuntado de la strukturo de la malbono kaj por muntado de la strukturo de la Bono sur nia vivanta sfero estas tiu ĉi unua jarsesdeko de la tria jarmilo, pri kiu ni havas la privilegion (kaj la respondecon) esti okulaj atestantoj, kaj en unu tera vivdimensio, kaj en la alia. [Aparte tiuj, kiuj jam vekiĝis pri la spirita realeco kaj kiuj jam estas faranta iun laboron favore de la necesbezonantoj, inspiritaj de la Amo, devas pliintensigi la ritmon, nun aldonante al la rutino la semadon de la edukado al tiuj bezonantaj klarigojn, inspiritaj de la Lumo. Ankaŭ la edukado havas la povon superi la propran doloron kaj tiun de aliaj.]
De nun antaŭen, ene de tiu ĉi tempodaŭro pli epicentreca, la specifaj teraj ŝanĝoj en la pluraj niveloj povos esti kun pli da doloro aŭ kun malpli da doloro. Tio dependos de la superreganta mensa kvalito de tiu ĉi generacio samtempa kun la transiraj faktoj, neelpeteblaj kaj jam okazantaj.
Ĉe dubo, ni surmetu la savjakojn de la Paco, alĝustigu la velojn de la Espero kaj kontrolu la kompason de la Amo. Ili estas la plej efikaj anesteziloj, sedativoj aŭ acetonaj korpoj por mildigi la suferon kaj malfortigi la efikon de la spasmaj kaj dolorantaj skuoj dum la plej neŭralgiaj cikloj de la proceso sentoksiganta la planedon.
 
Kiam la Kristo pasloĝis persone sur la Tero antaŭ du mil jaroj, li esperis, ke Lia Bona Novaĵo ĝermos en la koro de ĉiuj kaj ke ĉiuj plifruigos sian saviĝon per la evangelia praktikado. Post nelonge Li antaŭsentis aŭ perceptis, tamen, ke Lia mesaĝo ne vivos en la koro de ĉiuj. Pro tio, Li diris: “multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj” (Mateo, 22:15). Tamen Li avertis nin ĉiujn pri la signoj de la ŝanĝado de la tempoj. Specifan daton Li ne precizigis, sed Li precizigis la periodon, antaŭanoncante ŝanĝojn, kiuj indikos, ke ni jam estos travivantaj la ekfinon de la poluita, koruptita, kaduka kaj erodita mensa mondo. Kaj nun ni estas atestantaj tiujn signojn de la fino de tiu ĉi granda lernojaro, kiu estas la prova kaj kulpelaĉeta vivo sur la Tero, kvankam bonaŭguraj sociaj fenomenoj ankaŭ jam estas noteblaj ĉie.
Ĝis hodiaŭ, malgraŭ ĉiuj avertoj kaj atentovekaj admonoj de la pasintaj majstroj, granda parto el ni ne plenumis konvene siajn lernejajn taskojn, por esti aprobita pri la lernojaro. Ĝi trouzis kaj misuzis la leĝon pri libera volo.
Sekve la leĝo pri kaŭzo kaj efiko, agante nun kune kun la leĝo pri evoluado de la mondoj, funkcias pli severe, kiel rezulto de la jarmila maldisciplino kaj disleksio de la plimulto el la lernantaro. Eĉ nun, en la fina fazo de la preparstudoj por la duaoportunaj ekzameniĝoj, multaj el ni daŭras ruĝigantaj la notkajeron per malbonaj kaj eĉ malbonegaj notoj, kaŭze inkluzive de la oftaj forestoj el la klasĉambro kaj pro la kondutoj bazitaj sur egoismo, hedonismo, malamo, perforto, antaŭjuĝo, ĉikanado, orgojlo, maljusteco, malpieco, korupteco, agresemo kaj persekutemo kontraŭ la justeco, kiuj estas malaprobindaj eĉ de la lerneja konsilio plej indulgema.
Nur ne estas malpli bone, ĉar estas multaj lernantoj sindediĉaj, klopodemaj, bonvolemaj, bonkoraj kaj agantaj por la Bono, en ĉiu klaso. Ili estas tiuj, kiuj helpas kolegojn, anonime, lumigante vojojn, en la konstanta praktikado de la karitato kaj solidareco. Multaj el ili tute ne scias, ke tie, kie ili troviĝas, ili estas en vero unuarangaj helpantoj de la granda Majstro kaj Direktoro, kiu penas senĉese plialtigi ĉiujn al la kondiĉo de bona lernanto kaj ke ĉiuj ricevu la koncernan atestilon, dum ankoraŭ estas tempo, ĝis malŝaltiĝos la lastaj lampoj de la iama liceo (kiu por unuj estas estinta kvazaŭ milda monaĥejo de kapucenoj, sed por aliaj rigora reforma lernejo de torturantoj). Tiel okazas pro tio, ke baldaŭ estos granda modifo en ĝiaj fizika kaj eduka strukturoj por la venonta lernoperiodo, ekde kiam estos akceptataj nur lernantoj pli progresintaj, kelkaj el kiuj, kaj el la tera lernejo mem, kaj translokintaj sin el ekstere, jam ekĉeestas en ĉiuj lernoĉambroj kaj jam estas studantaj ĉiujn lernobjektojn. [Oni diras, ke en la lastaj dek jaroj, la homaro evoluis teknologie multe pli ol en sia tuta antaŭa historio sur la Tero. Ĉu tio povas esti pro kunlaboraj inspiraj blovoj de tiuj novaj superinteligentaj lernantoj?]
 
****
 
Do, estas ĝenerala kalendaro pri la ŝanĝado, nefleksebla rilate la ĉefajn okazaĵojn, ĉar ili estas materiaj, rilataj al vibroj, lumoj, magnetaj fluidaĵoj kaj kemiaj transmutacioj rezultantaj el la konjunkcio de la Tero kaj ceteraj planedoj de la suna sistemo kun la ringo el fotonoj de la planedo Alciono, kiu estas 440 lumjaroj for de la Tero. Tio okazas ĉiun dudek-ses-milan jaron, konsistigante, do, multe pli ampleksan kosman kalendaron.
Kaj, ene de tiu pli granda ĝenerala transira kalendaro, nuntempe estas multjardeka fleksebla kalendaro, kun moralaj kaj fizikaj eventoj okazontaj ĉirkaŭ specifaj jaroj (2012, 2019, 2054, 2057...).
Pro la tiel ŝanĝema moviĝeco de la homaj energioj kaj la eventualaj novaj decidoj de la Kristo kaj ties inĝenieroj respondecaj pri la reformlaboroj de la planedo, ĉio okazonta en tiuj ĉi venontaj jaroj ankoraŭ povos anticipi sin, povos prokrasti sin aŭ povos eĉ ne okazi.

 

JAROJ DE LA ĈEFAJ OKAZAĴOJ DUM LA TRANSIRO

 
Jen la jaroj de la ĉefaj eventoj pri la planeda transiro, surbaze de superaj spiritaj informoj:
 
1969: konsento de la kvindekjara moratorio, por ke la homaro plibonigu sian vivkonduton.
 
1972: jaro, en kiu nia suna sistemo komencis eniri en la fotonringon de la stela planedo Alciono.
 
1982: jaro, ekde kiam ankaŭ la Tero komencis penetri en tiun saman ringon.
 
2000: jaro, ekde kiam la plej mallumaj Spiritoj ne plu estas reenkarniĝantaj sur la tera krusto.
 
2012: jaro, ekde kiam la Tero kaj nia tuta suna sistemo estos en la alciona fotonringo, kie ili restos dum ĉirkaŭ du mil jaroj.
 
2019: fino de la kvindekjara moratorio konsentita, por ke la homaro plibonigu sian vivkonduton.
 
2050 ĝis 2058: periodo de la klimakso de la planeda transiro kaj de la komenciĝo de la transiĝa erao.
 
2057: jaro, kiam la Tero estos “regeneriĝinta mondo”, laŭ la Spirito Emmanuel, en la libro “Deĵoro por Respondoj al Fajro-Gutoj II”.
 
 
Ni listigis nur tiujn jarojn, por resti fidelaj al la ĉefaj serĉofontoj de ni elektitaj por tiuj ĉi literaturaj pripensoj. Tamen ankaŭ aliaj jaroj, tie ĉi ne menciitaj, plej certe estas en la transira kalendaro, por signi la okazigon de administraj kaj funkciaj fenomenoj.
 
****
 
La jaro plej grava por ĉiuj ni en la tuta transira periodo estas la nuna jaro, ĉar en ĝi ni povas eklabori pli serioze kaj proponi nian volontulan manlaboron, kiel anonimaj servistoj antaŭ la Kristo, en la preparado de la Tero por esti la ĝardeno de la Sinjoro, profitante la ekaperon de la ekvinokso de la kosma superprintempo. La nuntempa vetero estas tre favora kaj la kultivejo estas grandega. Ĝi ne havas barilojn, kaj ĝi ĉirkaŭas la tutan Teron.
 
La kvalito de la eventoj jam antaŭviditaj, aŭ plibonigaj aŭ malplibonigaj, ĝis la lasta minuto ankoraŭ dependos de tio, kion ni faras nun, jen individue, jen kolektive. Ni povas kaj devas batali senĉese, por ke la fino de nia homa aventuro sur la Tero, en la erao por provoj kaj kulpelaĉetoj, kiu finiĝas, estu kiel eble malplej suferiga por ĉiuj ni, sendepende de la vojo-destino, kiun ĉiu el ni prenos.
Multaj antaŭvidoj realiĝas pli laŭantaŭvidite aŭ malpli laŭantaŭvidite, aŭ simple ne realiĝas, post la mensaj energioj, kiujn ni radiigas inter la dato de la antaŭvida fakto kaj la antaŭvidita dato de la ĝustasenca fakto.
Se ĉiuj ni estus tuj sekvintaj la kristajn instruojn, tre probable ni jam estus vivantaj en la transiĝa mondo.
Pli grava, do, ol la konjunkcio de nia suno kun Alciono, kaj pli grava ol ĝia kompleta eniro, en 2012, en la lumringon de tiu trimagnituda planedo-suno, estas la krista lumo konjunkciita kun la koro de ĉiu el ni kaj sekve kun tiu de la tuta enkarniĝinta homaro kaj ties spiritaj regnoj (teraj (intrateraj, surteraj, arbaraj kaj urbaj), aeraj, akvaj ktp).
 
****
 
Devus esti estintaj, do, du finoj de la mondo, aŭ pli bone, du finoj de la tera ciklo, tiel ke unu estus morala, pro la ŝanĝo de la vibra tono per spontanea iniciativo de la homaro mem, kaj la dua nun, je fotoastrofizika trajto.
Okazas, tamen, ke, ĉar la plimulto el la homoj remergiĝis en la konsciajn mallumojn, aŭ restis en ili, eĉ post la pasloĝado de la Kristo inter ni, tridimensianoj, nun la Tero ascendos al pli bona kondiĉo kiel mondo, sendepende de la plimulto el la teranoj mem, kiuj troviĝas en kondiĉoj neniel akordigebla kun la nova tera realeco. La homaj personoj, kiuj estas per si mem minimondoj por provoj kaj kulpelaĉetoj, kun ties propraj cikloj, periploj, ekvinoksoj, rivoluoj kaj internaj kaj eksteraj konjunkciiĝoj, povos daŭri tiaj dum plia kelka tempo, se ili ne memregeneriĝos ĝustatempe, sed ili daŭros tiaj en alia plenedo-mondo samkvalita, ĉar la konscia evoluo de eraj personoj ne faras salton el interne eksteren samtempe kun la evolua salto, el ekstere internen, faratan sur la aran personon.
Ne okazos solena kaj formala mondfina juĝo en certa periodo de la transiro. La juĝo estas farata surbaze de la konduto de ĉiu terloĝa juĝato individue, en la ĉiutago, en la detaloj, jen li estas en la cistombo sur la Tero, jen li estas en la transtombo ĉe la Tero.
Kaj la spirita selektado jam plene okazas.
Ni, sub juĝo, ŝanĝiĝas pli kaj pli en tritikon, aŭ pli kaj pli en lolon, konforme al niaj ĉiutagaj faroj, se inklinaj al la celoj de la nova lumerao, aŭ se inklinaj al la celoj de la malnova kaj kaduka erao de la mallumo.
Tiu memsavo aŭ mempereo, punkto post punkto, daŭre okazas ĝis la momento, en kiu oni estos spirite altirata al la pli bona mondo (la Tero mem post kelkaj jardekoj) aŭ al la pli malbona mondo (malsupera planedo). 
Tiuj el ni, kiuj estas neperfektaj, sed ne grandaj malbonfarantoj, povos reenkarniĝi sur la Tero denove, ankoraŭ dum ties transiro, aŭ tuj post ĝi, por fini purigajn procesojn tie ĉi mem. Ili enmatrikuliĝos en la nova progresiga lernejo, sed restos en speciala ĉambro, por kompletigi la aron da necesaj aprobigaj bluaj notoj sur la notkarejo.
La ekzilo al la trans-Tero destiniĝos nur al tiuj tro malbonaj kaj al tiuj krudigitaj de la plej maldelikataj sentoj. Ili estos la lernantoj elpelitaj al lerneja medio pli neprogresinta, kie ili restos, kelkaj dum pli ol mil jarojn, ĝis ili lernos la lecionon kaj ĝis ili aprobiĝos pri ĉiuj provoj necesaj al ilia translokiĝo.
 
Plej certe post 2057, reveni al tiu ĉi sama mondo, en ties fotopsikovibra konsisto, por daŭrigi la evoluan memperiplon aŭ la tiel nomatan karman radon, ne plu estos eble, ĉar tiu ĉi mondo, kun ties trajto de kampo por provoj kaj por kulpelaĉetoj, ne plu ekzistos. En ĝia loko konstruiĝos mirinda nova mondo, sub nova gvido, en la samaj geofizikaj instalaĵoj, kiuj estos longan tempon reformataj, por pli bone servi.
 
Tamen, eĉ meze inter perfortoj, nesentemoj, antaŭjuĝoj, netoleremoj, kruelaĵoj kaj aliaj moralaj kataklismoj kaj cunamoj, la komencaĵoj de la nova krista regno jam estas rimarkeblaj, unue post la malpermeso de la Alto, ekde la jaro 2000, pri la reenkarniĝo, sur la tera krusto, de mallumaj Spiritoj[6] (gvidantoj de spiritaj krimularoj, “princoj de la mallumo” kaj grandaj malicaj malbonfarantoj) kiuj ne konvertiĝis al la Bono ĝis nun. Due, ĉar, laŭ sciigoj de superaj spiritaj fontoj, bonfaremaj Spiritoj aŭ iluminiĝintaj bonfarantoj (religie nomeblaj “anĝeloj”, ĉar ili neniam antaŭe enkarniĝis sur tiuj ĉi teraj medioj) jam estas alvenantaj sur la Teron, devenintaj el superaj mondoj, plej multe el Alciono, celantaj efektivigi tiun transiron mem.
Specife, en sia libro “Transição Planetária” (“Planeda Transiro”) (2010), la Spirito Manoel Philomeno de Miranda asertas, ke “de kelkaj jaroj de la pasinta jarcento, niaj fratoj el Alciono enkarniĝas sur la Tero, sen fanfaronadoj, iĝantaj kleregaj saĝuloj kaj enportantoj de granda kultura kaj spirita kontribuo.”
Ili alvenas ĉefe por enplanti la direktivojn de la Kristo en ĉiajn sociajn strukturojn de ĉi tiu transiranta mondo. Ilia agado ne limiĝas nur al la kampo de la moralaj influoj, sed etendiĝas ankaŭ al la sciencaj, teknologiaj, akademiaj, religiaj, filozofiaj, naturaj kampoj ktp.
 
Finfine, kiom multe ni devos korekti poste tiujn cxi skribaĵojn rilate al la jaroj tie ĉi aluditaj, kiel tiuj de la ĉefaj okazaĵoj de la tera transiro? Ĝustadire, nur la tekstoreviziisto plej severa el ĉiuj tempoj havos la plenan povon forgumi aŭ korekti ilin sen kompato, nome: la tempo mem.
 
 
 


[1] Libro tradukita esperanten de A. K. Afonso Costa.
[2] Latina pluralo de homo aliens.
[3] Latina pluralo de homo sapiens consiens.
[4] Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola.”
[5] “Sed la fino de ĉio alproksimiĝas; prudentiĝu do, kaj sobriĝu por preĝoj; antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj.”
[6] Laŭ la dialogo inter Chico Xavier kaj Geraldo Lemos Neto (1986).

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 06/02/2012
Código do texto: T3483008
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.