ANKORAŬ PRI LA TRANSIRA KALENDARO.. 2
KAJ PRI LA ŜANĜIĜOJ DE MIENOJ?. 5
KAJ PRI 2012?. 8
KIAL FUTUROLOGIO MALTRAFAS PLI OL TRAFAS?. 9
KELKAJ LITEROJ PRI LA INDIGAŬRULOJ  KAJ KRISTALAŬRULOJ 15
ĈU VI JAM AKIRIS VIAN SPECIALAN SUNKREMON?. 17
 

ANKORAŬ PRI LA TRANSIRA KALENDARO

 
Laŭ la spirita vidpunkto, la granda planeda transiro certe daŭros ĝis la fino de la kvindekaj jaroj. En la sekvo, postvenos fazoj por adaptiĝoj kaj alĝustiĝoj de la restonta homaro de ambaŭ du teraj vivdimensioj (enkarna kaj elkarna) al la novaj transiĝaj direktivoj de la planedo. Eĉ la spiritaj kolonioj spertos drastajn modifojn. La ekzisto de la ĉirkaŭteraj pli densaj ombraj kaj mallumaj regionoj ne plu havos pravigon.
 
La komenca fazo de rekonstruado kaj instaliĝo de la nova erao daŭros ĉirkaŭ mil jarojn. Eble en la unuaj sepdek/okdek jaroj, plej granda parto de la laboro estos dediĉata al la rekonstruado de urboj kaj naturaj medioj, al la reutiligado de la akvofontoj, al la repurigado de la aero kaj al la revivigo de la botanikaj kaj zoologiaj naturaj rimedoj, krom al la justa redistribuado de vivtenaj provizaĵoj, post kio la Tero estos enirinta definitive en la novan eraon.
 
“La vivtenado postulos titanajn klopodojn, kaj pri la inda terkulturado, kaj pri la grandaj zorgoj de la malpoluitaj akvoj, sed ekzistos nek malabundeco, nek malsato.” - Áureo, spirita aŭtoro de la libro “Universo e Vida” (1979) (Universo kaj Vivo), en ties lasta ĉapitro, titolita “No Porvir” (En la Estonteco). [Mediumo: Hernani T. Sant’Anna.]
 
Tiam estos enplantataj novaj sociaj kaj humanecaj projektoj en ĉiuj terenoj de la homa agado, elpensitaj de la humanismaj geniuloj el la pasinteco kaj el la nuntempo, el tie ĉi kaj el fore.
Ni ankaŭ kalkulos kun novaj psikoteknologiaj kaj retpsikaj rimedoj alportotaj de la novaj homines sapientes alientes[1](aŭ teranoj-alcionanoj), ĉefe en la tereno de Transkomunikado, Kibernetiko kaj ceteraj komunikrimedoj, ĉio en interdisciplina ligiĝo kun Kvantuma Fiziko, Optika Fiziko, Ektoplasmio, Holografio, Mekatroniko, Psikotroniko, krom kun niaj tradiciaj sciencoj, kiuj, ĝis tiam, estos tute alifigurigitaj kaj adaptitaj al la novaj konceptoj.
[Probable tiam Albert Einstein, kiu tre eble estos reenkarniĝinta, realigos tiun sian projekton “Vermotruo”, kiu ebligos vojaĝojn tra la tempo, kaj kiun li elpensis matematike kune kun Nathan Rosen[2], en 1935.
Same, tiu inventaĵo, kiu ebligas al la homo flugi, helpe de dorsosako kun hidrogeno, estos ĉiutaga afero. Kaj la hidrogeno, kiu hodiaŭ estas uzata kiel fuelo, certe estos anstataŭigita per suna energio.
La homekipitaj vojaĝoj al aliaj planedoj de la sunsistemo estos perfektaj (kaj kun revenoj ĉiam certigotaj).
Ĉu vojaĝoj al oceanaj abismaj profundoj kaj al la centro de la Tero? Ĉiutagaĵoj. Julio Verne mem certe komandos persone grupojn de serĉesplorantoj pri tiu fako.
Robotiko estos evoluinta sufiĉe, por ke ĉiu ajn peza, pena, ripetada, danĝera aŭ malsaniga laboro estu farata de robotoj (programotaj kaj pliperfektigotaj en laboratorioj kaj ĉe muntĉenoj gvidotaj de Isaac Asimov )].
La grandaj inventaĵoj, kiuj jam estas projektitaj, konstruiĝos industriskale en la ĝusta tempo (inkluzive la projekton pri la homa klonado), ne nur per la teknologia helpo de la alcion-teraj sciencistoj, sed ankaŭ ĉar oni havos la certecon, ke tiuj teknologioj estos uzataj ĉiam kun etiko kaj kun respekto al la homaj kaj universalaj rajtoj. Ĉio havos celojn seriozajn kaj por la plibonigo de la socia progreso kiel tuto. [Jam estas reprenataj ekde nun, efike, projektoj antaŭe forlasitaj de pasintaj grandaj geniuloj, kiuj ne povis konkretigi ilin pro manko de adekvata materialo kaj pro manko de adekvata epoko. Neniam antaŭe oni kreis kaj rekreis tiom, kiom nuntempe. Sed ĉio tio ĝis nun estas nur praepoka teknologio (eĉ se fundamenta) de specio pli evoluinta de homo habilis, kompare kun tio disvolviĝonta post la transiro.]
 
“La Scienco atingos progresonivelojn neniam antaŭe imagataj... Mirindegaj spacveturiloj faros oftajn vojaĝojn al superaj sferoj, kaj dumferiaj ekskursoj okazos kutime al ĉiamdaŭre belaj mondoj.” - Áureo, spirita aŭtoro de la libro “Universo e Vida” (1979) (Universo kaj Vivo), en ties lasta ĉapitro, titolita “No Porvir” (En la Estonteco). [Mediumo: Hernani T. Sant’Anna.]

 

KAJ PRI LA ŜANĜIĜOJ DE TRAJTOJ?

 
Multaj postsignoj de strangaj, sensencaj, ekzotaj, stultaj kaj ridindaj kondutoj ankoraŭ estos trovataj dum la unua post-transira fazo. Nenio ŝanĝiĝos multe rilate al la homaj karakteroj, escepte pri la jena detalo: neniu plu pensos, parolos kaj agos konscie malsanige kaj neniu plu faros malbonon al iu ajn, almenaŭ propravole. Kiu konsciiĝos, ke li malutilis al iu, tiu rapidos senkulpigi sin, inkluzive per la necesa indemnizo, se okaze. Malgraŭ tio, la pardono estos aŭtomata kaj sammomenta en la koro de ĉiu ofendito.
 
“En tiu renovigita mondo, la neŝanĝebla paco starigos progreson sen timigoj kaj civilizacion sen malbono. La loĝantoj de la planedo staros ankoraŭ tre malproksime de la anĝeleco, sed tamen estos laboremaj kaj sinceraj. Ili estos iom suferemaj kaj enŝuldiĝintaj antaŭ la Eterna Justeco, sed estos fratamaj kaj obeemaj al la supera inspiro.” - Áureo, spirita aŭtoro de la libro “Universo e Vida” (1979) (Universo kaj Vivo), en ties lasta ĉapitro, titolita “No Porvir” (En la Estonteco). [Mediumo: Hernani T. Sant’Anna.]
 
[Ĉio tio tiel okazos, ĉar kiuj regos la sociajn interrilatojn en la Nova Tero, tiuj estos baze tiuj konsolitaj de Jesuo dum la prediko sur la monto, nome: la malriĉaj en spirito, la plorantoj, la humiluloj, tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, la kompatemuloj, la kore puruloj, la pacigantoj, tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, kaj tiuj, kiuj estas riproĉataj, persekutataj kaj false kalumniataj pro Jesuo. Ili estos, do, vinberoj de la plej bona trunko, la integra salo de la Tero, la fajlaĵo el nobla metalo, ne altirebla de la planedo magnete malsupera, kiu estos preterpasinta kaj jam estos tre malproksima de la tera psikosfero.]
Fari bonon estos kutimo de la granda plimulto, ĉar estos komuna la ideo, ke ne fari bonon ekvivalentas al tio, fari malbonon, kaj la malbono ne plu povos ekzisti ĉe la Nova Tero, kiu estos tute transiĝa mondo.
Diskutadoj kaj malakordoj pri opinioj ankoraŭ audiĝos, sed kun baza respekto de unuj al la libera esprimado de la aliaj, sen antaŭjuĝoj, sen revenĝoj, sen persekutoj.
Tiam do komenciĝos la biblie nomata reĝado de la Kristo dum mil jaroj.
 
Kvankam tiu alta grado de kunvivado regos nur en la estonteco, ni jam povas antaŭĝui ĝin tie ĉi kaj nun, ankoraŭ dum la transiro. Ni povas plifruigi la komenciĝon de la nova erao en nia intimo, ekde nun. Sufiĉas, ke ni lumigu reciproke niajn lucernojn, uzante kiel fuelon la sanktigitan oleon de la solidareco.
Kiel ajn la afero estos, estas feliĉige havi esperon. Ĝi mildigas la rigorojn de la estanteco. Ni fidu je paradiza estonteco por la Tero de post kelkaj jardekoj, kiam la Amo, la Paco, la Frateco kaj la Krista Moraleco fariĝos amasfenomenoj. Sed ni ekzercu tiujn valorojn ekde nun, ĉi tie kaj tie, unuj kun la aliaj. Ni ekdirektu la unuajn paŝojn al tiu celo, kiel se tiu kristece feliĉa estonteco jam estus ebla en la estanteco. Kaj fakte ĝi estas, ekde la interindividuaj rilatoj. Ni ne scias plencerte, ĉu ni rajtos ĝui tiun paradizon sur la Tero. Tamen ni jam povos senti nin pli bone nur per tio, se ni provos, eĉ se simplege, fari tion, kio nin koncernas, se konsideri, ke la paradizo estas antaŭ ĉio spiritostato kaj povas esti konstruata, do, en ia ajn loko kaj epoko. Ekde tie ĉi kaj nun ni jam povas fruktuzi iun eron de la feliĉeco de tiu pli bona mondo. [Jes, ĉar “la (vera) feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo”, ĉu ne vere?”] Ni prenu pli konstante kaj firme, serie kaj paralele, punktajn, lineajn kaj planajn evangeliajn teniĝojn, por komenci ekde nun paradizigi tiun deziratan mondon. Kaj la vojo plej sekura al tio estas la memvola pago de niaj ŝuldoj per la karitato, kiu estas la praktika amo, tiel sentoksigante nin iom post iom de la moralaj, emociaj kaj materiaj malpuraĵoj de la mondo kaj plimalfermante la koron al tiuj laŭcirkonstance pli necesbezonaj ol ni, inspirite de Jakobo, 1:27.
 
****
 
Laŭlonge de tiu tuta transira periodo, kiu jam plene startis, specifaj datoj ne estas antaŭfiksitaj, ĉar ĝiaj okazaĵoj ĉirkaŭlimiĝas ankaŭ konforme kun la kondutoj kaj libervolo de la individuoj kaj de la kolektivoj. Papiliefike, unu individua malama ago povas kaŭzi hekatombon sur la alia flanko de la tera surfaco, same kiel, Gandhi-rezone, unu individua ama ago povas kaŭzi la konvertiĝon de amaso da masakremuloj en la nevidebla tera faco. Kaj ni kronu tiun komprenon per tio, kion diris la Milda Rabeno el Galileo: “amo kovras amason da pekoj”[3].
Kio nepre okazos, neelpeteble, tio estas la multjardeka planedampleksa transiro de la mallumoj al la lumoj, kio jam komenciĝis kaj kio certe atingos sian klimakson ĉe la fino de la venonta sesa jardeko (kvindekaj jaroj).

 

KAJ PRI 2012?

 
Malgraŭ tio, ke la planeda transiro estas iu proceso sen temposegmentoj limigitaj en nia kalendara kronometrio, kelkaj pintoj aŭ eroj de okazaĵoj, kiuj, siavice, estas okazaĵoj mem, estos perceptataj en periodoj pli mallongaj, kiaj unu jaro, unu monato kaj eĉ unu tago.
Multaj el tiuj fenomenoj, kiuj okazos en mallonga tempoperiodo, estas plene integriĝintaj al la transira fenomena linio kiel tuto. Nenio okazas hazarde nek kiel frukto de necertaj kaŭzoj. La punktaj minifenomenoj, kiuj povos esti tiel ŝokaj, kiel la grandaj kontinuaj fenomenoj, rezultos el inteligentaj spiritaj agoj favorotaj de transiraj faktoj pli potencaj aŭ pli konstantaj kaj ankaŭ de specifaj kondiĉigaĵoj de la homara konscienco en agitiĝo, aparte pro la giganta espero (pli pesimisma ol optimisma) pri tio, kio okazos en la 21 de decembro 2012 kaj ties rezultantaj sindromoj kaj malordigoj. [Kaj multaj eksterordinaraj aferoj okazos, bonaj kaj malbonaj, tridimensie percepteblaj, aŭ ne, nur kaŭze de la ondoj el espero kaj el malespero cunamigotaj tra la tuta planeda krusto. La demando ne estas, ĉu okazos la faktoj antaŭviditaj per la trokredemo, sed kiom multe la trokredemo povos generi energiojn, vibrojn kaj faktojn. Malgraŭ ĉio, multe malpli ol tio, kion esperas la katastrofemuloj, estos kontuze atingata. Super ĉio, la Tero, kiu estas dia kreaĵo, spertas reformon, sed ne sencelan detruon. Super la detruaj pensaj ondoj-ĉenoj estas la konstruaj pensaj ondoj-ĉenoj, kiuj generas pozitivan potencialdiferencon, ĉar ĝi ĉefe estas el supera spirita fonto. Kiel plaĉas al vi, ke ni partoprenu en tiu superĉeno el transforma lumo potencigata de la fido, de la espero kaj de la karitato?]
 

KIAL FUTUROLOGIO MALTRAFAS PLI OL TRAFAS?

 
Futurologio, kiu sin bazas sur pasintaj ciklaj faktoj kaj sur pasantaj kondutaj tendencoj, povus antaŭvidi, kun pli granda probableco pri la trafo, la specifajn okazaĵojn en la baldaŭa estonteco ene de la transiro, kondiĉe ke ĝi konsiderus ankaŭ la spiritan elementon en siaj kalkuloj kaj analizoj.
La futurologoj, grandparte materialistaj sciencistoj, nur ne kalkulas je la novaj faktoj kaŭzataj de progresaj eksterteraj kaj eksterlitosferaj inteligentoj (rilataj al elkarnaj teranoj), kaj pro tio ili maltrafas multe pli ol trafas pri siaj sciencaj antaŭvidoj.
[La konstruado de la superkomputilo je unu miliardo da eŭroj, kiu pretendas konigi la estontecon[4], kondamniĝos al enorma fiasko. Ĝia elpensinto, la germana fizikisto, sociologo kaj profesoro Dirk Helbing, ne kunkalkulas la donitaĵojn kaj rapidegajn fluojn de okazaĵoj je spirita kaj transdimensia deveno, kiu efikas sur nia ĉiutaga tridimensia kaj transiranta vivo.
Li ignoras la tutan sociologion de la paralela socia realo kaj ties agaj kaj reagaj intervenoj, kiuj konstante kreas, rekreas, ekspansiigas, ŝanĝas kaj nuligas liniojn kaj ligiĝojn de ĉiuj antaŭviditaj destinoj en la kvar- kaj kvindimensioj kaj ankaŭ de tiu ĉi tridimensio, ĉiuj apartenantaj al la Tero.
Tiaj intervenoj, kiujn la aludita sciencisto malkonas, efikas jen en la transtombo, jen tie ĉi en la cistombo, ĉiam kiam ni utiligas la kvoteton de la libervolo, al kiu ni rajtas en la ambaŭ teraj bioĉirkaŭdimensioj, kun ĉiu minuto.
Kaj ni ne forgesu paroli ankaŭ pri la novaj teranoj nomataj kiel indigaŭraj kaj kristalaŭraj estuloj kaj ties specialaj kapablecoj, kiuj surprizadas kaj anticipas estontaĵojn.
Fine, la aludita kiberviziulo ne konsideras, ke, en la algoritmo de la evoluaj sociaj retoj de ĉiuj biodimensioj, ekzistas variablaj kaj konstantaj donitaĵoj, kiuj cirkulas ankaŭ tra la kontraŭmaterio aŭ spirita spaco kaj kiuj estas kreataj kaj impulsataj de nevideblaj inteligentoj kaj super ĉio de Dio, kiu plejsupere prezidas en la destino de la tuta universo, inkluzive en la destino de la pretendemaj sistemanalizistoj kaj programistoj mem kaj en la destino de la aludita komputilego mem. Ĉefe dum tiuj ĉi transiraj jaroj, ĝi aperos kadukiĝinta, bezonanta senfinajn promociojn, escepte se en ĝia instalo, kaj pri la programara parto, kaj pri la aparatara parto, estos supera spirita partopreno kun la sama futurologia celo (eble post kiam la projekto estos redirektita al celoj pli humanecaj kaj helpaj al la popoloj pli necesbezonaj).]
 
“Kiam la scienco kunkalkulos la agadon de la spirita elemento en la ekonomio, ĝi malsukcesos malpli ofte.” – el “La Evangelio laŭ Spiritismo”[5].
 
****
Pro la teknologiaj evoluoj de la supera spiritaro, kaj konsiderante la ĝeneralajn transirajn eventojn kaj ties ligiĝojn al antaŭnelongaj kaj antaŭlongaj profetaj antaŭvidoj, la specifaj tertransiraj faktoj jam estas pli antaŭvideblaj.
La longkalkula majaa kalendaro ankaŭ antaŭvidis la estontecon, kaj fakte antaŭvidis ĝin kun granda trafeco ĝis 2012. Iasence ĝi estis manfunkcia komputilo. Tamen ĝi atingis tiujn rezultojn, nur ĉar la majaoj, samkiel aliaj profetpovaj popoloj, kiuj kreis longantaŭvidajn kalendarojn (kiel ekzemple la egiptoj, la keltoj kaj la hopioj), havis la kunlaboron, jen en la kreado, jen en la deĉifrado, de superaj eksterteraj mensuloj, kiuj havis siajn celojn averti nin tie ĉi en la estonteco.
 
“La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.” – Amos, 3:7
 
 [Eble la baza premiso vere estas tio, ke neniu eltrovas aŭ priskribas ian ajn grandan veraĵon sola, nek per literoj, nek per nombroj, nek per ia ajn signo.]
 
Se Jesuo mem reeldonus persone sian Evangelion por ĉiuj ni el la estanta enkarna generacio, Li, kiu kunprezidas nian destinon, kune kun la “Patro”, certe anoncus, kun kirurgia precizeco, la datojn, en kiuj okazos la ĉefaj faktoj de la granda transiro, jen en ties materieco, jen en ties spiriteco. Antaŭ du mil jaroj Li diris, ke li ne scias, “sed la Patro sola” scias, kiam okazos tiaj faktoj. Sed tamen nun, komence de la planeda transiro, kaj konante ĝisfunde siajn ŝafojn, tutcerte Li perfekte celtrafus pri siaj prognozoj, eble kun la devio je nur 0,1 procentoj, pozitiva aŭ negativa. [Jes, ĉar ĝis la lasta “kodranto” da minuto ene de la transira proceso, la homa konduto, kiu bazas sin sur la leĝo pri libera volo, ankoraŭ povos kontribui por pligravigi, aŭ por malpligravigi, la antaŭviditajn efikojn post la aktivigo de la transmutaciaj kaŭzoj. Pro tio, ĉefe ekde 2012, neniu futurologia antaŭvido, kiuj bazos sin nur sur klasikaj analizoj pri donitaĵoj kaj politik-ekonomi-sociaj tendencoj, havos minimuman ŝancon konkretiĝi. Ĉio de nun antaŭen estas ĉiam granda inkognito por ni, tridimensianoj. Certaj estas nur la ĉefaj antaŭdiritaj jaroj de la transiro, kiuj pasos kun amo aŭ kun doloro.]
Same pri tio, la superaj spiritoj, ekzemple de Emmanuel kaj Joanna de Ângelis, kiuj jam sukcesas vizii la estontecajn jarojn, kiam okazos la decidigaj transiraj faktoj, se estus antaŭ du mil jaroj, plej certe tute ne povus vizii eĉ la jarcenton de tiaj okazaĵoj.
 
En intervjuo donita al ĵurnalistino en Istambulo (en 2007), Divaldo Franco klarigis, ke “la suna sistemo estas eniranta en la sistemon de la steloj de la grupo Plejado, kaj en 2012 nia suna sistemo estos tute en alia suna sistemo, kio signifos pli bonan mondon kun pli da amo”.
El tio ni povas aserti, ke, se la mondo ne finiĝos en 2012, ĝi tamen ne plu estos la sama ekde 2013, sammaniere kiel ĝi neniam plu estas la sama post ĉiu dudek-kvin-mil-okcent-sesdek-jara precesia elipsa rondiro ĉirkaŭ Alciono, kiu, siavice, ankaŭ ekspansiiĝas spirale kune kun la tuta konstelacio Taŭro kaj kun la tuta Universo, kaj fizike kaj spirite.
 
Estas antaŭvidataj tra la venontaj jaroj ankaŭ grandaj klimataj kaj naturaj ŝanĝiĝoj, kun apogeo ne ĝuste en la fama jaro 2012, sed certe ankoraŭ en tiu ĉi dua jardeko (dekaj jaroj), kvankam la ĉefaj ŝanĝiĝoj limiĝos pli je la spirita flanko ol je la materia flanko de la planedo. [Estas multe pli da vivantaj estaĵoj, civilizacioj, urboj, kolonioj kaj naturaj kaj dimensiaj medioj inter la centro de la Tero kaj la ekstremo de ties magnetosfero, ol en la lernejoj pri Geodezio instruas profesoroj.] Kaj ĉio ĉi tio estas kune transiranta, ĉiel.
Tiamaniere ĉio ŝoka, kion ni vidos okazi en la venontaj jaroj, estos ĉiam multe malpli granda, ol ĉio, kio jam okazas en la teraj sferoj nevideblaj per nuda okulo.
 
2012 havas ĉion, do, por esti bonega jaro por la Tero.
La spirita portalo inter la Tero kaj Alciono estas pli malfermegita.  [Temas pri superportalo, kiu interfacigas ne nur du planedajn dimensiojn, sed la spiritajn dimensiojn de du planedoj.]
Baldaŭ la enmigra enfluo de la alcionanoj estos kvinobligita, laŭ perfekta kosma plano, sub la gvido de la Kristo mem, tiu, kiu “povas ligi la ligilon de la Plejadoj” (laŭ biblia aludo[6]). Tio, niaoponie, volas diri: konjunkciigi la planedojn, por malfermi ties portalojn por spirita kaj fotomagneta interŝanĝo.
 
La lumradioj de la planedo Alciono incidos multe pli intense sur la Teron. Tiam, apogote sur tiu altega vibrado, la alcionanoj ekenveturiliĝos kaj profitos la unuformulan petveturon ĝis nia (kaj baldaŭ estonte ankaŭ ilia) planedo.
Aliflanke, tiu sama luma kosma blovo forpelos miliardojn da teranoj al alia planedo, malsupera kaj akordigebla kun ilia vibra tono.
Laŭ la Fiziko, laŭ la konkava-konveksa principo, ĉiu blovo estas samtempe suĉo. Kiam unu kosma superkordo vibras, tiam ĝi puŝas unu dimension al unu direkto, dum ĝi tiras ĝin el alia, kiu estas la sama direkto inversigita. Ĉe tiu ludo de la dia blovinstrumento, spiritoj-notoj leviĝas unu oktavon supren, dum aliaj malleviĝas unu oktavon malsupren, laŭ la vibra tono de ĉiu, sur la gamo de la “Sublima Kanto pri la Senmorteco”. En la blovo el lumo estos enfluo de lumaj spiritoj, kaj en la suĉo el mallumo estos elfluo de mallumaj spiritoj.
Estas du portaloj malfermegitaj dum la duobla konjunkcio de la Tero. Unu estas lumeniriga kaj la alia estas mallumeliriga.
Tiu pli intensa eniro-eliro akceliĝos laŭ gigantaj proporcioj kaj rezulte de grandaj ŝokiĝoj inter materioj kaj kontraŭmaterioj kaj ties sekvaj liberiĝoj de protonoj, kontraŭprotonoj, elektronoj, pozitronoj, neŭtronoj kaj kontraŭneŭtronoj, generante lumajn propulsajn fortojn sufiĉajn al la transmigraj kaj transiraj celoj de la kvantumigo aŭ kvintesencigo de la planedo Tero.
Ĉio tio okazados en ordo, harmonie, ekvilibre, sen ĥaoso. Se “eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj” (laŭ Luko, 12:7), ankaŭ la haroj-kordoj, kiuj movas la dimensiojn, estas same kalkulitaj, tio estas, havas siajn vibrojn kaj frekvencojn kontrolitajn de diaj inteligentoj. Ia ajn ĥaoso, kiu perceptiĝos en nia tria dimensio dum la transiraj tremadoj kaj konvulsioj, estos nur ŝajna.
 
****
 
La alcionanoj jam estas alvenantaj milionope, per gigantaj spacoŝipoj, kaj ili komence enloĝiĝas en la spiritaj ĉirkaŭaĵoj de la Tero. Ekde tiu ĉi jaro 2012, post la plena imersio de la Tero en la luman ringon kiu ĉirkaŭas la planedon-akson Alciono, la transporto de tiuj spiritoj al nia orbito devos pliintensiĝi.
 
“... ni povis vidi, sen ia ajn dubo, la karavanojn da brilkleruloj malsuprenirantaj direkte al la Tero, kun la sublima misio faciligi la enkarniĝon de la novaj gvidantoj de la estonteco, flanke de la enmigrintoj el Alciono, en vera simfonio de benoj.” – Manoel Philomeno de Miranda, en sia libro “Planeda Transiro” (2010), psikografita pere de Divaldo Franco.
 
[Parolante pri tio, oni diras, ke estis vidataj teleskope gigantaj spacoŝipoj en la vosto de la kometo Elenin, kiu pasis proksime preter la Tero, en la monato Aŭgusto 2011, kaj kiu ricevis tiun nomon de sia propra eltrovinto, la rusa astronomo Leonid Elenin. Ĉu povas esti, ke tiu kometo servis kiel interstela tren-veturilo, por alkonduki pasaĝerojn el la Transsunsistemo? Ĉu povas esti ankaŭ, ke ĝia subita diseriĝo estis krista providenco, por eviti ĝian eventualan danĝeran aŭ detruan interferon en la tera biosfero?]
 
La alcionanoj jam estas enkarniĝantaj sur la tera krusto ekde la komenciĝo de la 70-aj jaroj, por plenumi misiojn pli rekte, malgraŭ tio, ke la multaj fazoj de la nuna tera transira proceso komenciĝis jam delonge antaŭe. [Eble la unua fazo estis la pasloĝado de Jesuo sur la Tero, antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj, kiam Li prezentiĝis kiel “la lumo de la mondo”, kaj kiam Li alportis la mapon de la saviĝo, kiu estas Liaj sekvendaj moralaj instruoj.] Tamen nur en 1972 nia sunsistemo komencis interagi fotosfere kun Alciono, la centra stelo de la Plejadoj (aŭ la “sep fratinoj”, laŭ la greka mitologio, videblaj nudokule), kiuj apartenas al la konstelacio Taŭro.

 

KELKAJ LITEROJ PRI LA INDIGAŬRULOJ
KAJ
KRISTALAŬRULOJ

 
La luma trako, kiu etendiĝis antaŭ ĝuste kvardek jaroj, antaŭis la grandan portalon por la interago de la du sistemoj kaj ebligis la unuajn enkarniĝojn de alcionanoj sur nia planedo, kaj ili estis tie ĉi nomataj indigaŭraj infanoj, ĉar oni eltrovis, ke iliaj aŭroj estas indigokoloraj. [Kiu kreis tiun nomon al ili – “indiga”, tiu estis la usona parapsikologino kaj serĉesploristino Nancy Ann Tape, en 1980.]
Komence neniu sciis pri ilia deveno nek pri iliaj celoj. Kaj estas utilege, ke ne neniu rekonu ilin kiel aliplanedanojn. En vero, ili estas filoj de la Universo, same kiel la iamaj teranoj. Ili estas unuj el ni.
Estas multanoncate inter la fakuloj, ke la cerbo de la bone stimulitaj kaj edukitaj indigaxuruloj estas veraj rezon-akceliloj. Kvankam ankaŭ dependantaj de superaj rajtigoj, kaj ankaŭ subigitaj al la samaj universalaj leĝoj, ili jam anticipas kreaĵojn kaj konojn, kiuj devus aperi nur post ĉirkaŭ dudek aŭ tridek jaroj ene de nia malnovega testudeca kalendaro A. T. (de Antaŭ la Transiro). [Ili kaŭzigos erarojn en tiu komputilego je unu miliardo da eŭroj, kiu pretendas modli kaj konigi la estontecon.]
Lastatempe, rekonitaj en 1997, estas alvenantaj la kristalaŭraj infanoj[7], kies aŭro estas kristalklara. Ili estas morale pli superaj ol la indigaŭruloj kaj celas ĉefe la pacigadon.
Kvankam ili havas superajn rezonkapablon, kreemon kaj interaktivecon, kaj malgraŭ tio, ke ili havas la ĉenon de DNA pli kvantumigitan, la indigaŭruloj kaj kristalaŭruloj ne naskiĝas pretaj por plenumi siajn misiojn. Ili bezonas amon kaj edukon, ekde la lulilo, kiel iaj ajn aliaj infanoj, aŭ ili fariĝos mense treege perturbitaj plenkreskuloj.
Principe ili ne estas superaj estuloj. Ili nur havas strukturon de DNA pli bone ellaboritan kaj havas subtilajn korpojn pli bone evoluintajn.
Eĉ ilia klasifiko mem, kiun oni faras, kiel “indigajn homojn” kaj “kristalajn homojn”, povas malutili al ili pri la utiligado de iliaj kapablecoj. La humileco, laŭ tiu prediko sur la Olivarba Monto, estos la baza trajto de la heredontoj de la nova mondo.

 

ĈU VI JAM AKIRIS VIAN SPECIALAN SUNKREMON?

 
La kulmino de la imersio de nia suno en la fotonringon de Alciono estas okazanta en tiu ĉi jaro 2012.
 
“Kiam la dua suno venos,
Por konjunkciigi
La planedorbitojn,
Tiam brilos ĝi tiel ege,
Ke astronomoj kredos,
Ke alvenis kometego.”
 
[Adaptaĵo el la kanzono “O Segundo Sol” (La Dua Suno), de Nando Reis.]
 
Ekde tiu ĉi jaro, iel, ni estos prilumataj de du sunoj! Tiel estos, ĉar la Tero estos tute imersiinta en la diskon de radiado de Alciono, kaj tial ni ekricevos ĉiutage radiojn de nia suno kombinitajn kun alcionaj lumradioj. La problemo estas, ke tro da lumo al kelkiuj rezultigas haŭtbronzadon kaj energion, sed al aliuj ĝi rezultigas haŭtkanceron aŭ eĉ blindiĝon. Tio dependas de la sano de ĉiu kaj de la antaŭa adaptiĝo, kiun ĉiu faris, por akcepti aŭ eĉ por interagi kun pli intensaj lumincidoj.
[Ĉiu amago estas lumeto fariĝanta en la profundo de la animo, levanta aŭtomate la intiman vibran frekvencon kaj kapabliganta iom pli, ke oni estu unu el la elektotaj vivi en la Nova Tero aŭ transiĝa planedo, se konsideri, ke la spirita selektado, aŭ apartigo inter la lolo kaj la tritiko, kunkalkulas nur tion: alteco de la vibra tono surbaze de la kvalito de la penso kaj de la sento aliigitaj en agojn.]
Kiuj do ne havos minimuman preparitecon aŭ ne uzos almenaŭ iom da sunkremo de la Amo (la sanktigita oleo de la solidareco), kiu estas je grado 100(!), aplikante al si kaj al la aliaj aŭ estante aplikataj de la aliaj, tiuj estos delokitaj al ombra medio, se ne ili eble eĉ mortos bruligitaj(!).
 
“Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo.” – Mateo, 13:40.
 
 [Espereble la normala temperaturo sur la Tero ne plialtiĝos subite en 2012. Estas sciate, ke la fotonpartikloj, kiuj produktas la lumzonon ĉirkaŭ Alciono, ne produktas varmon, kvankam produktas intensan akceligon de elektronoj kaj sekve de relativa tempo. Tion povos konstati la Nova Scienco post kelkaj jaroj.]
La jaro 2012, laŭ la tempomezuro de nia kalendaro, estos eble la startpunkto de la pli intensaj energiaj interŝanĝoj, ekde kiam la novaj kosmonaturaj lumoj radios kun pli intensa vat-potenco kaj kiam nature fordisiĝos la iamaj mallumoj.
Kaj, laŭ informo de Joanna de Ângelis, tiu superŝanĝiĝo (aŭ enir-elira transmigrado) finiĝos komence de la sesa jardeko, ĉirkaŭ 2052, kvin jaroj antaŭ 2057, jaro ĉirkaŭ kiu, laŭ Emmanuel, “la Tero estos regeneriĝinta mondo”. [Konsiderante la tempodistancon inter la aserto de Emmanuel (en 1994) kaj la ĵusa aserto de Joanna de Ângelis (en 2010), povas esti, ke la mondaj okazaĵoj kaj la homaraj kondutoj intertempe provokis la anticipiĝon de la antaŭvidita jaro por la firmiĝo de la nova erao. Kompreneble ili tie en la kvina dimensio havas superkomputilojn multe pli efikajn por serĉi donitaĵojn kaj tendencojn en ĉiuj teraj dimensioj kaj por antaŭvidi kaj korekti antaŭvidojn kun ĝusta antaŭeco. Iel ajn la du antaŭdiroj pri tiuj du gravaj transiraj jaroj (2052 kaj 2057) ne kontraŭas unu la duan. 2052, laŭ Joanna de Ângelis, estos la jaro, en kiu finiĝos la renoviĝo de la tergloba loĝantaro, kaj (“ĉirkaŭ”) 2057, laŭ Emmanuel, “la Tero estos regeneriĝinta mondo”.]
Antaŭ la selekto de ĉiu (jes, ĉar ĉiu estos selektita al iu destino), estos antaŭ-selektoj, aŭ balzamaj, aŭ doloraj, necesaj al certaj prikondiĉiĝoj aŭ puriĝoj. [Estas doloraj kuraciloj por liberigi de fizikaj malsanoj kaj estas fizikaj malsanoj por liberigi de animaj malsanoj.]
Kelkaj el ni pli senprotektaj, dum determinota tempo, certe suferos psike pro la incido de tiu duoble vibra sunradiado. Tamen, se ili komprenos, ke tiu sufero funkcios ne kiel inkvizicia brulŝtiparo de la destino, sed kiel purigilo kaj liberigilo de sia animo el la terecaj suferoj mem, ili ĝojiĝos kaj eĉ faros el tiu blindiga sun-frapo sian lasthoran vojon al Damasko, konvertiĝante al la superaj amo kaj bono, kunlabore kun la paŝtisto el Nazaret, kiu ankoraŭ ŝvitos en la dezerto, celante plenigi sian ŝafejon.
 


[1] Latina pluralo de homo sapiens aliens.
[2] Uson-israela fizikisto. *1909 †1995.
[3] I Petro, 4:8.
[4] Aludo al la komputilo de la svisa projekto FuturICT Knowledge Accelerator and Crisis-Relief System (Akcelilo de la Konado kaj Sistemo de Mildigo de Krizoj), kiu kostos unu miliardon da eŭroj kaj havos interalie la celon konigi la politikan kaj ekonomian estontecojn de la nacioj.
[5] Esperantigita de Ismael Gomes Braga.
[6] IJOB, 38:31-32.
[7] En la portugala lingvo estas pli ofte uzata la esprimo “crianças cristal”, anstataŭ “crianças cristais”, samkiel “crianças índigo”, anstataŭ “crianças índigas”. La ideo estas, ke temas pri esprimaj reduktoj de “infanoj, kiuj havas la aŭron kristalkoloran” kaj “infanoj, kiuj havas la aŭron indig-koloran”. En Esperanto, ni proponas la esprimon “kristalaŭraj infanoj”, kiu, laŭlitere, signifas “infanoj je kristala aŭro”, sammaniere ke “indigaŭraj infanoj” estas laŭlitere “infanoj je indiga aŭro”.

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 06/02/2012
Código do texto: T3483016
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.