LA SCIENCO KAJ LA PARASCIENCO:  KIU DONAS PLI DA RESPONDOJ PRI TIU TEMO?
ĈU LA ŜNURO BALDAŬ ROMPIĜOS?
LA FINO, EN VERO,  ESTAS LA KOMENCO DE LA MONDO
KIEL ESTAS OKAZANTAJ LA ŜANĜIĜOJ?
ANTAŬ LA INFORMARA OCEANO,  NI BORDŜIPIRADU
LA AKVODISLIMO DE LA KREDO  ESTAS LA TEKSTO-FONTOJ
 

 

LA SCIENCO KAJ LA PARASCIENCO:
KIU DONAS PLI DA RESPONDOJ PRI TIU TEMO?

 
 
En ties konada infaneco, la homoj, grandparte, akomodas sin en malgrandaj sciocirkloj, rigardataj kiel protektaj nestoj, kiel sekuraj dometoj. Kaj tial ili interpretas la fenomenojn de la vivo nur surbaze de sia mallarĝa, pala kaj straba vidpunkto, kiu estas tiu, kiu estis eduke trudita al ili de la tradiciaj Scienco, Religio kaj popolaj ideologioj. Salti trans pli grandan cirklon, aŭ trairi libere inter malsamaj konadaj cirkloj, ofte estas rigardate kiel timige. Tio postulas iom da kuraĝo kaj da sendependemo.
Kiam oni ne komprenas tion, kio okazas ekster la konataj sciencaj leĝoj aŭ ekster la ekleziaj kanonoj, ofte oni atribuas ĝin al la absurdo, al io simple neeksplikebla aŭ al miraklo. Tiel estas kaj estos multe pli rilate la fenomenojn de la planeda transiro.
Laŭ Sankta Aŭgusteno, “la mirakloj ne okazas malakorde kun la naturaj leĝoj, sed jes malakorde kun tio, kion ni konas el tiuj leĝoj.” Ĉi tiu aserto validas por iaj ajn kosmonaturaj, spiritaj kaj bioenergiaj fenomenoj ne rekonitaj formale de la tradiciaj, klasikaj, konvenciaj kaj materialismaj sciencaj ĉenoj.
[Alvenos momento, en baldaŭa estonteco, kiam, se iu ne akceptos kiel normalaĵon ian ajn nuntempe nomatan paranormalan aŭ supernaturan fenomenon, rilatan, aŭ ne, al la ŝanĝado de la planeda ciklo, nur prezentante kiel motivon, ke la Scienco ne rekonas tiun fenomenon, oni certe kontraŭargumentos, ke estas la manifesta forto de la fenomeno, kiu parolos per si mem kaj ne rekonas la Sciencon (tradician, dogmeman, klasikan, materialisman kaj, do, analfabetan pri la leĝoj, kiuj regas la Universon). Kompreneble jam estos, multe pli multenombre, pluraj spiritualismaj, holismaj kaj transcendecaj sciencaj ĉenoj akceptitaj de la publiko. Tiuj ĉenoj rekonos la fenomenon kaj difinos ĝin sen malfacileco, ĉar ili estos sciintaj pli pri la profundaj universalaj leĝoj, kaj ili utiligos adekvatajn instrumentojn por identigo aŭ por analizo de la geotransiraj aferoj. Milionoj da sciencistoj, religiuloj kaj mistikuloj jam estos vekintaj siajn konsciencojn por la spirita kosma realeco.]
 
Ne gravas tio, kion oni kredas. Gravas tio, kion oni faras el tio, kion oni kredas. Ekzistas eblecoj de kreskado por ĉia kredado. En la labirinto el scioj kaj kredoj, en kiu ni vivas, grave  estas, ke oni havu bonan koron.
Kio plej gravas por nia estonteco estas tio, ke ni zorgu nur pri nia estanteco, amante, ludante, laborante, helpante, pardonante, profitante la vivon kaj estante, do, feliĉa en la servado al la Bono, en la servado al la Kristo. [Estas vere. La ideo pri carpe dien[1] hodiaŭ havas pravigon nur en kuniĝo kun la praktikado de la kristecaj valoroj. Aliel, la nomata “komforta vivo” transformiĝos rapide en egoisman praktikadon de la sencela hedonismo, sen spirita profito kaj sen inda estonteco. Tio, en la nuntempa planeda transireco, estas granda risko.]
 
****
 
Dum ankoraŭ daŭras la spirita konada blindeco, la transcendaj kaj transiraj faktoj plue okazas.
Reliefindas, ke ĉiu fakto estas nur kvarono el si mem.
Ĝia dua kvarono estas la nomo, kiun oni donas al ĝi rezulte de la tempo, la spaco kaj la kulturo, en kiuj ĝi sin manifestas.
La tria kvarono estas la interpreto, kiun faras pri ĝi tiuj, kiuj atestis ĝin proprasense (baza interpreto), kaj kiuj estas infektitaj per siaj vidadoj pri la mondo, ĉiam limigitaj, kun ties senbriligitaj lensoj kaj strabaj okuloj.
La kvara kvarono estas la interpreto de tiuj, kiuj aŭskultis tiujn, kiuj atestis la faktojn (postbaza interpreto), aŭ estas la interpreto pri la interpreto de tiuj, kiuj atestis la fakton, aŭ pri la rakonto de tiuj, kiuj aŭskultis tiujn, kiuj atestis la fakton. [Ĉu vi bone interpretis tiun ĉi fakton-rezonon?]
 
“Ne ekzistas faktoj, sed nur interpretoj.”
– Friedrich Nietzsche.
 
La vero estas, ke ne ekzistas veraĵo perceptebla de ni en sia tuto, ankaŭ tial, ke nia percepto pri la aferoj estas nur tridimensia, do sense limigita kaj ĉiam submeteblaj al konaj distordoj. Ĉiu afero havas dek flankojn aŭ dek dimensiojn (prenante kiel bazon “The Universe in a Nutshell” (La Universo en Nuksoŝelo), libro de la brita profesoro, fizikisto kaj teoria astronomo Stephen Hawking). Ĉio estas relative perceptata kaj difinata surbaze de punktoj de vido aŭ de vidoj de punkto, aŭ surbaze de interpretaj nomoj aŭ de nomaj interpretoj.
Tiu difina rezona fakto validas speciale por la transiraj faktoj, kiujn spertas la Tero nuntempe.
La granda plimulto el la sensivuloj, kiuj perceptos pli rekte ĉion, kio estis antaŭvidita en pasintaj epokoj, emos interpreti ilin laŭ siaj ideologioj, misservante, do, la Veron. Tamen tio estas neevitebla. Neniu homa anteno estas tute pura.
Ankaŭ la kontraŭo povas okazi: spiritaj trompiĝoj, aŭ tio, kion ni povus nomi realigitaj halucinacioj, fatamorganoj aŭ iluzioj niaj, kiel tridimensianoj, povas ĝis certa grado esti konkretigitaj en tiu ĉi sama tridimensio aŭ en paralelaj dimensioj, prenante kiel bazon mensajn energiojn celantajn tion, kion oni volas produkti aŭ tion, kion oni kredas, ke vere okazos tie en la nevidebla mondo kaj tie ĉi.
Siavice tiuj bazaj mensaj energioj povas esti generataj el timo kaj negativaj sentoj aŭ el amo, paco, fido, espero kaj aliaj superdevenaj elementoj.
Cetere ĉio konstruiĝas, malkonstruiĝas aŭ transformiĝas pro mensaj fortoj. Okazas, tamen, ke pri la tera transiro, almenaŭ okdek procentoj el ĉio okazonta, kio jam estas antaŭvidita kaj antaŭdirita de la superaj spiritaj fontoj de antaŭ kelkaj jardekoj, fakte okazos, ĉar la kreaj, ŝanĝaj kaj detruaj (vere malkonstruaj) mensaj fortoj de tiuj ĉi troviĝas multe super la homa mensa potenco, krom tio ke ili plenumas neelpeteblan kosman kronogramon.
La pli forta povo superas la malpli fortan povon, kiam alvenas la vico, por ke la konstruaĵo estu reformata, por servi al nova vibrokvalito de la restantaj konstruaĵanoj.
Maksimume, ni, iamaj loĝantoj kiuj havos kelkan bonvolon, portos, kiel helpantoj, krudmaterialon aŭ morteron al la masonistoj kaj inĝenieroj de la granda reforma vorko, kaj en ties malkonstrua fazo, kaj en ties konstrua kaj rekonstrua fazoj. En certa momento de la laboroj, la vorko ekrapidiĝos sen gravaj malhelpaĵoj, ĉar multe da rubo jam estos ĵetita for.
[Ni, skribantoj de tiuj ĉi kronikoj, kiel pretendemaj spiritualismaj liber-pensuloj, nur akceptas tiujn transirajn faktojn kiel veraĵojn, kiuj renovigas plibonigante la tutan Teron, ĉar ni fidas je la informantaj superaj Spiritoj, kiuj vivas en kvintesenca vivdimensio super la Tero. Ni kredas, ke ili havas sensajn perceptojn pli akutajn ol niaj tie ĉi en la tera tridimensio, kaj ke ili skribas kaj priskribas al ni la transirajn aferojn surbaze de siaj privilegiaj vidpunktoj.
Tiu svarmo da sciigoj pri la okazontaj grandaj planedaj ŝanĝoj pli abundas ekde la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento, pere de pluraj ĉenoj religiaj, mistikaj, esoteraj kaj aliaj.
 
“La Spiritoj de la Eternulo, kiuj estas la Anĝeloj de la ĉielo, kvazaŭ grandega armeo, kiu ekmoviĝas, kiam ĝi ricevas ordonon por tio, disvastiĝas sur la tuta supraĵo de la tero; similaj al steloj, kiuj falas el la ĉielo, ili venas lumigi la vojon kaj malfermi la okulojn al la blindaj.
Laŭ la vero, mi diras al vi, alvenis la tempo, kiam ĉiuj aferoj devas esti restarigataj en sia vera senco por disigi la mallumon, konfuzi la fierulojn kaj glori la justulojn.” – Peco de la antaŭparolo de “La Evangelio Laŭ Spiritismo” (esperantigita de Ismael Gomes Braga).
 
Ili estas veraj superhomoj, ĉar ili sukcesas vidi aferojn laŭ multe pli da dimensioj ol ni, inkluzive laŭ la dimensio de la pasintaj kaj pasontaj tempoj. Krom tio estas la informfontoj, kiujn ili aliras, kaj la vojaĝoj farataj de ili al la profunda spaco, eble al destinoj multe pli distancaj ol tiuj, kiujn la plej potencaj teraj teleskopoj povas vidatingi. Ni reliefigu inkluzive, ke tiuj ĉi havas sian blindan zonon kaj ke ili ne povas esti aldirektataj al la Suno.
Estas logike: kiuj havas pli da multflankaj kaj profundaj scioj aŭ pli da perceptopovo, tiuj interpretas pli trafe la faktojn jam okazintajn kaj tiujn, kiuj ankoraŭ okazos (eĉ se tiuj ĉi subigitaj al la leĝo pri probableco). Kontraŭe, tiuj tute nekleraj aŭ nesciaj interpretas la faktojn tre malproksime de la vero, estante facilaj viktimoj de konaj halucinacioj aŭ de interpretaj deliroj, escepte de tiuj, kiuj havas protektojn kaj sekurajn spiritajn instruojn en la plejprofundo de la animo.]
La idealo estus, ke ĉiuj ni posedus la mult- kaj suprasciencan konadon pri la universa vivo, por kompreni pli amplekse ĉion, kio estas okazanta al la Tero kaj al la tuta sunsistemo. Tamen fidi je tiuj, kiuj havas tian konadon, kiu estas transsendata per ĉiaj eblaj komunikaj rimedoj, sufiĉas al ni dume. [Pro tio estas gravaj la Naturo kaj ties propra inteligenteco, la Fido kaj ties transforma povo (“la Fido formovas monton”), la Konado, kiu estas la rezonata fido (“vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos”), kaj la Amo kaj ties povo transformi la Naturon, fortikigi la Fidon kaj doni celon kaj utilecon al la Konado (“la scio bloveŝveligas, sed la amo edifas”).]
 

 

ĈU LA ŜNURO BALDAŬ ROMPIĜOS?

 
Laŭ la hierarkia ordo de la teraj inteligentuloj, ni, la homaj estaĵoj, rangas inter la neraciuloj kaj la spiritaj superhomoj.
En la enkonduko de sia libro “Tiel parolis Zaratuŝtro”, Nietzsche diris, ke “La homo estas ŝnuro streĉita inter la besto kaj la superhomo, ia ŝnuro super abismo”.
Ni, la homaj estaĵoj, formas specialan vivdimension. Ni estas unikaj ŝnuroj en la tera naturo. Eĉ kelkaj el ni estas malstreĉitemaj ŝnuroj (tiuj ne havantaj firmajn fidon nek amon), sed kelkaj aliaj estas sekuraj ŝnuroj (tiuj, kiuj trairas sur ili (sur si mem), etendantaj la manojn al tiuj trairantaj flanke, sur aliaj ŝnuroj, formantaj tiele homan interhelpan ponton). [Aliaj estas sonorkordoj, kiuj ludas harmoniaĵojn kaj beligas la vivon per arto.]
 
Ni trairas specialan periodon sur la evolua ŝnuro.
Unuj el ni alproksimiĝas al la alia flanko, nome la flanko de la konscienco.
Aliaj ankoraŭ komencas la trairadon, do ili estas proksimaj de la senkonscienco.
Kelkiuj aparte rapidigas la paŝojn per la fuelo de la fido kunigita al la solidara amo, por alveni al la superhomeco kun sekureco kaj trafeco. [Kaj malbone estas, ke la ŝnuro estas armagedone pli streĉata. Okazas granda ŝnurtirado. La ŝnuro vibras danĝere. Unuj el ni saltos al la flanko de la lumo, ĉar ili jam estas proksimaj de ĝi, dum aliaj falos en la abismon, kiu estas granda nigra truo kun destinoj neantaŭvideblaj. Tio estos efektive salto en la mallumon. Stari trankvile sur la sama loko, ĝuanta avantaĝon de la nedecidemo, neniu plu povos.]
 
 
Ĉar ni ankoraŭ ne havas panoraman multdimensian vidpunkton, ni bezonas, do, fidpunkton aliigitan en amon. Tio valoras same. Kontraŭe ni restos ankoraŭ longan tempon konfuzitaj pri la universaj fenomenoj kaj ties dimensioj nedetekteblaj per niaj spacaj monokloj (☺). Dume, se ni ne decidos, kiun direkton preni ĝustatempe, io decidos en nia nomo.
 
Ne estos neeble, ke ĉiuj fazoj de la planeda transiro (aŭ armagedono aŭ apokalipso) pasos, sed la radike materialistaj nekredemuloj faros aŭ notos nenian ajn korelacion inter la transiraj okazaĵoj kaj la antaŭvidoj anoncitaj delonge aŭ pli ĵuse de la superaj inteligentoj, malgraŭ tio, ke tiuj antaŭvidoj - multaj el ili ŝarĝitaj per simboloj kaj mitoj - ne estas facile kompreneblaj rilate sciencajn lingvonivelon kaj klarecon tie ĉi en nia tridimensieco.
La inĝenieroj de la Supera Transtombo, kiuj respondas pri la transiraj vorkoj, estas sufiĉe inteligentaj, por okazigi ĉiujn necesajn ŝanĝojn sen kaŭzi videblajn kaj tipe miraklecajn aŭ mirigajn fanfaronadojn, kiaj tiuj imagataj aŭ esperataj de la mirvidemuloj kaj katastrofemuloj.
Kio ne okazos, logike, tio estos la masa detruo de la terglobo, nek la same disanoncata vertikaligo de la planeda geologia akso, nek ankaŭ aliaj mondskalaj katastrofoj. Multaj antikvaj tiusencaj profetaĵoj antaŭaj al la mezo de la pasinta jarcento, perdis sian pravon de ekzisto, kun la moratorio de la Alta Spiritaro, konsentita en 1969.
Ne kalkulante pri tiu okazaĵo, multaj analizistoj de profetaĵoj ankoraŭ bazas sin sur la pridetruaj profetaĵaj kalendaroj antaŭaj al la alveno de la homo al la Luno.
Iel ajn, la kunveno de la interplaneda konfederacio, kiu decidis por la konsento pri tiu moratorio, estis publike diskonigata nur en la pasinta jaro, tra la spiritisma medio (menciita en la libro “Ĝi ne okazos en 2012”, de Geraldo Lemos Neto kaj Marlene Nobre). Do ankoraŭ ne estis sufiĉa tempo, por ke la homaro digestu tiun novaĵon. [Estas oportune reliefigi, ke naŭdek naŭ procentoj de la mesaĝoj diktitaj de la superaj Spiritoj, pere de la spiritistaj mediumoj, inkluzive tiujn, kiuj konsistigas la kvin bazajn verkojn de la kardeka kodigo, ne celas nur al la spiritistoj, sed al la tuta homaro.]
 
“Abnegaciaj kaj prilumitaj Spiritoj parolas al ni pri ia baldaŭa kunveno de la societo de la anĝelaj estuloj de la suna sistemo, de kiu Jesuo estas unu el la diaj membroj. Ree kunvenos tiu ĉiela societo, je la tria fojo, en la surtera atmosfero, de kiam Kristo ricevis la sanktan mision subteni kaj savi nian Homaron, plian fojon decidonte pri la destinoj de nia mondo.
Kio do rezultos el tiu renkontiĝo de Anĝeloj de la Senfino? Dio ĝin scias.
En la grandaj transiĝoj de la forpasanta jarcento, ni fidu liajn amon kaj favorkorecon.” – peco el la libro “Sur la vojo al la lumo”, verkita de Emmanuel, en 1938, kaj psikografita pere de la mediumo Francisco Cândido Xavier (tradukita esperanten de A. K. Afonso Costa). Kaj fakte tiu tria kunveno havis lokon en 1969[2]. Ĉio montras, ke iel ĝi sukcesis. Ni daŭre estas tie ĉi rakontantaj historiojn, ĉu ne vere?
Multaj el la skuegoj, kiuj estis antaŭviditaj, havas aŭ havos siajn magnitudojn malpliigitajn eble al dudek aŭ tridek procentoj. Tio ŝuldiĝas al la aludita ĉiela moratorio kaj al la sinsekvinta kontraŭtriamondmilita konduto de la plimulto el la planedaj civitanoj kaj ties movadoj pri paco kaj amo, pri kolektivaj meditado kaj preĝado kaj dank’ al la supertelekinezaj intervenoj de la galaksiaj spiritaj potencoj. Ĉio tio estas ne nur nia logika konvinkiĝo, sed estas ankaŭ nia fido.
 
****
 
Ĉiuj spiritaj, transdimensiaj kaj kosmaj fenomenoj, kiuj havas efikon en nia biotridimensio, povas akcepti antagonismajn interpretojn, kaj nun ankaŭ koncerne al la montreblaj fenomenoj de la tera transiro.
En la fino de tiu ĉi jaro, por ekzemplo, tre probable okazos unu transira fenomena evento, certe perceptebla por la korpaj sentumoj. La demando estas, kiel ĝi estos rigardata, ĉu kiel la multanoncata “fino de la mondo”; ĉu kiel efiko de la tuta mergiĝo de la Tero en la fotonzonon de Alciono; ĉu kiel efiko de la konjunkcio de la Tero kun iu same anoncata magnete altirema ĉiela korpo, kiu, laŭ disaj informoj, trapasos inter la Suno kaj la Tero ĝuste en la daŭro de la tagoj 22-a, 23-a kaj 24-a de decembro, kun ebla mondskala mallumo; aŭ ĉu kiel efiko de la densaj energioj generotaj de la timego. [Multiuj esperas, tamen, ke tiu astronomia decembra okazaĵo signu la finon de la mondo da falsaj terurigaj informoj, la profetajn konfuzojn, la trompajn propagandojn de lasthoraj savismaj organizoj, la kaŝitajn konspirajn potencojn kaj ankaŭ la mallumojn de la malbono de sur la Tero.]
Kio ankoraŭ baras la evoluan salton de la Scienco dum tiuj ĉi lastaj tagoj, tio estas la kateniĝo de la plimulto el la sciencistoj al la blindiga materialismo, sammaniere kiel la plimulto el la religiuloj restas katenitaj al la stagnigaj interpretaj dogmatismoj, barantaj la evoluon de la Religio mem.
Kiam okazos la formeto de la katenoj kaj okazos la teknologia, metodologia kaj koncepta unuiĝoj inter la Scienco, la Parascienco kaj la religiaj, mistikaj, holismaj kaj spiritualismaj scioj, tiam oni rekonos komence, ke la faktoj kaj la fenomenoj de la spiritaj naturo kaj dimensioj ekzistas sendepende de ĝiaj epistemologiaj nomadoj, taksonomioj aŭ nomenklaturoj kaj metodoj de priparolo, esploro kaj analizo.
 
“La homoj ne pridiskutas enhavojn, sed nur ties etikedojn” -  Mário de Andrade.
 
Post la unuiĝo de la ekzistantaj formoj kaj metodologioj, estos utiligataj la necesaj instrumentoj, kiujn unu aŭ alia scio povos disponigi, por esploro kaj analizo de la universalaj fenomenoj, kaj tiuj ĉi estos rigardataj kiel kunigitaj en unu saman komplekson de veroj. Ili ne estos apartigitaj kiel supernaturaj, spiritaj, parapsikologiaj, okultaj aŭ miraklaj aferoj. Ili estos rigardataj kiel apartenantaj al la universa tuto, kio fakte ili estas kaj ĉiam estis. [Tiun rezonfadenon ni estas provantaj disvolvi, inkluzive en tiuj ĉi skribaĵoj. Tie ĉi ni faras, eĉ se nur leĝere, analizojn kaj komparojn inter pripensoj pri la transiraj realeco kaj pararealeco, laŭ tio, kion ni kaptas kaj komprenas kiel partojn de la multartikita vero pri la afero. Ni provas plej eble ne ligiĝi al tro figuraj terminoj pri la transiraj fenomenoj, inkluzive por eviti kulturajn kaj religiajn konfuzojn. Nu, estas nur supraĵa kaj senpretenda propedeŭtika klopodo.
Ne ekzistas nomoj centprocente puraj. Kiel ajn estas la afero, ĉar ni tie ĉi ne pritraktas plenscie la centran temon, pro tio, ke ni estas nek studemuloj, nek sciencistoj, nek fakuloj el ia ajn formala scioĉeno, sed nur simplaj amatoraj komentariistoj aŭ kronikistoj, do ni tenas sufiĉe flekseblajn liniojn de opinio kaj de akceptado pri la transiraj faktoj.
Kaj ni ne havas pretendon kunmeti la tutan puzlon. La Vero senvualigas sin grado post grado, kun la etendo de la senfino. La elirpordo de iu gnozeologia labirinto estas samtempe la enirpordo al pli granda labirinto. Ni nur ne povas ne serĉi elirejon. Paŝi estas danĝere. Stari, multe pli. La bovoviro restas kaŝita ĉe la dezertaj anguloj (aŭ en la sciaj malplenoj).
 
“Malmulta scio estas danĝera afero; multa scio, ankaŭ.”Albert Einstein.
 
Tiel, se aperos iu ajn (por ni) nova fakto aŭ koncepto, deveninta el ia ajn konvencia aŭ nekonvencia scienca, parascienca, religia, filozofia, spiritualisma, spiritisma aŭ mistika sciobranĉo, kiu pruvos kontraŭ iu ajn rezonaĵo, kiun ni ekspoziciis ĝis nun kiel konvinkiĝon pri vero, ni forlasos tiun rezonaĵon kaj ekkredos la novan fakton aŭ koncepton.]
 
La Vero estas milfolia polipodio. Ĝi rampas sur ĉiuj disponeblaj surfacoj kaj disigas siajn radikojn kie ajn estas minimuma sulketo. Plibone vidas ĝin tiu, kiu eliras el sia kokono-nesto sur unu el ĝiaj branĉoj kaj superflugas libere la tutan planton, kiel papilio, eĉ se portante restaĵojn de sia iama kokono, ĉar ne ekzistas scio centprocente libera.

 

LA FINO, EN VERO,
ESTAS LA KOMENCO DE LA MONDO

 
Dum la malbono kaj la malbonuloj eliras, nova bono kaj novaj bonuloj alvenas, per transfuzo de altkvalita spirita sango, kiu certigas la teran vivoforton. Kaj ni ne forgesu paroli ankaŭ pri la bonularo, la virtaj homoj kaj la denaskiĝaj laboristoj de la lasta horo, kiuj kunlaboras por la sano de la planeda korpo. [Malgraŭ la anemiiga perdo de magneta sango de la Tero, la specialaj estuloj, kiuj estas enkarniĝantaj (indigaŭruloj (puregaj leŭkocitoj) kaj kristalaŭruloj (unuagrandecaj platetoj)), trovas la teran medion preparita por la transfuzo, ĉar la superaj stelaj lumoj estas magnetigantaj la Teron por nova altira nivelo.]
La vibrofotomagneta ŝanĝado ne estas ĥaosa nek necerta. Estas superinteligenta administrado, sub la direktado de la Kristo, en la detaloj, punkto post punkto, sekundo post sekundo. Kaj estas agadlisto ellaborita surbaze de kronologia superinĝenierio, por ke ĉio okazu laŭantaŭvidite, konforme kun la astrofizikaj ŝanĝiĝoj de la Tero, sammaniere kiel de ĉiuj aliaj planedoj de la sunsistemo kaj aparte de la evoluo de niaj libervolaj decidoj en ĉiu tago de la nuntempo.
Nur la ŝanĝiĝoj de la individua menso kaj de la kolektiva menso de ĉiuj geoplanedanoj spertos variadon, laŭ la faroj kaj efikoj, kiujn ĉiu ankoraŭ devos travivi per si mem, alfrontonte ĉion neeviteblan, kiu venos, kaj tiuj ŝanĝiĝoj nepre interferos en la kvalito de la venontaj transiraj eventoj.
La sama superŝanĝado okazos al ĉiuj, neprokrasteble, sed kun doloro por iuj kaj sen doloro por aliuj. Ĝi estos kun “dua morto” por iuj (por tiuj, kiuj estos forkondukitaj per la ombro de pasanta nubego, direkte al malsupera loĝplanedo) aŭ kun morto kaj tuj postsekva vivo (la “Eterna Vivo”, por tiuj, kiuj restos tie ĉi post la periodo D.T. (Dum la Transiro), tio estas, post la kvindekaj jaroj).
Okazis moratorioj, konsentitaj antaŭe, por la evito de certaj tutglobaj sismaj kaj kataklismaj tremoj, kiuj jam devus esti okazintaj. Sed tamen nun ni eniris definitive en la tunelon de la transira tempo. Ne plu estas moratoria ebleco por eviti la grandan dutransiron, pro ties decidige astrofizika karaktero. Kio ankoraŭ povos okazi kiel superinteligenta interfero aŭ interveno, tio estos efikoj kaj refrapoj de tiuj ŝanĝoj sur la geofizikecon kaj sur la psikofizikecon de la planedo, konforme precipe al la kolektivaj pensondoj, kiuj agitiĝos antaŭ kaj dum la venontaj naturaj kaj spiritaj skuegoj.
Konsiderante la leĝojn de Psikofiziko, speciale Psikokinezo (branĉo de profunda Psikologio, kiu zorgas pri la modifebleco de la fizikaj medioj per la forto de la menso), estas kredinde, ke la eventualaj fizikaj kaj spiritaj ŝanĝiĝoj sur la planedo Tero en tiu ĉi kaj en la sekvontaj jaroj okazos multe pli pro la esperoj pri la plenumo de la katastrofaj profetaj antaŭvidoj, ol pro la profetaĵoj en si.
La timegoj en si estos profetaj kaŭzoj de detruaj sekvaj efikoj.
Ni kredas, ke en tiu ĉi fazo de la transiraj okazaĵoj, ĉiuj antikvaj detalaj profetaĵoj malkonfirmiĝos kaj estos forarkivitaj, pro la lastatempaj ŝanĝoj de planoj. Tamen novaj antaŭvidoj alvenas, kun multe pli granda probableco de plenumo, pro la plej ĵusaj ŝanĝiĝoj, jen bonaj, jen malbonaj, de la vibra tono de la homaj kolektivoj. Tio povas kontribui al tio, ke 2012 estu jaro trankvila kaj serena rilate al ĉio, kio estas esperata pri ĝi. 
La plimulto de la antikvaj profetaĵoj, inkluzive tiujn anoncintajn precizajn jarojn, fariĝis historioj pri paralela estonteco, kiu estis malaktivigita ĝustatempe. La eventualaj okazontaj kolektivaj tragedioj, katastrofoj kaj strukturaj pereoj estos frukto ĉefe de lastatempaj detruaj mensaj kaŭzoj en la respektivaj epicentroj. Pri tio, kio ne devos esti atingata, okazos providencaj energiaj devioj aŭ baroj, eĉ se en la lasta momento antaŭ la kolizio. Ekzistas la nevideblajn manojn, kiuj regas ĉiujn planedajn mediojn. Kaj ekzistas la Plejsupera Mano, la mano de Dio, kiu superregas ĉiujn aliajn manojn. Tio estas klasika leĝo, jen pri kolektivaj medioj, jen pri individuaj medioj.
Kio estigos emociajn kataklismojn kaj timegojn, tio estos la ĵusanoncitaj elektromankegoj, paneoj de komuniksistemoj kaj magnetaj tempestoj dum tiu ĉi tuta jaro, ĉefe en la venonta monato decembro, kiel rezulto de modifoj de la tera magnetpoluso kaj pro la alveno de la ekvinokso de la kosma superprintempo.
Tiu fenomeno signos la naskiĝon de la alciona suno antaŭ nia suna sistemo. El tio devenas la esprimo “printempo”, kiel aperanta nova lumo.
 
“Kaj preĝu, ke tio ne okazu en vintro, ĉar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, ĝis nun, kaj neniam estos.” – Marko, 13:18-19.
 
Ni estas en la fino de la ekvinoksa frumateno. Ĝis post la fino de tiu ĉi jaro 2012 plene tagiĝos. Tiam ni estos enirintaj definitive en la fotonringon de Alciono. Ni ĉirkaŭmetu la sekurzonon (sed ne tro firme). Ni restu serenaj, esperplenaj, fidplenaj kaj kunlaboremaj, kio ajn okazos.
 
“Apenaŭ pasos la periodo de aflikto, alvenos tiu de harmonio.
Ĝis tiam, ĉiaj agoj estu el amo, tenero, abnegacio kaj senkondiĉa fido al Dio.”
Joanna de Ângelis (en la unua ĉapitro, titolita “La Granda Transiro”, de la libro “Jesus e Vida” (“Jesuo kaj Vivo”) (2007), psikografita pere de Divaldo Pereira Franco).
 
La ekvinoksa mateno, tamen, estos longa, kaj ĝis la alciona suno plene efikos, venkinte la fotovibran maskareton, multaj aferoj devos okazi al la Tero kaj al la teranoj de ties diversaj paralelaj mondoj.
Ni prizorgu pri niaj sanoj, por ke ni povu vidi tiun novan tagon, tiun novan vivon, post la nuklea vintro (ne pro eksplodoj de atomenergioj, sed pro eksplodoj kaj dispersoj de negativaj spiritaj energioj).
Ni reelstarigu, tamen, ke nenio el tio havas rilaton kun la tiel nomata “fino de la mondo” kaj ne eĉ kun la morala transiro de la planedo. Ili ankaŭ ne implicos la estingiĝon de la nuntempa enkarna homaro. Ili nur estos parto de la efikoj de astronomia proceso, eĉ se submeteblaj al inteligentaj redirektoj, kaj en la tempo, kaj en la spaco, per la supertelekinezaj fortoj de tiu, kiu havas la koncernan povon, en ĉi tiu okazo, la Kristo mem, kiu estas tiu, kiu modlis kaj remodlis la Teron, en ties genezo, el inkandeskaj gasoj.
 
“Laŭ la Spiritoj, la Tero ne transformiĝos pere de ia kataklismo, kiu subite neniigus tutan generacion. La nuna generacio grade malaperos, kaj la nova sammaniere ĝin postvenos, sen ia ŝanĝo en la natura ordo de la aferoj.
Ĉio do ekstere fariĝos kiel ordinare, kun la sola sed gravega diferenco, ke parto de la Spiritoj, kiuj enkarniĝadis sur la Tero, tie ne plu enkarniĝos. En ĉiu naskiĝonta infano, anstataŭ ke ĝin animus Spirito malprogresinta, inklina al malbono, ja loĝos Spirito pli progresinta kaj inklina al bono.” – el “La Genezo” (1868), la lasta el la kvin libroj, kiuj konsistigas la Spiritisman Pentateŭkon (esperantigita de Affonso Soares).
 
Multiuj konfuzos geologiajn ŝanĝiĝojn dum tiu ĉi jaro 2012, speciale tiujn, kiuj okazos en la monato decembro, kun la finfina fino de la mondo. Miloj da konfuzituloj eble ne havos la ŝanĉon vidi 2013. Ili malesperiĝos, ne precize antaŭ oceanaj cunamoj aŭ tertremoj, sed trafitaj per kolektivaj mensaj ondoj multobligitaj de agoj de morfaj kampoj, ĉenaj psikaj reagoj, magneta resonanco, emocia resonanco, morala papilia efiko ktp, krom de la angoro, kiu sinsekvos malproksimajn realajn tragediojn kaj gazetarajn teruraĵojn, kiuj kaŭzas senton pri senŝirmeco.
 
Resume, post la pli kontuza kulmino de la geotransira proceso, ne instaliĝos aŭtomate la Nova Erao aŭ Transiĝa Mondo sur la Tero; ne: daŭre estos periodoj ene de aliaj pli grandaj periodoj en la geomateria kaj en la geospirita transiroj. Tiuj ĉi, siavice, apartenas al la ĝenerala fazo de rekonstruo de Gaja kaj de definitiva starigo de la evangelia erao, kio eble finiĝos nur ĉirkaŭ la jaro 1000 P.T. (post la transiro).

 

KIEL ESTAS OKAZANTAJ LA ŜANĜIĜOJ?

 
Multaj preparaj ŝanĝoj por la evoluo de la Tero el mondo por kulpelaĉetoj kaj por provoj jam okazas, tiel ke ne okazos la punkta fino de iu ciklo por ke komenciĝu alia. La ŝanĝada proceso jam estas havanta lokon en la intercikla dutransiro. Multaj signoj de la novaj tempoj jam estas percepteblaj, eĉ se ili ne estas disanoncataj nek komprenataj, simple ĉar ili ne havas specialajn efektojn, nek koincidas precize kun la imagoj antaŭviditaj de la apokalipsistaj eskatologoj kaj fanatikaj religiuloj.
 
“Tiam veriĝos la vortoj de la Kristo, kaj devos plenumiĝi ĉiuj ili, el kiuj multaj jam estas plenumataj, ĉar estas alvenintaj la antaŭdiritaj tempoj. Tamen, prenante figuron por la realo, estas vane, ke vi serĉu la signojn en la ĉielo: tiuj signoj estas flanke de vi kaj elaperas ĉie.” (Spiritisma Revuo, decembro 1863).
 
La spiritaj realaĵoj ĉiam prezentiĝis iom neprecizaj en nia tridimensieco, kaŭzante dubajn sencojn kaj permesante, ke okazu antagonismaj klarigoj inter la kredantaj kaj nekredantaj homines interpretandes pri la aferoj de la spirito.
Ju pli oni kredas sin plenscia kaj forta rilate la sciojn de la mondo, des malpli oni emas kredi la spiritajn realaĵojn, eĉ se tiuj ĉi prezentiĝu klare al li, aŭ eĉ se tiuj ĉi estas disanoncataj de superaj Spiritoj, tiel ke plej obstinaj nekredemuloj facile prenos la realon por figuro, ĝis sia lasta elspiro.
 
“Dio elektis la malsaĝajn objektojn de la mondo, por hontigi la saĝulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn.” – Korintanoj I, 1:27
 
Tiu biblia peco validas ankaŭ por la transira realeco de nia planedo. [Cetere, ĉio dirita de Jesuo en ties tempo celas al Lia propra samtempularo kaj samtempe al ĉiuj generacioj posttempaj al Li, inkluzive de la nia, kiu estas fintempa aŭ, se pli bone diri, transirtempa. Sufiĉas adapte etendi kaj aktualigi la sencon de la vortoj kaj de la ideoj.]
La plimulto el ni ne komprenas kaj ne kredas, aŭ rifuzas kredi, pri ĉio, kio okazas al la Tero laŭ la materia, spirita kaj morala aspektoj. Eĉ la tiel nomataj “ĉielaj signoj”, kiam ili plimultiĝos, estos longatempe rigardataj ĉiam antaŭgarde de la nekredemuloj.

 

ANTAŬ LA INFORMARA OCEANO,
 NI BORDŜIPIRADU

 
“Faru kiel la majuna maristo, kiu dum la nebulego, gvidas sian ŝipeton malrapide.” – Paulinho da Viola, en ties sambo “Argumento”.
 
La argumento, kiu regas en la rigida konscienco de multaj, estas nome, ke ĉio ĉi tio estas nenio pli ol granda stultaĵaro, kiel multaj aliaj pri similaj temoj.
Fakte, multaj ideoj pri la geotransira realeco, disanoncitaj antaŭe, nun gigantiĝas per la akumuliĝo kaj kunmeto de inteligentaj halucinaj ideoj, kiuj estas konstruantaj kaj unuigantaj logikan kaj eĉ intrakoherajn pseŭdoverojn, sed tute nefundamentita sur la reala vero pri la faktoj de la vivo kaj sen ia ajn apogo de la plej progresemaj sciencoĉenoj. [Vere, hodiaŭ jam vivas granda bloko da multartikita vero pri la planeda transiro, kunigata grandparte el hipotezaj veraĵoj devenantaj el pluraj fontoj kaj diskonigataj plej multe pere de Interreto. La demando estas: kiuj el tiuj veraĵoj, eĉ se hipotezaj, havas la ‘veran veron’ kiel fundamenton?
En vero, malfacile por ni ne estas identigi la neveraĵojn, sed estas identigi la veraĵojn meze inter la neveraĵoj (tio laŭ nia vidpunkto aŭ fidpunkto).
Ĉe dubo, ni, redaktantoj de tiuj ĉi skribaĵoj, penas daŭri jungitaj al la bazaj fontoj pri la afero. Ili elvenas el la sola “teleskopo”, kiu estis metita en la spacon, kaj kiu kapablas vidi la profundan spiritan spacon kaj la profundan spiritan tempon pasintan kaj pasontan. Tiu “teleskopo” estas la aro da superaj spiritoj, al kiuj ni kredas, kaj kiuj estas transdirantaj al ni, tra la mediuma, intuicia kaj inspira vojoj, la bildojn-tekstojn de tio, kion ili vidas, scias kaj povas diri iom post iom.]
Same ankaŭ estas tiuj, kiuj apogas sin sur la (fiksa) ideo, ke neniu povas pruvi nek antaŭvidi ion ajn; ke nur Dio scias la tagon de la fino; ke ĉio ĉi tio estas nenio pli ol merkatesploraj artifikoj, trompoj de falsaj profetoj, konspiraj agadoj de la mallumo ktp, ktp.
Ni nur ne povas simple nei la tuton de la transira realeco kaŭze de eraroj de interpreto, de imagaj deliroj de kelkaj pseŭdofakuloj pri la afero, de malicaj influoj ktp.
Malgraŭ la amaso da misinformoj, duoninformoj kaj pseŭdoinformoj, ni estas instigataj kredi pri la ĝeneralaj konturoj de la planeda transiro, kiu estas anoncata de seriozaj fontoj. Tamen estas psikosane, ke ni restu ankritaj en baza sekura haveno da informoj laŭ ni konfidindaj. Ni lasu preterpasi malproksime la oceanajn kaj tumultemajn informarajn tempestojn, kiuj havas la povon dronigi en glason da akvo stresitajn informovorulojn. Kiam ni debordiĝos, por kapti komplementajn informojn, ni navigu nur proksime de sekuraj marbordoj kaj ĉefe plej proksime de tekstaj evangeliaj lumturoj, uzante ĉiam la kompason de la Karitato kaj tenante lumanta la sekstanton de la Fido.

 

LA AKVODISLIMO DE LA KREDO
ESTAS LA TEKSTO-FONTOJ

 
Unu aparta faktoro, kiu plifortigas la nekredemon de la plimulto el la racionalistoj kaj skeptikuloj, estas tio, ke la geotransiraj fenomenoj, kiuj nun okazas, antaŭe ĉiam estis pritraktataj de religiaj, mistikaj kaj esoteraj formacioj, kiuj prenis kiel bazon antikvajn skribaĵojn, inkluzive la Biblion.
Tradicie ni kredas ĝenerale pri la kosmaj fenomenoj surbaze de sciencaj kaj didaktikaj intertekstoj, kiuj kunmetiĝas laŭ la longo de la tempo kaj laŭ la sinsekvaj pensoĉenoj kaj teknologiaj evoluoj.
Okazas nur, ke nun la fenomenoj de la planeda transiro, sendepende de interpretaj aŭ profetaj nesciencaj tekstoj, ekkomencas okazi pli percepteble. Finiĝis la tempo de la nuraj konjektoj, imagaj figuraĵoj kaj profetaĵoj per vualitaj esprimoj.
 
Estas aperanta teksta konada krizo inter la konservativaj sciencistoj.
La formala, akademiisma kaj materialisma Scienco, kiu ĉiam disdegnis tiun temon, pro tio, ke ĝi estis alproprigita de la “rivalaj” sciobranĉoj, nun estas antaŭ kona malpleno. Mankas al ĝi sciencaj tekstoj kiel bazo en la pasinteco, por ke ĝi faru intertekstojn. Ĝi eĉ ne havas propran terminaron por la transira fenomenaro. Kaj el la jenaj du ebloj nur unu postvivos: aŭ ĝi daŭros neanta ĉion, aŭ ĝi devigatos sindediĉi al la afero surbaze de religiaj, mistikaj, gnostikaj kaj esoteraj informoj, por formi, plej urĝe, siajn proprajn klarigajn intertekstojn. Kaj malbone estas, ke,  tre probable, ĝi povos daŭri neanta ĉion nur ĝis decembro 2012. Ekde tiam, pro la trudo de la pli okulfrapaj transiraj manifestaĵoj, ĝi nepre devos malpliigi, eĉ se iom post iom, sian skeptikismon aŭ obstinan neadon.
La homaro ankoraŭ ne vekiĝis al la transira realo, kio ankaŭ havas sian utilecon. Iel ajn, pli grave ol koni la Veron, ĉefe koncerne al la duaspekta planeda transiro, estas vivi preparante sin por sperti ĝin, eĉ se senkonscie. Kompreneble, antaŭscii pri io el tio, kio venos, faciligas la sinpreparon. [La sekreto estas nur uzi la sanan saĝon, por disigi la informan tritikon for de la informa lolo rilate la aferon.]
Kaj ĉar la kvara dimensio (la tempo) sin prezentas al ni, tridimensianoj, nur per unu trako, por ke ni faru niajn plurajn agojn, speciale la instruadon kaj la amon, urĝas, ke ni dediĉu pli da tempo al tiu ĉi lasta. Estas pli bone, ke ni estu malpli instruataj nun (sed ne nepre nesciuloj) kaj preparu nin pli per la disciplino de la praktika Evangelio, por ke ni povu miri la novajn lumojn en la estonteco. Tio estas pli bona ol tio, ke ni dediĉu tempon nur al la instruado, riskante vidi en la estonteco nur grandegan nigran tabulon antaŭ ni, en la kosma lernoĉambro por la repreparstudoj.
La fina juĝo al ĉiu el ni konsideros ne la sciojn, sed la farojn kaj okupojn de ĉiu en la antaŭnelonga kaj en la antaŭlonga pasintecoj, kun la sekva speza saldo, ĉu pozitiva aŭ negativa.
Estas pro tio interalie, ke ekzistas tiuj, eĉ el inter religiuloj kaj kredantoj, kiuj estas tute skeptikaj koncerne la planedan transiron, pro konveneco aŭ pro timo rigardi la realon. Ili evitadas eĉ pensi pri la afero. Alkroĉiĝas al senkonsciigaj vivstiloj, al ia anesteza, narkoteca aŭ ekstaza oblivio accebit[3], kiu malpermesas ilin eliri el sia sensori-dimensia matrico.
Nu, ĉio, inkluzive la nesciado mem, estas relativa kaj povas esti profitata por saviĝo, evoluo aŭ kvantuma aŭ geokronologia salto, kondiĉe ke... oni havu minimuman moralan staton kaj ke pulsadu per baza vibra frekvenco, kapabla eltenigi ĉion venontan. La kristeca savplano ne devige inkluzivas konsciajn kredojn, sed moralajn sintenojn akordiĝantajn kun la reguloj de la Evangelio. Ni memoru pri tiu maksimo de Sankta Aŭgusteno: ama et fac quod vis” (“amu, kaj faru ĉion, kion vi volas”). Tio validas ankaŭ por tio, ke oni estu tio, kion oni volas esti aŭ ne esti, kaj ke oni kredu tion, kion oni volas kredi aŭ ne kredi, se ni havas amon kiel ĉiutagan praktikon.
Resti en la paco de la konscienco pro la evangelia devo plenumata nuntempe, en principo, estas la plej efika sinpreparo, ne nepre por ke ni saviĝu, sed speciale por ke ni eltenu la alvenontan pli intensan kaj sensori-kontuzan transiran realecon. Pri ĉio cetera ni konfidu nin al Dio.
 

[1] “Profitu la tagon”. Ĝi devenas el la latina frazo atribuita al la romia poeto Horacio: “Carpe diem quam minimum credula postero” (“Ĝuu la hodiaŭon. Fidu plej malmulte pri la morgaŭo”.
[2] La unua granda renkontiĝo okazis por la geologia formiĝo de la terglobo, kaj la dua okazis por la fizika veno de Jesuo al la homaro, laŭ instruas la sama libro.
[3] Latina: Forgesado, amnezio, ĉi-kaze, por elteni la turmentojn de granda ŝanĝo.

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 29/02/2012
Reeditado em 29/02/2012
Código do texto: T3526528
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.