MALGRAŬ LA EVOLUONDOJ,
LA CIKLOJ HAVAS SIMILECOJN INTER SI

 
La evolua proceso de la homo sur la Tero akceliĝis pro la amasa enkarniĝo tie ĉi de Spiritoj devenintaj el aliaj mondoj. Nuntempe tio okazadas amase plian fojon al la Tero.
En la evolua skalo de la mondoj ekzistas mondoj pli malaltaj ol la Tero. Kaj vere ekzistas malsupera mondo, al kie estas sendataj la Spiritoj, kiuj eĉ iomete ne kapabligis sin por vivi sur la nova Tero.

Temas pli-malpli pri plibonigita versio de la superhistorio pri la ekzilitoj el la sistemo Kapelo aŭ Kaprino (paro da steloj de la konstelacio Koĉero), menciita komence en la libro “Sur la Vojo al la Lumo”, de Emmanuel. 
La Kapelanoj venis svarmi sur tiu ĉi globekzilejo kaj formis la nomatan adaman rason, ĉirkaŭ kvar mil jarojn antaŭ la Kristo, laŭ ni povas dedukti el la spirita respondo al la 51-a demando de la Libro de la Spiritoj. Eble la biblia interpreto de kelkaj religiaj formaĵoj, nome ke la homa vivo sur la Tero komenciĝis antaŭ ses mil jaroj, havas ian veron kiel fundamenton. Fakte, pro la alveno de la Kapelanoj, okazis sur la Tero tre granda civilizacia kunpuŝiĝo en mallonga tempodaŭro, se konsideri ankaŭ, ke multaj antaŭaj teraj civilizacioj jam estis delonge estingitaj pro naturaj kataklismoj. La Tero estis vere iom homdezerta.
Simile je la nuntempa Tero, ankaŭ Kapelo devis transformiĝi de mondo por kulpelaĉetoj kaj por elprovoj al transiĝa mondo. Tiam ĝiaj loĝantoj kiuj evoluis intelekte kaj scie, sed ne morale, estis translokigitaj al la tiama Tero, kiu ankoraŭ estis grandparte primitiva mondo, kie ili restis dum kelkaj jarcentoj, por daŭrigi sian evoluan marŝon kaj ĉefe por ekvilibri la evoluojn de la paro moraleco-intelekteco. 
Same ili venis tien ĉi por helpi la tiamajn teranojn fari evoluan salton, kvankam okazis kelkaj misoj dum ilia restado, pro politikaj interkonsentoj inter ili, kio generis eĉ militojn. 
Post la ekzilo preskaŭ ĉiuj Kapelanoj revenis al sia antaŭa planed-stela paro.
 
La diferenco estas, ke, en la epoko de la Kapelanoj, la Tero estis, por tiel diri, reprimitivigita kaj duondezertigita, pro la estingiĝo de ĝiaj antaŭaj civilizacioj (la Atlantida, la Lemuria kaj aliaj). Nun, la Alcionanoj estas pormisiaj Spiritoj, kiuj venas al la Tero por helpi ĝin en ties ŝanĝiĝo al transiĝa mondo, multe pli bona ol tia, kia ĝi estis tempe de la unuaj Kapelanoj. Tiuj ĉi venis al la planedo Tero kiel ekzilitoj, por sperti longajn kulpelaĉetajn procesojn, eĉ se alportinte inteligentan bagaĝon, sufiĉan por plibonigi la staton de la tiama Tero. La Alcionanoj, siavice, venas por ĝustigi la misojn kaj por kompletigi la civilizigajn misiojn de la Kapelanoj, plialtigante la Teron en la evolua skalo de la mondoj. 
Pro la ĉeesto de la Kapelanoj inauguriĝis la fundamenta lernejo. Pro la ĉeesto de la Alcionanoj inauguriĝos la gimnazio.

 
NIBIRO
 
Estas multe da loĝejoj kaj translokiĝejoj en la universa domo.
Multaj homoj aparte estos forpelitaj de la nuna Tero, kiu iel estas al ili la ĝardeno de Edeno, simile kiel Kapelo en la tempoj de defalo de ĝiaj malobeemaj kunloĝantoj.
Sed la logika demando estas: kien translokiĝos tiuj el ni, lastpupitraj maldisciplinemuloj, kiuj ne lernis la lecionojn kaj ankoraŭ tumultigas la lernejon en ties lasta elementa lernoperiodo? Respondo: en la reforman lernejon. [Ĉu estas ĝusta respondo? Almenaŭ logike, jes. Multaj el ni ne estas sekure konvinkitaj pri la reala kaj konkreta ekzisto de tiu higiena malsupera mondo. Eble ĝi ne estas solida mondo plena je belaj pejzaĝoj kaj abundaj naturaj rimedoj. Sed ni aparte kredas, ke ĝi havas realan ekziston, eĉ se, en principo, nur en la tereno de la logiko. Kaj ni bezonas ankaŭ logikajn verojn, por kompreni la problemojn de la kosma universo kaj de la intima universo, ĉu ne vere? Estas pro tio, ke diris Voltero, ke se Dio ne ekzistus, la homoj inventus Lin. Kaj estas pro tio, ke ni bezonas havi ideon pri tiu malsupera planeda mondo, kien devos iri tiuj Spiritoj ankoraŭ tro pezaj de negativaj energiaj ŝargoj, krom havi komprenon pri tio antaŭdirita de La Sentencoj de Salomono (2:21-22), nome: “la piuloj loĝos sur la tero, Kaj la senpekuloj restos sur ĝi; Sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero, Kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie”.] 
Kaj iu devas fari tiun malpuran laboron, ĉu ne vere? Jen ĉi tiam aperas Nibiro en la historio.
 
****
 
La kulmino de la tera ŝanĝado estos la multanoncata suĉo de milionoj aŭ miliardoj da erarvagantaj Spiritoj al alia plano aŭ planedo je atmosfero simila al tiu de la Tero, kaj kies psikosfero similas al tiu ekzistinta ĉirkaŭ la Tero milionoj da jaroj antaŭe. Por tiu transvojaĝo estos magneta interkruciĝo de la psikosfero de nia planedo kun tiu de la suĉa planedo. 
Ĝi estas pli rigardata kiel “ĉiela korpo”, ankaŭ konata kiel Herkolubo, Nibiro, Blua Stelo, Marduko ktp, se konsideri ĝiajn multajn priskribajn kaj celajn variojn, laŭ la kulturoj de la antikvaj popoloj. Ĉu eblas, ke ĝi estas la stelo nomata Absinto, laŭ la Apokalipso de Johano, 8:10-11? Ĉu eble ĝi estas la “nova ĉiela korpo” laŭ Nostradamus? Ĉu la “entruda astro” aŭ “higiena planedo” laŭ Ramatis? Ĉu la hipoteza Planedo X, kiu jam kaŭzis multajn malordojn en la spaco, kvankam ĝi neniam estis detektita videble de la astronomoj. Ĉu iu nigra truo? Aŭ ĉu granda magneta okulkovrilo sur la brilo de la steloj?
 
****
 
Estas granda logika ebleco, ke ekzistas tiu malsupera planedo forkaptanta tre malsuperajn Spiritojn de la Tero, por loĝatigi sin, plej certe sub la kontrolo kaj gvido de altsuperaj Spiritoj respondecaj pri spaca spirita trafiko. [Estas informoj en la interreta tekstoteko, ke tiu ĉiela korpo servos ne nur kiel loĝejo, sed ankaŭ kiel transportilo de la ekzilitoj de la Tero al aliaj planedoj.]
 
Ne okazos la fino de la mondo en ties materieco, sed ĝi iel okazos en ties kemieco, fizikeco, magneteco kaj sekve ankaŭ en ties etikeco. Cele al tio, okazos higieno en la planeda domo, per la magneta forĵeto de malpuraĵoj kaj moralaj nesalubraĵoj kaj per la necesa juĝista elloĝejigo de kelkaj kapmalpuraj luintoj kun ŝuldoj multe akumulitaj ĉe la fino de la lukontrakto. Sed tamen tiuj ĉi tute ne estos forlasitaj ie ajn, kvazaŭ spacaj malpuraĵoj, la feĉo de la universo, perditaj en la kosma nokto; ne: Ili iros al planedoj-ŝirmejoj, koste de la Dia Providenco. Vere ili estos translokigitaj kontraŭvole (en vero, magnete suĉataj) en aliajn loĝejojn (de cikla ondo malsupra (pli malsupera) al la ondo, kiun la Tero estas forlasonta). Kaj estas multaj ekzil-loĝejoj en la Universo. Unu el ili estas tiu jam multparolita entrudiĝanta ĉiela korpo, kiun ni nomos Nibiro, sama nomo uzita de la sumeranoj, por difini ĝin. 
Nibiro estas relative malsupera mondo, sed restos ligita al la Tero dum longa tempo, altirante al si Spiritojn el nia planedo kaj certe el aliaj planedoj de la suna sistemo. 

 
NIBIRO KAJ LANDO NOD: KOMPARO
 
Nibiro estas iaspeca “lando Nod”, kien, laŭ la simbola rakonto de Moseo, transloĝiĝis Kaino, post kiam li faris la barbarecan krimon mortigi sian fraton Habelo. [Konfirmu en Genezo, 4:16-17.]
Siavice, la biblia Nod estas iasence la planedo Tero mem, dum la alveno de la unuaj Kapelanoj, kiuj certe alteriĝis sur la regiono de Meza Oriento. Ili venis por elaĉeti, sed ankaŭ por konstrui, por civilizi.
Kiam Kaino alvenis al la lando Nod, tiu ĉi eble estis malmulte loĝata, sed sendube ĝi estis loĝata. Tie li ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Ĥanoĥon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo: Ĥanoĥ.” (Genezo, 4:17). [Tiu teorio pri incesto, ke Kaino edziĝis kun fratino, kiu iris post li al Nod, ne sin pravigas, ĉar, kiam la tria filo de Adamo kaj Eva (Set) naskiĝis, en Genezo, 4:25, jam estis multaj generaciaj posteuloj de Kaino (Ĥanoĥ, Irad, Meĥujael, Metuŝael, Lemeĥ, Ada, Cila, Jabalo, Jubal, Tubal-Kainon kaj Naama), ekde Genezo, 4:18, ĝis Genezo, 4:24, tio estas, ĝis unu paragrafeto antaŭ la naskiĝo de Set.]
 
Laŭ Genezo, Nod situis “oriente de Eden”. Tio signifas, ke ĝi havis pozicion rilate al la ĝardeno Edena, same kiel Nibiro estas poziciigata rilate la nunan Teron.
Ni eĉ povas etendigi tiun figuron, por pravigi, kial Nod estis loĝata, inkluzive de la edzino de Kaino, kvankam Moseo instruis, ke la unua familio estis konsistigita nur de Adamo, Eva, Kaino kaj Habelo.
Nod estis geografie konata loko. Pro tio en la Sankta Skribo tiu nomo estas skribita per majuskla N, kaj Nod estas difinita kiel lando.
Povas esti komprenate, ke Eden (Kapelo) estis mondo najbara al la terglobo (Nod), oriente de tiu ĉi.
Ĉar estis okazanta konjunkcio inter Kapelo kaj Tero, malfermiĝis portalo inter ili.
 
“Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano.”  Gênesis, 4:11]
 
Tra tiu superenirejo eniris Kaino, tio estas, envenis la Kapelanoj. La du mondoj-loĝejoj formis teritorian tuton, estante la edena Kapelo okcidente kaj estante la noda Tero oriente. 
 
Laŭ Johano, 14:2, Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj”. Ĉiuj ili kune konsistigas tion, kion ni nomas Universo.
En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron” (Genezo, 1:1). La “ĉielo” estas la tuto de la universaj dimensioj kaj ties mondoj-loĝejoj. La Tero estas nur unu el tiuj ĉi. La trafiko inter la loĝejoj-planedoj, inkluzivanta siajn ascendojn kaj defalojn, certe estas rutinaĵo en la kosma ĉiutageco, ĉu ne vere? 
[Kion volas diri la bildo, ke Adamo kaj Eva estis elpelitaj el la paradizo, pro tio ke ili manĝis la frukton de “la arbo de sciado pri bono kaj malbono”?]
La Kapelanoj, same kiel la nuntempaj teranoj, estis “elpelitaj” el la Kapela ĝardeno, ĉar ili havis multe da scio, inkluzive pri la bono kaj la malbono, sed havis malmulte da sento pri la bono. Kaj, kiam oni tro emfazas la scion pri la aferoj de la mondo, li lasas servi al Dio, la Lumo, al kiu li turnas la dorson, kaj antaŭ li etendiĝas nur la vojo de la ombro, de sia propra ombro. Kaj la rezulto al tiu, kiu pluiras sisteme tra la vojo de la ombro (egolatrio, egocentrismo, materialisma egoismo, spiritualisma egoismo, malamo, envio, malbonago...), estas tio, fini sian ciklon (fina kuniga krampo), falante en abismon same malluma, dum la Lumo postsekvis lin la tutan vivon, esperante nur, ke li turniĝos. [La Tero jam estis tiu abismo al la Kapelanoj. Nun estas Nibiro al la teranoj.]
Sammaniere, ankaŭ tiu, kiu estas sur la vojo al la Lumo, havas sian ombron malantaŭ si, apartenantan al si. La diferenco estas nur pri la vojaĝo-itinero, kiu kondukos lin al luma planeda altebenaĵo, ĉar li serĉas la veran konon, kiu estas la kono pri Dio, tra la vojo de la kristaj virtoj (boneco, pardono, humileco, paco, toleremo...). [“...neniu venas al la Patro krom per mi” (Johano, 14:6).] Tamen, nur kiam li estos viviganta plene la virtojn, kiujn li serĉas, nur tiam li estos nur lumo kaj ne plu havos ombron, ĉar li prilumos sin per la dia lumo antaŭ li kaj per la lumo, kiu disradios el li mem (kiu ankaŭ estas dia), ĉiudirekten.
[Nu, tiu tuta geo-historia komparaĵo estas nur hipoteza, memevidente ne bazita sur realaj korelacioj, kvankam ĉiu interkomparo de transdimensiaj aferoj havas veron kiel fundamenton. La demando estas scii, kie estas tiu vero, ĉu en la interkomparaĵo en si, ĉu en unu el la komparitaj aferoj, aŭ ĉu en la fakto, kiun almenaŭ unu el la komparitaj aferoj reprezentas. La pure antropotridimensiaj vortoj estas tio, kie ĝi malpli troviĝas.]
 
La diferenco nun estas, ke, ĉar ĝi havas tre pli densan magnetismon, Nibiro havas ankaŭ influon tre detruan sur la medioj, preter kiuj ĝi pasas, kaŭzante geologiajn kaj psikajn traŭmojn. Estas dirate same, ke ĝi ŝanĝas la moralan kaj emocian kondutojn de tiuj, kiuj vibras per la sama primitiva diapazono, kiun ĝi. Kaj anoncatas, ke tia influo jam ekokazas.
Nibiro estas relative proksima de nia suna sistemo. Iu anonco estas, ke, dum la venontaj jaroj, estas altirotaj de ĝi miliardoj da teraj Spiritoj, kiuj daŭrigos sian vivon sur ĝi kaj lasos la Teron vivi sian novan vivon. Kaj la vivo de ĉiuj kreituloj daŭros, en la sama Universo.
La Kainoj, kiuj nun estas forpelataj de la tera relativa paradizo, iras al Nibiro, ne nur por kulpelaĉeti, sed ankaŭ por helpi en ĝia evoluo. La historio ripetiĝas.

 
NIBIRU KAJ ALCIONO: DECIDAJ INFLUOJ.
 
Kiel Kapelo, la primitiva Tero kaj eventuale unu planedo supera ol ambaŭ certe formis intraŝanĝan tuton dum kelka tampo, tiel same la nuntempa Tero, Alciono kaj Nibiro estas formantaj unu solan kompleton de loĝejaroj, kun intensa migrada alfluo. Milionoj da Spiritoj estas elirantaj el la Tero al Nibiro, dum milionoj da aliaj estas malsuprenirantaj el Alciono al la Tero. [Estas informoj en la virtuala tekstoteko, ke kelkaj tro malbonaj Spiritoj jam estas dume sur la kaŝita flanko de la luno, atendantaj la preterpason de Nibiro, kiu, aŭ estos ilia nova loĝejo, aŭ estos ilia transportilo al ĝi. Unu aŭ alia loĝejo estos mergita en la kosman nokton, for de la fotonringo.]
 
Antaŭ ol levi sin supren sur la evolua skalo de la mondoj, la Tero bezonos liberiĝi de la ekstreme malbonaj kaj malmolkoraj Spiritoj, kiuj estas tiuj ribelantaj kontraŭ la lecionoj pri la krista amo kaj tro ripetantaj pri la lernobjekto de la paco, kaj kiuj estas elmatrikuligotaj. Kaj la demando ne estas tio, ke ili estas ribelemaj, sed jes ke ili grave malutilas al la aliaj. En baldaŭa estonteco ne plu estos “necese, ke venu faliloj” (malbono, stumbliga ŝtono) en nia planeda loĝejo, sed la Bono fariĝas ekstreme urĝa afero.
Venis la tempo, por ke la Tero evoluu kiel edukcentro. Tio estas nenuligebla afero. Baldaŭ ĝi ekestos gimnazio, ne por infanoj, sed por jam kreskintaj superkonsciaj adoleskantoj. Kiuj estis malaprobitaj pri la lasta lernojaro kaj neniel maturiĝis, tiuj estos translokitaj en alian elementan planedan lernejon.
Kune kun la amasaj transenmigradoj kaj transelmigradoj estas ankaŭ la bonfaraj aŭ la malbonfaraj influoj sur la tera homaro, dependantaj, ĉu ili venas el la alcionaj eksteraj lumoj, aŭ ĉu el la nibiraj eksteraj mallumoj.
 
Preskaŭ ĉiuj ni, kiuj ankoraŭ spiradas en tiu ĉi enkarna generacio, estas en nia lasta enkarna provado, por ke ni provu kvitigi niajn moralajn ŝuldojn, jen el tiu ĉi, jen el antaŭaj enkarnaj ekzistadoj, kaj tiel havi sukceson en tiuj ĉi lastfojaj provoj, por povi studi en la nova tera gimnazio.
Ankaŭ la persono Tero, kiel individuo-lernanto en si, finas la solvadon de la problemoj de sia propra destino, per la klarigaj lumoj, kiujn ĝi estas ricevanta, kaj baldaŭ ĝi estos pligradigita al nova etapo de progreso, sendepende de tio, ĉu ni, homaj personoj, solvis la niajn. 

 
ANKORAŬ ESTAS SOLVOTAJ NOMBRAJ EXPRIMOJ,
SED LA KRETOPECO DE LA TEMPO EKFINIĜAS

 
Multaj el ni ne sukcesos, ĝis la lasta leciontago, trovi la minimumajn aprobigajn finajn rezultatojn de siaj individuaj matematikaj esprimoj ({[()]}), ĉar ili daŭras rifuzantaj lerni per la solvformuloj de la facila kaj malpeza evangelia tabul-libreto. Do ili devos pluserĉi ilin, sed en malfacilaj lernokondiĉoj, unue ŝvitante sur la malfacila kaj peza tabul-libreto de la doloro, aŭ en la sama tera lernejo, aŭ en ekstertera reforma lernejo, depende de la individua kapablo de minimuma lernado kaj ĉefe de la praktikado de la lernitaĵoj en la ĉiutaga kunvivado. Pro tio, ni solvu la kiel eble plej grandan nombron da problemoj ankoraŭ solvotaj en nia klaskajero, en la kiel eble plej malgranda nombro da minutoj. La ekzamenkontrolisto jam signalas pri la ekfiniĝo de la tempo.
 
Ĉiu progresetapo evoluas en ingada serio da kaŭzoj kaj subkaŭzoj kaj de efikoj kaj subefikoj, konforme kun la elaĉetaj kaj elprovaj necesoj de ĉiu. Kaj la kompleta transliberiĝo el ili okazas nur tiam, kiam oni solvas ĉiujn siajn problemojn kaj subproblemojn el la rondaj krampoj ( ( ) ), rektaj krampoj ( [ ] ) kaj kunigaj krampoj ( { } ) al li proponitaj de la kaŭza-efika interkrampa matematika profesoro-destino. Solvinte ĉion, oni estas aprobita, por eniri en novajn progresajn lernodimensiojn (kiuj, siavice, estas pli altnivelaj matematikaj esprimoj).
La nombroj ene de la rondaj krampoj estas la ĉiutagaj problemoj de nia nuna enkarna ekzistado. La nombroj ene de la rektaj krampoj estas la pli ampleksaj problemoj de nia tuta enkarna ekzistado, aŭ la problemoj pri nia karmo, kun kiuj ni naskiĝas, kaj kiujn ni devas superi ĝis nia lasta ekzistada elspiro. La kunigaj krampoj ĉirkaŭlimigas la problemaron de nia tuta vivo sur la Tero, ekde nia unua veno al la planeda malsupro (unua enkarniĝo) ĝis la momento de la lasta reveno (lasta elkarniĝo) en tiu ĉi fino de rekto, aŭ pli bone, en tiu ĉi fino de evolua ondo. [Kaj estas atentinde, ke ekzistas punktaj problemoj, kiujn ni kreas inter rondaj krampoj, sed kies efikoj transpasas la krampojn kaj kompromitas ĉiujn problemojn ene de la ĉi-enkarnaj rektaj krampoj kaj, depende de ilia graveco, ankaŭ de postsekvaj enkarnaj rektaj krampoj aŭ eĉ de la tutaj kunigaj krampoj de la planedaj ekzistadoj. Tiu estas la okazo de tiuj, kiuj havas tiom da akumulitaj malfacilaj problemoj, kaj kiuj ne faras eĉ minimuman klopodon por solvi ilin, malgraŭ tio, ke ili jam estas proksimaj al la fina kuniga krampo de siaj ekzistadaj nombraj esprimoj. En tiu ĉi fazo de la fermiĝado de la nuna kaj lasta tera lernoperiodo, ili, nekonscie, jam estas arigantaj la dokumentojn por la translokiĝo al alia elementa lernejo, en la galaksia periferio. 
Tamen, kie ajn ĉiu el ni ekstudos en la baldaŭa estonteco, la unua lernilo, kiun ĉiu ricevos tuj post la inaŭgura leciono, tio estos unu kuniga krampo, por ke li malfermu sian novan kajeron da ekzistadaj agoj kaj reagoj.] 
 
Kaj kiel solveblas la interrilataj problemoj de la ingadaj nombresprimoj? En Matematiko sufiĉas redukti al unu sola nombro la esprimoj, kalkulante unue tiujn, kiuj estas inter la rondaj krampoj, poste tiujn, kiuj estas inter la rektaj krampoj, kaj fine tiujn, kiuj postrestas ene de la kunigaj krampoj, tiel ke la fina rezultato estas nur unu nombro, aŭ pozitiva, aŭ negativa, sur la rekto de la realaj nombroj. Vidu ekzemplon:
 
{ 8 - [ -5 + ( 3 + 2 ) – ( -1 + 4 ) + 9 ] -5 }
{ 8 - [ -5 + (5) – (3) + 9 ] -5 }
{ 8 – [6] -5 }
{-3}
 
En la homa matematiko, la kalkulprocedo estas la sama, kun la diferenco, ke la nombroj-rezultatoj devas esti plej eble pozitivaj. Estas permesate, tamen, ke estu portataj kelkaj negativaj rezultatoj, por ke ili pozitiviĝu per la matematikaj operacioj inter la sekvaj nombraj grupoj.
Ni vivas senĉese interrilatiĝantaj, kaj la sekreto estas, ke ni ĉiam provu mem pozitivigi la energiajn rezultojn de niaj internaj kaj eksteraj interrilatoj. Ni konsideru, ke la negativo tiras nin malsupren, kaj ke la pozitivo tiras nin supren. Ju ni sukcesos en tiuj provoj, des malpli la profesoro-destino bezonos provigi-ekzameni nin tiurilate.
 
Ni iom rememoru pri la sumigo de relativaj nombroj: pluso kaj pluso faras pluson, minuso kaj minuso faras minuson. Sed la pluseco ou minuseco de la rezultato de pluso kaj minuso aŭ de minuso kaj pluso dependas de la absoluta valoro de la interrilataj nombroj en la operacio.
Por ekzemplo, agresanto ĵetas kontraŭ iu negativan energion ekvivalentan al -5. Se la celita viktimo de tiu ŝargo, kiel rebaton, kontraŭĵetas energiaĵon ankaŭ samvaloran kiel -5, la sumo estos -10. Laŭ la tre antikva leĝo de la Malnova Testamento (tiu pri “okulon pro okulo, denton pro dento”), estos ĉio kvitiĝinta. Sed tamen, laŭ la universala leĝo pri ago kaj reago, tia sumo (-10) estos egala al milito, pro tio ke estos duobligita la negativeco de la emocia medio.
Se tamen la celita viktimo rebatos la negativan agon (-5) per reago kun energia ŝargo samvalora kiel +5 (per preĝo, milda rideto, delikata parolo ktp), la rezultato de la operacio estos 0 ( -5 + 5). Li estos sukcesinta nuligi la negativan energion. Li reagis konforme kun la kristaj leĝoj (pardono, humileco, amo...) kaj konforme kun la tria neŭtona leĝo de movo, tiu pri reciproka agado aŭ ago kaj reago, kiu diras, ke du samfortaj korpoj unu kontraŭ la dua (eĉ se kun malsamaj celoj aŭ kun kontraŭaj valoroj), sin nuligas.
Fine, se la reago ekvivalentos al +10, ne nur ĝi nuligos la negativan energion, sed ankaŭ subjugigos ĝin al si, ĉar la pozitivo postrestos reganta en la interrilata medio. Ĝia valoro egalos al +5. Sekve, la celita viktimo ŝanĝiĝos en agresanton, eĉ se pozitivan, ĉar lia energio fariĝos pli granda ol la kontraŭa energio, kiu malnegativiĝos kaj disneniiĝos en la pozitiva magneta kampo de la medio. Estas tio, kio okazigas, ke malamiko transformas sin en amikon, petas pardonon, eĉ proponas protekton ktp (aŭ rapidas for). Ĉi-okaze la kristaj leĝoj supre menciitaj estos pli ol emociaj rezistaj ŝirm-armaĵoj. Ili estos ankaŭ armiloj por pozitiviga kontraŭatako. 
Estas tio, kio simile okazas en la nuntempa tera medio. Ĉar la nibiraj mallumaj fortoj estas relative multe malpli grandaj ol la alcionaj lumaj fortoj, eble en la proporcio de -5 kontraŭ +10000, baldaŭ la venko de la Bono estos certigita sur la manoj de Jesuo.
Tamen, ĝeneralsence, estas nenia batalo. Nibiro estas nur suĉanta negativan energion, dum Alciono estas injektanta pozitivan energion en la teran korpon. Ĉiu plenumas sian rolon. [Iel ajn, Jesuo akceptas nun homaj aliancanoj ĉe kelkaj punktaj pojndueloj, kaŭzitaj de eventualaj malkomprenemaj agentoj de la malbono. Jen estas la kristecaj armiloj por la intervena helpo: la forto de la preĝo kaj la energio de la Paco. Ĉu vi estas pojne preta, por helposervi Lin?]
Jen kiel ni devas solvi iom post iom niajn problemojn pri emociaj kaj moralaj matematikaj esprimoj, kaj tiuj sur la reala rekto, kaj tiuj en la imaga plano, por ke ili helpu nin kreski emocie, kaj por ke ni helpu aliajn kreski per ili.
 
Estas certe, ke ni ne havos tempon, por solvi ĉiujn niajn problemojn, pozitivigante ilin, des pli, ĉar ne ĉiuj ili estas facile identigeblaj. Multaj el ili eĉ ne ekzistas sur la rekto de la realaj nombroj, sed svarmas super nia konscienco, en la mondo de la imagaj nombroj, postulante de ni, multfoje, kompleksajn operaciojn kun binomoj, kvaternionoj[1], oktonionoj[2] ktp. Ili estas same problemoj niaj, sed ekzistas en transdimensiaj niveloj de realeco, kaj pri kiuj ni ne havas eĉ minimuman ideon, des malpli pri kiel solvi ilin scie. Sed ne tiel gravas scii. Kio pli valoras estas tio, ke ni provu solvi ilin per ĉiuj niaj konsciaj agoj kaj reagoj, uzante la universalan formulon de la krista amo, reduktita al la jenaj du esprimoj: “Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso” (leviĝante sur la absciso de la Fido), kaj “Amu vian proksimulon kiel vin mem” (flankeniĝante sur la ordinato de la Karitato). Kaj tiu universala formulo devas esti aplikata prevente, ne nur kiel reago. Ĝia konstanta preventa apliko malpliigas ĉirkaŭ naŭdek-procente la ŝancojn, ke ni suferos negativajn agojn. Eĉ al tiu, kiu ne ĉesas nuntempe fari ekzercon pri bono sur la evangelia kajero, la justeco ankaŭ alproksimiĝas de tempo al tempo, por postuli kalkulraporton, per maniero, se tiel diri, kontuza. Sed, ofte okazas, ke, ĝuste en tiu horo, la dia mizerikordo baras ĝian postul-agon kaj diras al ĝi jene: “Nun ne. Li (la iama ŝuldanto) ekzerciĝas pri karitato. Revenu poste.”
 
Finfine, Dio estas la Amo. Dio donas al ni komprenon. Konklude, la Amo donas al ni komprenon. Tamen la pli grandajn malfacilaĵojn por solvi unu aŭ alian problemon de la nekonsciaj planoj ni konfidu al la Superega Matematikisto de la Universo.
 
La plimulto el ni estas en siaj lastaj enkarnaj rektaj krampoj. Kaj eĉ se ni ne havos pli tiom da tempo por solvi ĉiujn niajn problemojn ĝis la lasta leciono en la tera lernejo, ni ne ĉesu elŝpari neŭronojn, celante solvi ilin. Tio eble ne certigos nian finan aprobiĝon, sed aprobigas nin parte, en la ekzameno de nia konscienco, pro la kvitiĝo de kelkaj ŝuldoj pri notoj el la pasinteco, ebligante al ni pli bonan lernantan vivkvaliton en la estanteco.
 
 
Ĉiu ago nia implicas unu nombron-noton, kiun ni donas al ni mem, sammomente, bluan aŭ ruĝan (kaj foje ankaŭ viol-koloran aŭ lilan). Memorindas, ke unu blua noto, kiu reprezentas amgeston, kovras amason da ruĝaj notoj, kiuj reprezentas la malbonojn, kiujn ni iam faris. [Estas logike: ĉiu ajn pozitiva nombro estas pli alta ol ĉiu ajn negativa nombro. Do +1 estas pli alta ol -1000. Krome, ne hazarde la bluo de la altaj notoj memorigas la ĉielon, kaj la ruĝon de la malaltaj notoj memorigas la inferon (aŭ simple nur indikas progreson atingintan aŭ tion, kio bezonas pliboniĝi).]
 
Ami, do, estas ĉiam la plej efika solvo por ĉiuj provoj kaj ŝuldoj de la pasinteco, de la estanteco kaj de la estonteco, kaj en la sama edukeja fizika instalaĵo, kaj en ekstera instalaĵo. Kaj la notkajero, eĉ se ĉifita kaj flaviĝinta, ĉiam akompanos nin, kie ajn ni estas, aŭ kien ajn ni iros, per seculum seculorum.
 
****
 
Estos aprobitaj pri tiu ĉi lasta lernoperiodo, same kiel pri la ekzameno por akceptiĝo en la gimnazion, aŭ pli bone, por akceptiĝo en la novan evoluan ciklon, kune kun la planedo, ne nur tiuj, kiuj plensolvis ĉiujn siajn problemojn, sed ankaŭ tiuj, kiuj solvis almenaŭ ĉiujn siajn pli gravajn problemojn ene de la nunaj enkarnaj karmaj rektaj krampoj, eĉ se kelkaj aprobiĝos nur treege pene. 
Siavice, la malmultaj ĉampionoj pri notoj, kaj kiuj eĉ ricevos honoran diplomon, estas tiuj, kiuj jam estas praktike aprobitaj, estantaj tie ĉi nur pro studenta devo kaj por helpi kolegojn kiuj sentas embarason pri siaj lastaj provoj-taskoj. Ilis solvis ĉiujn lernejajn problemojn, ekde tiuj en la unua lernojara enkarniĝo ĝis tiuj en la lasta. Kelkaj el ili eble eĉ ankoraŭ submetiĝas al ekzamenoj, sed tiuj ĉi havas karakteron nur konvencian por ilia akceptiĝo en la gimnazion.
La plimulto el ni aliaj, tamen, ankoraŭ pene submetiĝas al lernofinaj provoj, pro tio ke ni ne submetiĝas humile al la edukplano de niaj ascendintaj majstroj pri la disciplinoj de la Fido kaj de la Karitato. Ni devas, tamen, persisti en nia klopodo por aprobiĝo, sen memkondamnoj, des pli ĉar neniu povas vidi sian notkajeron (kiu estas unu sola por ĉiuj lernojaroj), por scii pri siaj eblecoj de aprobiĝo aŭ de malaprobiĝo. 
Ĉiu blua noto estos profitata en la estonteco. La notkajero inkluziviĝos en la dokumentaro de ĉiu lerninto post la fino de la kurso, eĉ en tiu de kiu estos alilernejigita, kvankam neniu notkajero estos tute sen ruĝaj, viol-koloraj aŭ lilaj notoj.
Kaj unu el la plej malfacilaj provoj por ni nuntempe estas rezisti al la magnete-negativaj influoj de nia propra anima medio kaj de la medioj eksteraj de ni, nun speciale ankaŭ tiuj de la nibira medio, forte malaprobigaj. Tamen, se ni ekzercados la spiritan intelekton de la sana prudento kaj de la saĝa utiligo de nia libervolo en la plenumado de niaj lernejaj devoj, kion ni kaptos ja, tio estos la magnete-pozitivaj influoj de nia propra memo kaj de la medioj eksteraj de ni, nun speciale ankaŭ tiuj de la alciona medio, forte aprobigaj. Sufiĉas al ni fari intiman lumon per la studo kaj praktikado de la Evangelio, por absorbi la eksterajn lumojn, favore al ni mem kaj al la aliaj, kaj tiel, movataj per tiel potencaj lumoj, propulsi niajn animojn cele al la evolua kresto kaj, de tie, cele al la lecionoj pri la senkondiĉa amo de la Kristo, la Majstro super la majstroj, en kies edukejo la enmatrikuliga departemento ĉiam funkcias kaj la lumportalo neniam fermiĝas al la bonvolaj kandidatoj. 
 
 
 


[1] En la angla ili nomiĝas quaternions. En la hispana, cuaterniones.
[2] En la angla ili nomiĝas octonions. En la hispana, octoniones.
 
 

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 14/04/2012
Reeditado em 15/04/2012
Código do texto: T3613089
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.