MULTAJ ANKORAŬ ESTAS VOKATAJ, SED... 2
DE LA OBSEDO AL LA OBSERVO.. 7
LA MALBONULOJ ESTAS SENIGITAJ DE NIA AMO.. 12
FAMILIO: FOKUSO DE LUMO,  CELO DE LA MALLUMO. 16
FAMILIOJ, ANTAŬ LA SENENCEFALIO  NI NE IĜU LA SENKORULOJ  18
 

 
 
 

MULTAJ ANKORAŬ ESTAS VOKATAJ, SED...

 
La Kristo ŝatus, ke ĉiuj teranoj evoluu kune kun la planedo; ke ĉiuj soldatetoj de la “malamika armeo” dizertu el la malbono kaj disalkuru al la flanko de la Bono en tiu ĉi decida fazo de la granda armagedono. La oportuno estis donita (kaj ankoraŭ estas donata) al ĉiuj. La savarmea komandanto, nome Jesuo mem, ĉeestis persone sur la batalkampo, antaŭ du mil jaroj, kun la celo provi savi ĉiujn kontraŭ la vera malbono, nome la deviga transmigrado al la malsupera mondo. Post Sia fizika nevidebleco Li sendis, kiel daŭre sendas ĝis hodiaŭ, senditojn pri la Bono (inkluzive de la nomata Spirito Vero kaj de tiuj Spiritoj, kiuj estas arigitaj sub la ĝenerala nomo Sankta Spirito), en Lia nomo, por alportadi alarmo-mesaĝojn al ni, por ke ni fariĝu soldatoj de la Paco kaj de la Amo, do Liaj rektaj sekvantoj.
Li ne sukcesis konvinkigi ĉiujn el ni. Tamen, pere de la apostolo Paŭlo, Li lasis peton al tiuj, kiuj rekonas sin kiel Liajn sekvantojn: “Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio” (Romanoj, 12:2).
Okazas nur, ke la tempo de la granda planeda transiro jam alvenis. Same okazas, ke ĉiuj teranoj, kaj bonaj kaj malbonaj, kaj pentintaj kaj malmolnukaj, kaj kleraj kaj nekleraj, estas same filoj de Dio, kaj pli aŭ malpli frue ni ĉiuj prilumos nian dian konsciencon. Neniu el la ŝafoj de la Paŝtisto el Nazaret perdiĝos, eĉ se ne ĉiuj ili eniros en Lian ŝafejon antaŭ ol la venonta galaksia tago heliĝos.
 
“Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas ĉion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. Mi kaj la Patro estas unu.” – Johano, 10:27-30.
 
Tamen, la ŝafoj kiuj ne eniros baldaŭ, tiuj iam estonte eniros, kun certeco. Neniu restos ekstere, aŭ en la “ekstera mallumo”, poreterne. Dio “volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj” (Timoteo I, 2:4), kaj kontraŭ Li ekzistas nek tempolimo nek spacolimo nek dimensiolimo. Li estas la mastro de ĉiuj tempoj, de ĉiuj spacoj kaj de ĉiuj dimensioj. Kaj Lia amo estas senfina. Kaj Lia volo estas superrega.
 
[“Ni estas kondamnitaj evolui”.]
La plimulto el ni bezonos pli multe da tempo, por prilumi la dian konsciencon. Estas logike, ke tiuj pli krudaj kaj malbonaj el ni devos esti fortiritaj for de la Tero, al iu loko, kie ili restos, ĝis ili estos vibre regeneriĝintaj. Kiam ili elradikigos siajn moralajn kancerojn enfiksitajn funden en la animon, tiam ili estos kapablaj reveni al la Tero, kiu tiam jam estos transiĝa mondo, pli bona mondo.
Nenio estas pli providenca, do, ol loĝebla fizika mondo je atmosfero simila al tiu de la Tero, kaj al kie ili povos translokiĝi kaj daŭrigi sian evoluan marŝon. En la spaca aero, erarvagante eterne, estas, kie ili ne povos resti; en infereca regiono tie ĉi en la Tero mem, ankaŭ ne. Ili transloĝiĝos, do, eksteren de la Tero kaj ties orbito, laŭ avertas Mateo, 8:12, nome: “la filoj de la regno estos elĵetitaj en la eksteran mallumon” (aŭ, laŭ nuntempaj kromprenoj, en Nibiron). [El la kunteksto de tiu biblia peco ni konkludas, ke la “filoj de la regno” estas la regatoj de la monduma sistemo, kie superregas la malvirtoj, la malbonaĵoj, la egoismo kaj la malamo, do ne agordiĝemaj al la celoj de la krista iluminado. Ili kontrastas kun la filoj de la ĉiela regno, el kie venas la Lumo.]
 
****
 
Tie ĉi sur la Tero, kio rigardeblas, tio estas la grandaj ideologiaj bataloj de fortoj reprezentantaj la Bonon (preparaj por la nova vibra tono, kiu devos regi) kun tiuj de la malbono (mizonovisma, malprogresema, kadukiĝinta, kiu devos malregi).
Flanke de ĉio ĉi tio estas aperanta iom post iom disa komunumo de homoj kun konscienca kvociento multe supera al tiu de la meznombro kaj flanke de la psiko- kaj socioterorismaj apokalipsigaĵoj, eĉ se ili estas diaspore disigitaj tra la tera orbito. Ili ne dependas de tradiciaj kulturaj, filozofiaj, sciencaj aŭ religiaj ligiĝoj. Ili estas kunlaborantaj por la transrekonstruado de nia planedo, nun ankaŭ ilia.
Tio portas al la sento pri sekureco, ke la tutgloba transiro ne estas nur detrua aŭ katastrofa. Ĝi estas ankaŭ konstrua kaj konscienco- kaj am-eksploda. Multe da bonaj aferoj estas aperantaj ĉie, inkluzive ene de medioj ideologie rigardataj kiel eraraj kaj malprogresemaj.
Jam celagadas milionoj da brilmensuloj laŭ konscienco kaj amo, el pluraj superaj dimensioj kaj mondoj kaj el ĉiuj tempoj. Ili estas tie kaj tie, enfiltriĝintaj, provantaj disveki noblajn kaj futurismajn valorojn super la dujarmilismaj malnovaj moraloj.
 
La armagedono (aŭ la nomata fina batalo inter la bono kaj la malbono) jam plene okazas, eĉ se ni ankoraŭ ne bone atestis ĝin per niaj sentumoj, kaj ĝi ne estas milito propre dirite. La armeo de la Bono estas enorme pli granda, ankaŭ ĉar ĝi estas svarme ricevanta aliancanojn, elvenintajn per interstelaj superŝipoj, el superaj mondoj, dum la malbonestroj estas trude transsendataj al vibre malsuperaj mondoj, per interplanedaj ĉelveturiloj. Tamen la armeo de la malbono ankoraŭ estas pli bruema, tiom pli ke ĝi havas plenan apogon en la sensacia amaskomunikilaro, kaj ĝi estas tio, kio volas batalon, multan batalon.
Tiu provo pri hekatomba konflikto havas sian pravon de ekzisto. Iel ĝi kontribuas por la necesa samnivelado de la biartikita tramo de la homa vojaĝo sur la Tero. Ĉiuj agoj estas permesataj kaj kontrolataj, dum ili havas ian utilon, ian celon. [Kaj alvenis la horo, por ke la tera evolua tramo startu cele al pli supra stacio, eĉ se ĝia pli peza vagono (tiu pri la homaj negativaĵoj) penas rezisti al la ascenda almovo. Okazas, ke la nuna fuelo de la motorvagono (tiu pri la spiritaj pozitivaĵoj) estas de supera deveno, ne dependanta de la krudmaterialo de la homaj mensaj energioj, kvankam estas bonvena ia ajn energia fuela kontribuo elradianta el ĉiu bonvola koro.]
Kaj en tiu agitita fina vojaĝetapo, ĉiu racia kaj rezonpova estaĵo, kiam li ne estas pasaĝero de unu vagono (tiu de la morala progreso) aŭ de la alia (tiu de la malbono kaj de la progreso simple tekno-hedonisma, konsumisma, milita...), estas, minimume, vojaĝanta nekonscie en la pakaĵdeponejo de unu el ili.
En tiu ŝajna ‘tria mondmilito’ (pli inter animoj ol inter armiloj), okazas aniĝoj, aliancoj, realiancoj kaj disiĝoj aŭ dizertoj ĉiumomente. Ili okazas per individuaj aktivaj aŭ pasivaj poziciiĝoj antaŭ la oftaj situacioj, kiuj postulas decidojn por aŭ kontraŭ ŝanĝetoj tie kaj tie ĉi, jen rilate al si, jen rilate al ĉiu ajn proksimulo, kiu troviĝas en konjunkcio kun la rigardanto.
Meze de la pafado, kvazaŭ hazardaj viktimoj de vaganta kuglo, aŭ kiel adresatoj de savaj gracoj sen kaŭzo, estas tio, kio neniu estas.
Sed ĉio tio estas portempa. Ni ripetas: ne ekzistas armagedono propre dirite. Trovi, ke estas ekzistanta fina spirita milito, per egala potenco, inter la bono kaj la malbono, estas doni multe da graveco al la malbono, aŭ pli bone, al la freneziĝanta malbono (ankaŭ nomata “kaŝita regado” (rilata al regado de la mallumo), kun etendaĵoj en ambaŭ teraj vivdimensioj). Cetere, ne eĉ la malbono, kiel konkreta substantivo, ekzistas ĝustasence. Siavice la mallumo ekzistas, kiel kolektivo de la malbonuloj, kiuj sisteme plezuriĝas pro malignaj agoj.
La mallumuloj ekzistas kiel agantaj verboj, sed ne kiel propraj adjektivoj. Ili estas estantaj malbonaj, sed ili ne estas esence malbonaj. Ankaŭ ili estas filoj de Dio, do kun dia fajrero ene de si, esperante la vekan faktoron, nome la propran superan konsciencon. Ankaŭ ili havas la dian protekton laŭ sia evolua grado, eĉ pro tio, ke ili plenumadas la rolon, per la armilo de la suferigo, instigi aliajn malbonulojn fariĝi bonetaj kaj la bonetaj fariĝi pli bonaj. “Estas necese, ke venu faliloj”. Ni bezonas la mallumon aŭ a suferon de la negativaĵoj kiel matematikan parametron, por ke ni povu deziregi la bonon de la de lumaj pozitivaĵoj sur la evolua reala rekto.
[Multaj malbonuloj, kun vojaĝbileto jam markitaj al Nibiro, iom vidos la Novan Eraon, antaŭ ol ili forveturos. [“kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.” – Mateo, 24:30.] Ili rigardos la duonrekton de la pozitivaj nombroj, eĉ se de sub la ordinato, antaŭ ol ili malsupreniros al sia nova evolua ondo en la kosma nokto. Tiu rigardo estos al ili dia amgesto. Ĝi taŭgos por ili kiel celo, por ke ili deziru reveni. Kompreneble, en la morala mallumo, kie ili vivis, ili ne povis vidi la gradan alvenon de la lumo. Estas ĉiam bone havi registritan, eĉ se en la nekonscia memoro, realecon pli bonan, por ke ni revu atingi, ĉu ne vere?
Krome, necesas elstarigi, ke la nova evolua ondo, sur kiu ili surfados, ne konsistos el rekto ekzakte rekta cele al la kosma malluma senfino; ne. Ilia nova trajektorio estos duonrekto ne senfine neeŭclida, ĉar ĝi permesos al ĉiu vojaĝanto, post longa cirkonferenca irado, reveni al la sama punkto (kvankam tiu punkto ne plu estos la sama, nek situos plu sur la sama punkto de la spaco, de la tempo kaj de la dimensifasko), eĉ se post miloj da jaroj, por solvi la ekvacion-veron, nome ke “Dio... volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero”.]
 
Tamen la Majstro estas ĉiam prizorganta kaj kontrolanta ĉion de tie supre. Kvankam Li jam donis al ni la kalkullibreton, por ke ni mem studu ĝin kaj lernu nete, Li daŭras korektanta kaj kunreganta niajn destinojn, ĉiam favore de ni. Malgraŭ tio, ĉe la ekzercoj pri interrilataj nombraj esprimoj, la ŝanĝoj de negativaj signoj al pozitivaj signoj, en ĉiu ago aŭ reago, kiun ni estigas, dependas ĉiam de ni mem.
La Majstro permesas, ke ni mem kreu niajn problemojn-kaŭzojn. Tio estas parto de la pedagogia ludo. Sed Li ĉiam donas helpeton, pere de gardanĝeloj-monitoroj, por ke ni solvu kiel eble plej bone niajn problemojn-efikojn, ĉiam inspirante nin remalfermi la kalkullibron de la Evangelio, memvole, por revizio. [En ĝi estas la sola formulo por solvi ĉiujn homajn problemojn: la amo, jen etendita sur la ordinato, de la punkto, kie ni staras, al la negativa maldekstra flanko, jen levita sur la absciso, de la punkto, kie ni staras, al Dio.] Estas postulata de ni sole nur la  fajna agordo de la preĝo aŭ almenaŭ de la preĝostato.
 
Nenio okazas hazarde. Kiam iu turmentanto-viktimo kruciĝas kun nia vojo, li nur venas, ĉar iel ni altiris lin per nia malluma pasinteco, pro iuj rilataj rektaj krampoj missolvitaj kun li aŭ kun iu alia. Tamen li venas ankaŭ serĉe de lumo, nia aŭ de iu alia proksima al ni.
Kiu etendas la manon, por frapi nin sur la vango, iel tiu etendas la manon, ankaŭ por peti nian bonon.
Iel estas necese, ke venu malbono, sed jam estas multe pli necese, ke revenu bono  kiel  refrapo.

 

DE LA OBSEDO AL LA OBSERVO

 
Ĉefe dum tiu ĉi iom kaosa fazo de sociaj kunvivadoj, la neprogresintaj Spiritoj, kiuj havis la oportunon reenkarniĝi lastan fojon sur la nuntempa Tero, kalkulas kun nia amo, por ne refali, des malpli defali en la transmalluman moralan kondiĉon. Kaj ni ne forgesu paroli, ke neniu el ni estas plene libera je falo en gradajn abismojn. Preskaŭ ĉiuj ni ankoraŭ estas en la sama egaliga ŝipo. Kaj pli intensaj tempestoj ankoraŭ venos kiel parto de la ĝenerala lasta ekzameno.
Ni devas prezenti ankaŭ la alian vangon al la batinto, jen li estas malbona, jen li nur statas malbone, kaj ni devas komence prezenti la vangon de la pardono, ne nur al la enkarniĝintoj, sed ankaŭ al la nevidebluloj, kiuj estas provantaj tumultigi niajn ĉirkaŭaĵojn. Per la pardono ni levas nin super la malaltan ofendan vibrecon, kapabligante nin emocie prezenti kontraŭbaton el lumo. Tiel, kiu estos malsupre aŭ malantaŭ la agresa ago, tiu aŭ suprenleviĝos, tirote per nia luma filigrano, aŭ fuĝos al la ombrejo, eĉ se portante la fajreron de nia gesto en la koro.
Post tiu kvazaŭa “psikoanaliza seanco” (inter la obsedanto, la obsedato kaj foje la doktrinanto), la malmolkorulo eble ne regeneriĝos tuje, sed neniam plu li revenos tiel brue (kondiĉe ke la kuracato komencu memmalobsediĝi tuje).
[Sammaniere la “obsedanto” Nibiro ne plu estos la sama post ĝia venonta preterpaso antaŭ la Tero. Ĝi lavos la Teron de ties pli rezistemaj malhelaj punktoj, sed ankaŭ levos sin per ties helaj punktoj, pli lumaj.]
Ĉiu malbonulo iam estis ankoraŭ pli malbona. Kaj li povos esti malpli malbona, aŭ eĉ povos regeneriĝi je iu ajn momento. La personoj evoluas, kiom ajn longe ili restas orbitantaj ĉirkaŭ sama malluma punkto de ideoj kaj sentoj. Iam, motivitaj de pozitiva kaj pozitiviga kataliza faktoro, ili fine cedas al la altiro de feliĉiga kaj liberiga luma punkto. Ĝis tiam, paciencon kaj insiston en la evangelia doktrinigo.
Por povi kompreni certajn superajn moralajn valorojn, kaj agi laŭe, multaj cistombaj kaj transtombaj personoj bezonas kontinuan incidon de pli kaj pli profunda lumigo per la laserradio de la senĉesa krista amo, ĝis ili povos moligi, malveldi, malglui kaj fortiri ĉiujn obstaklojn kaj tavolojn da nescieco, ribelo, orgojlo, senamo, tro malgranda memestimo kaj aliaj monstraj ŝeloj de sur sia animo, por fine povi prezenti iun brilon kaj komenci novan periplon, nun pli spiralan ĉirkaŭ sia propra konscienco, ekspanciiĝante en la direkto al la galaksia lumo, kune kun la persono Tero. Tiu instrumento de lumiga tajlado estas multe pli milda kaj efika, ol la gruzilo de la doloro.
Eĉ fajrero malgranda, konstante frapante, prilumas la monton-animon granitan. Tio estas, per fajrero post fajrero, la malluma obsedanto, ‘kontraŭobsedata’ per ama kaj instrua lumterapioj, nepre estos prilumata iom post iom, ekmovante sin, por iri el la mallumo al la vojo de la unuagrandeca stela lumo, kiu estas la lumo de la Kristo.
[Jen tio estas la pli granda celo de la spiritismaj laboroj por spirita malobsedigo: formovi la obsedanton de la obsedato kaj formovi la obsedaton de la obsedanto, instigante ambaŭ al intima reformo, kiu kapabligas ilin al nova marŝo survoje al la lumo, per la praktikado de la evangeliaj lumvirtoj. Tamen ĉiu ajn, spiritisto aŭ ne, povas eksperimenti tion en la tagnokta interrilato kun la aliaj kaj kun si mem, aŭ pli bone, kun la negativa flanko estanta en la aliaj, kaj kun la negativa flanko estanta en si mem. Ĉu teknikoj? Ne tiel gravas. Kio gravas en principo, estas la dono de amo al la aliaj, same kiel al si mem, kaj la evangelia doktrinigo pri kaj per la pacigaj sentoj, uzante pensojn, vortojn kaj agojn. Kompreneble faka institucia helpado estas pli efikiga.]
La viktimo kiu suferas pro obseda proceso, kaj kiu deziras sincere elliberiĝi el tiu nevidebla sieĝo, devas fari sian parton, havante la iniciativon forigi la praktikan faktoron kiu altiras la obsedon. Tiu ĉi povas esti materia, emocia, morala aŭ mensa, kaj nun ankaŭ astrala. [Jes. La proksimiĝo de la planedo Nibiro kaj ties pereigajn energiajn influojn estas ia speco de  kosmobsedanto, kontraŭ kiu ne devas ĉiuj singardi per la samaj evangeliaĵoj.] ,
Kaj ni ne forgesu paroli pri la pli subtilaj obsedoj, kiuj sieĝas pli longe nur la mensan korpon, fascinante la subjektojn-objektojn per ekskludemaj ideologiaj strukturoj, kiuj, multfoje dirinte sin nome de la klereco, de la justeco, de la pureco, de la moraleco, kaj eĉ nome de Dio aŭ de Alaho, reliefigas fanatikecojn, katenajn dogmojn, malvarmecon aŭ malmolecon de la koro, kruelaĵojn, subpremadojn, antaŭjuĝojn, eŭgenismojn, socian nefaremon, sisteman pesimismon, individuan kaj korporacian egoismon, hedonismon, socian alienadon, neklerecon kaj ĉian ajn ismon, logion aŭ zofion kiu neniel konverĝas al la pura Evangelio de Jesuo.
[Laŭlonge de la tuta homa historio sur la Tero tiaj ideologiaj strukturoj estas dissemintaj pli da malamikiĝoj, mortoj, amasdetruoj, sociaj kaj mediaj malekvilibroj, suferoj, malesperoj kaj ĉiaj malprogresaĵoj, ol veraj libereco, egaleco kaj frateco. Kaj malbone estas, ke iliaj supre aluditaj reliefigoj, nehomaj, ankoraŭ estas la kolonoj de apogo al la makroorganizacioj de la malbono sur kaj ĉirkaŭ la Tero. Ili estas influantaj ĝis nun, pli ol iam, por pliaj kruelaĵoj, skandaloj, maljustaĵoj kaj diversaspektaj violentoj. Ili konkuras kun la bonaj novaĵoj kaj kun la elmontroj de paco, solidareco, etiko kaj morala progreso, kiuj disvastiĝas multe pli abunde sur ĉiuj partoj de la terglobo, eĉ se ne tiel disanoncataj.]
En tiaj ideologiaj obsedadoj ne agadas unu individua obsedanto, sed tuta legio aŭ reto da obsedantoj-prozelitoj, formiĝinta kaj pliperfektiĝinta foje antaŭ multaj jarcentoj, kun gvidoj kaj branĉoj en ambaŭ teraj vivdimensioj.
Ofte okazas, ke la obsedato mem estas eksmembro de unu el tiaj makroidearoj, de kiu nun li ne sukcesas facile liberiĝi, almenaŭ dum li daŭras diiganta postsignojn de similaj ideoj, kiujn en la fundo li, eĉ se nekonscie, ankoraŭ nutretas.
[Ordinare, dum la anesteza efiko de tiuj ideologiaj fascinoj, kiu povas longedaŭri inter dimensioj kaj eĉ inter enkarnaj ekzistadoj, tiaj obsedantoj kaj obsedatoj forĵuras rekte aŭ nerekte la amon, la solidarecon, la humilecon, la komprenemon, la pardonemon kaj aliajn sentojn tipe kristajn. Fine, en la praktiko, ili forĵuras la Rabenon el Galileo mem, kiu estas forpelita el la tendo ankoraŭ dum iliaj unuaj formiĝaj kunvenoj.]
Tamen, pro la alveno de la novaj kosmaj lumegoj, tiaj multobsedaj strukturoj jam estas malmuntataj, ĉar ĝiaj bazoj apogas sin nur sur la ŝlimo de la mallumo.
 
****
 
Ĉiu el ni jam apartenis iam al iu organizacio de la malbono.
Se iu obsedato, nun deziranta liberiĝi, ne scias, kiu estas la altira faktoro de la obsedo al li, li komencu tuje la universalan kontraŭobsedan proceson, bazitan sur la preĝo, sur la viglado kaj sur la ĝenerala praktikado de la evangeliaj virtoj, dum li submetiĝas al faka kuracado.
Observante la obsedanton antaŭ si, sed observante ankaŭ, ĉefe, la horizonton de la galaksia lumo, kiu naskiĝas malantaŭ li, kaj al kiu ĉi tiu rifuzas turniĝi, la obsedato komencas forigi, antaŭ ĉio, la sieĝon el mallumo kiu estas en si mem.
 
Ju pli ni konjunkciiĝos kun la granda evangelia lumo, absorbante ties energiojn per la praktikado de noblaj pensoj, vortoj kaj agoj, des pli ni emanigas iom da reflekta lumo. Tiu ĉi, siavice, projekciiĝas sur la eksteran ankoraŭ malluman punkton, nome la eklipsan obsedanton, kiu tial estas momente ekprilumata. Pro tio, aŭ li ekdancas, ricevinte luman stimulon sur siajn spegulneŭronojn, aŭ li fortiros sin de la lumfesto.
Varbiĝante per korpo kaj animo al la amservado laŭ Kristo, kun optimismo, viglo, ĝojo, muziko kaj iom da danco, eĉ se pere de iu ajn ismo, logio aŭ zofio pri la bono, ni pozitivigas pli kaj pli niajn proprajn negativajn nombrojn, ebligante tion, kio plej gravas, nome la memmalobsediĝo kaj la observado de la reguloj pri la saĝa kunvivado kaj pri la estimo al si kaj al la aliaj.
Ni ne povas ĉesi produkti en la kultivejo de la ilumina bono, nek longe deprimiĝi, nek suferi obsedajn kaj memobsedajn sieĝojn. Ni perdu neniom da tempo.
 
La nunaj tempoj estas por ŝanĝiĝoj. La Tero mem submetiĝas al malobseda kuracado per superaj vibroj kaj lumterapio. Ni zorgu pri ni kune. Se ni ankoraŭ ne estas plene puraj nek iluminitaj, ni treniĝu kune kun nia morala plipezo, kun niaj mallumaj punktoj internaj kaj eksteraj al ni, sur la luma vojo de la karitato, pardono, ĝojo, fido kaj espero. Tiu vojo en si jam estas la laborkultivejo mem, la vinberejo de la Sinjoro, kie ia ajn bonvolema manlaboro, jen por semado, jen por rikolto, estas ĉiam bonvena. Kaj se iu parazita malluma punkto ne eltenos tuje la proksimiĝon de la lumo, ĝi devos malligiĝi aŭtomate de sia gastiganto (la mastrorganismo) kaj ekiri laŭ orbitoj malpli blindumemaj.
 
Ĉio ĉi tio, se komencata prefere kune kun la malobseda proceso, eble ne modifos tuj la malican karakteron de la obsedanto, sed prilumos la propran vibran ĉirkaŭbarilon de la obsedito, kiu, pli frue ol malfrue, nuligos la ŝargon de la negativa energio de sur si.
Obee al unu el la direktivoj de la Majstro, ni devas ami ankaŭ niajn malamikojn. Kaj ni refraktu en ilia direkto la saman lumon, kiun ni ricevas de la Alto.
Tiuj niaj fratoj ne falas sur niajn ĉirkaŭaĵojn hazarde. Ili venas, por trudi al ni edukon, eĉ se la edukon eduki ilin. Ili estas observataj, same kiel ni. Ili plenumas ian utilan rolon kaj ankoraŭ havas eblon elaĉetiĝi pri kelkaj makuloj el la pasinteco, se ne ili ne plu estus sur la Tero.
Kaj se ni sekvos ĉiam kun la lanterno de la frateco prilumanta nian vojon, tio estas, amante ĉiujn anticipe, ni malgrandigos pli kaj pli la eblon, ke la destino batu al ni la vangon.
 

 

LA MALBONULOJ ESTAS SENIGITAJ DE NIA AMO

 
Ni devas ami unuj aliajn, same kiel la Kristo amis kaj amas nin. Se iu ankoraŭ ne amas nin, ni amu lin duoble, nianome kaj Lianome. Nun ni faru por li tion, kion iun tagon li faros por ni, kaj ni faru nun tion, kion ni ne faris antaŭe por li, nome bonon. Ni provu veki la dian fajreron en lia interno, etendante nian lumon, kiel ajn malgrandeta tiu ĉi estas, en formo de materia, emocia aŭ spirita helpo.
 
Neniu estas centprocente luma, kaj neniu estas centprocente malluma.
 
"En ĉiu homo estas anĝelo kaj diablo. Tre ofte unu el ambaŭ estas multe pli potenca, ol la alia. Eĉ kiam ĝi estas la diablo, ĉiam serĉu la anĝelon. Forgesu la difektojn de la aliaj, memoru iliajn bonajn ecojn. Ĉiam parolu al ilia bona parto, neniam al la malbona. Tiel vi kuraĝigos multajn homojn kaj vin mem feliĉigos. Vi plifortigos la bonajn ecojn kaj ekdetruos la malbonajn." – de la avo de Karlo, persono de la samnoma romaneto, de la svisa profesoro, historiisto kaj verkisto Edmond Privat (1889-1962), originale verkita en Esperanto.
 
Antaŭjuĝe ni emas vidi nur la negativecon de la aliaj, sed neniam la pozitivecon de ili jam atingitan. Tio estas eraro, kiun ni bezonas urĝe korekti sur nia kajero de fratecaj ekzercoj.
Ni forgesemas, ke, tiu, kiu rigardas iun kiel malamikon, havas mem la malamikecon en si kontraŭ li, aŭ el la estanteco aŭ el la pasinteco.
Kiu hodiaŭ kruciĝas kun nia vojo en la rolo de malamiko, iel tiu venis kondukita de kosmaj reĝisoroj. Li venis, por reguligi kontojn en tiuj ĉi lastaj ĉapitroj de la homa sagao sur la Tero. Konscie li alvenas ofende alkriante, sed ankaŭ, nekonscie, helpopetegante kaj amopetegante. Iel, en la fundo, li volas liberiĝi de la malamo, kiun li sentas kontraŭ ni, eĉ se li ankoraŭ ne konscias pri tio.  Ankaŭ ni bezonas reguligi niajn kontojn kun li, per komprenemo, amo kaj pardono donitaj kaj petitaj.
La alciona suno brilos al ĉiuj, kiuj ankoraŭ estas tie ĉi. Kaj nur finos bone sian historion tiu, kiu faros ĉion eblan, por ‘malmalamikigi’ siajn malamikojn. La idealo estos, ke, en la lasta ĉapitro de la sagao, la bono ne venku la malbonon, sed konvertu ĝin.
 
Kiam ni kontraŭatakas malbonulon per bono, ni ne nur ne suferas lian negativecon, sed ni igas lin suferi la pozitivecon de nia bono. Temas pri interrilata armagedoneto, homo kun homo, venkota ĉiam per bono. Ĉe tia momento, ni povas esti elaĉetataj, elprovataj aŭ almisiataj prilumi. Tio dependas de la maniero, kiel ni reagas al la morala, emocia, fizika aŭ mensa sieĝo.
 
Ĉiuj persistaj malbonuloj stagnas dum pli longa tempoperiodo sur negativa nombrara peco sur la reala rekto. Sed, frue aŭ malfrue, ili spertos grandan malnegativan delokiĝon direkte al la aro de la pozitivaj naturaj nombroj. La malpliigo de iu ajn negativeco, per ia ajn pozitiva ageto, jam estas relativa pozitivigo de la rekta objekto de la ago. Oni nun fariĝas malpli minusa. [Ekzemple, -9 + 2 = -7. Eĉ se tiuj +2 estis enkalkulitaj per ago ekstera al la individuo (ekzemple per preĝo, dolĉaj vortoj aŭ fingrokareso), la rezulto ankoraŭ estos negativa nombro (-7), sed malpli granda ol tiu (-9) antaŭa al la pozitiva ago-nombro (+2).]
 
Iun tagon, ĉiuj, kiuj hodiaŭ trairas la vojon de la mallumo, eĉ se ĉiu en sia propra tempo, turniĝos al la Lumo, same kiel la planedaj personoj, ekzemple de la Tero kaj de Nibiro mem. Tiu ĉi ne plu estas la sama senkompata detruanto de la sunsistemaj orboj, ankaŭ ĉar tiuj orboj, kiuj jam estis ĝiaj viktimoj, same ne plu estas la samaj. Ĉio evoluas per cikloj, eĉ se kun multaj varioj de alteco kaj de tempo inter ili.
 
Laŭ la azerbajĝana verkisto, studulo kaj teoriulo Zecharia Sitchin (1920-2010), en ties libro “La 12-a Planedo”, la sumera civilizacio aperis sur la Tero preskaŭ subite. Plej certe, ili estis estuloj, kiuj venis amase el alia planedo, kun siaj jam pretaj civilizaciaj modliloj. Tiel, ĉio refariĝis pli facile kaj rapide tie ĉi sur la primitiva (aŭ reprimitivigita) Tero.
Ankaŭ laŭ tiu sama aŭtoro, ili aperis 4.000 a.K., koincide (aŭ ne) kun la tempo de la kreado de la alegoriaj Adamo kaj Eva.
Kaj estis la sumeranoj, kiuj la unuaj postlasis al ni la ideon pri Nibiro,  tiu entrudiĝema astro, ankaŭ nomata de ili kiel “planedo de la trairado”, kiu ne apartenas al la ekvilibraj kaj harmoniaj orbitoj ĉirkaŭ la suno, sed de tempo al tempo erarvagas meze inter la ĉirkaŭsunaj planedoj. Ĉu povas esti, ke per ĉio tio, ni povas pluimagi pri komunika portalo (aŭ almenaŭ pri pordeto) inter Nibiro, lando Nod (kiu, laŭ Zecharia Sitchin, en la sama aludita libro, tradukiĝas kiel “Lando de Migrado”) kaj la stela sistemo Kapelo? Aŭ ĉio tio povas nur konduki al imaga aŭ kona deliro pri tiu afero? [Laŭ Sitchin, la sumeranoj elvenis el Nibiro, ne el Kapelo, kaj Adamo kaj Eva estus teranoj mem, originale kreitaj sur la Tero.]
 
Dume, la malkaŝaj reprezentantoj de la mallumo rolas kiel mavuloj en la planeda transiro, provante infekti la homan kunvivadon kaj saboti la geoascendan projekton de la Kristo, ĉar tiu projekto implicos la tutan estingon de ilia negativa influa regado.
El inter la malpli mavaj, multaj, kiuj havas ian vibrecon profiteblan al la propra progreso, ankoraŭ havas la oportunon reenkarniĝi. Ili pentis kaj prenis sur sin la klopodon elaĉeti sian pasintecon de eraroj, por veki la retenitan bonon ekzistantan en ili. Malgraŭ tio, en la interrilata provejo, multaj ne regeneriĝas, aŭ ne plene regeneriĝas kaj ekservas por elprovigi aliajn, kiuj same estas provantaj fari sian lumon. [Tamen tiuj, kiuj, pro amasego da debetoj, estas procesitaj en la morala juĝejo, ekde la jaro 2000 ne plu rajtas reenkarniĝi sur la Tero, almenaŭ dum ili ne kvitigos sin, en alia planeda medio, de la sumo de siaj debetoj. Ni preĝu ankaŭ por ili. Iel, ni estos preĝantaj ankaŭ por ni mem.]
Kvankam ne estadas milito propre dirite, okazadas lokaj kontraŭstaroj en ĉiuj partoj de la Tero.
Droninte en mallumo, kaj dum tiu ĉi ne estas tute forigita de la Lumo, la malbono agadas ĉiamaniere, en geriloj aŭ en malfermaj batalejoj, provante varbi sekvantojn aŭ turmenti tiujn, kiuj rezistas al ĝiaj allogoj, kaj tiujn, kiuj ne estas firme poziciiĝintaj sur la kampo de la bono kaj de la laboro socie utila.
[Unu el la strategioj de la reprezentantoj de la kaŝitaj malignaj registaroj estas tio, dissemi inter la ceteraj teranoj la malamon al la institucioj, al la gvidantoj de la mondaj politikaj kaj ekonomiaj sistemoj, al la religiaj aŭtoritatuloj kaj eĉ al ili mem. Jes, la malamo, kiu estas malluma sento, en iu ajn kvanto kaj direkto, nutras kaj fortikigas ilin.]
 
“Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj; por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco”. – Timoteo I, 2:1-2.

 

FAMILIO: FOKUSO DE LUMO,
CELO DE
LA MALLUMO.

 


Estante dume malamataj, niaj fratoj el la mallumo plu havas povon agadi.
Ili enfiltriĝas en multajn sociajn mediojn, inkluzive la familian medion, por enflui en malamajn, malekvilibrigajn kaj malharmoniigajn agojn, kaj tiel generi la kaoson. Tio okazas, kiam ili trovas la spiritan pordon malfermegita al ili, tio estas, kiam la domanaro estas kun la spirita imuna sistemo tre fragila. Tiam ili rapide sukcesas veneni la medion, kaj ilia tentoj fariĝas multe pli faciligitaj. La efika antidoto kontraŭ tio konsistas el multe da preĝo, amo, pardono, kompreno, dialogo, emocia kaj morala purigado kaj multa bonhumoro, preferinde antaŭ ol la  viruso instaliĝos. [Kontraŭ tia premo el fero, voku Jesuon al  l’ afero! ]
 
Ni travivas momentojn de superekscitiĝo kaj de delikateco. La simpla bato al unu ies vango sur ĉi tiu flanko, eĉ se per unusilaba vorto, povas kaŭzi tumoron al la kontraŭa vango de la planedo. Malignan militan tumoron. Tio estas la efiko de la bato de la flugiloj de morala papilio kontribuanta, per eola energio, por la bato de la flugiloj de la drakoj, generante la kaoson en la moraleco kaj sekve en la geofizikeco de la planedo dum ĉi ties transiro.
Tio ne estas demando pri moraleco nek pri poezio, sed estas demando pri postviva inteligenteco. Hodiaŭ, pli ol iam, estas grave, ke ni elradiu lumajn pensojn kaj faru bonkorajn gestojn por ĉiuj homoj ĉirkaŭ ni, speciale por la membroj de la familio - la baza sociuniversa uzino de energio. Ni konsideru ankaŭ, ke la tuŝo al la vango de iu, kiun ni ŝatas, per kiso, faras tre grandan bonon, kaj al tiu, kiu kisas, kaj al tiu, kiu estas kisata, generante energion el pozitiveco kaj lumeco en ĉeno. Ĝi stimulas similajn respondojn kaj disetendiĝas tra la tuta ĉirkaŭa medio, reefikante jen en la estanteco jen en la estonteco de la tuta planeda psikosfero. Ĝi kontribuas, per eola energio, por la bato de la flugiloj de la anĝeloj, kiuj estas protektantaj nian teran domon kaj tial modifante antaŭviditajn transirajn planojn. Se ĉiutage ni premus sonorajn kisojn sur la vangon unuj de la aliaj, la sono produktita superus la bruon de la kanonoj kaj metus finon al ĉiuj militoj. Ni atestus la alvenon de la plej bela ekvinoksa printempo el ĉiuj tempoj, kun multa lumo kaj mildaj ventetoj produktitaj de koloraj papilioj, kiuj polenigas pacon kaj amon en ĉiuj medioj.
Kaj vi? Ĉu vi jam kisis hodiaŭ la vangon de iu, kiun vi tre ŝatas, por helpi savi la mondon?

 

FAMILIOJ, ANTAŬ LA SENENCEFALIO
 NI
NE IĜU LA SENKORULOJ

 
“Se la rankoro daŭros pli ol unu horo en nia kapo, ĝi malsupreniros al la koro.” – Spirito Ermance Dufaux, en ties libro Aŭskultante Sentojn”, diktita pere de la mediumo Wanderley Soares de Oliveira.
 
Se la rankoro algluiĝos al la koro, ĝi povos deformi ĝin, sekve deformante nin psike kaj, depende de la tempodaŭro kaj de la kuntrafado de aliaj emociaj narkotaĵoj, ĝi povos deformi nin perispirite, kiam ni malligiĝos de la fizika korpo, se ni ne estos havintaj sufiĉe da reĝustigaj amaj spertoj.
Kaj la tempo nun estas tre mallonga por ia ajn individua reĝustiĝo antaŭ ol finiĝos la granda planeda reĝustiĝo.
Pro tio estas grande kaj die grave, ke ni helpu postvivi, kun multa amo kaj alfluigo de bonaj energioj, la fizike senencefalajn aŭ neantropomorfe alideformajn infanojn, kiuj naskiĝas pli ofte nuntempe. Temas pri urĝaj elprovaj elaĉetoj, aranĝitaj de la Alto, antaŭ ol finiĝos la granda planeda transiro. Ni ne intervenu negative. Ia ajn ĉesigo de la vivo, kaŭzata de ekstere, ja estas monstraĵo.
Krome, ni konsideru, ke, laŭ la kosmojuro, al kiu ĉiuj ni estas same submetitaj, la naskiĝo de la homa estulo, kune kun sia jura personeco kaj kun rajto havi protektitan la vivon, okazas tuj post la formiĝo de la embrio kaj de la energia alligiĝo de la ‘spirito-dia blovo’ (kun ĝia perispirito kaj ties pakaĵo da stigmatoj) en la patrina utero.
Ni konsideru same, ke ne ekzistas nekuracebla malsano. Multaj el ili markas tutan enkarnan ekzistadon, sed ili venas, por ensorbi la kuracilon kun post-enkarna efiko, kiun la spirito plej bezonas, nome la homa amo. Tiu ĉi estas potenca terapio, kiu akcelas la gradan kuracon, ekde la regionoj plej atingitaj en la perispirito ĝis la emocia tavolo sur la koro, ĝis ĝi malfaros la mallumajn nodetojn de la unuaj rankoroj, kiuj komencis formiĝi multfoje antaŭ pli ol mil jaroj.
Tamen, se en tiu ĉi enkarna oportuno de ekstrema rimedo, por saniĝi definitive, la spirito suferos per la tranĉilego de la infan-mortigo, tio povos malakceli dum pliaj centoj da jaroj la rehomformiĝon de la perispirito. [Escepto estas la superaj estuloj, kiuj pasigis centojn da jaroj for de la tera krusto, aŭ kiuj neniam antaŭe enkarniĝis tie ĉi, kaj kiuj, en sia unua enkarna sperto, ankoraŭ ne estas biokemie adaptitaj al la vibre kaj magnete peza tera medio. Kelkaj rektaj komisiitoj de la Kristo, venintaj por reĝustigi la vibran tonon de la homaro mem, povas lumi inter ili.]
Do la  senencefaluloj kaj aliaj homoj el ni ekster la tradiciaj homformoj devas esti traktataj per multa amo, inkluzive per bonaj pozitivaj stimuliloj, kiaj specialaj muzikoj, koloroj, lumoj, preĝoj, alpensoj... de antaŭ ol ili ekvidos la eksteran materian lumon. Ili estas normalaj membroj de la hejma familio, de la homara familio, de ni mem, ekde ilia unua tago en la utera loĝejo. Ili venis al nia kunvivado, por peti nian amon kaj por amigi nin. La bezono de ama reĝustiĝo ne estas nur de ili, sed de ĉiuj ni, kiuj ankoraŭ havas postsignojn de niaj moralaj deformoj por elaĉeti. Iam ili dankos nin vid-al-vide. Dio rekompencos nin.

 

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 30/04/2012
Código do texto: T3642487
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.