(ANKORAŬ) NEIDENTIGITAJ FLUGANTAJ OBJEKTOJ.

 
“Materio estas kongelita lumo.” - David Bohm, angla-usona fizikisto (1917-1992).
 
Ni kutimiĝis vidi la lumon, per ties materiaj manifestaĵoj, nur surbaze de la tridimensia fizika optiko. Sed ekzistas ondoj de fotonoj en pluraj niveloj kaj en diversaj dimensioj en la universo.
Tagnokte estas okazantaj la fenomenoj nomataj “aperaĵoj” de transdimensiaj objektoj tie ĉi en nia tridimensio, eĉ se ni ne vidas ilin amase per nia antropomateriaj okuloj, dume. [Ni ankoraŭ estas tridimensianoj, do tre limigitaj al niaj karnaj sensoj. Kiam ni fariĝos kvardimensianoj, post la malleviĝo de la transira polvo, tiam niaj spiritaj sensoj estos tre pli potencaj.]
Tiaj aperaĵoj sur aŭ super nia geokrusto estas lumaj per si mem aŭ estas prilumitaj de nia suno. Ili estas okazantaj, ne simple por mirigi nin, nek por diri, ke ni ne estas solaj en la universo. Ili okazadas, ĉefe por kompletigi komunikajn kaj transportajn procesojn inter la tera mondo kaj la transplaneda makromondo, aparte la alciona mondo. Ili havas lokon tiam, kiam la objekto aŭ estulo eliras el la kvara aŭ kvina dimensio, en kvintesenca formo, per alia portanta objekto same tia, sed kiuj, alproksimiĝinte al la tera tridimensia medio, bezonas densiĝi dum iom da tempo, por povi liveri (doni) eksterteran objekton aŭ estulon, aŭ ricevi (forpreni) teran objekton aŭ estulon.
Historie, vidate de sur la tera krusto, la transspacaj veturiloj estas nomataj NIFOJ (Neidentigitaj Flugantaj Objektoj). Oni kredas ofte, ke ili estas gvidataj de aliplanedaj estuloj, sed en vero multfoje ili estas gvidataj de estuloj el ĉirkaŭdimensio de la Tero mem. [La aerospaca teknologio de la kvara geodimensio estas miloble supera al la nia de la tridimensia krusto. Nia teknologio estas triakvalita, laŭlitere.]
Nuntempe tamen, pro la planeda transiro, alcionanoj alvenas milionope. Kaj ili ne venas flugante tra la spaco, ĝis ili alvenos tien ĉi; ne: Ili venas per gigantaj aerŝipoj je altega teknologio (tre pli supera ol tiu de niaj kvardimensiaj veturiloj), havantaj fortegan propulsan lumenergion. Vidataj de tie ĉi malproksime, ili similas al falsteloj devenintaj el la profunda ĉielo. Iliaj aperaĵoj estos pli kaj pli videblaj nudokule.
 
****
 
Ordinare, tio, kio estas vidata de ĉi tiu flanko (de la tria dimensio) povas esti malluma en la pli proksima paralela dimensio aŭ subdimensio, kaj reciproke. Tio dependas de la vidakreco kaj vidtrejnado, krom la bezono kaj morala alteco de tiu, kiu poziciiĝas por observi. Kaj vidu, ke ni parolas pri la Tero mem.
Ni bezonas pli abdukcii la retinon, por vidi ankaŭ mallumajn kaj lumajn objektojn per la kosmospirita optiko, tre pli ampleksa kaj kiu entenas ankaŭ la multdimensian materion. Dum tia retina abdukcio ne eblos, ni provadu akrigi la filozofian vidadon pri la kosmotransiraj faktoj, per la optiko de la Scienco kaj per la ekspansiigo de la konscioveka krista amo.

 

ESTAS ANTAŬVIDITAJ TRI TAGOJ DA MALLUMO
 EN DECEMBRO

 
Estas antaŭdirite, ke okazos tri tagoj kaj tri noktoj da mallumo en la fino de tiu ĉi jaro, ĝuste en la 22-a, 23-a kaj 24-a tagoj de decembro.
[Estu registrite, ke, en Optiko, “mallumeco” estas la eco de ĉio, kio ne havas lumon, aŭ pli bone, kio estas sen lumo. Mallumeco estas la malesto de lumo, ne koloro. Nigra estas koloro. Rilate la homan estulon, la nomo nigra identigas ebanhaŭtan nuancon, laŭhistorie. En Esperanto ekzistas la vorto “negro”, por difini specife la nigrahaŭtan homon, dum la vorto “nigra” reprezentas la nigran koloron vastasence. Same la esprimaĵo “raso” estas rifuzata lastatempe, ĉar modernepoke la dividoj de homgrupoj karakteriziĝas multe pli per la kulturo ol per la fizikaj trajtoj, des malpli per la koloro de la epidermo da la homaj personoj. Do, anstataŭ “homaj rasoj”, diratas pli ĝuste “homaj etnoj”.]
Ĉar ankoraŭ estas nenia antaŭvido aŭ antaŭdiro, ke io je astronomia grando estos inter la suno kaj la Tero dum tiu tritagdaŭro, estas probable, ke tiu antaŭvido estis interpretata laŭlitere pri tio, kio okazos nur laŭ spirita senco aŭ laŭ morala senso. Eble tiu antaŭvidita tutgloba lummankego estos nur la malluma mantelo kiu jam estas super la enkarniĝinta homaro. Ĝi povas esti pliampleksiĝo aŭ pli granda densiĝo de tiuj “simbolaj ombroj”, aluditaj de Emmanuel, en ties libro “Sur la Vojo al la Lumo” (esperantigita de A. K. Afonso Costa). [“...ia nubo da amaraĵoj pli forte pezis sur la destinoj de tiu raso, de post la abomeninda vespero de la Kalvario. La simbolaj ombroj, falintaj sur la Templon de Jerusalemo, ankaŭ akompanis en ĉiuj direktoj, sur la longaj vojoj de la mondo, la elektitan popolon kun ampleksaj influoj en la nuntempa mondo.”]
La plimulto el ni ne akceptis sekvi plene la mildan Rabenon el Galileo. Multaj ankoraŭ hodiaŭ daŭras atendantaj la unuan venon de la Mesio. Se estus nur tio, estus malpli malbone. La problemo estas, ke la plimulto el ni ankoraŭ krucumadas Jesuon ĉiutage, per la najlegoj de la malamo, per la ponardo de la egoismo kaj ekskluzivismo, krom per la ŝtonumado de la fizika, mensa, emocia, antaŭjuĝa, kultura, politika kaj ideologia perfortoj kontraŭ si, kontraŭ la aliaj, kontraŭ la tera naturo, eternigante kaj etendante tiele tiun mallumon, kiu supermetiĝis al Golgoto.
Tia energia denseco lasos nin preskaŭ senlumaj dum la venontaj jaroj kaj aparte, tre probable, en la fino de ĉi tiu 2012-a jaro, kaŭze de la korpremo, de la timego kaj de la malespero de milionoj da homoj (eĉ se tiuj sentoj ne estos klare esprimeblaj ĉe kelkiuj, sed estos nur ride nervozaj) pri la... nenio.
Tiu tritaga mallumo, antaŭvidita kaj anoncita, inkluzive de la japana ĵurnalistino Kaoru Nakamaru ( www.youtube.com/watch?v=XKZVpAT7EH0, kun disponeblaj subtekstoj en Esperanto), antaŭ kelkaj monatoj, povos esti nur pli intensa krudiĝo de la politikaj-ekonomiaj-sociaj krizoj, ne laŭlitere fizika mallumo. [Iel ajn, por la veraj sekvantoj de la Lumo de la Mondo, ia ajn fizika mallumo en la transira estonteco devos esti rigardata kun respekto kaj en paco. Ĝi estos la “fratino mallumo”, kiu ne devos mallumigi la esperon pri la galaksia mateno, kiu alproksimiĝas. La lanterno de la fido devos resti ĉiam ardanta.]
Nu, iel ajn, estas esperinde, ke io speciala, kosmskala, okazos en tiu ĉi jaro. Laŭ Divaldo Franco, “en 2012 nia sunsistemo estos tute en alia sunsistemo” (la fotonringo de Alciono). Rezonante aldone pri la fino de la Tzolkin (la longkalkula kalendaro de la majaoj) ĝuste en la 21-a de decembro de ĉi tiu jaro, kunigante la informon, ke Nibiro preterpasos proksime de la Tero ankaŭ ĉirkaŭ la sama tago, estas kredinde, ke ni spertos, do, duoblan kosman fenomenon. La Tero estos tute en la disko de radiado de Alciono, sed estos ankaŭ en perfekta konjunkcio kun la “blinda zono” aŭ malluma truo aŭ malluma okulkovrilo. De unu flanko ni estos konjunkciigataj kun la lumo; de la alia flanko, kun la mallumo. [Kia sandviĉo!]
Eble, en la tri tagoj post la 21-a de decembro okazos multe pli granda forfluo de malaltvibraj Spiritoj direkte al (aŭ tra) tiu grandega neperceptota mallumo. Dume, kiuj el ni tenos la lampon de la kristeco lumiganta ene de si, per la sanktigita oleo de la fido kaj solidareco, eĉ se tiu lumo ne estos vasta flamego, tiuj restos fiksaj en la tera gravito.
Oni diras ankaŭ, ke mankos eĉ elektra energio dum tiuj tri tagnoktoj, pro la fortegaj sunaj aktivecoj, kiuj detruos ĉiujn terajn transformatorojn, kaŭzonte elektran lumomankegon.
Se efektive okazos planeda mallumego dum sepdek du horoj en decembro, ni jam diris tie ĉi, ke tuj en la unua tago-nokto ni lumigos ŝtipareton en la korto, kaj ĉirkaŭ ĝi ni faros studon de la Evangelio. Poste ni dancos laŭpaŝtiste ĝis la mateno(!).
Pri io ni kredas rilate tion, nome: la granda krista lumo (kiu estas la formo de la Kristo mem) alproksimiĝas, kune kun la alciona lumo. Ni “vidos”, ne fizike, sed per nia sesa senso, grandan moralan eklumon komencantan forpeli akcele la mallumerojn de ĉiuj teraj dimensioj. [La lumo ne nepre estingas, sed, kiam ĝi ekalvenas, ĝi ekmovas foren la mallumon, ĉu ne vere?] Kiuj postvivos tie ĉi tiun kosmo-foto-balaadon, tiuj ekvivos en relativa ĝardeno el lumoj. [Ĉu estos ĉio tio ia sonĝo? Ĉu ni vekiĝos? Aŭ eniros en (alian) sonĝon? Aŭ en novan realecon? Ĉu ni eliros el iu biomatrico, por eniri alian? Kiu estas la vera? Kiu estas la iluzia? Ni vidos.]

 

LIBROJ: EKLUMIGANTE LA LAMPON MEZE DE LA KAOSO DE LA REGANTAJ IDEOLOGIOJ

 
Modernepoke kelkaj dominantaj kaj mondumaj levjatanecaj ideologioj estas, eĉ se nerekte, malstimulantaj la popolanojn al la legado de libroj, favore de sensorie allogaj formoj de supraĵaj konadoj. [Tio estas ia pli lerta kaj kaŝita trudado de “Novparolo”. Malsame ol Esperanto, kiu estas kreita por povi “esprimi ĉiujn nuancojn de la penso”z, “Novparolo” (angle, “Newspeak”), lingvo kreita de la trotrudema registaro de la fikcia lando de la romano “1984”, de la angla verkisto George Orwell (1903-1956), celis la kontraŭon, tio estas, malpermesi la ellaboradon de ideoj, pro la tre malgranda nombro da vortoj rilataj al la penso disponeblaj al la popolo. La strategia ideo estis, ke se io ne povas esti priparolata, pro absoluta manko de ĝustaj vortoj, ĝi malekzistas.]
 
Ĝustadire, eĉ kun la kapo plena de vortoj, ni vidas per niaj korpaj sensoj, nur unu okonan parton de la materia densa plano, kie ni loĝas enkarniĝintaj, laŭ la kvardimensia verkisto, observisto kaj laboristo André Luiz, en ties libro “Obreiros da Vida Eterna” (“Laborantoj de la Eterna Vivo”, psikografita pere de Francisco Cândido Xavier kaj publikigita en 1946.). [Ĉu tio povas esti pro tio, ke ni ankoraŭ estas mallertaj pri la transdimensia aritmetiko de la oktonionoj?] Prezentu al vi ĉion, kion ni ne povas vidi pri la kaŝitaj flankoj, transdimensiaj, de tiaj samaj aferoj, kaj ĉion, kion ni ne povas percepti en la dimensioj de la penso kaj de la sento! Cetere, eĉ mem la vortoj havas siajn kaŝitajn flankojn, siajn energiojn, siajn pezojn, siajn misterojn. [Tio validas ankaŭ por la profetaj, antaŭvidaj kaj antaŭdiraj vortoj.] Interpreti tion, kion ni vidas, estas interpreti tion, kion ni sukcesas vidi pri la objekto, kiu sin prezentas al ni ĉiam duonkaŝita, per la vortoj duoninterpretaj, kiujn ni havas. Ĉar ne ekzistas perfektaj vortoj por esprimi perfekte tion, kion ni perceptas, ni povas aserti, ke nenio tuta ekzistas antaŭ ni, eĉ ne en nia kapo, sed nur (duonaj) vortoj.
Ĉiu vorto-nomo, kun ties signifantoj kaj signifatoj, hiperonimecoj kaj hiponimecoj, linioj kaj interlinioj, klarecoj kaj obskurecoj, ĉambroj, keloj kaj verandoj, ankaŭ estas objekto, aŭ eble duonobjekto, en si. Ĝi ankaŭ objektigas aŭ duonobjektigas aŭ transobjektigas. Multfoje, ĝi influas pli ol la nomita afero mem. La vorto estas ilo, kiu povas krei, mortigi, detranĉi kaj alĥemii en la tempo kaj spaco de ĉiuj dimensioj, depende nur de tio, kion ĝi portas aŭ de tio, kio ĝin portas. Se la portanto aŭ la portato estas amaĵo, ĝi havas nenian limon aŭ baron.
Ĉiu afero estas ĉiam parto de si mem. La alia parto estas en la subjekto, en ties ekzegezo[1], kiu igas lin percepti maltroe la aferon, kaj en ties eizegezo[2], kiu igas lin percepti troe la aferon. La perfekta interpreto pri io konkreta aŭ abstrakta estus, do, eliri el la ekzegezo, sed ne enirante en la eizegezon. Nur Dio. [Kaj ĉio tio por ne mencii la teorion pri la relativeco de Einstein kaj la demando pri la ŝanĝiĝo kaj delokiĝo de la observata objekto dum la distorda projekciiĝo de ĝia lumo (kun ties ĵus-eltrovitaj ondoj, kiuj formas bildojn pro disfrakto, nomataj interferaj helaj franĝoj kaj malhelaj franĝoj) ĝis la retino de la observanta subjekto, kio estus alia senfina diskuto... ]
La manko de lega inteligenteco daŭre kontribuas por ia kona blindeco de la popolamasoj, speciale en rilato al la konkeraj manovroj de la fortoj de la socia alienado kaj de la spirituala alienado.  Tiu kolektiva cerbolavado kontraŭas al la bezonoj de dia spiritiĝo de la individuoj, per krist-pozitivaj pensoj, vortoj kaj agoj, kio estas tre urĝa en tiu ĉi transdimensia tempotunelo, kiun ni trairas, ĉefe por ke ni ne falu en la alienigan oblivio accebit pri tio, kio venos.
La kapitanoj de la industrio pri homamasa kulturo (aŭ nekulturo) estas utiligantaj subtilan diktatorecon kaj faŝismon vualitajn kaj alienigajn, generante gravan konan distordon kaj delokigon de tio, kio estas esenca en la vivo, deviigante la zorgojn pri la spirito, pri la diaj aferoj kaj pri la zorgado al la naturo, ĉefe al la homa naturo. Ili dissemas anestezajn, sensentigajn, banaligajn kaj bestiigajn drogojn en formo de psikotropaj distraĵoj, toksaj kaj fiziotropaj nutraĵoj, diskursoj fanatikigaj kaj blindigaj pri la socia kaj spirita realecoj, krom superfluaj produktoj en senĉesaj serioj, eŭforiigaj ludoj kaj idiotigaj kaj kronofagaj tempopasigiloj sen fino. Ĉio ĉi tio estas, eĉ se neidentigeble, planita por deviigi nian penson pri ni mem, pri Dio, pri tio, kion ni venis fari tie ĉi sur la Tero kaj pri kien ni iros. La nova teknologia levjatano de la fino de la tempoj faras ĉion eblan, por elsuĉi vampire la tempon, la energiojn, la monon kaj la konsciencon de la homaj personoj.
La mult-hedoniga, ekstaziga, egoistiga kaj korhardiga konduto en tiu ĉi post-moderna vivo faciligas la ruzajn manipuladojn de fakuloj pri socipsikologio, neŭrolingvistiko, informa terorismo, merkatiko por konsumigo de malpensigaj ideologioj, nenaturiga meme-inĝenierio[3], renversa subpropagando[4], sociinĝenierio (selektiga socikomunika spionado), amaspsikologio, konvinkigaj logikaj trompoj, inokulado de ideologiaj virusoj en la kolektivan mensan korpon kaj aliaj formoj de nerekta regado, manipulado, aliigo, nuligo aŭ degenerigo de kolektivaj kaj individuaj konsciencoj. Ĉio ĉi tio okazas, sen ke la granda plimulto de la homoj konsciiĝu, dum ili dancas, laŭdas senĉese, ribeliĝas, krias, disputas, ebriiĝas, ridegas, ekstaziĝas, deprimiĝas, eŭforiiĝas, disforiiĝas, per sinsekvaj senfinaj ritmoj, malproksimiĝante de tio, kio estas esenca en la vivo, de si mem, de la naturo, de la Dia Volo.
Unu tendenco estas, ke, direktiĝante pli kaj pli al la malfermita larĝa pordego de la senĉesaj mondumaj plezuroj, ideologioj, ambicioj kaj interesoj, oni iĝas pli malsentema kaj pli kaj pli fermas la koron al la doloro de la pli necesbezonaj proksimuloj, simple ĉar oni ne vidas ilin antaŭ si.
Multaj ne vidas, ke ili estas marionetoj en la manoj de antikristaj drako-kapitalismaj korporacioj, jen kiel perantoj, jen kiel uzantoj, eĉ se de laŭleĝaj kaj ĉefe tributonutraj psikonarkotaĵoj, pro tio, ke ili ne havas ellaboritajn ideojn, nek praktikas la politikan, ekonomian, filozofian kaj spiritan rezonadojn, kio kutime estas aparte stimulata de la ĉiutaga legado de libroj.
Kaj la libroj kiuj traktas pri defiaj kaj instigaj temoj prilumantaj liberajn kaj alternativajn aŭ profundajn kaj ampleksajn manierojn vidi la mondon, aŭ kiuj permesas tiajn interpretojn pri si, estas per si mem lumfontoj. Ili klarigas, laŭlitere.
Ni scias, tamen, ke la lumo ne estas en la teksto en si, sed en la interpreto de la leganto. La verkisto faras antaŭe sian parton, skribante tion, kion li pensas, ke prilumos. Tamen kiu fine enŝaltas la cirkviton kiu lumigas la skribaĵon, transformante ĝin en tekston, tiu estas la leganto, per sia percepto, per la senco kaj la signifo, kiujn la vorto-arkitekturo donas al li, per la mondvido, kiun li havas, per la lampo de la propra konscienco, per la inspira legado, kiun li faras. Tiam fine naskiĝas la teksto, el tiu interago inter la verkisto, kiu iel legas per la skribilo, kaj la leganto, kiu iel skribas per la okuloj. Ili ambaŭ arkitektas ponton el papero (aŭ el elektronoj), ponton streĉitan per la templinio, eĉ se, post kiam ili revenos al la tero, ĉiu siavice kaj siatempe, en sia kulturo, sia modus pensandi, sia nova vido pri si, pri la mondo kaj pri la vivo, surbaze de la lumaj pripensoj kaj refraktoj el la paĝofontoj, trairos vojojn tute malsamajn. Kaj ankaŭ la libro mem ne plu estos la sama ekde tiam. Ĝi iĝos ĉiamdaŭra ponto, subtenata per la mortera energio lasita de siaj ambaŭflankaj konstruintoj.
[Pri literatura komparo inter teksto (ĉi-kaze, romana) kaj lumo, en la unua volumo de ties membiografia libro “Solo de Clarineta” (Solo de Klarneto), la brazila romanisto Érico Veríssimo (1905-1975) skribis la jenon:
 
“Mi rememoras, ke, en iu nokto – tiam mi havis ĉirkaŭ dek kvar jarojn maksimume – oni igis min teni levita elektran lampon ĉe iu operacio-tablo, dum kuracisto donis la unuan helpon  al kompatindulo, kiun soldatoj de la komunuma polico estis “disbuĉintaj”. (...) Spite al la hororo kaj naŭzo, mi daŭris firma tie, kie mi staris, eble rezonante tiele: se tiu sentimulo subtenas ĉion tion ne ĝemante, kial mi ne povus resti pendiganta tiun ĉi lampon, por helpi la doktoron kunkudri tiujn tranĉvundojn kaj savi tiun vivon?
(...)
De kiam, fariĝinte plenaĝa, mi komencis verki romanojn, kuraĝigas min ĝis hodiaŭ la ideo, ke la minimumo, kiun la verkisto povas fari en epoko de kruelaĵoj kaj maljustaĵoj, kia la nia, estas lumigi sian lampon, fari lumon sur la realaĵon de sia mondo, evitante, ke sur ĝin falu la mallumo, kiu favoras al la ŝtelistoj, murdistoj kaj perfortuloj. Jes... teni la lampon, spite al la naŭzo kaj hororo. Se ni ne havas elektran lampon, ni eklumigu nian peceton da kandelo, aŭ, en lasta okazo, ni ekflamigu alumetojn senĉese, kiel signon, ke ni ne dizertis el nia posteno.”]
 
Ni reliefigu tamen, ke, fakte, legi akrigas la LI (lega intelekto), sed, se tiu ĉi estas troa, ĝi povas same logikigi troe la rezonadon, malvarmigante la fidon. Legi estas esence, jes, sed en la sufiĉa mezuro, por kompreni la mondon. Tamen, por legi sin mem kaj por legi la volon de la IS (Superega Intelekto) tie ĉi en la tridimensia matrico, pli bone helpas la II (intuicia intelekto), kiu ankaŭ estas klariga rezonlinio, havigata ne tiel de la libroj, sed ĉefe de la Fido kaj de la Amo.
Ne tiel gravas la IK (intelekta kvociento) per ĉiu ajn el ties varioj. Kio plej gravas estas tio, kion oni faras el sia intelekto, por la morala progreso de si kaj de aliaj.
 
En la nuntempa vivo kur-truda, dum la finaj partaj decidoj antaŭ la granda verdikto pri ĉiu el ni, perdi tempon por mondumaĵoj sen ia ajn profito por la spirita progreso de si kaj de la kolektivoj, povas esti serioza pligravigilo, kiu pezos sur la baldaŭa fina juĝo de si. Kaj inter la pligravigaj mondumaĵoj enviciĝas la kritiko mem kontraŭ la mondumanoj kaj eĉ ankaŭ la kritiko mem de tiuj kiuj kritikas tiujn kiuj kritikas la mondumanojn (☺).
 
“Ni estas en tiu ĉi mondo, por fari bonon al la aliaj. Kion la aliaj estas farantaj tie ĉi, tion mi ne scias.” - Wystan Hugh Auden (1907-1973), angla poeto.
 
Cetere, eĉ se la popolamaso estas ŝajne unuforma vivanta maso, vidate de proksime ĉiu el ĝiaj membroj havas sian propran historion, siajn intimajn traŭmojn, siajn seniĝojn, dolorojn, procesojn, provtempojn, serĉojn, same kiel siajn amaĵojn, siajn bonfarojn, siajn bonaĵojn, pozitivajn aspektojn, kaŝitajn flankojn kaj dimensiojn, proprajn vidlegaĵojn pri la mondo, multfoje pli amajn kaj pozitivajn, ol tiuj de la sociaj kritikistoj kiuj amas malvarmete, ĝuas ŝpareme kaj vidas la vivon obskure.
 
“Juĝu neniam; helpu ĉiam.” - Emmanuel
 
Tamen, venos tempo, dum la momentoj de pli fortaj sociaj komocioj kaj ĉagrenegoj, kiam ni ĉiuj estos instigataj sukuri unuj la aliajn reciproke, eĉ se ĉiu kun siaj strangaj kutimoj, siaj duonskizofrenioj, kredoj, idiosinkrazioj, humoroj, temperamentoj, intelektoj kaj terecaj zofioj, logioj kaj ismoj. Unu voĉo krios pli laŭte el la interno de ĉiuj: la voĉo de la solidareco. Ia ajn persona diferenco restos tute nevidebla. Estos gravaj nur la humanaj helpgestoj. [En kelkaj partoj de nia mondo jam estas motivoj, por ke lumiĝu tiaj urĝhelpaj altruismaj sentoj.] Certe estas, ke historie estas multaj tritikoj, kiuj ŝajnas lolo, kaj estas multaj loloj, kiuj ŝajnas tritiko. Nur la praktika ago povas diri, kiu estas kiu en la plej premaj situacioj. Tiu “la arbo estas konata per la frukto” validiĝos ekde nun pli ol iam. La problemo estas, ke la plej premaj situacioj de la tuta Tero jam alproksimiĝas, sed ni ankoraŭ ni vidas ilin. Ni jam devus esti kun la manikoj suprenfalditaj (laŭlitere, aŭ almenaŭ kun tiuj de la mensa ĉemizo, etendante rideton, moneron, poemon, grajneron da tritiko (eĉ se al lolo), ian ajn aferon per la koro), en laboro. Se ni bone vidos, ni konstatos, ke en ĉiu angulo estas oportuno por servi, atendanta nur la pretecon de la servanto.
Ĉia negativa sento estas obskura kaj obskurigas nian profundan kaj multflankan vidon. Ni bezonas fari iom post iom la lumon de la konscienco, por eviti la netolereblan blindumiĝon, kiam ni eliros eksteren de la platona kaverno. Kaj, en temporelativa delokiĝo, la enirejo de la kaverno jam alproksimiĝas de ni, sendistinge, alportante enorman kosman lumon, kiu povos blindigi la obskurulojn el ni per la ŝoko de tute novaj fotodimensiaj realecoj, aŭ trudos ilin eniri plej rapide en mallumajn truojn, por ke ili daŭru en akordigeblaj galaksiaj ombrejoj-kaŝejoj sen difinita limtempo. [Jen do la graveco de la ĝojo sen vulgareco; de la bonhumoro sen banaleco; de tio, ke oni vivu la vivon pli serioze, ne nepre estante serioza.]

 

DIREKTIĜI AL DIO NUN, PER LA KORO,
ESTAS URĜEGE, SED... AL KIU EL ILI?

 
Ni eĉ kredas, ke la spiritoj mem, kiuj gvidas kaj instruas en la teraj religiaj sistemoj, historie aludas pri la SI (Superega Intelekto) per nomoj simplaj (Dio, Alaho, Jehovo, Brahmao, Kriŝno, Tupano, Oloruno ktp ktp), komprenigaj al la sekvantoj de la koncernaj kulturoj kaj lingvoj, registritaj en iliaj konsekritaj tekstoj aŭ komunikaj ikonoj.
Ne ekzistas propraj nomoj de la SI laŭ la Scienco kaj la Filozofio. Tio influas, por ke la plimulto de la homines cientifǐci[5] kaj homines filosofici[6] fariĝu ateistoj, krom la fakto, ke la religiaj difinoj kaj konceptoj pri “Li” (simple konvencia pronomo) estas kovritaj de alegoriaj, mitaj kaj antropoemociaj trajtoj. Kaj dume ankoraŭ ne povas esti malsame. La granda problemo estas, ke, en la teologia praktiko, la gentoj apartiĝas unuj de la aliaj surbaze de la formoj, kiel ili difinas kaj modelas siajn versiojn pri Dio laŭ siaj malsamaj komprenoj, kvankam ĉiuj trovas, ke sia “versio” estas ja la vera Dio. Kaj, anstataŭ kontribui por la unuiĝo de la popoloj ĉirkaŭ la paco kaj la konkordo, la versioj pli ideologiigitaj kaj antropomorfigitaj de Dio, historie estas kaŭzintaj malamikecon, antaŭjuĝon, malamon, violenton kaj militon, fruktojn de teokona kaj morala infanismo.
Aliflanke, la Tero estas unu el la plej malsuperaj planedoj en la evolugradaro de la mondoj. La leĝo pri kaŭzo kaj efiko tie ĉi ankoraŭ estas aktivigata multe pli per la korekta doloro kaj per aktivigo ankaŭ de la leĝo pri detruado, por ke aktiviĝu la leĝo pri progreso. Ĉiuj tiuj leĝoj estas same diaj, inkluzive de tiu parto pri la kaŭzoj je iniciato de la homoj, kiuj generas efikojn je iniciato de ilia propra destino. Ankaŭ la doloro estas vojo, kiu kondukas al la evolua vojo, kaj sur la Tero ĝi ankoraŭ estas la plej irata.
La Kristo, en sia evangelia ŝipo, albordiĝis fizike inter ni antaŭ preskaŭ du mil jaroj, por proponi al ni evoluan kvalitan salton. Sed tamen nia konmorala blindeco estis (kaj ankoraŭ estas) tre granda kaj ne lasis, ke la amo prezentita de Li kristecigu nin ekde tiu tempo. De longe ni jam devus esti subigitaj al la leĝo pri progreso per la amo kaj ne plu al la leĝo pri kaŭzo kaj efiko per la doloro. Ĝis kiam ankoraŭ estos necese, ke venu faliloj?
Kaj malbone estas, ke la plimulto el ni de la iama spirita generacio de la Tero havas malmulte da tempo por provi plibonigi sian situacion, aktivigante proprainiciate la leĝon pri amo kaj tiel rajtigi sin pluvivi tie ĉi en eliziaj kondiĉoj post la sedimentiĝo de la luma Evangelio de la Kristo, kiu alvenas kune kun la nova galaksia tago.
Ni estas en la fino de tiu kvindek-jara moratorio. Ni havas historiecan oportunon veki nian dian konsciencon, nun, en tiu ĉi kosma frumateno, vekante la kristan konsciencon, kiu estas pli imagebla, pli proksima de nia antropozofia komprenpovo. Sed la idealo estas, ke tiu vekiĝo okazu plej eble rapide, ankoraŭ en kvieta stato, tio estas, ne necesante, ke ni spertu la skuadojn de la doloro, nek ke ni ellasiĝu el la luma itinero, falante en la kosman nokton dum pliaj dudek ses mil jaroj, ĝis ni havos alian oportunon alveni al la lumo.
[Kelkaj el ni eble ne havos la statuson de granda kristano aŭ de granda misiulo pri la lumo, tamen ĉiam estas malgrandaj misioj atende al anonimaj volontuloj en la socia malantaŭo, milde, silente, dum la malfruaj noktoj, ĉe ĉiaspecaj kloakoj. Iuj devas agadi ĉe la marĝenoj, ĉu ne vere? Ankaŭ Jesuo estas tie, orientante kaj incitante al la servado la humilajn bonvolajn kunlaborantojn, tiujn, kiuj esperas nenian premion nek savpromeson, sed nur la oportunon iel kontribui per la instrumento, kiun ni havas en tiu ĉi lasta kaj decida cikla enkarneco, nome: la vivo mem sur la Tero, jen ankoraŭ en la densa materio, jen ekster ĝi.]
 
****
 
Dio (tiu de la tuta universo, la sola vere ekzistanta, ĉiopova, ĉioscia kaj ĉieestanta kaj senfine justa kaj bona, tie ĉi aludata per unu el Liaj konvenciaj nomoj sur la Tero) povus esti komprenata ankaŭ per la vidpunkto de la Scienco kaj per la vidpunkto de la Filozofio, ĉar ĉio en la universo povas esti eksplikata ankaŭ pere de tiuj du terenoj, krom la religia vidpunkto. La transiraj fenomenoj mem okazas per materiaj kosmaj rivoluoj (scienceco) kontrolataj kaj gvidataj ankaŭ de superaj inteligentaj raciaj mensoj (filozofieco) kun la kristecaj celoj kontribui por la moralaj transrevolucioj ĉe la tera homara strukturo (religieco).
[Malgraŭ tio, ni ĉiam havos relativan konan distordon. Neniu homa scia formo havas la povon ekvidi, des malpli klarigi, la universan veron kiel tuton, des pli ĉar tiu ĉi, kvankam ĉiam ĉirkaŭvolvas nin, revelacias pli klare al ni nur iom post iom, tra niaj multoblaj vidmanieroj.] Tio estas kiel elsendiĝi sama kosma fenomeno tra tri konaj kaj nomenklaturaj kanaloj tute malsamaj inter si, sed ke, malgraŭ tio, ĝi havas tutan sencon al siaj koncernaj spektantoj. Tio aplikiĝas ankaŭ al la fenomenoj de la planeda transiro, kies veroj estas super ĉiuj teranaj logioj, zofioj kaj ismoj, kaj kiuj faros drastajn ŝanĝojn pri niaj manieroj rigardi la rilatojn kun la naturo, kun ni mem kaj kun Dio.
Kiel ajn, estas bone kredi je tiu “potenca senkorpa mistero, Fortego, la mondon reganta”, je tiu Superega Potenco, laŭ la maniero, kiel ĉiu konceptas. En tempoj de tutmonda krizo, kia tiu, kiun ni travivas, esperi al iu aŭ al io estas konsole kaj efikas en la vivkvalito de la animo, en pli granda kapablo alfronti kaj subteni la diversajn problemojn rezultantajn de la kaoso. La kredo, en si mem, havas la povon plibonigi la realon, almenaŭ la internan realon.
La idealo super ĉio estas, ke nia difino pri Dio kaj nia maniero interpreti Lin faru nin pli bonajn, pli sentemajn, malavarajn, amemajn, humanajn, respondecemajn kaj honestajn. Kiu sukcesas tion, tiu estas sur la ĝusta vojo, por alveni al Dio. Kaj ne gravas la nomo, kiun havas tiu vojo.
[Precipe se ni prenos Jesuon kiel modelon de konduto respekta kaj fratama de unuj al la apartaj kredoj de la aliaj, la kredo, eĉ se nekonscia, je iu ajn potenco super ni estos ĉiam efika kaj profita.]
 
Dio estas super la dioj instituciigitaj, antropomorfigitaj kaj multnomataj de la homines religiosi[7] sur la Tero. Li estas ankaŭ super la sciencoj, la filozofioj kaj la artoj. Li estas, fine, super la tuta universo. Li nur ne estas super la esenco de ĉiu el Siaj kreitoj, ĉar tie Li gardas unu el Siaj fajreroj, unu peceton de Si mem.
Sendepende de, kaj antaŭ ĉio, ni tie ĉi, multe pli pro logika kaj rezona fido, ol pro scienca konvinkiĝo, kredas la ekziston de tiu nekreita estaĵo, kiu kreis kaj ankoraŭ kreas, leĝis kaj ankoraŭ leĝas, regas kaj kontrolas ĉion, kio ekzistas en la universo, kaj kiu, sekve, estas gvidanta kaj direktanta la astrajn kaj orbitajn ŝanĝiĝojn pri la Tero kaj la tuta sunsistemo. Eĉ unu haro de sur nia kapo kaj eĉ unu ondfadeno de la helaj kaj malhelaj interferaj franĝoj de la sunsistemo ne estos tuŝata sen la permeso de la Superega Kreinto, Leĝofaranto kaj Administranto de la universo. Ni fidas tion. Ni fidas Lin.
 

 

LA NOVAJ LUMOJ JAM EKALVENAS,
SED NI ANKORAŬ NE VIDAS ILIN

 
Radioj el alcionaj lumoj kaj samtempe radioj el la granda nibira nigra senluma truo certe incidos kun multe pli da intenseco dum la venontaj jaroj.
La sciencistoj pliperfektigas senĉese kosmajn observajn instrumentojn (la spacajn monoklojn), sed dume ili kondutas kiel la marbordaj indiĝenoj de la iamaj sovaĝaj landoj. En la tago de la alproksimiĝo de la unuaj konkeraj ŝipoj, ili staris ĉe la marbordo, vidante antaŭen, sciante, ke io tute stranga alproksimiĝas, sed ili ne sukcesis difini, kio ĝi estas. Cetere, ili ne sukcesis vidi ĝin racie, ĉar la lumo de ĝia formo, kiu alvenis en ilian retinon, kompareblis kun nenio, kion iliaj cerboj jam konis, kio ekvivalentis al tio, ke ili ne vidis la objekton, malgraŭ ties granda tridimensia formo.
 
La demando pri la blindeco antaŭ la tuta nekonato ripetiĝas nun rilate al la eksterplanedaj spacoŝipoj kaj pri la grandaj astroj, kiuj alproksimiĝas al la Tera orbita bordo. Ni, tridimensiecaj indiĝenoj, jam scias, ke ili alvenas, sed ni ne scias, kial ili alvenas, nek kiaj ili estas, kaj nek kiuj estas iliaj intencoj.
Ĉefe la registaraj sciencistoj, duonblindaj, havas nenian scion pri superaj aliplanedaj civilizacioj nek pri la tera transiro al pli bona mondo per la apogo de superaj lumaj estuloj kaj sub la egido de la Superega Intelekto de la universo, kiu ĉion scias, vidas, kontrolas, regas kaj movas. Eĉ Dio ne estas rekonata de ili.
Kelkaj el niaj modernaj “potencaj” tribestroj eĉ preparigas siajn sagojn-misilojn kaj siajn laser-blovpafilojn, por alfronti la “malamikojn”. [Sancta ignorantia nostra!]. Niaj sciencistoj-observistoj estas antaŭ la objekto, sed iliaj spacaj monokloj, krom nur rigardi turninte la dorson al la suno (por ne damaĝi siajn lensojn), havas partan blindecon, kiu malfaciligas ĉion. Ili vidas lumaĵojn nur de la tridimensia materia spaco, sed nenion de la spirita aŭ transdimensia spaco. Ili vidas, do, nur grandan blindan zonon aŭ duonan universon antaŭ si, ĉar la spacoj inter la spacoj, la antimaterio, la profunda spaco kaj la transdimensiaj objektoj estas antaŭ ili, sed ne estas vidataj.
Ni konsideru, tamen, ke la galaksia blinda zono povas ne esti en la centro de la galaksio, sed, en principo, en la centro de la okulglobo de la tera observisto mem, formanta ian kataraton el neklereco rilate la aferojn de la kosma spirito.
Kaj estis tiu sama neklereco, kiu blindigis nin pri la dia, kosma kaj redempta misio de Jesuo, la enkarniĝinta Kristo, antaŭ du mil jaroj. Ĉar ni ne komprenis la sublimecon de Liaj savaj ideoj (Li jam sciis pri la planeda transiro, en tiu tempo), kaj ĉar ni ne perceptis la lumecon de Lia ĉeesto, kiu sin etendis tra la tuta Tero, tial ni krucumis Lin, en tiu tago, kiu fariĝis la plej malbona vendredo en ĉiuj tempoj. Estas vere. Post tio, la Tero degradiĝis el mondo por provoj kaj kulpelaĉetoj al mondo por kulpelaĉetoj kaj provoj.
Nu, ni estas tute perditaj. Estis kelka progreso dum tiuj ĉi preskaŭ du mil jaroj post la Pasiono de Jesuo. Kaj ni ankoraŭ povas fari ion, eĉ se minimuman, eĉ se simbolan, por provi redempti nin, ĉefe pri tio, kion ni faris kaj ankoraŭ faras kontraŭ Jesuo. Se ni ankoraŭ estas tie ĉi sur la tera provkampo, tiel estas ĉar ni havas oportunon malpliigi nian ŝarĝon da kulpoj el la malluma pasinteco, per la konvertiĝo al la laboro sur la kampo de la krista bono, helpante tiujn, kiuj pli suferas ol ni, vizitante tiujn, kiuj estas en fizikaj kaj ideologiaj prizonoj, vestante tiujn, kiuj bezonas vestaĵojn kaj bonfarajn energiojn, ŝirmante tiujn, kiuj bezonas zorgojn, inkluzive amajn, nutrante tiujn, kiuj seniĝas je materiaj nutraĵoj kaj je la nutrado de la kleriĝo pri la vero, speciale pri la esperdona transira kaj post-transira vero, kaj donante trinki akvon al tiuj, kiuj soifas, sed donante al ili, ankaŭ, trinki la akvon de la balzama konado pri la universa vivo, kiu estas eterna.
Se ni agados tiele, iel ni fine estos helpantaj malkrucumi Jesuon, kondukante lin al la groto de nia koro, kiu estos transalkemiata en staltrogon, kie Li renaskiĝos en la tria tago, por regi la mondon en Sia geoĉirkaŭvolva lumkorpo, nun por ĉiam kaj en tuta pleneco.
Li estis krucumita en iu vendredo, kiu mallumigis la tutan mondon per nia morala denseco. Tamen ni kredas, ke, se ni sukcesos briligi nun, ĉiuj kune, la lumon de nia koro, per serio da menskoncentriĝoj kaj per kontinua agado por la Bono, estas probable, ke, anstataŭ antaŭi la antaŭviditajn tri tagojn da mallumo sur la Tero, la fama tago 21-a de decembro 2012 estos la plej bona vendredo en ĉiuj tempoj, kun la povo bari la aluditan sekvan mallumegon, se efektive ĝi estas vere okazonta.
 
“Kvankam neniu povas retroiri kaj fari novan komencon, iu ajn povas komenci nun kaj fari novan finon.”[8] – Chico Xavier.
 
La brilego emanonta el la tutmondaj kolektivaj menskoncentriĝoj povos liberigi nin eĉ de la pezo de la granda malluma nubo, kiun ni heredis de la kalvaria tragedio. Sufiĉas, ke, sen timo, forgesinte la pasintajn traŭmojn kaj rimorsojn, sen pesimismaj esperoj, sed kun granda fido kaj kuraĝo, ni unuiĝu en grandan ĉenon de pozitivaj pensoj, eĉ se ĉiu per sia maniero kaj flanke de siaj similuloj, sed agorde kun la sama vibra tono, kun la sama sento de paco.
La imaga holografiigo de la realaĵo, kiun ni volas por la estonteco, per la povo de la pozitiva kaj optimisma pensado, ankaŭ kontribuas forte por modli kaj efektivigi tiun realaĵon. Ni faru, do, ekde nun, grandajn ekumenajn menskoncentriĝojn, organizeblajn pere de interreto, en la lasta tago de ĉiu monato, ekzemple je la noktomezo laŭ Grenviĉo, kun granda kulmina evento en ĉiuj placoj de la mondo en la dato 19/12/12 kaj ankaŭ en la kvin sekvaj tagoj.
Intertempe, en la ĉiutago, pli ol iam ni evitu niajn detruajn miskutimojn. Ni evitu per ĉiuj fortoj fari malbonon al iu ajn, ne eĉ per simpla penso. Ni aranĝu la mensan domon per la rimedo de la preĝado kaj de la edifa studado. Ni purigu la koron per la bonaj sentoj kaj gestoj de nobleco. Kaj ni faru plej eble grandan nombron da kristecaj agoj, individue aŭ kune, amante, pardonante kaj helpante unuj la aliajn kaj speciale tiujn laŭcirkonstance pli necesbezonajn ol ni, inter kiuj la senprotektuloj sur la placoj kaj stratoj. Meze inter tiuj ĉi povas esti Jesuo mem, kamuflita.
Se tiu tutgloba luma etoso, kies brilo devas ekkreski tuje en la interno de la hejmo de ĉiu el ni, estos efektive potencigita pro ekspansio kaj intenseco, ĝi kapablos transformi la tutan Teron en groteton el amo, por ricevi la gracon de la Kristnasko ĝuste en la 25 de decembro. Kaj eĉ se ankoraŭ estos iom da longedaŭra duon-ombro ekstere (kio tiam fariĝos tre malprobabla), ĝi estos nur parto de la scenejo, tritagdaŭro de feliĉa nokto. Samtempe en la ĉieloj estos vidataj vivantaj kaj moviĝantaj brilaj steloj, anoncantaj la proksimecon de la nova ekvinoksa mateno.
Vere, la Tero, la patrino Tero estas graveda. Baldaŭ ĝi akuŝos novan psikobiofizikan realon. Estas Jesuo, kiu estas naskiĝonta, sed estas nova Jesuo. La Spirito, kiu vivigas la embrion de la nova erao, estas la Kristo mem, nun en formo de lumo. Dum Li ne naskiĝas efektive, doloroj, konvulsioj, tremoj kaj malvarmaj ŝvitoj perceptiĝos sur la graveda Gaja. Koncernas nin, homoj-ĉeloj de la histo kiu ĉirkaŭvolvas la planedan patrinan ventron, varmigi nin per la lumo de la fratama amo, ekde nun, por faciligi la proceson de akuŝo je la infano, por ke tiu akuŝo estu plej eble natura kaj malplej eble dolora.
[Ĉu ĉio tio estas nur sonĝo? Ne gravas. Ni faru nian parton en tiu dia akuŝo. Parafrazante vortojn de la monaĥino Tereza el Kalkuto, nia agado estos kvazaŭ lumeto de lampiro en senstela nokto. Tamen, sen tiu lumeto, la nokto estos pli malluma.]
Kaj do? Ĉu ni flankenmetu la hologramojn de la imagado kaj transformu nian platonan kavernon en grandan lumkripon, ekde nun, atende al la nova infano Jesuo?
 
 

[1] Plej eble preciza interpreto.
[2] Interpreto kun kromaj propraj vortoj aux vidpunktoj de la interpretanto aux leganto. Germane: Eisegese.  Angle: Eisegesis.
[3] Ingxenierio pri memeoj. Pli pri la memeoj vidu cxe http://eo.wikipedia.org/wiki/Memeo.
[4] En tiu cxi kunteksto, en la portugala versio de cxi tiuj skribajxoj, ni tradukis la anglan merchandising kiel “subpropagando”-n, cxar, almenaux en la portugala lingvo de Brazilo, merchandising signifas ankaux subliminan propagandon meze de alia teksto, kaj ne nur la ordinarajn surmerkatigon aux enmerkatigon de produktoj, en la angla.
[5] Latina: Pluralo de homo cientificus.
[6] Latina: Pluralo de homo filosoficus.
[7] Latina: pluralo de homo religiosus.
[8] Laux traduko de SEI – SPIRITISMA ESPERANTO-INFORMILO.

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 23/06/2012
Código do texto: T3739869
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.