KORPDOMA PURIGADO: JEN GXUSTA KOMENCIGXO.

 
Cxar la korpa imuna sistemo kaj spirita imuna sistemo de la plej granda parto de ni estas pli ofte en malfacila situacio, ni devas komenci plej baldaux kelkajn sanajn kutimojn, kiaj: nutrado plej eble natura, ofta praktiko de la fastado aux de aliaj fiziosentoksigaj procezoj, krom la praktikado de aerobiaj kaj spiraj korpaj ekzercoj. Ili povas treege helpi en la batalo kontraux la tempestoj de virusaj mikroorganismoj, kiuj estas plagantaj preskaux cxiujn sociajn mediojn, reprezentante eble la “tempestojn de insektoj” anoncitajn de iamaj kredoj por la nunaj tempoj.
[Estas reliefinde, ke la fastado, kun siaj jarmilaj pozitivaj efikoj al la organismo, devas esti farata nur post antauxa korpa purigado kaj kun plialtigita spiritostato, krom kun kuracista orientado, por certigi la korpan sentoksigxon kaj ankaux la perispiritan kaj mensan sentoksigxojn. La purigado nur de la fizika korpo valoras preskaux nenion kaj ecx estas dangxere, cxar gxi lasas la korpan medion pli akceptema al novaj mikromalpurajxoj kaj, sekve, pli sufereblaj de toksikadoj kaj gravaj malsanoj. Se okazos, tamen, paralela morala sentoksigo kaj posta praktikado de cxiama purigado de la korpoj kaj de la mensoj, cxio farigxos pli subtenebla kaj kun rezultoj multe pli efikaj.
Hodiaux la fastado postulas multan respondecon. Aux oni faru gxin plurnivele, aux estas prudente ne fari gxin.
Iel ajn,  la precipa fastado, kiun ni devas praktiki cxiutage, estas la fastado kontraux la stresiga kaj freneziga vivo mem, kiu detruemas nin tago post tago kiel homajn estulojn.
La cxefa faktoro de la frenezigxo estas la artefariteco de la moderna vivo, kun la sencxesaj malpuregajxoj kaj nutrajxoj-toksajxoj, kiujn ni enkorpigas, devenintaj de sur la kapitalismaj malhumanigaj kaj monstrigaj produkto-rultapisxoj (kio, siavice, apartenas al la antikristaj manovroj de la mallumo).
Nia konscia forigxo de la genocida konsumismo, sercxe de volonta simpleco, ecx se ene de granda urbo, helpe de perioda procedo de mensa kaj korpa sentoksigadoj, povas esti malfreneziga alternativa elirpordo. Ni ne povas fari kristajn pozitivajn agojn, se ni ne zorgas pri ni mem, se ni ne faras kontinuan klopodon antauxgardi nian propran identecon kiel homaj estuloj, cxu ne vere?]
 
La poluadoj kaj stresadoj de la post-moderna vivo reliefigas kunnaskitajn homajn tendencojn, inkluzive de tiuj negativaj, kiaj orgojlo, vantemo, aroganteco, timemo kaj malamo, kiuj estas ankaux la plej malbonaj korpaj poluajxoj.
Neniam antauxe tiu admono “pregxu kaj viglu” rilate nin mem farigxis tiel necesa kiel nuntempe, kaj nepre ni aldonu al gxi “kunlaboru”, “studu”, “zorgu pri via sano” kaj “proponu brakumojn”.
Tamen, se ni persistos gxis la fino, provante intermite briligi la lampon de la fido kaj movigi la plugilon de la servado favora al la proksimulo, ni povos eklumigi nin iom post iom, almenaux suficxete, por ke ni ne perdu la vojon, la sagxecon kaj la postvivan inteligenton, kaj por ke ni ne tro endangxerigu la purecon de niaj korpoj, speciale de nia mensa korpo. [Resume, por ke ni ne frenezigxu por cxiam.]

 

BONAJXOJ KAJ MALBONAJXOJ
KUNVIVANTAJ FLANKO CXE FLANKO

 
Rigardate malzome, multaj bonaj aferoj estas aperantaj cxiutage. Novaj gestoj de solidareco, pozitivaj kaj sociinkluzivaj agadoj, ne nur registaraj, sed ankaux de la sociala ekonomio (tria vojo aux tria sektoro), de privataj institucioj, de asistaj domoj, de (malmultaj) kapitalismaj entreprenoj kaj de individuaj homoj. Novaj sociaj lumoj aperas pli kaj pli.
Tamen ni ne povas ne rekoni, ke ankaux multobligxas la cxiutagaj armagedonoj en la stratoj kaj en la internajxoj de milionoj da sociaj medioj, inkluzive de la hejmoj. Krom tio ampleksigxas la komercado de lauxlegxaj kaj kontrauxlegxaj toksajxoj, la perforto, la mortoj pro registaraj neglektoj kaj pro lauxgrada venenado de la nutroindustrio kaj ankaux la krimaj kaj trograndaj detruadoj de la natura medio, fare cxefe de personoj frenezigitaj de la monprofito kaj telegvidataj de mallumaj mensoj.
Akrigxas la intimaj konfliktoj, por bridi memdetruajn impulsojn kaj inklinojn.
Rafinigxas la merkatikaj procedoj, inkluzive tiujn pri la negoco de la fido, de la hedonismaj plezuroj, de la socia alieneco kaj de la deviigo de la homamasoj kaj individuoj de tio, kio estas vere esenca kaj grava en la nuna cxiutageco.
Cxio cxi tio kunkonsistigas realan armagedonon, kiu estos estingita per la pli kaj pli funda enplantigxo de la rimedoj de la bono kaj de la krista moralo cxe cxiuj koroj, kiuj restos en la periodoj dum kaj post la spirita transiro de la planedo.
Ni nur ne devas aljugxi cxiujn tiujn krizojn al la kromefikoj de la planeda transiro. La precipaj kauxzoj de cxio cxi tio estas la klimakso de la homa malsagxeco mem, la kulmino de la neama vivstilo de multiuj kaj la sencxesa sercxado de la artefaritaj kaj malhumanigaj pseuxdofelicxajxoj, kiujn la granda plimulto el ni, troaj konsumemuloj, iluzie ambicias. Revivigxas tiele, en moderna versio, cxefe en la medioj pli komfortigitaj per la egoistiga kaj nesentemiga hedonismo, la lastaj deliraj tagoj de Sodomo kaj Gomoro. Dum tio, margxene, la realaj kloakoj de la doloro, de la mizero kaj de la sufero, kun brancxoj en cxiuj sociaj tavoloj, sxokas pli kaj cxiam pli la koncernajn statistikojn (ne cxiam gxuste diskonigatajn).
Tamen, cxe la Tero kaj por la Tero ekzistas la Bono, kiu estas frukto de longa evolua linio, ekde la plej primitiva morala stadio gxis la stadio de la dia lumo.
 
Kvankam ne tiel disanoncata kiel la malbono, la Bono estas multe pli supera. Gxi ecx havas la povon malhipnotigi pli sentemajn konsciencojn por la percepto de la novaj transiraj realajxoj, instigante ilin al poziciigxoj pli pozitivaj kaj efikoestigaj.
Kaj nun la Tero rericevas, tra la reenkarnigxa vojo, siajn grandajn pasintecajn brilmensulojn, kaj ricevas, tra la lakta vojo, alcionajn vizitantojn amase. Pro tio, la agoj de la Bono plivolumenigxas kaj jam estas cxeestantaj en cxiuj grandaj sociaj formacioj, rimarkeblaj unue cxe tiuj kun malpli da karmaj sxuldoj kaj malpli envolvitaj en materialismo kaj en hedonismo.
Unu nuntempa vero estas, ke cxiu socia formacio montras pli sian malmoralan flankon, sed ankaux sian moralan flankon. La cxeestoj de ambaux ili estas pli rimarkeblaj ol iam, inkluzive en ni mem. Malgraux niaj konaj distordoj, misformoj de koncepto, imagaj halucinoj, blindeco pri la kasxitaj flankoj de la realeco, cxiaspecaj influoj kaj eventualaj psikaj malordoj, cxiu el ni havas pli klaran oportunon fari sian elekton pri morala flanko. Ni ankoraux povas proprainiciate iri al la dekstro de la Patro, jxetante semojn de fotono flanken de la vojo al la lumo, pere de sencxesaj agoj sur la kampo de la Bono, dum la granda krista-galaksia lumo ne alvenas definitive sur la Teron. Kaj ecx se kelkaj el ni ne rikoltos poste la rezultojn de tiu semado, ne estos probleme. Per la kontinua agado pri bono al ni mem, al la aliaj kaj al la medio (cxefe al tiu proksima de ni), ni transmutaciigos nin iom post iom el loloj en tritikojn. [En tiu cxi pli sentata fazo de la transiro, la idealo estas, ke ni ne havu tempon ecx por pensi pri malbono. Tio estas inteligenta maniero teni nian malluman flankon malaktivigita.] 
Cxiu semo de lumo-amo, kiun ni jxetos el la provizosako de la koro reproduktos, ene de nia propra intima grundo, duoblajxon. Tiu cxi akceligos tiun nian transmutacion kaj lumigos aliajn vojojn, kiujn ni eble bezonos trairi en postaj tempoj, sed kiuj ne estos tiel mallumaj, se ni komencos lumigi nin ekde nun. La vojstrekoj de la profunda landinterno (aux, plibone, de la kosminterno) estas senfinaj, sed la lampo por vidigi ilin estas cxiam kun ni. Koncernas nin eklumigi gxin.
 

 

LA LUMO KIU VENAS DE EKSTERE

 
 
La granda alciona ringa lumo, kvankam gxi jam ekalvenas al la Tero, ankoraux ne forpelis la mallumanojn, kaj tiuj cxi ankoraux ne estis altiritaj de la sucxa astro, almenaux amasskale. Sed ambaux ili – lumo kaj mallumo - jam agadas flanko cxe flanko, kvazaux konkurante pri teritorioj, eble dividitaj de la baro, kiu permesas la sxangxon de flanko al la granda plimulto el ni, kiuj blinkadas, jen prezentante lumon, jen prezentante mallumon.
Sed la bozono pliintensigxi la agadoj en la kampo de la Bono estas pli kaj pli granda, aparte ekde tiu cxi jaro 2012, kiu estas unu kronologia baro aux akvodislimo en la transira kalendaro. [La koncepto, ke 2012 estas akvodislimo en la transira proceso estas de la Spirito Francisco Cândido Xavier[1], en mesagxo psikofonita pere de la mediumo Ariston Teles, en 2011. Li tekstis jene: “La jaro (2012), kiun la majaoj rigardas kiel simbolon, markon, estas sole nur akvodislimo, por tiel diri. La lumoj de nova civilizacio jam ekaperas cxe la horizontoj de la homaro.” Vidu la kompletan mesagxon (portugallingvan) sub www.youtube.com/watch?v=PZhKnvka9So&feature=related.]
Do urgxas sxangxi la manieron pensi pri la mondo kaj antauxpensi pri la estonteco. Estas cxies sciate kaj noteble (pro la trumpetado de la komunikilaro), ke, en la biartikita tramo, kie ni vojagxas dum tiu cxi transira eliro, la vagono de la materiala progreso ankoraux estas pli plena ol la vagono de la moralo, kiu iras malantauxe, iom trenata, kvankam gxi neniam malkuplas sin, des pli cxar ankaux gxi havas sian propran motoron.
Estas esperinde, ke ekde 2013 tute novaj pensaj kaj informaj ondoj invados la mediojn pri konvenciaj konoj, detruante tutajn skolojn de pensado, cxefe tiujn pli enradikigxintajn en siajn jam fragilajn ortodoksajn kaj dogmemajn postulatojn.
La novaj pensondoj ne plu estos analogaj, tio estas, ili ne havos sinuajn kurbojn tiel altajn, kun la samaj grandaj kontrauxdiraj alternajxoj, kiel tiuj de la pasinta jarmilo. Ili venos kun modulita frekvenco, kun multe pli da klareco kaj enhavkvalito, cxar ili sintonizos kun satelitoj de interkomplementaj kosmaj pensoj. Cxiuj ili havigos necesan kaj bazan kosmovidadon pri cxio. Ili estos kompleksaj ondoj, kiuj generos intermodulajxojn same kompleksajn. Kaj nenio, kio estis, estos plu la sama en si.

 

CXU LA “DRAKAJ” TEROBSEDANTOJ
ANKORAUX AGADAS?

 
Ekde la grandaj spiritaj ekziloj, kiuj instaligxis tie cxi sur la Tero antaux miloj da jaroj, estas tiuj estajxoj nomataj “drakoj”. Ili defalis tien cxi kiel Spiritoj forte ligitaj al la malbono, kaj neniam regenerigxis per la redemptaj oportunoj, kiuj estis al ili donitaj.
Aliaj samspecaj kiel ili lernis la lecionon kaj revenis al la planeda hejmo. Sed ili, la ribelantoj, dauxras inter ni gxis hodiaux, konspirantaj kontraux la morala progreso de la Tero, cxar ili ne volas perdi la povon, kiun ili pensas, ke ili ankoraux havas super la homaro, kaj cxefe pro tio, ke ili ne volas suferegi la sekvojn de nova defalo dum pliaj dek aux dudek mil jaroj.
Ankaux ili estas specoj de dioj, adorataj, kvankam nekonscie, de milionoj da ni. Ili havas povon, ecx se ne absolutan, detrui pogrande, kaj modernepoke iliaj plej preferataj celoj estas la naciaj registaroj kaj la internaciaj institucioj, cxefe tiuj, kiuj aktivas favore de la Bono kaj de la morala altigxo de la homaro. [Tamen, iliaj soldatoj estas cxiam agpretaj por influi en cxiuj homaj sociaj medioj kaj en cxiuj komunikrimedoj, cxu naturaj, cxu artefaritaj, kaj cxu realaj, cxu virtualaj. Suficxas, ke ili trovu la opozician gvardipordon (ni) malfermita. Jen estas la plej bona sugesto, por ke ili ne vidu nin: ni tenu lumanta la lumon de la koro, per la energio de la fido je la Superega Potenco kaj per la fotona elradiado de la amo en Jesuo Kristo.]
 
Sammaniere kiel la superaj protektantaj Spiritoj, ankaux la mallumuloj organizas sin hierarkie, laux fakoj, teritorioj kaj gradoj de respondeco. Tamen, ankaux ili estas subigitaj al la diaj universalaj legxoj kaj havas povon cxiam limigitan kaj kontrolitan de superaj fortoj, cxefe nun, dum la sxangxado de la morala erao de la planedo, antaux la baldauxa disigxo de la lolo je la tritiko.
Ilia restado kaj relativa aglibereco tie cxi sur la Tero, dum la tuta ciklo por provoj kaj kulpelacxetoj, havis kaj ankoraux havas la funkcion veki nian konsciencon. Ankaux la spirita tento estas prova ekzerco kaj estas ankaux korekta elacxeto.
Elstarindas, tamen, ke ilia potenco cxiam estis rekte proporcia al nia malpotenco. Ankaux la plimulto el ni tute ne estas ekzemploj de noblaj karakteroj. Multaj el ni estas heredantoj de tiuj drakaj estajxoj je eksterplaneda deveno (cititaj en la Biblio), kiuj jam paslogxadis amase sur la Tero antaux miloj da jaroj kaj lasis siajn genetikajn kaj karakterajn postsignojn, krom kelkaj el siaj “ekzempleroj”.
Tamen la majxora premiso estas, ke cxiuj ni estas filoj de Dio, inkluzive de la nomataj “defalintaj angxeloj”, kiuj iam estonte ankaux reascendos, cxar cxiuj ni estas antauxdestinitaj evolui.
Do, ni devas rigardi la aliajn, inkluzive ilin (kiuj ankaux havas dian fajreron ene de si), kun boneco kaj indulgemo, ankaux kiel strategion pri defendo kaj pro konsidero al ili, kiel niajn plej forajn kunpraulojn. [Kaj ni ne forgesu paroli, ke en la gxenerala ludo de la interrilatoj tie cxi sur la Tero, la ankorauxa gxenerala tendenco estas, ke ni estas rigardataj de la aliaj, sammaniere kiel ni rigardas ilin. Cxiu negativulo havas pozitivan valoron kasxitan ene de si, ecx se en la okulteco de la imagaj nombroj, atende nur al iu adekvata faktoro, por ekbrili en la horizonto de la realaj nombroj. Pozitiva ago stimulas pozitivan (aux malpli negativan) reagon. Negativa ago stimulas negativan (aux malpli pozitivan) reagon. Estas klasike, cxu ne?]
Iel ajn, estas kredinde, ke jam okazas la iom-post-ioma spirita intersxangxado anoncita en “La Genezo”, de Allan Kardec, laux kiu iom post iom la neevoluintaj kaj malbonemaj Spiritoj ne plu naskigxos sur la Tero, dum pli evoluintaj kaj bonemaj Spiritoj venas kunlogxatigi gxin. Surbaze de tio, almenaux laux la homa vidpunkto, la tera transiro ne suferos abruptajn transformojn, kaj la pozitivigxo de la psikaj energioj jam ekhavas lokon en la teraj medioj.
Kio eble ne estos tiel lauxgrada, tio estas la foriro, trans la teran biosferon, de tiuj fratoj el ni, kiuj estas tro ligitaj al la malbono. Ili ne plu reenkarnigxos tie cxi dum longa tempo. Rilate al ili estis subite interrompita la reenkarnigxa lauxgradeco, en la novjarmiligxo (laux Francisco Cândido Xavier, en dialogo kun Geraldo Lemos Neto, en la jaro 1986, reproduktita en la libro “Gxi ne Okazos en 2012”).  Nun ili jam kunigxas en iu provizora “interdimensia kosmostacio”, atendante la kondukilon al la trans-Tero. Certe ilia cxeesto tie cxi sur la krusto aux en la tera psikosfero tro malutilus al la transiraj planoj. Pro tio, eble, okazis tiu neantauxvidita decido pri ili.
 
Kompreneble la nunaj tempoj estas malsamaj rilate al la deeksteraj vizitantoj. La Tero ne plu estas primitiva mondo, al kie aliplanedanoj (“defalintaj angxeloj”) venis, por fari genetikajn eksperimentojn pri la tiamaj terlogxantoj (laux rakontas kelkaj bonreputaciaj antauxhistoriistoj), farante el tiuj cxi medioj kampon por provoj kaj, poste, pro deviigxo pri misioj, kampon por longeciklaj provoj kaj kulpelacxetoj.
En la nuna epoko, ne estas “matematika probableco” de alterigxado de morale malsuperaj aliplanedanoj kun detruaj kaj aliigaj potencoj.
Eble, en la koneksajxo Alciono-Tero, estas okazantaj genetikaj eksperimentoj, certe ne plu en la kampo simple fiziotridimensia, sed en la pli subtilaj kampoj de la homa strukturo, kiaj DNA kaj la perispirita konsisto, por ebligi la kvardimensiigon de la korpaj sensajxoj. [La homoj indigauxraj, kristalauxraj, diamantauxraj kaj aliaj eble faras parton de tiuj eksperimentoj kaj eble jam estas antauxpreparitaj por la sensa kvantuma salto, kiam adekvataj ekzogenaj faktoroj incidos en la teran biosferon.] Tio certe farigos grandan reformon en la pripensaj bazoj de nia post-moderna metafiziko, ecx se ne ekzistas konkretaj naturaj evidentajxoj konfirmantaj tiujn hipotezojn. [Aux ili estas nur ‘fikciaj konkretajxoj’? Nu, restu registrita en la protokolon tiu instigajxo.]
Pro la spirita kaj kristeca sinpreparo, ankaux ni, el la spirita-generacia malnova gvardio, certe transmutaciigos nin en aliajn personojn. Pro la mensa, emocia kaj perispirita purigado, ni havos fizikajn korpojn tre pli sanajn kaj fortajn, kaj ni havos sensajn perceptojn tre pli akutajn.
Ni klopodu, do, sencxese, por ke ankaux ni transpasu al la nova erao akorde kun la fotopsikovibraj sxangxigxoj de la Tero. Ni ankoraux havas oportunon. Tiuj el ni, kiuj antauxsinpreparos ekde nun kaj estos mezbone kvitigxintaj antaux la notariejo de la morala historio de la Tero, anigxos, pro merito, al la nova spirita generacio de la planedo. En la horo, kiam cxiu el ni pasos tra la turnbarilo de la fina memjugxo (post probable la venonta kaj lasta elkarnigxo en la nuna finigxanta erao), lia interenkarna kriminal-atesto estos ekzamenata, kaj tiam li estos fine kondukita al la verda atendocxambro aux al la rugxa atendocxambro.
 
“Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.” - La predikanto, 1:4 (tie en la Malnova Testamento). [Post la sxangxigxo de la tempoj, la Tero mem, kvankam gxi dauxros esence la sama, estos tute alifigurigita, pli klarvidebla, tre malsamaspekta ol tio, kiel gxi aspektas al ni nuntempe. Gxi estos la “nova Tero”, kiun Jesuo, pli antauxnelonge, en la Nova Testamento, instigis nin atendi (laux Petro 2, 3:13[2]).]
 
La gxenerala regado de la tera transiro, inkluzive la transmigradon de animoj, kaj internen kaj eksteren, kiel cxiam, estas en la manoj de la Kristo, kiu en la pasinteco alportis tien cxi aliplanedajn ekzilitojn (same “angxeloj de Dio”), pro moralaj bezonoj de ili kaj pro civilizaciaj bezonoj de la tiama Tero.
Okaze de tiu cxi nova transira periodo, estas denova migrado de morale neevoluintaj Spiritoj, sed gxi estas de tiuj, kiuj foriras de la Tero, por “defali” aliloken, en akordigeblajn mondojn. Tiuj cxi, siavice, estos favorataj, per materia progreso, de la novaj logxantoj.
Intertempe la Kristo akceptas deeksteran helpon por celoj morale favoraj al la Tero, kiu estas levata al la rango de transigxa mondo. Kaj tiel evolumarsxas la universa homaro.
La eksterteraj veturilegoj, do, kiuj alvenas pli kaj pli grandkvante al la teraj cxirkauxajxoj, alportas bonajn estulojn, cxiam. Estas logike.
 

 

KELKAJ PSIKOSOCIOLOGIAJ EFIKOJ
DE LA TRANSIRO

 
Laux studoj kaj esploroj diskonigitaj en interreto, estas okazanta, almenaux gxis nun, la sxangxado de pozicio de la teraj magnetaj polusoj, kun delokigxoj foje gxis 17º. Tio estas kauxzanta la morton de milionoj da migremaj bestoj, kiel neniam antauxe.
La majaoj estis profetintaj (laux onia interpreto de la dua el iliaj famaj sep profetajxoj), ke tiuj cxi jaroj, de 1999 gxis 2019, estas la “tempo de la netempo”, sekve de la vojerarigo de cxio kaj de cxiuj, cxefe de tiuj el ni, kiuj ne penos por sia kosma konjunkciigxo kun la supera konscienco. Estas pro tio, ke la plej granda parto el ni, la urbanoj, spertas pli da streso, kun sento de premateco, kaj sentante, ke la tago pasas tre pli rapide, kio reefikas en nian kronobiologian ritmon.
Sammaniere kiel, en la nokto, estas pli forta mallumo iom antaux la frumateno, la venontaj sep jaroj, gxis 2019, devos reprezenti tiun tempopecon pli malluman en la tunelo de la netempo. Ni bezonos plipotencigi la kurenton el lumo unuj direkte al la aliaj, por ke ni ne perdigxu en la mallumego.
 
Kelkaj el la kromefikoj de la transira movado estas sxangxigxoj de la tagnoktoritmoj, de la biogeokemiaj cikloj, de la natura agado de la neuxronoj kaj de la tradiciaj pulsoj (vibroj) jen de la homaj estuloj, jen de la Tero mem, jen de la luno. [La fratino luno en la nuntempo estas pli obstrukce dupolusa ol iam. Ni estu paciencaj al gxi, kiu tiel helpis nin en la pasinteco. Ni estu paciencaj al ni mem reciproke.] Kaj ni ne forgesu paroli pri la pli kaj pli granda influo de la magneta kampo de Nibiro en nia vivo, same kiel pri la pli kaj pli psikaj kaj inteligentaj drakaj manovroj, kiuj provas tenti nin pere de niaj malfortaj punktoj, de niaj pli evidentaj malbonaj trajtoj de karaktero kaj de nia uzado pri legxaj aux nelegxaj toksajxoj.
Ecx la vibra tono de la logxdomoj malstabiligxas pli ofte, kiel reflekso de intimaj misstrukturoj. [Multaj el ni bezonas urgxe fari Fengsxuon en la mensa domo, kio kun certeco favoros al cxiuj aliaj domoj, ekde la korpa domo, la hejma domo, gxis la planeda logxdomo, kiu ankaux bezonas re-harmoniigxon.]
Pri la homoj, sxangxigxas ankaux, draste, la metabolo, la peristalto, la memorado, la sento de direkto, la energiaj alligecoj pli fortaj kaj sentemaj... Cxio tio postulas pli klarajn kaj firmanimajn sintenojn, cxefe en la terenoj de la gxentileco, solidareco, bonmaniereco kaj koreco. Tiuj valoroj, kiuj jam estis multe pli oftaj, en la tempoj de la simpla vivo, nun bezonas reenmodigxi. Alvenas la tempo, por ludi naive, por liberigi la purajn sentojn elvenintajn el la koro, por sidi cxe la pordo de la logxdomo (aux sur la balkono de la konstruajxo) kaj babili neglekteme, por atenti pli unuj al la aliaj. Estas tempo por planti legomon (ecx se sur la fenestro, ecx se en glaseto el vitro). Nun, pli ol iam, estas la tempo, por ke ni turnigxu cxiutage al la okcidento cxe la krepusko, por admiri la subiron de la suno (ecx se ni estas en cxambro sen fenestroj, aux ecx se la horizonto en la fronto estas nubskrapulo). Ni zorgu trejni la auxdadon, por auxskulti cxe la noktigxo la kanton de la Angxeluso (ecx se per la posxtelefono), aux por vekigxi matene pro la kanto de birdetoj (ecx se ili estas en arbaro de Youtube).
Kio gravas, estas tio, ke ni eniru en nin mem laux sentoj, revivigante la bonajn memorojn, purigante la koron. Ni rememoru tion, kion diris Jesuo, en sia prediko sur la monto: “Felicxaj estas la kore puraj, cxar ili vidos Dion” (laux Mateo, 5:8).
Tiu tuta proceso de emocia edukado, kristoterapia, per la tuja reveno al la vivo plej eble natura kaj simpla, konsistigas kontinuan katarson vere kapablan purigi nian koron. Povas pretigi nin, por vidi Dion, tio estas, por vidi la diajn fenomenojn pri la transiro, en ties pli lumaj kontureblaj formoj, cxar ni havos lumon, kiu eligxos el ni mem, kristaligante nian auxron, permesante al ni pli rektan kaj felicxan interagon kun la alveno de la nova Erao, kun la alveno de la Kristo mem.
 
Ni bezonas urgxe komenci, proprainiciate, memsinkronigon kun la Superega Mensa Poluso, nome Dio! [Ni ne devas grundi cxe malgxustaj strandoj, cxu ne? Povas farigxi tre malfacile malgrundi kaj retrovi la ir-vojon. ]
Ni akiru sanigajn kutimojn, kun organa, emocia, mensa kaj spirita sentoksigxo, krom la praktikado de tolereco, de pardono al cxiuj kaj de pli komprenema rigardo al la vivo.
En la konfuza, hxaosa kaj stresita transira socio, jen estas la kutimoj, kiuj devas urgxe integrigxi al niaj est- kaj rilatmanieroj: pardonemo, komprenemo kaj helpemo al la aliaj en ties atakoj kaj statoj de psika malordo.
Tamen, cxar ankaux ni apartenas al tiuj “aliaj”, ni devas fari nian parton ankaux rilate nin mem. Necesegas memkompreno, mempardono kaj multa memdisciplino, por ne ofendi kaj ne malutili al iu ajn nek al ni mem dum niaj eventualaj momentoj de emociaj eksplodoj aux dum atakoj de nelonga duonskizofrenio.
Unu afero estas krii al la aero aux al la planko, kaj alia afero estas krii kontraux iu, ecx se tiu iu estis la rekta kauxzanto de la krio.
Pretekstante elkorpigi niajn “putrajxojn”, ni nek povas nek devas celtrafi per ili nian proksimulon, kiu ajn li estas, sed kiu iel estas nia spegulo.
La idealo estas ke, ekde nun, en kvieta stato, ni eksplodigu pli ofte gestojn de amo, gxojo, kareso kaj optimismo. Ankaux ili purigas nian animon.
La sencxesa ekzercigxo en la evangeliaj valoroj ankoraux estas la plej bona profilaktika kaj ankaux resaniga rimedo. Se ni “reagos” antauxe, pozitive, niaj eventualaj negativaj nodetoj, per si mem, malligigxos iom post iom, sen ke tion ni rimarkos, sen ke ili bezonos detonacii tra la “emocia epidermo”, kiam ni estos en malkvieta stato.
[Same ni devas atenti, por ke ni ne sisteme jugxu humoraliigxon kiel psikozan aux duonskizofrenian atakon rezulte de iu kromefiko de la geotransiro. Multajn fojojn tio, kion ni nomas frenezajxo, estas nur estmaniero malsama ol nia, aux estas opiniesprimo malakordanta kun niaj konceptoj. Nur tio. Cetere, gxis pruvo de la malo, kio valoras estas ne tio, per kio oni difinas aux memdifinas, nek tio, kia oni sxajnas esti, sed valoras tio konkreta, kiun oni faras por si kaj por aliaj.]
 
****
 
Ecx se largxasence, cxiuj ni respondecas unuj pri la aliaj, kaj cxiu el ni havas siajn krizetajn momentojn. Ligu la unuan nodon de la frenezjako de la alia tiu, kiu estas centprocente lucida la tutan tempon. Tiuj el ni, homines amorosi[3], kiuj nun pli bezonas frenezjakon, estas tiuj, kiuj ne ricevis brakumjakojn en la gxusta tempo.
Ni rememoru pri tio, kion konkludis la brazila romanisto João Guimarães Rosa, en sia rakonto “A Terceira Margem do Rio” (“La Tria Bordo de la Rivero”): “Neniu estas freneza. Aux, kontrauxe, cxiuj.” Almenaux, laux asertis la algxera ekzistencialista filozofo Albert Camus, “ni cxiuj estas specialaj kazoj”. [Ni nur ne pretendu, ke ekzakte cxiuj urbanoj estu enhospitaligitaj, kiel ekvolis D-ro Simão Bacamarte, la psikiatro de la romano “O Alienista” (“La Alienisto”), de la brazila verkisto Machado de Assis!]
 
Kompreneble estas tiuj homoj, kiuj kredas nenion el tio, kaj kiuj ignoras aux tute ne priokupigxas pri tiuj aferoj. Multaj aliaj sxajnas ne kredi, kaj alligigxas al cxiutagajxaj valoroj pli ol iam. Kelkaj aliaj enfermigxas en monoideologiaj auxtismecaj kapsuloj, por firme interpreti la estantecan kaj estontecan realecojn. Estas ankoraux tiuj, kiuj reliefigas antikvajn religiajn kaj kulturajn valorojn, konstruante specon de konscia memcitadelo kontraux emociaj sismaj tremoj. Nu, kondicxe ke tiuj monoideoj ne enkapsuligu ankaux la manojn, kiuj bezonas etendigxi por cxirkauxbraki kaj por ricevi cxirkauxbrakon, kaj kiuj bezonos doni kaj ricevi helpon, senprobleme.
Okazas, tamen, ke la efikoj kaj kromefikoj de la granda transiro validas por atentantoj kaj por neatentantoj pri la afero, ecx se malpli intense por tiuj, kiuj ne sxargxas la menson per pesimismaj esperoj aux tro da premaj informoj pri la venontaj jaroj. La malatentemaj trankvileguloj dauxru vivantaj siajn vivojn kiel cxiam, kondicxe ke ili estu iel agantaj pozitive pri socialaj demandoj, ke ili estu plenumantaj iun utilan rolon favore de humana afero, kaj ke ili estas plene ekzercantaj amecon, respondecon kaj honestecon.
Nur estas fakte pli sekuraj tiuj, kiuj, sendepende de siaj estmaniero, vivstilo kaj kredoj, estas kun siaj moralaj kontoj reguligitaj; kiuj ne venis al cxi tiu enkarna vivo kiel obstinegaj relernantoj; kaj kiuj estas kun la interenkarnaj lernejaj notoj cxirkaux la meznombra noto por la fina aprobo. Povas esti, ke al multiuj la bluaj notoj necesaj, por atingi tiun meznombran noton, estas baldaux konkerotaj. Kiel scii? Cxe dubo, ni klopodu iom pli en la fratamaj ekzercoj, pensante, parolante kaj agante en rekta konjunkciigxo kun la evangelia alfabetumo, despli cxar, krom ne povi vidi la notkajeron, ni ne scias, en kiu tago tiu cxi nia tera fundamenta lernejo estos fine fermita.
Iel ajn cxiuj, sendepende de kredoj, aux ne, pri la transiraj fenomenoj, bezonas peni, por observi tiujn valorojn. Ne temas nur pri sava demando, sed tio estas demando de vivkvalito, kaj en la periodo D.T., kaj en la periodo P.T. Tio estas priokupigxo lasi pli bonan estontecon por niaj posteuloj, inter kiuj, espereble, estos ni mem.
 
Pro la pli vasta rimarkebleco de la transiraj fenomenoj, la gxenerala tendenco estas, ke pli multigxos la psikaj malordoj, kiel rezulto de la eksplodo de la ideologiaj vezikoj kaj de la dogmaj kaj kulturaj vezikoj de nia hximera mondo. Flanke de la iom-post-ioma eksplodo de la globskalaj financaj vezikoj, la kazoj de parafrenioj, skizofrenioj kaj aliaj malnovaj kaj novaj psikozoj certe rimarkeblos en cxiu homejo. Suferos pli tiuj, kiuj ankoraux havos kor-alligon al la mondumaj aferoj, kaj tiuj, kiuj ankoraux estos volontaj sklavoj de la hedonismaj ambicioj, de la iluzioj, de la egoismaj valoroj kaj cxefe de kondutoj pereigaj kaj malutilaj al si kaj al aliaj. Ankoraux estas tempo, por ke ni malplenigu la keston de la hximeroj.
 
Urgxas granda terapio per kolektivaj amo kaj kareso, amase, ecx se kelkaj el ni estas internigitaj en hospitalon aux internigitaj en sin mem, malliberigitaj en la cxelo de karcero aux en la cxelo de siaj propraj ideologioj.
Oni cxiam povas fari ion bonan, sinceran kaj aman, por plibonigi ian ajn menssituacion, ekde iu ajn momento aux loko.
La amo, kiu estas lumfiligrano transversa al cxiuj dimensioj, ankoraux estas la plej efika helpa kuracilo por specialaj kazoj, sen normkontrolo, sen bezono de kuracista preskribo. Suficxas, ke oni malfermu la flakonon de la koro kaj donu bonajn pensojn, bonajn vortojn kaj bonajn amajn farojn al tiu, kiu bezonas, povante esti po superdozoj. Kaj tiu filigrano, kiu bezonas cirkuli, vere estas cxeno el frateca amo. Se gxi naskigxos kaj renaskigxos en la koroj de unuj al la aliaj, gxi transformigxos en grandan basenon el pozitivaj vibroj, kiuj enfluos en la koron de la Tero, de la patrino Tero, kiu estas graveda (je la nova Jesuo, je la Kristo en lumkorpo), bezonanta niajn amajn zorgojn.
 
“La bonaj agoj estas frazoj el lumo, kiujn vi adresas al la tuta homaro.” – Emmanuel, en sia libro “Vida e Caminho” (“Vivo kaj Vojo”), psikografita pere de la mediumo Francisco Cândido Xavier.
 
Ni bezonas, do, transigi niajn eventualajn statojn de aliigxo de konscienco, de sentumoj, de sentoj aux de pensoj, en talentojn je la servo al la bonfara prediko pri la Evangelio. [El cxiu estmaniero oni povas fari profiton por intima plibonigxo. Kaj tiu profito, se gxi celas konformigxi al la kristaj ordonoj, devas inkluzivi ankaux la intiman plibonigxon de la aliaj.]
Tiu prediko povas esti farata per vortoj kaj ankaux per cxiaj homaj komunikaj rimedoj. Gxi povas same okazi per la emisio de pozitivaj pensoj aux ecx per simplaj mildaj-koraj kaj bonvolemaj rigardoj sur la aliaj. Kaj plej multe gxi povas ekspansii pere de la luma ekzempligado de la virtoj instruitaj de Jesuo, la dia heroldo de la “nova cxielo” kaj de la “nova Tero”. Kaj Li estis plenpreciza, kiam Li asertis, ke nur estos rekonataj kiel Liaj discxiploj tiuj, kiuj amados unuj aliajn (Johano, 13:35). Jen estas plia pruvo, ke nur la Amo, manifestata per bonfaraj agoj, suficxas kiel identiga karto de la veraj sekvantoj de la Lumo de la Mondo. Tiu estas la prediko, kiu signos la finon (de la nuna planeda ciklo) aluditan de Mateo, 24:14 (“Kaj cxi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al cxiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.”).
Ju pli, en la interrilata praktikado, ni amos unuj la aliajn kaj la patrinon Teron, pere de klopodoj individuaj (ekzemple de pregxoj kaj vizitoj al necesbezonantaj fratoj) kaj kolektivaj (ekzemple de la konferenco Rio+20), des pli ni plifruigos tiun signan predikon. Depende de gxia plivastigxo, estas tre probable, ke la fino de la Tero kiel mondo por kulpelacxetoj kaj provoj venos pli frue ol antauxvidite. Estas ankaux tre probable, ke, per la intensigo de tiuj individuaj kaj kolektivaj predikoj-agadoj, la same antauxviditaj cxagrenegoj de la “tempo de la fino" estu multe minimumigitaj, kaj ke la nova erao de la planeda transigxo enplantigxu kun pli da subtenebleco kaj dauxripoveco por cxiuj. Cxu ni kanaligu iom pli niajn psikajn, emociajn kaj spiritajn energiojn en tiuj kundecigaj kontribuoj?
 
 
 

[1] La mediumo Francisco Cândido Xavier elkarnigxis en 2002.
[2] Sed laux Lia promeso ni atendas novan cxielon kaj novan teron, en kiuj logxas justeco
[3] Latina: pluralo de homo amorosus.

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 23/06/2012
Reeditado em 26/08/2012
Código do texto: T3739873
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.