TRIOBLA VAKCINO KONTRAŬ MALALTA VIBRO: INICIATIGA FIDO, AMO KAJ KARITO   2
1969, LA JARO KIU NE FINIĜIS. 5
PROFETAĴOJ, REPROFETAĴOJ, TRANSPROFETAĴOJ 8
NI TRANKVILIĜU, EĈ ANTAŬ LA NATURAJ  KAJ INFORMARAJ SKUOJ  14

 

TRIOBLA VAKCINO KONTRAŬ MALALTA VIBRO:
INICIATIGA FIDO, AMO KAJ KARITO

 
Malaltigi la spiritan vibron estas tro riske. Depende de ĝiaj grado kaj daŭreco, ĝi povas esti la vojo, aŭ pli bone, la stampo en la pasporto al la malsupera planeda mondo, kiu alproksimiĝas al la Tero. Tio koncernas speciale tiujn el ni, kiuj ankoraŭ ŝanceliĝas sur la malstreĉita vibra ŝnuro, sen la necesa kreditiĝo al la restpova vizo al la Nova Tero.
Ordinare oni malaltigas sian vibron ĉefe pro la stagniga malkredo, pro la malamo, pro la egoismo, pro la orgojlo kaj pro la malvirtoj.
 
Nun, en la kuranta selekta periodo, ju pli ni levos nian vibran tonon, des pli ni venkos la supergravitoforton de la suĉanta astro, ne necese malligante la korpon de sur la planko. Ties astrofizika kaŭzo estas, ke la leviĝo de la vibra tono implicas agordiĝon kun la multe pli superaj energioj de Alciono, en kies fotonringon la Tero finas eniri en 2012. Do, alcionecigante nian pozitivan flankon, pere de la kristaj virtoj, ni sukcesos oblikve malnibirecigi iom post iom nian ankoraŭ negativan flankon, kapabliĝante, tiel, por daŭri vivantaj sur tiu ĉi planedo sub intima reformo.
 
Dum ĉiuj siaj duilionoj da jaroj, la Tero estas magneto. Kaj ĝi altiras, por vivi sur si, Spiritojn agordajn kun ĝia tridimensieca vibra tono, ĉefe en la dimensioj krusto, mallumo kaj abismo. [Ni konsideru, tamen, ke, kvankam ĝi havas vibran tonon superrege malalta, la tera krusto ne nepre estas malsupera dimensio, sed ĝi, kun ĝiaj paradizecaj kaj inferecaj regionoj kaj ĉiaj eblaj vivkondiĉoj,  estas lernejo, provkampo, kie la eblecoj por kreskiĝo estas multe pli grandaj, ol en la malsupraj dimensioj.]
Pro la arego da novaj galaksiaj lumoj kaj pro la alveno de milionoj kaj milionoj da Spiritoj je supera vibra tono, sub la regeco de la Kristo mem, la Tero transiluminiĝos kaj malligos de si la Spiritojn je pli malalta vibra denseco. Okazos granda proceso de senmagnetigo.
Tamen, al kie iros la Spiritoj-fajlaĵoj, kiuj vivis algluitaj tre proksime super la krusto (kiam elkarniĝintaj), sur la krusto (kiam enkarniĝintaj) kaj sub la krusto (kiam loĝintaj en teraj kaj akvaj subdimensioj)?
Ni estas vibre tre pezaj kaj, sekve, tre alligitaj al la tera magneto kaj ties energiaj terecaĵoj. Jen, kial okazas la amasa translokiĝo de tiuj, kiuj devos ekziliĝi de la Tero, ĝis ili fariĝos sufiĉe malpezaj, por povi reveni.
Tiam, do, eble la malbonreputacia suĉema astro aŭ “suĉanta planedo” aperas por sia speciala rolo en la granda transiro de la Tero, ne nur el planedo por provoj kaj kulpelaĉetoj al transiĝa planedo, sed ankaŭ, sub la relativa vidpunkto de Astrofiziko, el magnete malsupera planedo al magnete supera planedo.
Nibiro, nomo jam populare pli konata ol siaj aliaj sinonimoj (Herkolubo, Marduko kaj Planedo X) estas tiu nova astro-loĝejo magnete malsupera, al kie translokiĝos la tiel same malsuperaj teranoj. Ĝi estas la astro-magneto, kiu alproksimiĝas al la transiranta Tero, kaj kiu havas magneteblecon tre pli intensan, ol la tera magnetebleco, kvankam ĝi havas povon altiri nur la Spiritojn je vibra tono simila al ĝi.
[Dum parolado en la lasta monato (julio), la tertransiristo Aldomon Ferreira asertis, ke Nibiro (kiu, laŭ kelkiuj, estas nana stelo, sed ne planedo), havas civilizacion multe pli prosperan (certe laŭ materia vidpunkto), ol tiu de la Tero, sed ke ĝi estas signita de la tridimensieco. Certe tie ne estas relative superaj dimensioj, malsame ol la Tero, kiu havas super la krusto la dimensiojn Arto/Kulturo/Scienco, Frateca Amo kaj Direktivoj al la Planedo.]
Nu, jen ĝi estas nana stelo, planedo aŭ astro, la influo de Nibiro en niaj vivoj estas iel terapia, ĉar ĝi igas nin eltiri certajn moralajn tumorojn ligitajn al ni, kaj instigas nin prezenti nin pli senmaske antaŭ la aliaj. La problemo okazas nur tiam, kiam tia ĉi sinprezento transformiĝas en agreson al la aliaj kaj, sekve, al ni mem, per pensoj, vortoj aŭ agoj. Tiun specon de emocia aŭ morala ekspektorado ni devas ĉiel eviti. Por tio ni ĉiam penu agordiĝi kun la same terapia kaj pli bonfara influo de Alciono, la triamagnituda patrina stelo, kiu instigas nin elliberigi noblajn kaj kristecajn sentojn ankaŭ ligitajn al ni. Kaj la efika rimedo por tiu supera agordiĝo estas la senĉesa uzado de la paco, humileco, bonvolemo, komprenemo kaj amo al kiu ajn, inkluzive ofendintojn. Tio estas la plej bonefika ekspektoriga siropo.
 
La fizika apartiĝo de la teranoj, do, okazos laŭ la jena formo: kiuj sukcesos teni sin agorde kun la alciona frekvenco, tiuj restos en la Nova Tero. Kiuj sukcesos teni sin agorde nur kun la nibira tridimensieca frekvenco, tiuj foriros, por vivi sur la preterpasanta nana stelo, ĝis ilia necesa morala kreskiĝo, kiu kapabligos ilin, por reveni hejmen. [Kelkaj mezuloj eble restos en la Tero, sed en la mallumo aŭ en la abismo, malgraŭ tio, ke ankaŭ tiuj ĉi biodimensioj spertos drastajn psikomediajn ŝanĝojn en ties respektivaj materiaj kaj spiritaj flankoj.]
 

 

1969, LA JARO KIU NE FINIĜIS

 
La instigilo de la granda renkontiĝo de la interplanedaj aŭtoritatuloj, en la monato julio 1969, estis la fakto, ke la usonanoj ekpaŝis sur la luno, kio, laŭ la astronaŭto Neil Armstrong (05/08/1930-25/08/2012), estis granda salto por la homaro. Tamen, pro la forta konkurado pri la konkero de la spaco, inter rusoj kaj usonanoj, tiuj ĉi en vero ekpaŝis sur faliga ŝtono. Post tio, por piedpremi sur la geocidan grenadon, mankis nur unu salto, kio estus unu salto sur la homaron.
Alia probabla zorgo de la planedaj estroj estas tio, ke la luno ne servas nur kiel astro-ornamajxo por la vidado de la teranoj. Estas nuntempaj informoj, ke gxi estas servanta ankaux kiel atendostacio de mallumaj teraj Spiritoj, gxis malfermigxos al ili la transporta portalo al la malsupera planeda mondo. Imagu, se la usonaj sciencistoj volus starigi projektojn sur la luno! Ili malhelpus projekton multe pli grandan de superaj eksterplanedaj sciencistoj, kaj gxi estas, nuntempe, tiu probabla spirita atendostacio. Tio eble influis intuicie en la malaktivigo de la projekto Apollo, de Nasa, post la suprenflugo de Apollo 17 en 1972, kaj la malaktivigo en 2010, far Barack Obama, de la projekto Konstelacio, kiu estis iniciatita en 2004, de George W. Bush, kaj kiu pretendis konduki denove la homo encarnatus al la Luno, en 2010.
Krom tio, se estus estinta nuklea milito, baldaŭ, post la kompleta eniro de la Tero en la ringon el fotonoj de Alciono, la alcionanoj kaj aliaj pli rektaj kunlaborantoj kun la Kristo trovus multe pli da malfacileco, por rekonstrui la planedon, post la longedaŭra “forpreno de la rubaĵoj”.
Estis pro tio, ke, antaŭvidinte la trian mondmiliton ankoraŭ dum la kvardekaj jaroj, Ramatis anoncis la pereon de du trionoj de la homaro ĝis la jaro 2000. Tre probable tio estus la negativa saldo restigita de la nukleaj eksplodoj en la enkarna sfero. [En la lastaj tempoj de la nomata “malvarma milito” unu informo, kiu disanonciĝis ĉie en la mondo, estis, ke la sumo de la tuta nuklea armilaro de Usono kaj Sovetunio povus detrui la tutan Teron 2500 fojojn! Se tio okazus, postrestus neniu sur la krusto por rakonti pri tiu historio.] Kaj plie, krom ĉio tio, okazus malordo en la orbito de ĉiuj aliaj planedoj de la sunsistemo, kaj jen estis tio, kio ankaŭ motivigis la grandan kunvenon de la planedaj registoj, okazinta en julio 1969. [Tiu granda sava konferenco eble okazis sur la luna grundo, kvankam plej probable ĝi havis lokon en la sepa tera dimensio, kiu estas tiu de la ĝeneralaj direktoj pri la planedo.]

Pro tio la antaŭvido mem de Emmanuel, anoncita en ties libro “Sur la Vojo al la Lumo” (1938), ke ĉio devus findecidiĝi ene de la 20-a jarcento, perdis la signifon, ne pro antaŭkona eraro lia, sed pro tio, ke, ekde 1969, postvenis grandaj politikaj kaj spiritaj ŝanĝiĝoj en la teraj medioj, kun rektaj reefikoj sur la homaran psikon kaj, sekve, de tiu ĉi sur la geofizikan kaj spiritan ĉirkaŭajn naturojn. Tial lia nova antaŭdiro, jam en 1972, post la granda ŝanĝo de planoj por la Tero, estis, ke “la Tero estos regeneriĝinta mondo ĉirkaŭ 2057” [1].
Post 1969, la futurologio de la supera transtombo, kiu estas multe pli bone ellaborita kaj inteligenta ol la nia, praktike redesegnis la tutan mapon de la tera estonteco, eĉ se, kiel ĉiam, dependante de la konduto de la tuta homara persono kaj de ĉiu el ni individue. [Plej certe tiu supera futurologia remapigo ŝanĝis ankaŭ, forte, ĉiujn eventualajn profetaĵojn gravuritajn sur la ŝtonoj de Tzolkin, la fama longkalkula majaa kalendaro.]
 
Post la “
fina dokumento” de la granda interplaneda konferenco “Tero+2000”[2], ekestis ŝpruco da altaj inspiroj sur plej senteblajn kaj bonkorajn mensojn de la tuta planedo, malgraŭ la pli intensaj premoj de la gvidantoj de la mallumo, kiuj ankaŭ organizis sian kontraŭcelan konferencon, nomatan “La Granda Kunvoko” laŭ mencio en la libro “La Fina Batalo” (2009), de la Spirito José Lázaro, psikografita pere de la mediumo Aguinaldo Paviani.
Multaj pacifistaj kaj ekologiistaj movadoj aperis aŭ plifortiĝis en la oka jardeko (sepdekaj jaroj). [En 1972 la suna sistemo ekeniris en la lumzonon de la planedo Alciono, ricevante de ĝi, nature, ĝiajn unuajn bonfarajn efluvojn. Ankaŭ en la sepdekaj jaroj komencis naskiĝi la unuaj amasoj da nomataj indigaŭraj infanoj (multaj el ili devenintaj el Alciono). Ĉio tio certe reefikis pozitive en la tutan teran psikosferon kaj kontribuis por la senarmigo de intencoj inter la militaj potencoj de la planedo.]
 
Kvankam, tamen, ne okazis la tria, lasta kaj geocida tutmonda nuklea milito, postrestis sensentemiga stigmato, pro la kuraco je la pli granda malbono (la nuklea milito), en la sino de la grandaj socioj. Ekestis preskaŭ globskala krizo de valoroj, degenerado de la etiko kaj de la simpla vivo, brutala socia malegaleco, la apero de granda iluzia veziko pri moderna vivo kaj pri teknologia progreso. Dume la nombroj pri la malsato kaj mizero pligrandiĝas absurde.
Estas kredinde, tamen, ke neniel okazus milito kiu detruus komplete la Teron. Ĝi eĉ povus komenciĝi, sed ĝi tuj estus interrompita de kosmo-naturaj intervenoj, aŭ pli bone, de Dio, la vera dommastro. La povo de la malbono ĉiam havas limojn.
 
 

PROFETAĴOJ, REPROFETAĴOJ, TRANSPROFETAĴOJ

 
Ni vivas konstruante, rekonstruante kaj detruante facetojn de la paralelaj, supermetitaj kaj sinsekvaj realaĵoj en la daŭro de la tempo, en ĉiu momento, inkluzive de la segmento mem de la estonta tempo.
Ekzistas en iu nivelo unu konkreta estonta paralela realaĵo, vivanta kaj eĉ interaktivanta kun nia estanteco kaj kun nia estinteco. Tamen ni, tie ĉi en la estanteco, estas kvazaŭ “ekstermistoj de la estonteco” kiel konkretan realon. La simpla bato, kiun ni donas nun al flugilo de papilio, ŝanĝas aŭ eĉ mortigas, ankaŭ nun, la nepinon de tiu papilio, kies gepatroj ankoraŭ eĉ ne naskiĝis.
Ĉiu sentema, konscienca aŭ animita estaĵo estas farita de longa vosto el kaŭzoj kaj efikoj malantaŭ, antaŭ, super, sub kaj ĉe la multoblaj flankoj de si.
Estas pro tio, ke morti estas relative. Morti estas nur malaperi aŭ malvidebliĝi sentume el iu dimensio, sed estas naskiĝi aŭ videbliĝi en malsama sentuma dimensio, paralela, jen estinta, jen estonta, povante esti ankaŭ flanke, super aŭ sub la antaŭa dimensio aŭ foje ene de la sama dimensio mem. [Esceptoj estas la okazoj, kiam la elkarniĝinto restas malvigle kvazaŭmortinta dum kelka tempo, ĝis lia spirita vekiĝo pro iu faktoro. En la nuna geotransmutacia cirkonstancaro, morti daŭras normale, sed daŭri “mortanta” estas malnecese.]
Samforme kiel ĉiu vivanta estaĵo, ĉiu dimensio havas sian materian medion kaj sian spiritan medion, kvankam ne ekzistas preciza limo inter ili. Ju pli densa kaj vibre malalta estas iu dimensio, des pli kruda kaj tridimensitrajta estas ĝia fizika aŭ materia parto. Tamen, kun la paso de siaj ciklaj evoluoj, ĉiuj materiaj-spiritaj paraj formaĵoj ade rafiniĝas kaj subtiliĝas.
 
Multfoje la translokiĝo de iu el la materia medio al la spirita medio okazas ene de la dimensio mem, kie li vivis antaŭe. En tiu ĉi hipotezo, oni elkarniĝas, sed ne foriras el la materia flanko de la dimensio. Tio estas la kazo, por ekzemplo, de tiuj teranoj, kiuj elkarniĝas, sed ne forkrustiĝas, multfoje eĉ ne foriĝante el la domo, kie ili loĝis, aŭ el la loko, kie ili elkarniĝis. Ili restas en la spirita mondo de la krusta dimensio mem(!), kun pli aŭ malpli granda povo interagi kun iu aŭ alia enkarniĝinto. Ofte tio okazas, kiam la elkarniĝinto daŭras strikte ligita al materialaj problemoj, interesoj, pasioj, malvirtoj aŭ iaj ajn bezonoj. Ankaŭ, ofte okazas, ke elkarniĝinto eĉ ne rekonas sin kiel tian, kredante, ke li ankoraŭ vivas inter ni.
 
Okazas ankaŭ la kontraŭo: estas la dimensio aŭ sentuma realaĵo, kiu mortas, malaperas, nevidebliĝas en onia menso, per la amnezio, aŭ renaskiĝas, reaperas aŭ revidebliĝas, per la anamnezo. La rerenkontiĝo, jen reenkarna, jen anamneza, de ĉiu kun tio, kion li forlasis en la pasinteco, ofte okazas dum estas, por ekzemplo, elaĉetaj, elprovaj, misiaj, amaj, edukaj, artaj, eksperimentaj kaj kuracaj problemoj solvendaj, por ke li solvu fine siajn nombrajn esprimojn sur la evolua reala rekto en la pli granda evolua ciklo de la planedo mem.
Ni vivas enirante kaj elirante el ejnŝtejnaj vermotruoj en ĉiu momento, foje per simpla rememoro pri io, kion ni esperas de la estonteco, foje per simpla espero de io, kion ni rememoras de la pasinteco.
Jen kial estas grave, ke ni vivu plej eble kristece en la ĉi-tieo kaj nuno. Tiel ni povas solvi arope mankojn de nia estinteco, de nia estanteco kaj de nia estonteco.
Nia tuta estinteco (tio estas, la maniero kiel ni vidas ĝin kaj ĝiajn estantajn efikojn) kaj nia tuta estonteco dependas de la vivkvalito de nia estanteco, de la maniero kiel ni rigardas nin, de tio, kion ni produktas, kaj de la maniero kiel ni vidas kaj interagas kun la mondo. Ni rememoru tiun verson de Gilberto Gil: “la plej bona loko en la mondo estas tie ĉi kaj nun.”
 
****
 
Hodiaŭ ni estas en la “malĝusta estonteco”, konstruita rapide en la neantaŭlonga estinteco, post la estinta estanteco, kiun ni konstruis partnere kun tiuj, kiuj, de ekstere, konstruis ĝin por ni ekde la sepdekaj jaroj. Nenio estus ĉi-tiel, se ni estus kundutintaj alimaniere. Se en nia plimulto ni estus internigintaj kaj jam praktikantaj la moralan transiĝon proponitan de Jesuo, ni jam estus ĝuantaj la etoson de la nova erao de la planeda transiĝo. Aliflanke, se estus okazinta la tria mondmilito, estus okazinta la fino de la mondo laŭlitere, almenaŭ la fino de la tridimensia mondo, sur kiu ni vivas, kaj ni, senmortaj Spiritoj, estus delonge en medioj tute aliaj ol la tera krusta dimensio.
Ĉar ni ne sufiĉe evoluis morale antaŭ la novjarmiliĝo, ni restis iom laŭ la arbitro de la supertransdimensiaj kronologiaj rearanĝantoj. Hodiaŭ ni vivas de la dia mizerikordo, kiu konsentis al ni aldonan tempon, por ke ni pliboniĝu, kaj tiu aldono havas finan limon jam signitan, nome: 20-an de julio 2019. Kion ni estas farantaj el tiu tempdonaco?
 
****
 
Ni havas iom da ebleco antaŭvidi la estontecon, kiu atendas nin, se ni daŭros irantaj tra la nuntempa morala vojo. Tiun antaŭvidon ni nomas profetaĵo. Tamen, ni rememoru la vortojn de Emmanuel: “La profetaĵoj estas revelaciataj al la homoj, ne por esti plenumataj. Ili estas en vero granda spirita averto, por ke ni plibonigu nin kaj malproksimigu de ni la elekton de la plej malbona vojo.”
 
Iu timiga antaŭvido, kiu ankoraŭ cirkulas en la interretosfero, estas, ke okazos la elsuĉo de du trionoj de la homaro far la suĉanta astro.
Ni vidas plu nenian logikon por la realiĝo de tiu profetaĵo, unue farita de la Spirito Ramatis, en sia libro “Mesaĝoj de la Astralo”, psikografita en la kvina jardeko de la pasinta jarcento, pere de la mediumo Hercílio Maes. Tia timiga profetaĵo eble estis vere konkreta profeta fakto, antaŭe muntita por plenumiĝi ĝis post la jaro 2000. Sed ĝi apartenas al paralela estonteco, kiu estis nuligita post la konklavo de la planedaj registoj, okazinta en 1969, jaro post kiam praktike estas planata kaj antaŭvidata tre malsama estonteco por ĉiuj ni, kune kun la sekvaj moralaj kondutoj.
Estas ĉiam eble okazi ŝanĝoj de planoj profetitaj aŭ antaŭviditaj, post la ŝanĝiĝo de la konduto de la homoj-celoj de tiuj ŝanĝoj.
Cetere, ekzistas ingadaj profetaĵoj, tio estas, profetaĵoj ene de profetaĵoj, tiel ke la nuligo aŭ ŝanĝo de iu malpli granda profetaĵo ne necese nuligos aŭ ŝanĝos la pli grandan profetaĵon kiu enhavas ĝin kaj kiu ne dependas de homaj kondutaj faktoroj. Kiel ekzemplo, estas la grande profetaĵo pri la ŝanĝo mem de la morala tono de la Tero. Tio hodiaŭ estas profeta fakto, kiu nepre kunrespondos al la tera realeco en la estonteco, eĉ se ankaŭ tiu estonteco mem havos siajn ingadecojn pri estontecoj ene de estontecoj, cele al alĝustiĝoj por la enplantado de la nova transiĝa erao.
Ni rememoru tiun biblian epizodon de Jona. Li estis profetinta la detruadon de la urbo Ninevo, sed la profetaĵo ne plenumiĝis. Kial? Ĉar la ninevanoj pentis bonefike, tio estas, ili prenis sintenon psikologie positivan, kaj aliigis ĝustatempe la moralan kaj emocian etosojn super la urbo. [Kaj ni? Ĉu ni ankoraŭ havas tempon, ene de tiu moratorio aŭ tempoprokrasto (aŭ la biblie nomata “dek-unua horo”), konsentita en 1969, por aliŝanĝi pozitive kelkajn pli ĵusajn profetaĵojn kaj antaŭvidojn por la Tero, per la povo de nia mensa pozitivigo?]
Du potencaj fenomenoj estas okazantaj kaj ŝanĝantaj la transirajn planojn por la Tero. La unua estas la anoncata kapablo de la homa menso interveni en la naturon. La dua estas la kapablo de la superaj Spiritoj regi, ŝanĝi aŭ bari la detruajn iradojn de la homaro mem kaj de ĉiu individua homo destructus.
La morala efiko de la dua mondmilito kaj la “malvarma milito” certe akumulis multan negativecon en la tera biosfero, kio komencigus multajn “naturajn” detruadojn. Per sia telekineza povo, la superaj Spiritoj malpermesis katastrofojn antaŭviditajn por la fino de la pasinta jarcento, probable ekde la sepdekaj jaroj. Ili faris sian parton por la nova tera plano, eĉ se, plej certe, profitinte ankaŭ de la pacaj energioj devenintaj de la krusto.
Kiam, post la petego de la Kristo, la kolegio de la registoj de la sunsistemo konsentis al ni la kvindek-jaran moratorion, por ke ni “korektiĝu”, ili certis, ke ili povos plenumi sian parton. Ili evitigis la plej malbonon al la Tero; la plej malbonon, kiu jam estis antaŭvidita de grandaj profetoj, kiaj Nostradumos, Edgar Cayce kaj Ramatis.
 
Estas tria mensa fenomeno, kiu povos interveni en la homan naturon kaj, oblikve, en la geofizikan naturon, nome la krioj kaj plendoj pro ribelo kaj malakcepto de la mallumaj Spiritoj, kiuj estas fortirataj for de la Tero (al la “eksteraj mallumoj
”). Multaj el ili ankoraŭ troviĝas en la teraj dimensioj “abismo” kaj “mallumo” (la du vibre plej malsubaj el la sep teraj biodimensioj, aŭ la “sep teroj”, laŭ la islamana esoterismo), kaj el tie ili estos “eltiregitaj”. Do supozeble estas delokiĝo kun multa emocia polvo kaj eble eĉ kun formiĝo de nevideblaj kemitrakoj[3] en la psikosfero plej proksima de la krusto. Tio estas hipotezo.
 Iel ajn, ni vivas en epoko, kiam la praktikado de la alpensoj kaj kristecaj agoj inter ni devas esti pli intensigataj, krom la adopto de fiziologiaj kaj psikologiaj purigaj praktikoj, por plifortigo de la korpa imuna sistemo kaj spirita imuna sistemo de la Tero mem kaj de ĉiu el ĝiaj loĝantoj aparte.
 
****
 
Ni ne devas timi la profetaĵojn en si. Ili estas nur anticipitaj bildoj de realaĵo, kiu ankoraŭ ne ekzistis kaj kiu eble eĉ ne ekzistos. Ili estas kiel holografiaj bildoj konstruitaj de iu enscenigisto kune kun modlistoj de sonĝoj kaj esperoj, krom psikologoj kaj direktantoj dezirantaj nian bonon, kaj kiuj sin prezentas en diversaj epokoj, kulturoj kaj lokoj, per la fizikaj rimedoj, kiujn ni disponas, plej ĉefe la mediumajn rimedojn.
Kaj eĉ se profetita realaĵo jam plenumiĝas, malgraŭ tio ni povas ŝanĝi ĝian sinsekvon antaŭ ĝia fino, se ni prenos la ĝustajn iniciativojn ankoraŭ meze de la skuado. Eble ni ne ŝangos la komencon, sed ni povos ŝanĝi la finon, jam ekde la unua ŝanĝo de sinteno. [Tio estas la principo pri la “bonefika pento”, tiu mem, kiun uzis la ninevanoj, alte taksata en la Puna Juro de la tera krusto kaj en la kosmojuro, kaj ankoraŭ valida ĝis la lasta minuto, en kiu ni spiros tie ĉi en la karno.]
Ju pli ni plibonigos nin, farante volontulan servon al la komunumo, des pli bona estos la estonteco de nia proceso, kun bona efiko en la verdikton, eĉ de tiuj, kiuj jam estas en la fundo de la mizera puto, kiu estas malsupriga deviejo en la vermotruo. Ankaŭ tie estas multaj farendaĵoj.
Ĉio estos kunkalkulata, se ne kiel absolva aŭ sava verdikto, sed almenaŭ kiel malpligravigaĵo en la mezurkalkulo de la kondamna puno.
Ni ĉiam sukcesos pri iu savo, eĉ se relativa, en la spaco ene de la spaco, en la tempo ene de la tempo, en dimensio ene de alia dimensio kaj en mondo ene de alia mondo, kien ajn ni estos kondukitaj, post kiam ni pasos tra la morala selekta turnbarilo.
La sola kondamno, de kiu neniu eskapos nek savos sin, estas la propra persona evoluo, kiu postulas unu nuran alkalkuleblan fakton, nome, ke oni estu vivanta, en kiu ajn dimensio aŭ mondo li estas. La pli granda demando estas: aŭ oni evoluas proprainiciate, per la instigilo de la konscienco kaj de la amo, aŭ oni evoluas motivite de la doloro aŭ de la sufero.
Ni estas en transpaso de tempo, kiam ni devos fari grandan evoluan salton, aŭ memvolan (al pli granda mondo, kiu estos la Tero mem), aŭ sub la premego de la kosma leĝo (al mondo-prizono pli malbona ol tio, kio ankoraŭ estas la Tero mem). Antaŭ ol la granda justico alvenos, por konduki nin premdevige, kiel plaĉas al vi, ke ni plifruigu la salton al la pli bona destino?

 

NI TRANKVILIĜU, EĈ ANTAŬ LA NATURAJ
KAJ INFORMARAJ SKUOJ

 
“Neneigeble la Tero estas plenplena de homoj, tiaj kiel ni, alforĝitaj al komplikitaj ŝuldiĝoj kaj bezonantaj kontinuan agadon por la necesa reekvilibro. Ne estus do pravigeble turmenti ilin per pensoj pri timo kaj premateco, se per la bono, sentata kaj praktikata, ni povas en ĉiu tempo forpeli de nia ĉielo la nubojn de probablaj suferoj.” – el la libro “Ago kaj Reago”, de la Spirito Emmanuel, psikografita pere de la mediumo Francisco Cândido Xavier (laŭ esperanta traduko de L. C. Porto Carreiro Neto).
 
Ideale ni ne surfu sur la informara psikoterora ondo disvastigata ĉefe en Interreto, nek ankaŭ sur la ondo de la indiferenteco de tiuj, kiuj opinias, ke la vivo estas nur beleco, ke ĉio estas admirinda, kaj ke okazas nenio eksterordinara al la mondo.
Jen estas kelkaj specoj de homoj, kiuj ofte estas armintaj, eĉ se nekonscie, la armeon de la perdiĝo:
- tiuj, kiuj zorgas nur fari malbonon kaj detrui la agojn de la Bono;
- tiuj, kiuj zorgas nur vivi hedonisman, frivolan kaj senutilan vivon, tiel malŝparente la tutajn energion kaj la tempon, kiujn ili devus dediĉi por la armeo de la savo. [Laŭ la kosmoleĝaro, ne fari bonon samvaloras kiel tio, fari malbonon.]
- tiuj, kiuj zorgas nur kritiki la armeon de la perdiĝo, kaj kiuj vivas acide kritikante ĉiujn aliajn estantajn en morala eraro, tiujn el alia kredoĉeno kaj eĉ kunulojn laŭ kredo, nenion farante por la Bono.
- tiuj, kiuj ne engaĝas sin aktive en la armeon de la savo, eĉ portante la uniformon de militado.
 
Ekzistas la multfacetita transira vero super ĉiuj interpretaj veroj de la pluraj kredoĉenoj kaj informoĉenoj, kiuj sin dediĉas al tiu afero tie ĉi sur la tridimensia sfero. Kaj ekzistas la neveroj, kelkaj el ili muntitaj surbaze de realaj facetoj de la multvero kaj aliaj surbaze de pseŭdofaktoj aŭ faktoidoj kreitaj en laboratorioj pri mensogoj de la cistombo kaj de la transtombo.
Same kiel kelkaj registaraj personoj estas konstruantaj kontraŭkatastrofaj subteraj ŝirmejoj, preskaŭ ĉiuj ni, homaj personoj, estas konstruantaj niajn proprajn ideologiajn ŝirmejojn, kiam ni alĝustiĝas al tio, kredi pri la transira vero, per iu interpreta tendenco, aŭ kiam ni alĝustiĝas al tio, kredi pri nenio rilate al tiu afero, per iu tendenco de senkonsciiga skeptikismo.
Eĉ se nekonscie, preskaŭ ĉiuj ni kuras serĉe de protektoj, kiuj pravigu niajn nunajn estmanierojn, kaj kiuj servu kiel bariloj inter ni kaj niaj timoj... kaj niaj speguloj.
Fakte, multaj kredaĵoj koincidas kun facetoj de la vero, dum aliaj koincidas kun facetoj de la mensogo.
En principo ĉia alĝustiĝo al kredo aŭ nekredo, se ekskluziva, estas alieniga. Plej saĝe estas ne antaŭalĝustiĝi por alĝustiĝi kaj ankaŭ ne antaŭalĝustiĝi por ne alĝustiĝi. La transira vero jam pasas super ni kaj meze inter ni, eĉ se ĝi neniam estos vidata tra ĉiuj ĝiaj aspektoj, anguloj, nuancoj, lumoj kaj ombroj, ĉefe ĉar ĝi havas eksterkrustajn kaj ekstersunajn partojn.
Rememorante, per niaj korpaj sentumoj ni perceptas nur unu okonan parton de la materia densa plano, kie ni loĝas enkarniĝintaj (laŭ la Spirito André Luiz). Kiel, do, ni povas percepti kaj klare kompreni la tiel grandampleksajn kaj profundajn transirajn fenomenojn, kiuj okazas ĉefe en la nevideblaj dimensioj super kaj sub la tera krusto? Koncernas nin sole nur scii, ke jam okazas la grandaj fotopsikovibraj ŝanĝoj en nia planedo, en ĉiuj ĝiaj sep biodimensioj kaj ties koncernaj materia kaj spirita flankoj. Kaj ni faru nian parton en la proceso, praktikante la evangeliajn virtojn kaj gardante nin, per preĝo kaj viglo, de la perdigaj malpuriĝoj de la mondo kaj de la granda transmonda batalo.
Ia ajn negativa, deprima aŭ ofenda sinteno rezultinta de informaraj stimuloj, kaj kiu kontraŭas rekte aŭ nerekte la celojn de la Bono, la paco kaj la sereneco propra kaj aliula, minimume liveras nigran pulvoron (pulvon) al la armeo de la malbono.
Ne valoras multe la penon, ke ni plenigu la encefalon per ŝokaj informoj, kreu anksiajn esperojn, nek sintonizu nur kun la negativa flanko de la transiro, simple ĉar tio neniel plibonigos nian propran situacion nek tiun de la planedo.
Estas utile, ke ni sciu pri la ĝeneralaĵoj de la aferoj, selektante tion, kio konvenas, ke ni sciu, sed sen afliktiĝo.
Ni troviĝas en sakstrato. Ni ne havas, kie kaŝiĝi dum la pli intensa transira periodo, kiu, laŭ kelkaj, estas kampo de armagedono, kaj, laŭ aliaj, estas kampo de servado por la Sinjoro.
Ne plu estas tempo, por ke ni revenu al la komenco de la strato, ĉar ĝi estas la longa kaj labirinta historio, kiun ni trairis ĝis ni alvenis tien ĉi. Ni ne povas refari la vojiradon. Sur nia postsigno estas la bovoviro, kiun ni mem nutris. Antaŭ ni staras la murego de la kronologia itinerfino, kiu iel memorigas la montan baraĵon antaŭ la biblia valo de Judujo.
Ni inspiriĝu de la jena evangelia averto: “...tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj” (Mateo, 24:16). Do restas al ni nur unu sola socia movo: kolektive eliri supren.
Ni provu ĉiuj kune levi nin per preĝo, vibro, fido kaj evangeliecigo de niaj kvalitoj, ĉefe per la praktikado de la pardono, mempardono, amo, memamo kaj solidareco, por ke ni kune formu pli potencan lumĉenon cele al la sava supro. Pro tiu sincera sinteno, ni havigos al ni preskaŭ tujan memforprenon al interna ĉielo. Ni jam povos ĝui intiman senton pri sekureco kaj protekto.
 
“...kiel “Judujo” ni rigardu la “spiritan regionon” de ĉiuj, kiuj, per internaj aspiroj, alproksimiĝas al la Majstro, por la plej alta iluminiĝo. [...] Alvenis la momento, por ke tiuj, kiuj restas en Judujo, foriru al la “montoj” de la superaj ideoj. Estas nepre necese, ke la disĉiplo de la Bono tenu sin en la spirita Supro, sen forlasi la altrangan kunlaboradon, kiun la Sinjoro ekzemplis sur la Tero; tie plifirmiĝu lia pozicio de fidela kunhelpanto, nesuperebla pri paco kaj espero, konvinkiĝinta, ke, post la foriro de la ĝenaj homoj kiuj kaŭzas ruinigaĵojn kaj larmojn, estas la filoj de la laboro, kiuj denove semas la ĝojon kaj refaras la konstruaĵon de la vivo.” – Emmanuel, en sia libro “Caminho, Verdade e Vida” (“Vojo, Vero kaj Vivo”), psikografita pere de la mediumo Francisco Cândido Xavier.
 
Speciale ni, kiuj havas kelkan avantaĝon esti kamuflitaj en la karna ŝirm-armaĵo, kaj kiuj havas iom da kristeca konscienco, tenu nin en alianco kun la armeo de la Bono, pere de vivo simpla kaj liberiĝinta de konscienco-deviigaj mondumaĵoj. Ni dediĉu nin al niaj ĉiutagaj devoj, laŭkutime, inkluzivante la servadon de helpo kaj solidareco favore por niaj pli proksimaj kaj por niaj pli malproksimaj proksimuloj, ankaŭ per pozitivaj pensoj, esperigaj vortoj, kie estas malespero, kaj pozitivigaj kaj sociinkluzivaj agadoj. Tiuj pozitivaj agoj estas por ni efikaj psikaj defendaĵoj, krom tio, ke ili estas helpaj municioj, kiujn ni liveras al la armeo de la Bono. Ni fidu la venkon de la Kristo.
Bone estas, ke ni eksurfu sur la ondoj de la helpemaj realistoj, per helpoj emocia, intelekta, arta, preĝa, psikologia, amesprima, materia ktp, senĉese, sen malvigleco... Ni trejniĝu pri io el tio. Ĉiu el ni havas siajn inklinojn kaj talentojn por helposervoj. Ĉiu ajn povas volontuli sur la kampo de laboro.
Sendepende de eventualaj memsavaj celoj, ni devas pliintensigi nian kunlaboradon kun la Kristo, ekde nun, ĉar la bezonoj estas kaj estos ankoraŭ pli grandaj.
Spite al la tipo de la okazantaj detruadoj, iuj devas daŭri laborantaj en la maŝinar-ĉambro, eĉ se la ŝipo de la malnova erao jam ekdroniĝas. La maristoj-kristanoj nepre devas resti fidelaj kaj lojalaj al sia Komandanto, persistante ĝis la fino en la klopodo de la propra savo kaj de la aliaj. [Ĉu vi memoras pri la ŝipo Titanic (tiu de la filmo reĝisorita de James Cameron), kiam ĝi jam estis dronanta? Malgraŭ la ĝenerala timego, kaj kvankam la akvoj kiuj jam ekinvadis la ferdekon, la muzikistaro ne ĉesis ludi, neperturbeble.]
Iuj devas ludi muzikon, eĉ se por trankviligi la malesperulojn, sed ĉefe por heroldi la havenon el lumo, kiu jam videblas ĉe la horizonto. Kiu ne scias ludi ian ajn muzikilon, tiu ludu laŭdajn ĝojkantojn, kun la sama fido kiel la unuaj kristanoj, kiam ili staris antaŭ la leonoj en la romia areno.
Iuj devas teni prilumanta sian lanterneton, eĉ se ĝi havas nur 1,5v, por ke ĝi montru al si kaj al la aliaj kelkajn elirejojn el la labirinto de la malespero. Kaj ĝi estas reelŝargebla per la suna kaj alciona energioj kaj ankaŭ per la krista energio, kiu baldaŭ printempigos la tutan terglobon. Sufiĉas, ke ni tenu en konstanta spirita konjugacio nian internan lumeton kun la superaj lumoj venantaj el la ekstero.
Kaj ni havas kroman stimulilon subtenantan nin en la helpa misio. Ni mem estos tre multafera por suferi. Ni sentos nin utilaj, kun la certeco, ke la “lokaj perturboj”, jen fizikaj, jen psikologiaj, jen surkrustaj, jen eksterkrustaj, estos parto de preparo por la konstruado de la nova erao, de la mondo je grandaj eksteraj kaj internaj lumoj. Tiam ne plu estos mallumoj kaj iliaj doloroj, malesperoj, droniĝoj kaj sekvaj tristecoj. Tiam ĉio estos kondukanta en la direkto al la paco, la ĝojo kaj la konkordo, en ĉies partoj de la planedo. Tiam, fine, estos ĉielo rilate al la tempoj, kiuj finiĝas. Se iuj el ni ne meritos daŭri tie ĉi sensorie en la renovigota krusta dimensio de la Tero aŭ en iu el ties aliaj dimensioj post la granda fotopsikovibra ŝanĝo, almenaŭ ni estos lasintaj nian postsigneton, iun efikaĵon de nia helpo, eĉ se mikroskopan. La Dia Komandanto de la tuta tera ŝipo certe neniam forgesos pri nia bonvola kunlaboro dum la kruelaj tempestoj, eĉ se kelkaj el ili okazis nur en glasoj da akvo.
 

[1] En la libro “Plantão de Respostas Pinga Fogo II” (“Deĵoro por Respondoj al Fajro-Gutoj II”).
[2] Komparo de la konferenco Rio+20, kiu okazis dudek jarojn post Rio+92, kun la interplaneda konferenco en 1969, kiu okazis preskaŭ du mil jarojn post la samranga konferenco kiu antaŭis la malsupreniron de Jesuo al la tera krusto.
[3] Ebla esperantigo de chemtrail, anglalingva mallongigo de chemical trail (kemia trako, supozata fuma vojo kun kemiaĵoj, lasata de aviadiloj en la aero).

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 02/09/2012
Código do texto: T3861251
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.