CXU NI AGORDU LA INSTRUMENTON?

 
Neniam antauxe la sociaj formacioj de la tuta mondo (aux pli bone, de cxiuj sep teraj dimensiaj mondoj) estis tiel maltrankvilaj, konfliktintaj kaj misagorditaj, kiel en tiu cxi sxangxigxo de epoko kaj opero, de erao kaj ario. Tio sxuldigxas interalie al la misagordaj informaraj, teknologiaj, komercaj kaj industriaj bruoj, la miskomunikajxoj kaj ecx la mikrofonioj(☺), same kiel al la bruado de la parteranaro. Cxio tio servas por distri cxies atenton pri tio, kio plej gravas, nome la intima reformo kaj la spiritualigxo per la sistema praktikado de la kristaj virtoj, laux la sama agordo orientita de la tera orkestro-direktanto, nome la Kristo, per la operlibreto de la Evangelio.
La emociaj kordoj eble estas tro strecxitaj. Ni bezonas sonorajn ondojn pli mildajn, trankviligajn kaj melodie agrablajn susurantajn al ni la sentumojn, por helpi nin reveki nian pli profundan sentemon per la sindedicxo al la multaj sociaj servoj, kiuj petegas volontulajn kaj bonvolajn manlaborojn, same kiel per la kultivado de la silento, la meditado kaj la pregxado.  
Se iu vidas kaj auxdas nenion novan nek tre diferencan en la diversaj sociaj manifestigxoj, estas pro tio, ke minimume li estas forigxinta de ili, ne havas edukitan auxdokapablon, ne interagas vid-al-vide kun la homoj en ties pluraj medioj de pli granda kunviva, emocia kaj senta elmontrado.
[“Vidate de proksime, neniu estas normalstata”[1]. Tio validas ankaux pri kolektivaj personoj.]
Tamen tiu tuta transira maskareto kaj tiuj agitigxoj kaj bruoj de esperoj kaj sintenoj, kun tondraj detruaj tohuvabohuoj organizataj de kolektivaj individuoj agorditaj kun mallumaj kaj abismaj disradiadoj, kiuj inkluzivas formojn de (pseuxdo)muzikaj atakoj, tute ne devas timigi nek kasxi nin en niajn ideologiajn, religiajn, akademiajn, monahxajn, meditajn aux ecx logxejajn kavernojn aux fortikajxojn; ne. Nun estas la tempo, en kiu ni devas vere suprenfaldi la manikojn de la cxemizo kaj iri rezolute al la solidaraj agadoj en ia ajn socia bezonejo kiu estas antaux ni aux malproksime, ekzercigxante sencxese pri la gamkantoj de la amo laux Kristo, gxis ni farigxos virtuozoj pri la servarto. La kordoj de la Nova Erao jam vibras pli intense. Baldaux ili atingos la notojn de la supra oktavo sur la muzikgamo de la “Sublima Kanto pri la Senmorteco”. Ni bezonas sekvi la ritmon. [Parolante pri tio, ni auxdis, ke estas vakantaj lokoj por lasthoraj laboristoj, kiuj volas kunlabori en la realigo de la granda koncerto de kordoj (aux pli bone, de superkordoj), kiu baldaux debutos en la Teatro Tero. Posteno: helpanto pri gxeneralaj servoj. Ne postuligxas antauxa sperto nek pozitiva kriminal-atesto. Suficxas, ke oni havu bonvolon. Kiel placxas al vi?]
 
Almenaux laux la arta vidpunkto, la Tero eble jam eniris en la Novan Eraon. Laux anoncis la Spirito Frederiko Chopin, en la libro “Devassando o Invisível” (“Elesplorante la Nevideblan Mondon”) (1962), de la mediumino kaj verkistino Yvonne A. Pereira, ekde la jaro 2000, “malsupreniros al la Tero brila falango preninta la devon elstarigi, moraligi kaj sublimigi la Artojn”. [Kurioze, gxuste en 2000 komencis enkarnigxi amase la nomataj kristalauxraj infanoj. Kaj estas konsiderata kiel unu el la kvalitoj de tiuj infanoj la sentemo, kiu siavice estas unu el la cxefaj atributoj de cxiu artisto. Do...]
Dum spirita delokigxo, Yvonne A. Pereira, laux sxi rakontas en tiu libro, interparolis kun Chopin, kiu sciigis al sxi pri sia intenco reenkarnigxi en Brazilo, ankaux post la jaro 2000, meze en la aludita falango, kiu, laux li, estos estrita de la Spirito Victor Hugo. Se konfirmigxis tiu antauxvido, eble ni jam kunvivas kun grandaj amasoj da infanoj kiuj revoluciigos la artojn post unu aux du jardekoj. Ili kunkonsistigos la novan kaj necesan inteligencion en cxiuj landoj, speciale en la okcidenta mondo, tiel senigita de arta skolo vere harmonianta kun la Nova Erao. [Multaj produktajxoj diecaj kaj inspiritaj de la altaj sferoj ekzistas tie kaj tie, el la estanteco kaj el la pasinteco, en cxiuj artaj brancxoj, je cxiuj stiloj kaj tendencoj, konformaj kun la geotransigxaj bezonoj, sed tamen ili ankoraux vivas subpremitaj kaj preskaux tute kasxitaj de la nuntempaj regantaj kaj sentovoraj ideologioj. Ankaux tio estos solvendajxo en baldauxa estonteco.]
La venontaj diversaj artaj manifestigxoj ne estos nur aprecataj pro ilia tute nova estetiko, sed ili ankaux ludos la rolon stimuli la ascendon, la sublimigxon kaj la plisentemigxon de la homaj sentumoj, cxefe de tiuj pli malmildaj kaj neflekseblaj inter ni. Ili estos, do, plia rimedo por la disvolvigxo de spiritaj kvardimensiecajxoj kaj por la definitiva starigo de la transigxa mondo.
 

 

NI JAM KUNVIVAS
KUN
LA NOVA SPIRITA GENERACIO

 
Laux sciigo de Geraldo Lemos Neto, en intervjuo, kiun li donis al la jxurnalo Folha Espírita, kaj reproduktita en la libro “Ne Estos en 2012”, alia decido de la interplaneda konferenco en 1969 estis, ke, “post la auxroro de la jaro 2000 de la kristana erao, la Spiritoj krudigitaj de la malbono kaj de la malscio ne plu rajtos reenkarnigxi sur la faco de la tero”.
Tamen estis sciigita al li ankaux, kiaj Spiritoj vere enkarnigxos ekde la jaro 2000. Ili estos la “Spiritoj pli fortaj kaj pretigitaj, kiuj sciis kolekti al si, en la dauxro de la multaj reenkarnigxoj, gravajn spiritajn konkerojn, kiaj la mildeco, la modereco, la amo al la paco kaj al la frateca konkordo inter la popoloj kaj nacioj.” Se tiu sciigo venis el la originala spirita fonto precize per tiuj vortoj, kaj se de 1969 gxis 1999 ne okazis sxangxoj de plano de la supera spirita genetika ingxenierio rilate tiun startpunktan jaron, konkludeblas, ke cxiuj infanoj, kiuj naskigxis ekde la jaro 2000, estas denaskaj bonaj homoj. Ne cxiuj ili estas kristalauxraj nek artemaj, sed, se bone edukitaj, ili estos pretaj por, post kelkaj jaroj, akceli la vagonon de la moralo cele al la stacio Nova Erao.
[Kelkaj el la denaskaj kvalitoj de la kristalauxraj infanoj, kiuj “koincide” komencis naskigxi arege ankaux en la jaro 2000, estas gxuste la societemo, la sentemo, la afableco kaj la mildeco (malsame ol la indigauxraj infanoj, kiuj estas rimarkeble aktivemaj, firmanimaj kaj impetemaj). Cxu povas esti, ke ili estas pli proksimaj al la humileco de tiuj, kiuj heredos la Teron, laux antauxvidis Jesuo en siaj “promesoj de eterna felicxo”?]
Kelkaj Spiritoj, kiuj ankoraux havas moralajn sxuldojn, estas havantaj la sxancon reenkarnigxi en la nuntempo, por lasta provo pri elacxeto. Tamen ili venas kun plena kapableco, por profiti tiun ekstran oportunon konsentitan al ili. Tiel estas, cxar, laux informo de Francisco Cândido Xavier, en la sama dialogo kun Geraldo Lemos Neto, cxiuj Spiritoj, kiuj enkarnigxos ekde la jaro 2000, estos “pli fortaj kaj pretigitaj”.

Kelkaj el tiuj membroj de la nova tera spirita generacio ecx povas erari, aux ecx jam estas erarantaj morale en ties kondutoj, sed ne determinitaj de trudaj psikaj atavismoj, nek pro malignaj dispozicioj revekitaj el la profunda senkonscienco, el la forlasita arkivo de perispirita cerbo aux el la nomata akasa memoro. Ili estas naskigxintaj puraj (la novaj) aux purigitaj (la rebonigitaj), ne havante antauxenkarnajn ligilojn kun la mallumo aux kun la abismo. Ili ne havas denaskan emon al la malbono. Neniel ili entenigxus en la psikan-korpan modelon de “denaska krimulo”, idealigitan de la polemika itala kriminologo Cesare Lombroso (1835-1909)[2], sed ili entenigxos en la psikajn-spiritajn modelojn priskribitajn de Jesuo en la “promesoj de eterna felicxo”, ecx se en tiu cxi postmoderna vivo kelkaj el ili prezentigxos per aspektoj mojosa[3], timida, stranga, introvertita, ekstravertita ktp.
Krom tio, ili ne havas aux neniam havis psikogenetikajn trajtojn de la praaj reptiliecaj estajxoj (“drakoj”) sindedicxintaj al la malbono. Resume, ili estas naskigxintaj morale puraj, tute novaj, sen fabrikaj makuloj.
Ne havante abomenindajn moralajn sxuldojn pezantajn en siaj perispiritoj, kelkaj el ili povas gliti en la marcxeton de la malbono, cxefe pro troaj mankajxoj pri eduko aux pro forte negativaj influoj de la medio, kie ili vivas en siaj unuaj jaragxoj. Krom tio, la influoj de la malaltvibra magneteco de Nibiro instigemas nervozajn kaj krizajn kondutojn de multaj el ni, aparte de tiuj pli sentemaj, kio povas kontribui por ia refleksa agresemo. Kaj ni ne forgesu paroli pri la preskaux neekzistanta nutra edukado vere kontribuanta por la fizika, mensa kaj emocia sanoj. Ankaux la subnutrado kaj la supernutrado estas, ecx se oblikve, instigiloj por la perforto, disleksio, hiperaktiveco, deprimo kaj ecx skizofrenio.

 

EDUKANTE LA UNUAJN LERNANTOJN
DE LA NOVA TERA GIMNAZIO

 
Ni, el la malnova spirita generacio de la Tero kaj ankaux el la transira generacio, ecx se sxargxitaj je cxiaj makulitaj konceptoj, antauxkonceptoj kaj antauxjugxoj, havas la devon helpi al ni kaj al la novaj lernantoj-logxantoj poziciigxi en la nova tera edukejo, kiu baldaux ekfunkcios. [Kurioze, laux sciigo de Francisco Cândido Xavier, ankaux la Spirito Emmanuel reenkarnigxis en la jaro 2000, en iu urbo de la brazila sxtato San-Pauxlio, kaj li venis al la krusto kun specifa misio en la kampo de Edukado.]
Por tio cxi ni devas submetigxi al la truda transiro de konceptoj rilate al cxiuj sciencoj, inkluzive de la Edukado kaj speciale de la morala, nutra, emocia, arta, medita kaj pregxa edukadoj, per liberaj, sanaj, konstruaj, neuxtralaj kaj senideologigitaj gvidlinioj. Devas emfazigxi ankaux la edukado por la paco kaj la frateca konkordo inter la popoloj kaj nacioj, kio inkluzivu la lernadon de Esperanto, kiu multe kontribuos por la efektiveco kaj ameco en la interrilatoj bazitaj sur tiuj virtoj. [Esperanto estos la internacia kojneo, kaj ankaux gxi havas sian kristalecon, se konsideri, ke gxia interna ideo havas rektan rilaton kun “la amo al la paco kaj al la frateca konkordo inter la popoloj kaj nacioj”, samaj virtoj atribuitaj al tiuj naskigxintaj ekde la jaro 2000, laux Francisco Cândido Xavier.]
 
Neniam antauxe la arto formi karakterojn estis tiel decidiga kiel nun.
Tamen ni kredas, ke la plej necesa edukado por la nuntempaj infanoj kaj antauxadoleskantoj, multaj el ili kreskantaj en ankoraux tumultaj kaj pereigaj medioj, estas la kristeciga edukado. Tiu cxi edukas (vere elkondukas) al la kutimoj kaj praktikado de la evangeliaj virtoj, kiuj estas eminente sociaj. [Anstataux la cxiam polemika kaj partiema lernobjekto “Religio”, enplantigxu en gxian lokon la lernobjekto “Kristeciga Edukado”, per kiu estu instruataj la valoroj de la pura Evangelio de Jesuo, demokratie, ne jungitaj al ia ajn religio aux sekto nek necese al la religia sistemo Kristanismo. Estu praktikaj ekzemploj, adaptitaj al la post-modernaj kuntekstoj, inkluzive de la terenoj de Fiziko, Psikologio, Ekonomio kaj Juro.]
Por tiuj antauxinteligentaj flav-bekuloj estas necesa iu pedagogio harmonianta inter Behaviorismo kaj Kunnaskismo, kun la samtempa sugestado de universalisma kaj holisma vidado, krom socia kaj etikiga konstruismo, cxio per esprimaro adaptita al cxiu agxetapo.
Oni devas edukigxi, kaj eduki, ekde nun, por multpensi pri cxia abstrakta aux konkreta realajxo laux cxiuj ties multoblaj flankoj, perspektivoj kaj etendajxoj, jen gxi estas vidata pli malzome, jen pli zome, tra gxiaj ingadaj spacoj, dimensioj kaj tempoj. Tio volas diri, ke la subjekto-realajxo devas etendigxi, por kompreni la objekton-realajxon per si mem multetendita.
Tiu multvidado certe estos kutima post la kvardimensiigxo de la subjektaj kaj objektaj realajxoj de la transigxonta mondo.
Ju pli evoluintaj estos la subjektoj-realajxoj, des pli aliaj aspektoj de la objektoj-realajxoj estos al ili malvualitaj.
 
****
 
De nun antauxe unu tendenco estas la pli kaj pli granda holismigo de cxiuj religiaj kaj spiritualismaj formajxoj, favore al la unuigxo de la amo, la paco kaj la konkordo sur la tuta terglobo.
Parafrazante versojn de la libro “La Profeto” (1923), de Ĝibran Ĥalil Ĝibran, la novaj filoj ne venas el la nuntempa homaro, sed trae de gxi, por solidigi la Novan Eraon. Ecx devante kulturi eventualan familian aux socian konan aux fidan praktikon, ili estu same edukitaj, por sercxi mem, la erojn de la universala sagxeco, kiuj ekzistas en cxiuj humanismaj ismoj, zofioj kaj logioj. Kaj estu multa amo, multa bonvolo, kontentigxo kaj gxojo en la ekzercado de tiu prepara instruado por la uzinado de la estontaj superkoneksecoj de scioj. Tiuj profesoraj kvalitoj, kiel cxiam, efikigas ian ajn pedagogian metodon. Ili prilumas. Ili transformemas alumnus en lumnus. [Multaj nuntempaj infanoj kaj adoleskantoj jam havas sian intiman lumon alportitan el la fora ekstero. Ili nur atendas la helpon de iu, aux el la hejma edukejo, aux el la institucia edukejo, por rebriligi gxin.]
 
Kaj ni preparu nin lerni de ili ankaux. Tiuj triajarmilaj Spiritoj venas kvitigxintaj rilate pezajn moralajn sxuldojn, sed ili alportas sian bagagxon da konoj, sian antauxan edukitecon, multfoje pli progresintan ol la nia. Ili multe pli instruos novajn aferojn al ni post kelkaj jaroj, ol ni al ili nuntempe. [Kelkaj el ili, je cxirkaux la dek-dua jaragxo, cxi tie kaj tie jam mirigas post-modernajn “legxinstruistojn”, rememorigante similajxon okazintan antaux preskaux du mil jaroj.]
 
Elstarindas, tamen, ke cxiam albordigxis al la tera ferdeko (la krusto) estontecaj idealoj tipaj al la Nova Erao, elvenintaj el superaj dimensioj, ekzemple cxefe de la Bona Novajxo mem proponita de Jesuo, krom Spiritismo, Esperanto, Homaranismo, Jogo, Tajgxicxuano, Vegetarismo, Homeopatio, la klasika muziko, Kvantuma Mekaniko, la matematiko de la imagaj nombroj, la arta movado Nova Epoko kaj multaj aliaj formajxoj “importitaj” el la Supera Transtombo, tra la vojo de la mediumeco aux de la inspirado.
En la (preskaux lauxlitere) kurantaj tagoj, pro la vibraj-magnetaj perturboj de la korpoj de la Tero kaj de granda parto el ni, tiuj formajxoj povas multe helpi, jen kiel terapioj, jen kiel profilaktikoj, jen kiel kompreniloj.
De nun, danke ankaux al la pli granda celpeno de iliaj antikvaj kaj novaj diskonigantoj, studuloj kaj praktikantoj, ili floros kaj fruktos pli vaste en cxiuj kultivejoj de la Tero, post la cxeesto de la novaj evoluaj ondoj kaj progresemaj gxardenistaj mensoj. La baldauxa rikolt-periodo esperigas grandajn greftojn kaj diverskolorajn infloreskojn.
Por tio, ni bezonas starigi tuje kelkajn pripensojn celantajn reformi pedagogiajn kaj metodologiajn konceptojn, por pli bone trakti kun la novaj fotongeneritaj idoj (la generacio F (pri fotonoj)), por ke ne disokazu, post kelkaj jaroj, konduta kataklismo pro la plej granda intergeneracia krizo en nia tuta historio. Kaj ne temos pri krizo inter gepatroj kaj gefiloj, sed pri krizo inter du grandaj spiritaj generacioj: inter la kvara raso, ankoraux bazanta sin sur tridimensiecaj konoj, kaj la kvina raso, kun konaj esperoj bazitaj sur la kvardimensieco.
Geometrio, Geografio, Biologio, Matematiko, Artoj, Historio, Fiziko, Kemio ktp spertos drastajn sxangxojn pri siaj konceptoj kaj instrumanieroj, bazite sur transmultinterdisciplinaj ligigxoj.
La scioretoj ne interligigxos nur en la horizontaleco de nia biodimensio. Ekzistos konaj sinapsoj inter profundaj sciencoj kaj konsciencoj, kulturoj kaj “okulturoj”, fizikoj kaj metafizikoj, religioj kaj spiritualismoj kaj etiko kaj kosmoetiko rilataj al cxiuj zonoj-dimensioj de la granda universa cerbo...
Ni teoriadu ekde nun pri la senfinaj konekteblecoj de tiuj aferoj, ecx se prenante kiel bazon la pridiskutilojn, kiujn ni disponas, por mildigi la sxokojn de tiu neuxropsikokona kataklismo.
Se ni malfermos la menson al la novaj konadoj (el kiuj multaj alvenas en la bagagxocxambro de gigantaj interstelaj spacosxipoj), sen antauxjugxoj, ni povos fari grandan kvantuman salton sercxe de la nomata “Eterna Filozofio”, kiu temas pri la ligiloj inter cxiuj teraj scioj en la etendajxo de la tempoj kaj de la spacoj, kaj kiu, pli propre, devus nomigxi Holisma Kono-Filozofio).
Ni povos ankaux pliproksimigxi al la (cxiam estonta kaj alloga) Teorio pri Cxio, des pli cxar, post kelka tempo ni ekricevos lumajn kaj esencajn sugestojn, kiuj gvidos nin gxis la eldorado de tiuj unuigxintaj scioj. Tiel estas, cxar probable la grandaj idealigintoj de tiuj universaligaj konaj projektoj jam revenis el la pasinteco de nia tempo kaj el ilia prospera paralela estonteco, por kompletigi kaj realigi ilin. Eble tiuj geniuloj ecx jam sidas en la unua vico de la nuntempaj lernocxambraj pupitroj (kvankam kelkaj aliaj el ili eble sidas malantauxe, meze inter la lastpupitraj maldisciplinemuloj, dormante aux auxskultante muzikon per la kompufono, dume).
 
Dum ili estas sub nia eduka zorgo, ideale estas, ke la konaj akiroj de la nuntempaj infanoj, ekde la lulilo, bazigxu sur la pura krista moralo kaj sur la universalaj veroj jam revelaciitaj al ni gxis nun, kiel ekzemple:
 
·  Dio kiel la superega intelekto super kaj ene de la tuta universo;
·  la antauxekzistado kaj la postekzistado de la animo tra la sinua linio de la enkarnaj procesoj;
·  la diaj kaj naturaj legxoj;
·  la evoluaj cikloj;
·  la logxataj ekstersunsistemaj kaj intrasunsistemaj planedoj;
·  la biodimensiaj mondoj kaj ties energiaj kaj inteligentaj interkomunikigxoj...
 
Se al la plimulto el ni, troaj ripetantoj en la malnova fundamenta klaso, tiuj temoj defias rezonformojn tipe universitatajn, al la fotongeneritaj gimnazianoj ili estos komprenataj ankoraux en la unua semestro. Krome ili ne estos aferoj izolitaj en religioj kaj spiritualismaj aux esoteraj formajxoj, sed ili estos eroj en cxiuj lernaj programoj, kaj ne rezervitaj al la lasta leciono en la vendredo, sed kiel natura bazo de cxiuj planitaj lernobjektoj.
Ekde nun, ecx se en teoria nivelo, tiuj konceptoj devas esti dissemataj kiel propedeuxtikaj temoj, por veki la spiritan kaj kosmozofian intelektojn kaj por antauxfortigi la komprenpovon, kaj la nian, kaj ankaux tiun de la tre junaj fotongeneritaj demandemuloj kaj estontaj pensuloj ankoraux en la transira periodo. [Al ni malnov-gvardianoj ili utilos kiel liberigaj elirejoj el la labirinto de la pasintecaj malgxustaj konoj, kaj por ke pli klarvide ni sercxu la veron kiu liberigas (fide al Johano, 8:32).]
Estas multaj aliaj konaj aferoj konsiderataj kiel bazaj aux propedeuxtikaj por la komprenado de la novaj realaj, naturaj, spiritaj kaj kosmologiaj faktoj, kiuj envolvos nin cxiujn post kelka tempo. Tiuj aferoj supre listigitaj, niaopinie, estas kelkaj pli solidaj ligiloj inter la fundamentoj de cxiuj scioj.
Tiu nia supra listo da kontribuoj estas bazita sur la Spiritisma Doktrino, kiu, siavice, havas siajn grandan fundamentecan, universalecan kaj unuigan trajtojn.
[Cxiuj ceteraj ismoj, logioj kaj zofioj en niaj geomondoj, kaj el la estanteco, kaj el la estinteco, kiuj celas ankaux la komunan bonon por la tuta homaro, havas siajn principiologiajn kontribuajxojn, por kunkonsistigi tiun globalan gnozeologian kojneon, tiun tie cxi proponatan gxeneralan fundamenton aux fundamenton de la fundamentoj al cxiuj malnovaj kaj novaj teranoj. Cxu utopio? Dume eble.]
Tamen, cxu estas la temoj-aferoj supre ekzemplitaj, cxu estas aliaj, kiuj dissemigxos en la alvenanta triajarmila generacio, estas necese, ke ili estu envolvitaj per multa fratameco, respekto, mildeco kaj amo. Tiuj cxi sentoj, kiuj estas nedubeblaj veroj, kaj kiuj devas funkcii kiel la portanta ondo de cxiuj konaj entenajxoj, multfoje estos tio, kion la novaj edukatoj pli volos kaj bezonos, por plenigi dekomence, ne la cerbon, sed la koron.  [La kristeca-ama edukado devas flankestari apud cxia ajn instruado kaj instrumetodo, en cxiuj epokoj kaj eraoj, en cxiuj lokoj kaj dimensioj, per pensoj, paroloj kaj konkretaj agoj. Kaj cxiu el ni penu utiligi la propran ekzemplon kiel cxefan didaktikan rimedon. Tio cxi estas la precipa plano de instruado, kiun ni, gepatroj, zorgantoj, respondeculoj kaj laboristoj-edukistoj de la lasta leciona horo, devas obei.]
 
****
 
Iun tagon poste (eble ekde la jaro 2025, post kiam alvenos la dua granda aro da novaj triajarmiluloj, kiuj estos la filoj de la grupo de 2000, kaj kiuj konstituos la duan gimnazian grupon), la veroj, kiujn ni hodiaux nomas supernaturaj, estos vidataj kiel naturaj kaj estos komprenataj de miliardoj, ne nur per la konaj rimedoj, sed cxefe per la sensaj rimedoj.
Dume ni, adoltoj de la transira generacio, bezonas kontribui zorgeme por la sana kaj felicxa kreskigxo de tiu nomata kvina homara raso, kiu ekaperas, por transformi la Teron en la “renovigotan paradizon”. Ni klopodu, por ke ni ne praktiku en la vivo de tiuj novaj adamoj kaj evoj sub nia gardo la pereigan rolon de la serpento kiu tentis la edenan Evon al la origina peko. Ni eduku ilin per amo kaj al la Amo, la lernado, la laboro kaj la virtoj instruitaj de la Majstro de la majstroj, cxefe surbaze de nia konstanta peno konduti modele kaj surbaze de sagxaj, mildaj kaj kohxeraj dialogoj.
 
“Kaj Li diris al Siaj discxiploj: Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos! Pli bone estus por tiu, se muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus jxetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el cxi tiuj malgranduloj.” – Luko, 17:1-2
 
Kaj, fine, estas bontone, ke ni ne fanfaronu antaux ili kvazaux doktoroj cxiosciaj. En ia ajn baldauxa momento unu el la dek-du-jaraj senceremoniaj novicoj, inspirite de samagxulo el la fora pasinteco, eble surprizos nin per konoj tute novaj kaj gapigos nin cxiujn (☺).
 

[1] Verso de la kanzono “Vaca Profana”, de Caetano Veloso.
[2] Fondinto de Kriminala Antropologio. Li difinis homojn kiel “denaskajn krimulojn”, ecx se ili ankoraux estis infanoj”, analizinte kelkajn el iliaj korpaj aux psikaj karakterizoj.
 
[3] Mallongigo de moderjunstilaj.

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 01/10/2012
Reeditado em 02/10/2012
Código do texto: T3909980
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.