KIAL SOLE NUR LA HUMILULOJ HEREDOS LA TERON? 
LA BONFARULO ESTAS ANTAŬ ĈIO FORTULO.
NI BEZONAS SVINGI LA GLAVON DE LA BONO, APOGE AL LA KAVALERIANOJ DE LA LUMO  
KONTRAŬSTARANTE AL LA “MALAMIKO” PER AMO, ĜOJO KAJ RIDETO
=====================

KIAL SOLE NUR LA HUMILULOJ
HEREDOS LA TERON?

 
 
 
Petro 2, 3:7, tekstas jene: “sed la nuna ĉielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate ĝis la tago de juĝo kaj pereo de malpiuloj”. Aliflanke, en la prediko sur la monto Jesuo estis dirinta, ke “feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron” (Mateo, 5:5). Do, demandeblas: se la nuna tero estas destinita por fajro, kial Jesuo antaŭdestinis la (saman) Teron por la humiluloj? Tiel estas, ĉar la nuna Tero malekzistos nur al la “nepiuloj”, kiuj estos forigitaj de ĝi, irante al la “ekstera mallumo”. [Ĉu vi memoras la temon pri la relativa morto, tuŝita kelkajn paĝojn antaŭe?]
Kiel “nepiulo”-n ni rigardu tiun, kiu ne sukcesis nek provis demeti de si la tro densajn tavolojn da malbono, kiujn li akumulis dum sia tuta krusta kaj subkrusta vojirado. Do li ne kapabligis sin resti sur la post-transira Tero, almenaŭ ĝis li plibonigos siajn moralajn kondiĉojn en aliaj foraj lokoj ene de la kosma nokto.
 
Kiun Teron la humiluloj aluditaj en la prediko sur la monto heredos? Kompreneble ĝi estos la “nova Tero”, post kiam la nuna Tero estos fotopsikovibre alifigurigita kaj reurbanizita pri ĉiuj siaj dimensioj kaj partoj. Ĝi estos tiu Tero promesita de Jesuo, aludita ĉe Petro 2, 3:13 (“Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco.”).
 
La humiluloj (la pacemuloj aŭ tiuj je milda temperamento) havas kiel intiman karakterizon subtilajn kaj profundajn sensoriajn perceptojn, pro tio, ke ili havas la sentumojn, kiuj sidejas en la cerbo, pli rilaksitajn (kvankam ne sekve malstreĉitajn). Estas klasike.
Historie la trankvileco favoras la emocian inteligentecon, la paciencon, la intuicion kaj la inspiradon, kaj tenas la menson akceptema por superaj spiritaj influoj. Per la vivosperto, la regado sur la instinktoj kaj la rafiniĝo de la spiritaj sentoj, la humiluloj iĝas saĝaj, prudentaj kaj sobraj, do kun grandaj matematikaj ŝancoj esti plensanaj profundaĝaj.
Nu, tiaj afablaj, trankvilaj kaj mildaj homoj estas tiuj, kiuj superregos sur la Nova Tero.
La pacema kaj paciga mildeco potencigas la mensajn rimedojn. Tiel, pensas, parolas, agas kaj speciale decidas pli bone tiu, kiu estas pli trankvila kaj milda ĝis tia grado eĉ, ke li povas mediti, dum li moviĝas en lukto per korpoj aŭ per vortoj. [Kaj la plej efika moviĝo estas humiliĝi malaltigante konkave la kapon, maksimume. Tiel la negativa energiaĵo, se ĝi ankoraŭ venos, pasflugos supre, aŭ, se ĝi trafos la fulmoŝirmilon de la sereneco, ĝi probable devios al la tero. Dum tio, la memdefendanto povas reagi per pozitiva energiaĵo, en formo de penso, vorto aŭ gesto, pli efike, ĉar ĝi iros de malsupre supren, probable konektante la ofendinton kun la Alto.]
Resume, sukcesas pli bone tiu, kiu efikas sub premo. Kaj premo estas tio, kio tute ne mankos ekde nun, en la fotopsikovibra maskareto inter la du eraoj.
Tradicie la joganoj, monaĥoj, meditemuloj, praktikantoj de Tajĝiĉuano, majstroj pri Kapoejro Angolao kaj aliaj emociaj kaj spiritaj inteligentuloj, jen tiuj denaskaj, jen tiuj edukitaj, mobilizas siajn energiojn per korpaj aŭ mensaj movoj. Tiuj inter ili, kiuj vivas en altiriĝemo kaj interago kun la superaj kosmaj energioj, akiras grandajn profitojn de la nobla tekniko-virto de la mildeco. Kaj ĝi nun havas la rangon de transviviga rimedo por tiuj, kiuj loĝatigos la Novan Teron, kies poseda dokumento pro heredo estos donita de la Kristo, kiu estas la konstruinto, ĝenerala administranto de la tuta tera parcelaro kaj ĉefmajstro pri la luktoarto de la Paco kaj Amo.
 
Oni diras, ke sur la tera surfaco nur la blatoj postvivus eventualan nuklean vintron, pro ilia speciala rezisteco al toksaj radiadoj. Analogie nur la homoj laŭvibre bone konsistigitaj postvivos la grandan malmagnetigan kuntrenon aŭ moralan balaadon, kiu okazos al la tera kunloĝejaro, ne estante nepre necese, ke ili havu “blatecan sangon”[1].
La humiluloj, destinitaj de Jesuo kiel la heredontojn de la (nova) Tero, havas antaŭ ĉio “blatecan sangon”, ne laŭ la pejorativa senco, sed laŭ tio, ke ili daŭre havas la mildecon, por ne perdi la intiman ekvilibron antaŭ la instinkto-vekaj premoj kaj tentoj, antaŭ la ofendoj, antaŭ la seriaj kaj paralelaj malplezuroj, antaŭ la ondegoj elektromagnetaj, mensaj, kemiaj, informaraj ktp. Ili havas la konscion, ke ĉio pasas. Ili havas trankvilan kaj firman esperon pri la feliĉigaj celoj de Dio por niaj vivoj kaj por la estonteco de nia planedo, eĉ se tiaj esperantoj estas motivitaj de ideoj kaj konceptoj malsamaj inter si. Kiel sekvo, ili emas suferi multe malpli pro la korpaj kaj mensaj akcidentoj, statistike tiel plioftiĝantaj en niaj grandaj sociaj kunvivejoj. [Pliintensiĝas la astralaj elektromagnetaj ŝokondoj tie en la ĉielo, sed iliaj pereigaj sekvaj ondoj venas ĝis tie ĉi, la plaĝo Tero, foje kiel ondetoj, foje kiel kaŭzantoj de grandaj damaĝoj, kiaj klimataj perturboj, brulegoj, elektromankegoj kaj elektromanketoj, kurtaj cirkvitoj inter transmisiiloj pri alttensia elektro kaj paneoj ĉe energio-distribuejoj, hidroelektraj centraloj kaj komuniksistemoj. Same pli ofte okazas fortaj laciĝoj, psikaj ŝanĝiĝoj kaj diversaj aliaj fizikaj skuoj en la homaj estuloj, kiuj ankaŭ havas siajn elektron kaj magnetismon ondantajn laŭ la samaj frekvencoj. Do kiu havas siajn intimajn energiojn rekte liniigitajn, harmoniigitajn kaj ekvilibritajn, tiu emas saviĝi pli bone de tiaj ŝokoj kaj skuoj.]
La fifama “leĝo de Murphy” [2] estas aganta pli ofte ol iam en la vivo de la nesingardemaj, tro kuraĝaj, impetemaj, nervozaj kaj arogantaj homoj. Tiel estas, ĉar unu el la kromefikoj de la fotopsikovibromagneta geotransiro estas la malatentemo, kiu plipotenciĝas, kiam ĝi kuniĝas kun la mensa streso kaj la rapidemo, tipaj karakterizoj de tiaj homoj. Ĉio tio malpliigas la atenton pri tio, kion oni faras. Sekve multaj agoj kaj objektoj fariĝas armiloj, kio reefikas en la pli kaj pli grandan nombron da aliroj al urĝhelpaj sektoroj de hospitaloj, pro akcidentoj (inkluzive kardiovaskulaj).
Pro tio estas ankaŭ transvivige tre gravaj por ni paco, humileco, interna silento, pacienco, edukado de la temperamento kaj rapida adaptebleco, por ke ni plilarĝigu nian vidangulon antaŭ la objektoj, antaŭ la propraj kaj aliulaj agoj kaj antaŭ la aliaj, kiuj staraj aŭ ankoraŭ staros antaŭ ni, jen dum la skuegoj de la ondegoj, jen dum la kalmoj.
Ĉiu nia ago de paco kaj mildeco eble malmulte signifas meze inter la sociaj agitiĝoj, sed tamen ni memoru, ke eĉ la lumo de kandelo bezonas la kvietecon de la aero, por ekbrili kaj liveri sian malgrandan kontribuon por la prilumiĝo de la medio.
Unue ni praktiku tiujn dolĉajn virtojn, dum la trakto kun la aliaj kaj kun ni mem; ĉe la provo kompreni la nuntempan vivon kaj nin mem; en la momentoj de doloro, afekcio kaj afliktiĝo; tiam, kiam ni agos malvigle aŭ vigle, por sukuri, por veki, por memorigi, ke ĉiu tempesto antaŭas kvietecon.  Poste povos okazi la rideksplodoj, la gajaj manifestaĵoj de estimo, la terapeŭtikaj kaj same prilumaj momentoj de ĉirkaŭbrakoj, dancoj kaj komentarioj pri la vetero, la vivo, la trivialaĵoj, sume la ĉiutago en la ŝipo de la egaluloj. [Nur ne estu konvene proponi tostojn, des malpli per rumo. Dum la nuntempaj elektromagnetaj skuegoj al la plenedaj korpoj kaj al la homaj psikofizikaj korpoj, ia ajn alkoholaĵo multe malpliigas la lumon, la lucidecon, la harmonion kaj la ekvilibron de la vitalaj energioj. Kaj, krome, tiu ĉi ne estas pirata ŝipo (), sed ĝi estas la ŝipo de nia kunsaviĝo, movata per la lumondoj de la solidareco.]
Ni devas ne nur alporti, sed ankaŭ kundividi fratece la sankt’ franciskajn virtojn, por ke ni kune potencigu ankoraŭ pli la lumon sur la ferdeko kaj pluiru plene ŝargitaj je lumenergio kaj konfido, iom pli pretaj alfronti la venontan tempeston sur la transira maro.
 

 

LA BONFARULO ESTAS
ANTAŬ ĈIO FORTULO

 
La publikaj, privataj, kolektivaj kaj individuaj krizoj pliintensiĝas en ĉiuj partoj de la globo kaj en ties suferaj dimensioj. Kaj en tempo de krizo, kiel ĉiam, la devizo estas la reciproka solidareco.
La ĝeneraligita krizo emas samvalorigi la homojn.
Kvankam ni ankoraŭ ne perceptis tion laŭ ties tuta amplekso, certe estas, ke ni ĉiuj estas sendistinge sur la sama ŝipo, kaj tiu ĉi havas nenian rilaton kun la arkeo de la savo, tamen ĝi povas teni sin supraĵe de la malkvietaj akvoj, nur se ni tenos nin ekvilibritaj, unuj flanke de la aliaj, en reciproka helpo kaj sekvantaj la orientadon de la Kristo, la Dia Komandanto, kiu sin multobligas ĉieestece en la koro de ĉiu el la bonvolemaj ŝipanoj.
Cetere la granda plimulto el ni ne nur kuntroviĝas en la samrangiga ŝipo, sed ankaŭ sidas sur la sama seĝo, sur la larĝega seĝo de la juĝatoj, atende de la fina verdikto pri la procesafero “mensalão” kontraŭ la tuta homaro, en kiu ĉiu akuzito havas sian imputitecon en la koridoro de la morala tera historio.
Do, juĝi kaj kondamni iun ajn per la akuzema fingro de la menso, senĉese kaj sisteme, estas, rilate multajn, maniero forgesi sian propran situacion kiel iugrada kunjuĝato pro nelicaĵoj praktikitaj, aŭ en freŝa pasinteco, aŭ en fora pasinteco, kontraŭ la dia leĝaro.
Krom tio, kiam ni malŝparas tro da energio, pro tio, ke ni fingro-montras la ligneretojn en la okuloj de la aliaj, ni iĝas blindaj pro la traboj sur la niaj. Tio estas, ni eniras en la mallumon, ĉar ni malbriligas nian intiman lumon, lasinte fari bonon al tiuj, kiuj, borde de la komuna vojo, petegas aŭ esperas nian helpon, inter kiuj estas la akuzitoj mem de ni kaj ni mem, kiuj ankoraŭ havas kelkajn makulojn purigendajn sur niaj kriminalaj slipoj.
 
Tiuj, kiuj jam havas la kristecan konsciencon pli-malpli vekitan, jam estas potenciale pretaj por la servado en la kultivejo de la Bono, ĉe la bedoj de la profesio, la politiko, la familioj, la plaĝoj, la arbaroj, la stratoj kaj agoroj de la grandaj modernepokaj urboj, resume ĉie, kie estas vivantaj estuloj bezonantaj la sterkojn de la amo kaj la konado, por kreskiĝi tutece.
Tamen, pli grave ol veki la kristecan konsciencon, estas veki la bonvolon servi. Kaj la unua misio, aŭ eble la plej grava, estas tio: havigi kondiĉojn, kiuj helpu malpligrandigi la doloron de tiuj, kiuj suferas, lasante ilin plej eble proksimaj de la kapablo ankaŭ servi, aŭ almenaŭ plej eble proksimaj de la povo elekti inter la servado kaj la neservado. Oni nur povas ekvidi la duvojiĝejon antaŭ si, se li staras kaj havas la konsciencon lucidan, prefere bone nutrita per materia, ama, kona kaj spirita nutraĵoj.
Tio ĉi estas la celo de la libera, senkompromisiga, netruda kaj eĉ neevoluiga karitato: proponi ion ajn, kiu helpu la fizikan, moralan, emocian aŭ spiritan agonianton leviĝi de malsupre al la nivelo de la reala rekto, aŭ, se jam sur tiu ĉi, kiu helpu, ke li ekiru la vojon al la pozitivigo de siaj kalkuloj (ne nepre helpante lin levitacii en la profunda ejo de la imagaj nombroj (☺)).
 
La kuracisto estas la Kristo. Kiel flegantoj aŭ urĝhelpantoj, ni povas helpi la cirkonstancan aŭ nunfojan bezonanton vidi aliajn perspektivojn, por ke li kontentigu eventualan korpan aŭ mensan malsaton, sed ne trudante lin ŝanĝi la perspektivon, kiun li jam havas pri la vivo (des multe malpli ĵetante ŝtonon sur lin, nur pro tio, ke li havas pensojn kaj kredojn malsamajn ol la niaj). Tie ĉi temas pri la simpla karitato por la vivpoveco kaj por la (eĉ se relativa) liberpoveco esti kaj elekti.
La ideo estas, post la cirkonstance suferita skuo, ne gravante kia, plibonigi lian vivkondiĉon kaj remeti la helpaton en lian mensan, emocian aŭ spiritan “komfortan zonon” antaŭe konstruitan de li. [Se tamen li estas nutranta ideon danĝeran kontraŭ la propra vivo aŭ kontraŭ aliula vivo, la komenca helpo povas esti provi deadmoni lin foriĝi de la arbo kun la malpermesita frukto. Finfine, tie pendas la serpento de la malbono. Sed, profitante la oportunon, la vivsava intervenanto provu ankaŭ sciigi lin pri la arbo de la vivo, pri kiu li eble eĉ ne sciis, ke ekzistas sur la sama fruktarbejo.]
Escepte se li estas en memmortiga aŭ alimortiga agolinio, li devas esti helpata en la stato, kie li troviĝas. Pri la cetero, li devas esti respektata pri siaj ideoj, kiuj eble faras parton de iu processo, de iu persona bezono, de iu necesa maniero kompreni la vivon, aŭ eĉ de iu misio, elprovado aŭ elaĉetado lia, kiun sole nur Dio havas la rajton ŝanĝi, kaj kiun nur la ĝusta limtempo devos redirekti.
Bone estas ne interveni en la destinon nek pri la kona aŭ ideologia mapo de iu ajn iranto sur la vojstrio, kiun li elektis, aŭ kiu estis elektita por lia irado sur la granda vojo komuna al ĉiuj ni.
Se li posedas, eĉ se parte, sian propran libervolon, pli konvene estas nur proponi al li glason da akvo aŭ ian ajn konvenan helpaĵon ĉe la marĝeno, kie li troviĝas falinta eventuale, jen por helpi lin stariĝi kaj repreni sian vojstrion, jen por helpi lin resti pli bone, kie li estas, se tia estas lia libera volo (dum ankoraŭ estas tempo, ke oni restu senmova). En la momento de la interkomuniko aŭ kontakto grave estas lasi iun signon en lia ama memoro, ĉefe la signon de la mano, kiu etendiĝis, por helpi lin. Nun la mano maletendiĝos kaj foriros, sed ĝia luma energio restos... kaj povos helpi la marĝenulon transsalti ascendajn etapojn en la estonteco. Ripetante, la Karitato ne estas tridimensia ago, sed ĝi estas luma energio, kiu akompanas ĝin, esenca, nevidebla al la okuloj.
Cetere, en certa momento, kiam ni bezonos helpi unuj la aliajn simultane, ni bezonos ĉiun ajn sur ties ĉi apartaj vojstrioj kaj propraj ideoj. Kunkalkuliĝos ankaŭ la ideoj de tiuj, kiuj kredas nenion pri ĉio tio, sed kiuj kuraĝas travivi ĉiujn tiujn spertojn, kaj kiuj havas siajn specifajn kaj fakajn fortojn, por kontribui al la sava tuto. [Se paroli pri ito, dum granda prepara kunveno en la astralaj sferoj, celanta alfronti malignajn fortojn, kiuj agadas kontraŭ la kristaj savplanoj, la ĉeestantaj enkarniĝantoj, kiuj tiumomente estis spirite delokiĝintaj kaj pretaj por la helplaboro, kurioze reprezentis diversajn religiojn de tie ĉi sur la krusto, estante eĉ kelkaj ateistoj. Tio estas en la raporta libro “La Fino de la Mallumo” (2012), de la Spirito Ângelo Inácio, psikografita pere de la mediumo Robson Pinheiro.]
 
****
 
Kiam ni proponas nian obolon tutkore, ĝi multe valoras por tiu, kiu ĝin ricevas. La karitato, kiu povas intime pozitivigi, ne estas la obolo en si mem, sed ĝi estas la energio etendita al la alia, elveninta el la supera fonto, nome la Kristo, kaj kiu povas influi la ricevanton moviĝi por plibonigi sin kaj aliajn, nun aŭ poste, tie ĉi aŭ aliloke. Resume, se ni faros nian parton, nome pretigi nin, por kunlabori, kaj efektive kunlabori, la Kristo faros Sian esencan parton. [Jes, estas elstarinde, ke kiu vere realigas la Karitaton, tiu estas la Dia Komandanto kaj Liaj rektaj kunlaborantoj. Tie ĉi sur la krusto-ferdeko de la tera ŝipo, ni, helpantoj-helpatoj, povas esti nur ‘navigaj aparatoj’ unuj por la aliaj, sekstantoj de la Granda Lumo kondukanta al la nova haveno, kiu jam montras siajn signojn de proksimeco.]
 
Neniam antaŭe la Karitato, kiel instrumento de daŭripova socia evoluado, estis tiel necesa, kiel nun, rilate la kunan saviĝon de la tera ŝipanaro. Ju pli ni reflektos la lumon de la Karitato al ĉiuj anguloj, momentoj kaj cirkonstancoj, kie estas homoj bezonantaj ian ajn helpaĵon, kiun ni povos kundividi, des malpli estos la efikoj de la grandaj krizoj, kiuj disvastiĝas tra la tuta planedo kaj ankaŭ, reefike, tra la emocia teritorio de ĉiu el ni.
Ni devas kontraŭstari ĉiujn krizojn, speciale la krizon de la konada transiro, per la Amo. Ni teoriadu malpli kaj amu pli.
La Amo devas antaŭi la konadon. La lumo de la saĝeco ekbrilas en vero nur per la torĉo de la Karitato. La tempo estas kuranta tre rapide. Nun estas la horo, por ke ni privilegiu la eletendon de la kristecaj sentoj, kiuj enatingas multe pli, konvinkigas multe pli kaj realigas transformojn multe pli daŭrajn kaj efikajn.

 

NI BEZONAS SVINGI LA GLAVON DE LA BONO,
APOGE AL LA KAVALERIANOJ DE LA LUMO

 
La bonfaremulo, tio estas, la diligenta aŭ praktika kristano, estas antaŭ ĉio iu aktivisto pri homaj kaj humanaj idearoj, sociala intervenanto, realigema optimisto, antaŭgardanto de la Paco, mediprotektanto de la Harmonio. Li ne estas rekonebla per iu religia aŭ eklezia vesto, nek per kompata sinteno de beatulo aŭ bigoto. Li estas iu ajn, kiu, per sia socia, religia, profesia, volontula aŭ okupa agado, prilumas la mediojn, tra kie li pasas kaj kien li alvenas, per la torĉo de la amo, pardono, fido, vero, espero, ĝojo, lumo, konsolo kaj kompreno. [Li estas materiiganto de la preĝo de Sankta Francisko el Asizo, almenaŭ laŭ klopodo.]
Ne gravas, al kiu ismo, zofio aŭ logio li estas ligita. Ne eĉ gravas, ĉu li estas katoliko, protestanto, evangelikalo, mesianisto, atestanto de Jehovo, spiritisto, oomotano, bahaano, judo, kandombleano, umbandisto, islamano, budhisto, konfuceano, taoisto, hinduo, sxamanisto, ateisto, agnostikulo, jogano, hare-kriŝnano, esoteristo, teozofo, strata artisto, fiŝkaptisto, impostisto, sencela long-piediranto, ktp. Se li mantenas la standardon de la Bono en ties multaj manifestiĝoj, li estas vera sekvanto de la Kristo, per la mapo de la Evangelio, kiu, ni ripetu, venis, por servi al ĉiuj teranoj, sendistinge, pri la vera kaj sola vojo por la savo de la animoj.
 
Ni kutimas uzi ĉian apologetikon, por kunligi la fidon al la racio, la religion al la spiritualismo, la scienco al la metascienco (aŭ eĉ al la protoscienco), la filozofion al la metafilozofio, ktp, por pravigi niajn sociajn agojn aŭ neagojn.
Ni scias, ke la Vero estas super ĉiuj rezonlinioj de la homaro. Tamen kio plej gravas estas, ke ni estu feliĉaj kaj progresu al Dio tra la istaj, logiaj, zofiaj aŭ liberaj vojstrioj, kiujn ni elektis trairi ene de la Granda Vojo, nome la Kristo, kiu ankaŭ kamuflas sin ĉe la vojbordo, per la figuroj de la senhavuloj kaj bezonantoj de ĉia helpo. Kiam ni haltas, por doni iun helpon al tiu plej ofte portempa senisma, senlogia kaj senzofia flankesidantaro (al kiu ĝis certagrade ni apartenas), tiam ni vere antaŭeniras sur la vojo al la Lumo. Ĉio cetera estas nur distingitaj bazoj de konscienca apogo, simple akcesoraj.
La Kristo kalkulas ne kun religioj aŭ subtenaj sufiksoj, sed kun realigoj de ĉiuj bonvoluloj, sendepende de ia ajn etiketo aŭ karaktero ilia, por materiigi tie ĉi sur la terglobo sian redemptan kaj savan proponon por la tuta homaro. Krome, la anĝeloj, aŭ pli bone, la superaj spiritoj, kiuj estas albordiĝantaj al la tera krusto, ankoraŭ ne prenis la regbridon por la planeda transformado, estante la plimulto el ili vestantaj kulotojn.
En ĉi tiu fazo pli akra de la geotransiro, kiu daŭros tre probable ĝis ĉirkaŭ la jaro 2019, kiuj devos malmunti la enorman psikovibran fuŝaĵon je pli ol kvardek jarcentoj, kiun ni mem faris akumule kontraŭ la Tero, tiuj estas ni mem, el la ŝuldiĝinta malnova gvardio. Hodiaŭ la estonteco de la Tero dependas pli de ni, kiuj havas iom da povo (eĉ se rajtigita) agadi, ol de eksteraj faktoroj. [Alvenos la tempo, tamen, kiam ne plu valoros ia ajn libervolo niaflanke, provanta retroigi, ŝanĝi, detrui aŭ konstrui realaĵojn kiel reparaciojn. Tiam nia sorto estos tute konfirmita kaj ni estos tute je la arbitro de la diaj fortoj tie ĉi en la tera orbito, kio tamen certe ne malpermesos, ke ni daŭrigu la praktikadon de bono, ĝis la lasta sekundo antaŭ nia konscienco-transira vortico. Tio taŭgos almenaŭ por nia intima komforto.]
 
La Kristo kalkulas ankaŭ kun ĉiuj, kiuj ne havas senmakulan kriminalan slipon en la notariejo de la morala historio, sed kiuj nun tagnokte penas redempti kaj regeneri sin, por kunagadi favore por la plibonigaj ŝanĝoj de la tempoj. Do ni ignoru niajn konfliktegojn, moralkarakterajn difektojn, ideologiajn apartismojn, koteriojn, interindividuajn kaj kolektivajn internajn kaj eksterajn kverelojn, psikologiajn intestajn militojn kaj aliajn multjarmilajn antagonismajn batalojn, kiuj baras la progreson de la homaro kaj de la kolektivoj, kaj pliintensigu la bonfarajn kaj bonvolajn agojn, kun kuraĝo kaj firmanimeco, dum la tempo de la rikolto estas oportuna.
Hodiaŭe la konvinkiĝintaj kaj agantaj bonfaruloj okupas la saman rangon de la foraj kristanoj, kiuj kunvenis komence en la romiaj forlasitaj katakomboj kaj kiuj poste estis persekutataj per leonoj, inkviziciaj brulŝtiparoj kaj aliaj formoj de ekstermo (de korpoj), pro tio, ke ili defendis la Veron. Ni provu imiti ilin laŭ ilia firmeco, kuraĝo kaj fido.
Nun, kiaj ajn estas niaj motiviĝoj, kredoj, influiĝoj, instruitecoj, vivprotokoloj kaj vivspertoj, estas la horo, por ke ni firmigu pli klare niajn poziciojn kiel reflektantoj de la Lumo, sur la kruda batalkampo, kiun ni ĉiuj trairas. La reflektantoj-speguloj eĉ povas esti malsamaj, sed la Granda Lumo estas la sama. Eble ni ne estas kvalifikitaj soldatoj, por agadi rekte, sed ni povas helpi unuj la aliajn ĉe la marĝenoj, ĉe ĉiaj kloakoj, kiel anonimaj fleghelpantoj en la sendistinga, neŭtrala kaj humanisma ‘ruĝa kruco’ de la Karitato.
La trafcelo de la mallumuloj ne estas la istaj, logiaj kaj zofiaj etiketoj, sed jes ĉiuj, kiuj, izole aŭ kune, mantenas la glavon de la Amo, kaj kiuj iĝas vundeblaj antaŭ atakoj, nur kiam ili foriĝas de sia servoposteno, aŭ kiam ili perdiĝas inter fibagatelaĵoj kaj lumovoraj apartigaj kvereloj.
Urĝas superunuiĝo, ne nepre de ideoj, sed ĉefe de lumaj agoj favore por la milda kaj natura ascendo de la Tero kaj favore por la kavalerianoj de la Bono, kiuj brave agadas dum la nunokazanta batalo en la nevidebla sfero.
Tiuj fratoj, kiuj dissemas la malamon kaj la malkonkordon, celante malkuraĝigi tiujn, kiuj agadas por la Bono, estas viktimoj de la propra nescieco, kiu inkluzivas iliajn misinterpretojn pri la sanktaj libroj, kiujn ili prenas kiel bazon, aŭ pli bone, kiel psikiatrian sinpravigon por iliaj perfortaĵoj, antaŭjuĝoj kaj persekutoj. Ordinare ili estas viktimoj ankaŭ de nevideblaj inteligentoj, kvankam ankaŭ tiuj ĉi estas nesciantoj, eĉ se duagradaj.
 
Nuntempe, jam en la periodo pli akra de la planeda transiro kaj ties multoblaj psikokorpaj kromefikoj, la kutima bonfaranto eĉ ne havas tempon por deprimiĝi. Eĉ kiam eventuale malsana aŭ tro laca, li ne ĉesas batali, eĉ se per la penso. Kaj la penso estas glavo el lumo, kiun oni povas etendi al iu ajn homo, en ia ajn loko kaj horo kaj ĉe iaj ajn cirkonstancoj. Kie li tuŝas per sia glavo, tie la lumo aperas. Tio estas subtila formo de karitato, kiu bonfaras al la alia intime, inkluzive fizike, en ties strukturo de desoksiribonuklea acido (DNA), per la fraktigo aŭ kristalecigo de ties molekuloj, pro la alta frekvenco de la energioj mobilizitaj el la bonfara menso.
La boncela porpensanto eĉ povas porti ĝenon al medioj ankoraŭ ŝargitaj per “mallumaj energioj”, tamen li neniam rezignas fari sian parton, eĉ se je ioma fizika distanco, inspiriĝinte de Jesuo mem, kiu diris: “mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon” (Mateo, 10:34).
Jesuo venis persone al la tera krusto, por revolucii, ŝanĝi, senstrukturi ideologiajn blokojn amalgamigitajn, kalkitajn kaj kondensitajn per rigidaj kaj malprogresemaj kondutoj, bazitaj sur nekompatemaj justaĵoj, ekzemple de “okulon pro okulo, denton pro dento”.
Tamen la glavo, kiun Jesuo enkondukis, ne celis instigi kaj plifortigi ankoraŭ pli la staton de incitemo reganta en la tiamaj rigidaj moralaj kondutoj. En vero kion Li enkondukis, tio estis la glavo de la Lumo, kiu estas la sola efika armilo por kontraŭstari la mallumon, kaj kiu materiiĝas ankaŭ kiel la “alia vango”, tio estas, kiel pardongesto, rideto, milda vorto reaganta al malmola vorto, pozitiva konduto reaganta al ia ajn negativa frapo.
Ni fiksu en nian konsciencon la grandan ekzemplon de Mahatmo Gandhio kaj ties politiko de paca (sed ne pasiva) rezistado, nome tiu de la reago per la kontraŭo, per pozitiva signo. Jes... prezenti la alian vangon, la  vangon de la Lumo, por ke la ĵetaĵo el malluma energio frapu nur la blendon de la Paco kaj resaltu revene al la trafinto, transformite en luman energion. Gandhio mem donis al ni sian plej grandan ekzemplon, en la ekstrema momento, kiam li estis kugle pafita, sed ankoraŭ havis forton rigardi sian murdanton kaj diri, ke li pardonas lin.
 
****
 
La nuna epoko estas por ilumino de mensoj. Alvenis la horo, por ke la soldatoj de la Kristo unuiĝu ekumenece, por kontraŭstari al la malamo, ofendo, malpaco, dubo, mensogo, malespero, malĝojo kaj mallumo menciitaj en la Sankt’ Franciska preĝo, per la glavo de la evangelia lumo.
La komuna celo ne estu venki la malbonon, sed provi fordiserigi la malbonon kiu estas enigita en la mediojn kaj en la internon de la homoj. Ni zorgadu briligi la lumon kiu estas ene de ili, ĉiam atentante, ke la unua vizitoto, por tiu fotona interŝanĝo, estas la persono de ĉiu el la glavobatalantoj mem (ni).
Ni nur ne devas konfuzi la mallumon, kiu fakte ekzistas kiel akumulita kaj dimensiigita negativa densaĵo, kun la mallumuloj, kiuj estas nur tiuj, kiuj kovris sian intiman lumujon per tiom da tavoloj da densaj negativaĵoj, ke nun ili tro bezonas kontinuan agadon de la luma gruzilo de la Karitato, por ke ili rebriligu sin antaŭ la vivo. Tio koncernas ankaŭ la nomatajn “ĉefoj de la infero”, “luciferoj”, “drakoj”, “mallumecaj magoj” ktp, inkluzive la pli grandan el ili, tiun nomatan de la kristanaj religioj kiel “diablo” aŭ “satano”, kiu vivas mallibere en la abisma dimensio, de miloj da jaroj antaŭ la veno de la Kristo al la krusta dimensio. Iliaj vanaj provoj regi kaj malpermesi la Teron ascendi spirite baldaŭ estos ĉesigitaj. Niaflanke, peti mizerikordon por ili faras parton de niaj lastaj lernejaj devoj. Eĉ simpla bonkora penso en ilia direkto povas helpi ilin en ilia necesa intima renoviĝo, nun aŭ en la estonteco, se konsideri, ke precize ĉiuj ni, vivantoj, pensantoj kaj sentantoj, en ĉiuj universaj biodimensioj, estas filoj de Dio, kaj ke, sekve, ni ĉiuj estas antaŭdestinitaj por evolui, eĉ se en malsamaj tempoj kaj lokoj.
 
****
 
Tie ĉi en nia ĉiutaga interrilata rutino, ideale estas vivi “atakante”, antaŭ ol esti “atakata”. Kiu konas pri la homa naturo, tiu plifruigas la horon.
Ni igu la “leĝon de Murphy” aktivi en kontraŭa senco, tiele: “Se io povas ĝuste iri, ĝi ĝuste iros”, kondiĉe ke ni koncentriĝu, kunagadu kaj konspiru por tio.
La nura emo kundividi la saman lumon, kiun ni ricevas de la Alto, jam forigas aŭ malpermesas la agenton de la mallumo alproksimiĝi, aŭ jam ekprilumas lin, aŭ ekbriligas la lumon, kiu estas ene de li, atendantan deeksteran fajreron.
Ni vivu, do,  “atakante” en ĉiuj direktoj, en formo de sinceraj ridetoj, varmaj brakumoj, edifaj dialogoj, pozitivaj kaj laŭdaj komentarioj, porpensoj kaj helpoj al iu ajn en ties apartaj mizeroj, esperante nenian kompenson kaj trudante nenian kondiĉon. Tio estas la militmaterialo por la ĉiutagaj milit-iroj de la pacaj batalantoj kaj antaŭuloj de la Nova Erao.

 

KONTRAŬSTARANTE AL LA “MALAMIKO”
PER AMO, ĜOJO KAJ RIDETO

 
La Majstro ordonis, ke ni amu niajn malamikojn, ĉar per la amo ni helpas ilin briligi ilian propran lumon, kaj ankaŭ briligas la lumon de la ‘malamika flanko’ de ni mem.
Se ni briligas nian lumon, ni povos rigardi kaj antaŭrigardi la vivon pli optimisme, kaj povos ankaŭ ricevi spiritan apogon ĉe la batal-defiaj provokoj. La lumo altiras la lumon kaj forpelas la mallumon, kio pli efike okazas, kiam la koncerna mallumulo restas, renoviĝas kaj transformiĝas en lumulon.
 
Tuj agante antaŭzorge kontraŭ la negativa ago de supozata “malamiko”, per la armiloj de la mildeco, preĝo, paco kaj amo, direktataj al la bezonantoj, inkluzive de ni kaj de li, ni sukcesos fini ian ajn lukton, eĉ antaŭ ol ĝi estos elpensata de tiu, kiu estus la ofendonto, eĉ se tiu ĉi estas samgranda kiel Goljato, aŭ samgranda kiel planedo.
 
Kun pozitiva sinteno ni ekvivas la nuntempan vivon kaj batalas kun pli da kuraĝo kaj espero, firme fidante la freŝajn trupojn, kiuj alproksimiĝas al la tera batalkampo, petitajn de nia Majstro, kaj kiuj konsistas el superlumaj glavobatalantoj senditaj de alia galaksia majstro, kiu dismontras lumzonon tre imponan kaj elegantan.
Do, kiu jam estas, eĉ se nerekte, engaĝiĝinta en la militajn operacojn favore de la paco kaj de la fina venko de la Bono, tiu devas teni sin en sia tranĉeon, plenfide, fidele, ĵetante siajn lumradiojn senĉese, kiel bona soldato, forigante el sia ĉirkaŭaĵo, infanterie, iun ajn mallumeron, inkluzive la minimuman penson pri dizerto kiu eventuale trapasas lian militan konsciencon. La Dia Komandanto kalkulas kun ĉiuj, kiuj decidis sekvi Lin en tiu sava misio, speciale kun tiuj, kiuj batalas en la ariero kaj en la pli penigaj kaj danĝeraj foraj postenoj, kun la intenco persisti ĝis la fino.
 
La bonfaranto nur ne povas enfali en la sindromon senti sin Sankta Francisko el Asizo mem. Humileco estu lia fronta ekzemplo kaj lia intima sinteno, ĉiam. Tamen la humileca ŝajno ofte rivelas vualitan arogantecon.
Ni rememoru Jung: “Tamen kio okazos, se mi eltrovos hazarde, ke la malplej granda, la plej mizera el ĉiuj, la plej malriĉa el la almozuloj, la plej impertinenta el miaj kalumniantoj, mia malamiko, loĝas ĉiu ene de mi, ke estas mi mem tiu, kiu bezonas la almozon de mia boneco, kaj ke mi mem estas la malamiko, kiu bezonas amon?”
Ni devas etendi la manon flanken, sed ne de supre malsupren. Ni devas trakti la alian kiel similulon. Ni duonvualigu la agon de karitato per rideto, gajanima paroleto, komentarieto pri la teamo kiu venkis lastdimanĉe en la loka matĉaro, aŭ io simila. La aroganteco, eĉ se sub la masko de humileco, povas rapide malkaritatigi ian ajn bonintencan agon.
Ni nur ne devas plu stari senmove en la pasiva, timida, simple kontemplema aŭ retiriĝema pseŭdohumileco, kio, per si mem, jam povas liveri teritorion, por ke la trupo de la malbono agadu pli libere, tial ĉar okazadas jene: kie la lumo ne brilas, tie la mallumo regas. [Okazas escepto nur, se iu nuna “senmovulo” estas laca de batalado favore por la Bono kaj havas luman municion akumulitan tra inter iamaj luktoj, aŭ se li havas militajn protektojn de eksteraj lumoj pro ia ajn alia kaŭzo, kio povas teni lin sub sekura kamuflaĵo.]
 
Resume, la nuna horo estas decidiga, de jes, jes aŭ ne, ne, de pli klaraj bataloj kaj luktoj, speciale en la ĉirkaŭaĵoj de la tera krusto, kun sekvoj en nian vivmanieron. Kaj tio tiel okazos ĝis la fino de la granda transira batalo, kiam la krusta dimensio ne plu estos kolonio por provoj kaj elaĉetoj kaj estos transmutaciigita en grandan ĝardenon el lumoj.
Ni, speciale tiuj, kiuj neniam ricevis honorajn medalojn pro batalo favore de la Bono, unuiĝu decideme kaj pli ekzerciĝu pri la movoj de la Evangelio, por obei pli efike, kaj ankoraŭ ĝustatempe, la rekomendon de la Majstro, registritan en Mateo, 5:16, kiu estas: “via lumo lumu”. Kaj la armilo, kiun ni povas havi, por kunbatali favore al la nova tempo de paco, kiu alproksimiĝas, estas nur tiu ĉi: la lumo lumigita per  la oleo kaj varmeco de la evangeliaj virtoj.
Kaj do? Ĉu vi estas agpreta por tia batalo?

 

[1] Havi “blatecan sangon” = silenti antaux provokoj.
[2] “Se io povas misiri, gxi misiros”.

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 30/10/2012
Reeditado em 09/12/2012
Código do texto: T3959441
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.