LA MALBONO MALFARIGXAS RAPIDE

 
Kvankam kun organiza strukturo sidejigita en la mallumo kaj abismo, la malbono estas dismalfarata pro la agado de la spiritaj gvardianoj komandataj de Mihxaelo, “la princo de cxielaj armeoj” (laux raportas la libroj “A Marca da Besta” (“La Marko de la Besto”)(2010) kaj “O Fim da Escuridão” (“La Fino de la Mallumo”)(2012), ambaux de la Spirito Ângelo Inácio, psikografitaj pere de la mediumo Robson Pinheiro). [La malbonuloj de la profundegajxoj, tamen, ne estis venkitaj. Ili praktike kapitulacis, en la milita senco de la esprimo. Gxustadire la vera tiel diskonigata “batalo de Armagedono” jam estis okazinta antaux miloj da jaroj. Antaux gxi la cxefoj de la malsupera spiritaro, nomataj “drakoj”, regis kaj kontrauxregis sur la krusta surfaco. Alfrontite kaj submetite de Mihxaelo kaj ties helpantoj, ili estis lokitaj en la plej malsuperaj geodimensioj, kie ili vivis gxis nun.]
 
Tamen la malbono, kiel malica sintenado, enradikigxinta malfelicxiga kutimo kaj konduta malvirto, ankoraux superregas tie cxi sur la krusto. Ankoraux estas multaj malbonuloj agantaj en la loka komunumo kaj en la tutgloba komunumo, cxefe pro la preterlaso de devo de la bonuloj, pro la neagademo de la plimulto de la virtuloj.
Iel ajn, pro la pli granda agado kaj teritoria konkero de la soldatoj de la Kristo en cxiuj partoj de la planedo, la fina venko de la Bono jam estas nete difinita, por matigi post sep movoj. Tio dependas nur de tempo kaj de pli granda partoprena zorgeco niaflanke. Kaj ne plu valoras la penon al la kontrauxulo (la malbono vidata per sia tuto), ke li provu malfruigi sian propran malvenkon. La Bono faros neniun mismovon por cedi sian regxon senkoste.
 
“Kaj cxi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al cxiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.” – Mateo, 24:14
 
Nenion valoros, tamen, la forigo de la struktura malbono de la Tero, se dauxros gxia influo en la koro de la homoj. La venko de la Bono ne estos simple la malvenko de la inteligenta malbono, kiu konspiras kontraux la ilumino de la planedo, sed gxi estos la agado de cxiuj kolektivoj kaj de cxiuj individuoj, en la senco, ke ni ne plu permesu la venkon de la malsato, de la egoismo kaj de la nescieco. Pro tio ne plu estos perfortoj, urbaj bataloj, malamoj, bruskajxoj kontraux la infanoj, neglektadoj kontraux la maljunuloj, malzorgo pri la malsanaj malricxuletoj, antauxjugxoj kontraux la diferenculoj, margxenigo de la minoritatoj, honta koncentrigxo de ricxajxoj en la manoj de malmultaj uzurpantoj, religiaj apartismoj ktp. Tiam, resume, ni etendos la manojn unuj al la aliaj, en granda tutmonda solidara frateco, en kiu cxiu individuo agados favore por la bonfarto de la kolektivo kaj cxiu kolektivo agados favore por la bonfarto de la individuo. Tiam, vere venos la fino, cxar la Evangelio de la Kristo estos predikita, en la praktiko, en cxiuj anguloj de la mondo, ne nepre per vortoj, sed cxefe per la disetendado de spiritaj fotonoj pro la praktikado de amo kaj ties rezultantaj virtoj.

 

LA PEZO DE LA TEMPO EN LA 21-A DE DECEMBRO
PLI SENTEBLOS EN NIA KOLEKTIVA MENSO

 
La planeda transiro estas planita de la Supera Spiritaro, kun celoj kaj datoj, preskaux cxiuj kondicxitaj al tio, cxu okazos aux ne okazos certaj faktoroj.
Tie cxi en nia pripensa laborejo ni ne havas precizajn informojn pri tio, kio eventuale eksterordinara okazos en la venonta 21-a de decembro. Ni kredas, ke neniu el ni havas ilin. Ni opinias, ke ne ecx la superaj spiritaj ingxenieroj povas certigi, ke vere okazos iu evento planita de ili por tiu tago.

La fama “profeta roboto de interreto”[1] “antauxvidas” kvinmonatan mankon de datumoj, ekde gxuste la 21-a de decembro 2012. Gxi antauxvidis la detruon de la gxemelaj turoj de la Mondkomerca Centro en Novjorko kaj la cunamon en Indonezio. Tamen, same kiel Nostradamuso kaj la majaoj, gxi sukcesis antauxvidi simple nenion ekde tiu multanoncata tago gxis la monato majo 2013. Ankaux tiu “kuriozajxo” eble indikas la objektivan gravecon de tiu tago-starpunkto. Cxar cxia homa, natura aux artefarita komunikilo estas utiligebla aux kunutiligebla de la Spiritoj, estas demandeble jene: kion la Spiritoj ne volas, ke ni antaux-eksciu pri la tagoj kaj monatoj postsekvaj al 21.12? Cxu tio povus esti, por evitigi negativan mensan interferon niaflanke en tion, kion ili estos strukturantaj, restrukturantaj aux malstrukturantaj en tiu periodo?
 
Certe estas multaj aleatoraj variabloj, cxiedevenaj, kiuj devas esti kune validigataj, por ke certa fakto okazu, tio rilate cxiujn mediojn, jen unu cxelon, jen unu galaksion. Iu ajn okazajxo, ecx unu simpla flugilbato de papilio, sxangxas la celplanon de la tuta universo. Nenio estas absolute sendependa. Cxio estas kondicxita al cxio. Cxiu apartajxo dependas de la tuto kaj cxiu tuto dependas de la apartajxo. Nenio estas centprocenta individuo. Nenio estas centprocenta tuto. Cxio apartenas al senfina cxeno de energioj koneksaj kaj interagantaj en cxiuj direktoj kaj dimensioj. Kaj cxio apartenas al la gxenerala tuto (la universo), kiu estas regata, kunregata kaj korektata de la Superega Intelekto, la sola kiu havas la povon interveni en iun ajn agosinsekvon kaj en la movojn, inkluzive de grandaj astroj, kaj la sola kiu havas la povon generi novajn agojn per absoluta maniero (laux nia malforta tridimensieca vidado) kaj sendepende de iaj ajn agosinsekvo, konekso aux kauxza rilato antauxvidebla de la naturo, de la fizikaj legxoj aux de la homaj kalkuloj aux studoj de tie cxi sur la terkrusto (kaj ties ankoraux ridindaj observinstrumentoj). Estas kompreneble, cxar la SI estas la kreanto de la tuta universo, inkluzivanta la nemalvalidigeblajn legxojn, kiuj movas gxin.
La SI agas, ekzemple, tenante inter siaj fingroj la flugilojn de iu papilio, por ke tiu cxi ne movigxu en certa momento kaj ne sxangxu la itineron de iu certa ekzoplanedo, aux agas tenante inter siaj fingroj iun ekzoplanedon, por ke tiu cxi ne movigxu en certa momento kaj ne sxangxu la itineron de iu certa papilio.
Tiu povo teni, bari, deviigi aux nuligi agon certe ne estas neniigo de unu el la naturaj kaj diaj legxoj, sed gxi estas nur la aktivigo de aliaj legxoj nekonataj de ni. Certe ni ne konas pli ol nauxdek naux procentoj el la legxoj de la universa fiziko. Ankaux la psikotelekinezo estas dia-natura legxo. La hxaoso estas pli harmonia, ol tio, kion povus supozi nia povra Kinetiko.
La baza diferenco en la kosma strukturo estas tio, ke ni, kiel kreitoj, havas poveton cxiam limigitan kaj necese rajtigitan, sed la povo de Dio, kiel kreinto, estas senfina.
Kiam ni, dietoj, inventis la koliziigilon de hadronoj, por krei universon en laboratorio, ni ne neniigis la legxojn, ni ne ludis je Dio, nek pretendis anstatauxi Dion, sed ni nur aktivigis legxojn nekonatajn de nia povra tradicia Fiziko. Tamen tio, kion tiu subtera aparatego eltrovis (gxis nun), tie en la limo inter Francio kaj Svisio, kaj kio estis nomata de multaj kiel “partiklo de Dio”, estis nur plia fajrero de la kosma mekaniko. Sed tamen ecx gxia brila momenta apero, kiu lasis la sciencistojn kun elorbitigxintaj okuloj, estis, kvankam ili ne sciis pri tio, rajtigita de la “superrega centralo”. Nenio kreigxas el la nenio nek sen la permeso, superrigardo kaj inspiro de la Cxefmekanikisto de la tuta cxiela dent-radaro.

 

LA 21-A TAGO DE DECEMBRO JAM KOMENCIGXIS
KAJ DAUXROS POSTE

 
Ne nur tio, kio devos okazi en la 21-a de decembro 2012, sed ankaux la tuta transira periodo povos sperti delokigxojn pri tempo, kvalito, tipo kaj intenseco, modifante tute aux parte superajn spiritajn planojn rilate datojn, formojn, atingampleksojn kaj efikojn. Ili dependos de la kondutoj de la enkarnigxinta kaj elkarnigxinta homaro kaj de cxiu loka homareto, krom cxefe de la pli superaj decidoj jam plenumataj.
Gxeneralsence, tamen, kiom ajn granda parto de la homaro konspiros kontraux la granda transiro, per siaj detruaj kondutoj, la antauxvidita pli granda sxangxado devos celregi. La tiusenca neevitebla sinsekvo jam estas akcelata. La galaksia lumo jam englutas la Teron ene de tiu cxi jaro. [Ni rememoru, ke, laux sciigo resendita de Divaldo Pereira Franco, “la suna sistemo estas eniranta en la sistemon de la steloj de la grupo Plejado, kaj en 2012 nia sunsistemo estos tute en alia sunsistemo, kio signifos pli bonan mondon kun pli da amo”
.[2]]
Dum tiu enirado estas okazantaj sxokigxoj kun meteoritoj, forjxetoj de sunkronaj masoj, sunaj kaj magnetaj tempestoj ktp. Kaj tion neniu homa potenco povas malpermesi, kaj ecx nek la superaj spiritaj ingxenieroj ligitaj al la reformado de la planedo. Nur eble la spiritaj ingxenieroj superaj al la spiritaj ingxenieroj povas retusxi ion esencan jam okazantan, sed, ecx ili, post la permeso de la Kristo, la konstruinto kaj gxenerala administranto de la kunlogxejaro.  [Ni kredas pri la ekzisto de gigantaj protektokurtenoj, superaparatoj deviigantaj magnetajn energiojn, jonosferaj malvarmigiloj kaj multaj aliaj rimedoj je altega teknologio de la superaj spiritaj sferoj agantaj, por protekti nin kaj la Teron.]
La novaj magneteco kaj vibroj de la Tero estas tio, kio estos cirkonstance neeviteblaj faktoj-realajxoj.
Post kiam la Tero estos trapasinta la knarantan kosmofizikan portalon (kiu por multaj teranoj estos estinta la mallargxa pordo inter la eraoj), kiuj el ni estos eltenintaj la silentajn kaj nevideblajn magnetajn tondrojn kaj la aliajn cxagrenegajn transir-fenomenojn tie cxi sur la geosurfaco, tiuj havos alisxangxigitajn siajn biokemiajn strukturojn, dilatitajn siajn spiritajn defendojn, transalgxustigitajn siajn DNA-frekvencojn kaj kvardimensiigitajn siajn sensajn potencialojn. Sekve tiuj postvivantoj, kiel novaj subjektoj, havos sxangxitan la manieron vidi la Teron, same kiel tiu cxi, kiel nova objekto, havos sxangxitan la manieron esti vidata.
 
“Kaj mi vidis novan cxielon kaj novan teron.” – Apokalipso, 21:1
 
Siavice la “gxenatoj”, tio estas, tiuj, kiuj ne estos eltenintaj la duon-blindigon de la novaj luminstalajxoj, la vibrajn skuegojn pro la pasado tra la portalo kaj la novan geovibran ritmon, simple estos devintaj translokigxi.
 

 

NIA MENSO GENEROS KROMEFIKOJN,
KIUJ MISTROIGOS LA 21-AN DE DECEMBRO

 
La Supera Spiritaro estas utiliganta la grandajn interkonjunkciigxintajn astrajn energiojn kaj ankaux la kolektivajn energiojn interligitajn pri komunaj sentoj aux emocioj, kaj pozitivaj, kaj negativaj, por kauxzi, pli facile kaj pli efike, certajn faktojn, fenomenojn kaj realigajxojn.
En la specifa 21-a tago de decembro 2012, indikita ankaux kiel la fina dato en la longkalkula kalendaro de la majaoj, certe multaj homaj kaj spiritaj energioj estos movataj pro la scivolemo, timo kaj esperego, krom ankaux pro la porpensoj kaj pozitivaj mensaj energioj rilate cxion, kion oni esperas tutmonde, ke okazos.
Per niaj esperegoj kaj korpremoj, ni kreos grandan parton de la scenaro pri la okazontajxoj en la 21-a kaj postsekvaj tagoj de la monato decembro, gxis eble la monato februaro aux majo 2013.
Laux sciigo de la brazila nifologo Luiz Ricardo Geddo, tie en la tunelo de la Koliziigilo de Hadronoj estas afisxo petanta, ke la cxeestantoj tenu sin mense neuxtralaj, ne trudante la menson kredi nek ne kredi, ke la venontaj kolizioj sukcesos, aux ne. Ili agnoskas, ke la mensaj ondoj interferas en la proceson de realigxo de dezirataj eventoj.
Ni profetas, aux pli bone, konstruas nian estontecon per nia estanta mensa konduto. Estas tio, kion instruas Sidarto Gotamo: “La legxo de la menso estas nefleksebla. Kion vi pensas, tion vi kreas; kion vi sentas, tion vi altiras; kion vi kredas, tio farigxas realajxo.”
Estas tio, kio same klarigas, kun iom pli da scienceco, la Spirito André Luiz, en sia libro “Missionários da Luz” ("Misiuloj de la Lumo")(1945), per la psikografio de Francisco Cândido Xavier: “La menso ellaboras la kreajxojn, kiuj fluas el gxia volo, alproprigante al si la elementojn, kiuj cxirkauxas gxin, kaj la koronaria centro auxtomate prenas sur sin la taskon difini la specon de la respondeco, kiu rilatas al ili, markante en la estulo mem la felicxajn aux malfelicxajn sekvojn de lia propra konscienca movo en la kampo de la destino.”
Niaj nekonsciaj pluvigaj ritoj nur ne kauxzos pli grandajn damagxojn, cxar la gardangxeloj de la tera naturo brave baragados.
Ankaux ni povas unuigxi kaj provi fari ion bonan tiusence. Cxu vi memoras tiun tagon, kiam la Majstro serenigis la akvojn per la menso?
Agante mense kune, cxiuj ni povas kunkontribui, por rilaksigi la pulsadon de la koro de la patrino Tero, kiu certe ankaux havas iom da timo pri tio, kio venos kontraux sxin. Krom tio, sxi premigxas pro la sentoksiga kirurgio, kiun sxi spertas, kaj ankaux sxi estas baldaux naskonta. Kiel sufoke! Ni helpu sxin!
[Ankaux la Tero, kiel viva kaj sentema persono, certe estas iom antauxtimema, sed ne tiel kiel ni, cxar sxi havas memoron, ecx se neprecizan, ke sxi jam spertis tion tri fojojn antauxe, kvankam eble sen la cxi-fojaj necertecoj rilate sian destinon. Kompreneble en la aliaj fojoj ne estis tiom da homoj, aux pli bone, tiom da mensaj interferantoj, pli negativaj ol pozitivaj, kaj tiom da mediaj detruantoj, kiom cxi-foje, en la nuntempa pseuxdoprogresa civilizacio.]

 

LA 21-A DE DECEMBRO CERTE ESTAS MARKITA
EN ILIA AGENDO TIE SUPRE

 
Nenio malebligas, ke, per si mem, la dato 21-a de decembro 2012 havu specialan signifon ene de la kosmonatura kalendaro de reeniro de la Tero en la fotonringon de Alciono, malgraux tio, ke tiu reeniro, same kiel la naskigxo de cxiu tago, ne havas klare percepteblan tempodislimon.
La fama tria vendredo en la monato decembro 2012, post malpli ol tridek tagoj, certe estas en la kalendaro de la transiro, kun eventoj enagendigitaj, aux de la superaj spiritaj estuloj, kiuj laboras pri gxi, aux de la kosmonaturo per si.
Sendepende de la omenoj kaj psikoterorajxoj de la katastrofistoj, estas parasciencaj kaj eksteroficialaj sciencaj antauxvidoj forte montrantaj la eblecon, ke iu granda fenomeno okazos en tiu tago aux ekde tiu tago, ecx se ni perceptos nenion. Gxi eble okazos en sia pleneco, aux ne. Same la efikoj de tiu historia-transira fakto kun antauxsignita dato, kaj kiu ankaux estas fenomenoj per si mem, devos okazi entute, laux la antauxvidoj de tie supre, aux parte, se postokazos novaj faktoj, inkluzive emociajn faktojn, tie cxi sur la krusto, kiuj interferos, aux en la antauxviditan cxefan fakton, aux en aliajn faktojn-efikojn.
Kio okazos kiel io tute surpriza, certe estos rigardata kiel nova transira fakto kiu ne povis esti antauxvidita, cxar gxia okazo estis subigita al dekoj da tavoloj da teraj, eksterteraj, sunaj aux ekstersunaj variabloj. Por ni, tie cxi malsupre, gxi restos registrita nur kiel historia fakto de la transira mez-tempo, sed ne kiel antauxvidita fakto.
Certe estas, ke cxiuj kauxzaj kaj efikaj fenomenoj en la nuntempo estas utiligataj de la Supera Spiritaro favore de siaj laboroj pri la transiraj strukturigo, restrukturigo kaj malstrukturigo. [Estas tre konata la kalkula antauxvido pri granda konjunkciigxo inter kelkaj intrasunsistemaj planedoj kaj ecx inter Nibiro kaj la Suno, gxuste en la 21-a de decembro. Se tio vere okazos, sendepende de la tago, gxi povos iel utili al la Supera Spiritaro kiu estas laboranta pri la energia transiro de la Tero kaj de la aliaj cxirkauxsunaj planedoj.] Cxiu konjunkciigxo formas energian tuton aux ecx cirkviton por komunikado aux trairado.
 
****
 
Ni ecx havas kelkajn prognozojn pri la 21-a de decembro, bazitajn sur informoj diferencaj inter si kaj ecx sxajne interkontrauxaj. Kaj prognozi estas nek antauxvidi, nek profeti. [Estas grave, ke tio restu registrita en la protokolon. (☺)]
Estas logike eble, ke en la tagoj, pli specife en la tri tagoj kiuj postsekvos al la 21-a de decembro, okazos denove granda elsucxo de densaj energioj, ne nur devenontaj de la geokrusto, sed ankaux cxefe el la geodimensioj mallumo kaj abismo, konsiderante, tamen, ke multaj malsuperaj Spiritoj jam estas sur la Luno, atende de la enveturiligxo.
Ni kredas, kvankam sen solida literatura aux informa bazo sur nia stablo, ke la tri tagoj da mallumo kiu postsekvis la morton de Jesuo (en tiu plej malbona vendredo en la tuta historio de la homaro) signis la foriron de grandaj plumbaj masoj da negativajxoj, kiuj estis en la pli malsuperaj terdimensioj. Do, iel, la morala efiko de la Pasiono estis bona. Certe gxi okazigis la plej grandan tutgloban sentoksigon en la historio de la homaro. [Post la enplantado de sia superdoktrino bazita sur la Amo, Jesuo iniciatis novan eraon por la Tero. Kaj Li sukcesis, preterpase, elpurigi la planedon de la akumulita morala tokseco, kvankam ne tute. Por ekzemplo, kelkaj mallumaj kaj abismaj Spiritoj, inkluzive de la drakoj kaj ties cxefo, dauxris malliberigitaj tie en la grotoj de la spirita submondo. Ili bezonis resti, pro iu kialo.]
Simila purigado devos okazi en la tri tagnoktoj, kiuj postvenos la 21-an de decembro 2012, ecx se neniun fizikan mallumajxon ni perceptos sensorie tie cxi sur la krusto.

Koincide, laux grafikaj kalkuloj faritaj, kaj kiuj estas elmontrataj en la retpagxaro www.mensajefraternal.org.br, la venonta 21-a tago de decembro povos esti ja simbola fino de la malnova mondo, cxar gxi estos la tago, en kiu Nibiro “estos jxus jxetita for de la sunsistemo”[3].
Tiu antauxvido estas plipravigita de geoglifo aperinta sur angla plantejo, en la 15-a de julio 2008, montrinta, kiu estos la arangxo de la cxirkauxsunaj planedoj en la 21-a de decembro 2012, kun la desegno de Nibiro iom for de la sistemo[4].
 
****
 
Ni vere travivas la efikojn de la interfaco de iu granda kosmodimensia portalo inter la spiritaj sferoj de la Tero kaj tiuj de Alciono. Tiu portalo malfermigxis probable en 1972, post la komenco de la eniro de la Tero en la luman zonon cxirkaux Alciono. Ekde tiam komencigxis la transmigrado de grandaj amasoj da alcionaj estuloj al nia orbo, tra spaca vojo, por helpi la unuamagnitudan stelon (la Kriston) en la vibra transmutacio de la mondo kreita kaj kunregata de Li. [En sia libro “A Caminho da Luz” (“Sur la Vojo al la Lumo”)(1938), Emmanuel rakontas, ke la Kristo ricevis la Teron ankoraux kiel inkandeskan bolidon, por modli, solidigi kaj transformi gxin en logxeblan planedon, kion Li faris dum milionoj da jaroj, per la helpo de rektaj kunlaborantoj. El tio certe naskigxis la teologia konfuzo inter la tradiciaj doktrinoj kaj en la kolektiva nekonscio de cxiuj homaraj epokoj, en la senco, ke, “Dio kreis la mondon”, “Dio kreis la Teron”, “Jesuo Kristo estas Dio” ktp, se ne paroli pri la kreismaj kaj evoluismaj mitoj miskreitaj, misklarigitaj kaj misklarigaj.]
 
Cxar estadas inteligenta spirita proceso paralela kun la proceso de fotopsikovibra transiro de la Tero dum estas malfermata la portalo, estas logike, ke, en certaj jaroj, monatoj kaj ecx tagoj de nia komunuza ordinara kalendaro, povas okazi specifaj kosmospiritaj eventoj, ecx kun kelkaj efikoj percepteblaj de cxiuj ni, ekzemple de elektromankegoj, brulegoj, klimataj perturboj, tertremoj, martremoj, uraganoj, plagaj sekecoj, apero de “du sunoj”, sxangxigxoj de la magnetpolusoj, sxangxigxoj de la Schumann-resonanco, sxangxigxoj de la lunfaco, tutmonda varmigxo ktp, kun ties reefikoj en la kolektivaj kaj individuaj psikoj. Tamen tiaj naturaj fenomenoj ne havas logikon, pliintensigxi nek plikoncentrigxi gxuste en la 21-a de decembro, kiom ajn nia altiroforto konspiros, ecx se ne konscie, por tio. Ekzistas multaj aliaj povaj faktoroj agantaj paralele, ne nur pri tiu tago, sed pri la tuta transira periodo de la sunsistemo.
 
En vero, la eksterordinareco de cxio tio estas nur la fakto, ke ni ne havas rememoron pri tiom da simultanaj okazajxoj, kaj, sekve, la fakto, ke ni ne havas antauxajn multoblajn preparitecojn por interagi kun cxio tio samtempe.
Unu el la sekvoj el tio estas, ke kio ne estas konata, rekonata aux rememorata, tio estas nekomprenata, timata, rifuzata, neata... gxis gxi plivolumenigxos aux bruegos, aux igos sin aux permesos sin esti konata suficxe, por komenci konkeri ian atenton aux ian konsideron.
Krom tio, ni estas sen ia ajn registara sekureco. Ni estas senigitaj je oficialaj informoj de niaj propraj registaroj. Ne ecx simpla oficiala singardiga averto pri la 21-a de decembro publikigxis gxis nun.
Krome, la registaraj sciencistoj ne havas la kapablecon vidi kiel tuton tiun aron da okazajxoj, des malpli la konan kapablecon (aux permeson) ligi gxin kun profundaj veroj dissemataj de nematerialismaj kaj “neoficialaj” sciobrancxoj, speciale kun la granda vero pri la transiro de la Tero de mondo por kulpelacxetoj kaj por elprovoj al transigxa mondo.
 
Povas esti fakte, ke la 21-a de decembro 2012 signos la komencigxon de la printempa superekvinokso kaj la definitivan eniron de nia Suno en la fotonringon de la planedo-suno Alciono. Gxi estos signinta la naskon de la nova tempo de lumo, la finon de la astrofizika malluma epoko de nia sunsistemo kaj aparte de la Tero. Tamen, ripetante, tiu dato estos konsiderata nur kiel tempomarkilo, cxar la ekvinoksa proceso jam okazadas de antaux multaj jaroj kaj ankoraux dauxros post tiu dato, kun siaj transformajxoj percepteblaj kaj ankaux nepercepteblaj de cxiuj ni. Gxi estos dato praktike simbola. Escepte se ni mem kauxzos mediajn perturbojn per niaj kolektivaj mensaj radiadoj, nenio nova aux aparte pli bruega aux kataklisma devos okazi en tiu fama tago, almenaux antaux niaj fiziosensaj antenoj. Gxi pasos tiel ordinare, kiel cxiuj aliaj tagoj antauxaj kaj postaj ene de la tempopeco de la enirado de la Suno en la alcionan ringegon, kio jam okazas ekde la jaro 1972. Suficxas nur, ke ni tenu la relativan pacon kaj serenecon aktivaj en niaj koroj kaj la spiritan konjunkciigxon de nia menso kun nia profunda esto, kun la luma vojo de Alciono kaj kun la Lumo de la Mondo, kiu kunlumas cxe la nova galaksia horizonto.
 
****
 
Nu, almenaux gxis finpasos la antauxviditaj periodoj por tiaj kunaj okazajxoj (decembro/2012 gxis majo/2013 kaj 1998 gxis 2019), ni, preparitaj aux ne, devos kunvivi kun ili, cxiam arde dezirante, ke la venonta tragedio aux sxangxigxo ne atingu nin loke.
Tamen ni ne devas sidatendi seniniciative, nek devas malesperi. Kompreneble ni estas obeantoj al la gxeneralaj orientadoj de la viv-sava Dia Lumigisto, cxu ne vere? Alvenis la horo por la praktikado pri kelkaj pli specifaj kaj aktualaj procedoj, ecx se ni ne certas, cxu okazos io pli ampleksa mondnivele specife en la venontaj tagoj. Iel ajn, cxar lokaj sxangxigxoj povas okazi cxie en la mondo, kiel fakte estas okazantaj, ni cxiuj devas pretigxi, almenaux prevente.
Ni devas prepari nin objektive per cxio ebla al ni, kaj ni devas semi la trankvilecon kaj la solidarecon al tiuj, kiuj suferas cxie, cxiel kaj cxial.
Ni evitu troajxojn, nenecesajn riskajxojn, interrilatajn konfliktojn, tro toksajn, artefaritajn aux nocajn (pseuxdo)nutrajxojn kaj pensojn, emociajn eksplodojn, interagojn kun stresigaj situacioj sen edifaj aux helpaj celoj, acidajn kaj sencxesajn kritikojn kontraux homoj kaj institucioj ktp.
Konvenas, ke ni malpliigu draste (preferinde gxis nulo) la mangxadon de mambesta viando kaj ties derivajxoj, krom ke ni evitu la uzon de ladmangxajxoj, industriigitaj konservajxoj, cigaredoj, alkoholajxoj, energitrinkajxoj, gustumadaj drogoj kaj stimulaj drogoj. Intertempe, ni devas trinki multe da akvo (almenaux po du litrojn tage) kaj ofte fari ekzercojn pri spirado, meditado, porpensado, pregxado kaj amaj ridetoj unuj al la aliaj. Tio estas kelkaj bazaj devoj pri memsekureco, por tuja observado antaux kaj dumokaze, kaj kiuj efikas en cxiujn korpojn.
La plej bona sinpreparo, tamen, estas iri al la batalo, tio estas, iri cxien, kie estas homoj, por porti al ili ridetojn, konsolon, esperon, fidon, pacon, amon kaj cxiujn ceterajn kristajn virtojn, jen pere iu ista, logia aux zofia formajxo, jen pere de ia ajn libera formajxo, jen individue. [Valoras noti, ke neniu agadas sola. Estas nevideblaj laborgrupoj cxie. Niaflanke, suficxas, ke ni havu bonvolon kaj mempretecon por servi. Se ni havos tiujn du valorojn aktivigitajn, la servo ne malfruos ekaperi.]
Aparte ni unuigxu, pli ol iam antauxe, kun niaj familianoj aux kunvivuloj, ame kaj karese, por transformi nian hejmon en provizejon de lumo kaj en permanentan etoson je servo de la Alto.
Speciale ni alkuru, por provi helpi, aux almenaux por senkulpigi nin antaux tiuj, kiujn eventuale ni malutilis malbonintence aux igis suferi en la paseo. La plej favora okazo estas nun. [Ju pli ni forigos niajn proprajn plipezajxojn, gxis ni alvenos al la alia flanko (ne nur de la vivo, sed nun cxefe de la erao, jen en progresinta parto, jen en primitiva parto de la Tero mem, jen ecx en malprogresinta aux primitiva planedo), des pli bone.]
Gxeneralcele ni engagxigxu en kampanjojn pri solidareco al la pli proksimaj proksimuloj(!) kaj al la pli malproksimaj proksimuloj(!), nome tiuj situantaj en la plej forlasitaj plenmizeraj lokoj. [Jesuo situas ankaux tie, atende al helpaj alvenantoj el cxia ajn loko.] Je cxi tiu momento, ni devas konsciigxi, ke cxiuj ni havas respondecon pri cxiuj. Ni cxiuj estas logxantoj en la universa domego. Helpi estas antaux cxio servi, kaj servante al la proksimulo, ni servas al ni mem, al la senfina nemoveblajxo, al la Granda Proprietulo.
 
“Ni estas unuigxinta universo sen fizikaj limoj. Ni faras servojn al Dio, sen ceremonio kaj kredo.” - Joel Solomon Goldsmith (usona verkisto kaj spirita kuracisto).
 
Nu, por kelkaj kiuj neniom sxuldas laux sia morala konto-registrado, cxe dubo pri tio, kion fari, dauxri plenumanta ordinare siajn rutinajxojn kaj devojn, kun la sereneco kaj cxiama respondecemo, jam povas esti gravega baza agado.
 
Fine ni devas plilargxigi la vidadon, por percepti ankaux la bonajn aferojn, kiuj estas aperantaj amase en cxiuj sektoroj de la socia vivo kaj sur cxiuj partoj de la tuta Tero, samperiode, ecx se ne havantaj la merititan elstarigon de la amaskomunikiloj.
Ni fidu, ke ni ne drivas, nek estas laux la kaprico de la hazardo sur la tempesta oceano. Se ni ne estas protektataj de surteraj registoj rilate tion, ni estas protektataj de cxielaj registoj. Ni neniam devas forgesi, ke Jesuo tenas la direktilon, ke nenio okazas hazarde en iu ajn unuo de tempo (de unu milisekundo gxis unu erao) aux de spaco (de unu haro gxis unu galaksio).
Ni devas movigxi kune nek al la triborda informara psikoterorismo, nek al la malvarma baborda skeptikismo. La sekureco estas sur la mezo, etendanta sin tra nia koro gxis la “punkto de Dio” en nia cerbo. Ni devas delokigxi flanken, antauxen, malantauxen aux suben, nur por helpi. La necesbezonantoj estas cxie: sur la pruo, sur la pobo, en la masxinar-cxambro, en la holdo... Nun estas la horo, por ke la praktika kristano eklumigu la lampon de sia koro direkte al cxiuj flankoj, sendistinge, kie ajn li mem ankoraux estas aux jam estas.

 

SED SE NE ESTUS ESTINTA LA MORATORIO EN 1969?

 
La eksterteraj kaj ekzoplanedaj estuloj laborligitaj al la geotransira proceso (kvankam cxiam sub la egido kaj supervidado de la Kristo) povas, per sia psikotelekineza superpotenco, fari, ke okazu, aux fari, ke ne okazu certaj naturaj fenomenoj al nia orbo ankoraux kondense primara, en specifaj tempoperiodoj, kiel ekzemple en unu jaro, unu monato, unu tago kaj ecx unu milisekundo.
Estas tio, kio, oportunokaze, komprenigxas el la decidoj prenitaj dum la galaksia koncilio regita de la Kristo, en julio 1969, kiu decidis favore al la moratorio je precizaj pliaj kvindek jaroj por la plibonigxo de la morala nivelo de la homaro.
Profitante la mencion, estas damandinde: kio estus okazinta al la Tero, se ne estus estinta tiu moratorio? Kaj kio ankoraux povos okazi gxis post 2019, se ni mem malplenumos la moratoriajn postulojn (cxefe tiun ne permesi, ke okazu tria mondmilito), per la libervolo, kiun ni ankoraux havas? Eble okazos cxio, kio jam estis okazonta de antaux 1969, gxis eble la jaro 2000 aux ecx gxis la jaro 2019 mem, nome: pli forta intenseco de vulkanaj aktivecoj, altgradaj tertremoj, cunamoj en cxiuj maroj kaj oceanoj, tutmondaj elektromankegoj kaj aliaj katastrofoj antauxviditaj de grandaj gravuloj pri la profetajxoj, ekzemple de Ramatís kaj Edgar Cayce. Sume, ni estos elektintaj, do, “la plej malbonan vojon”, laux diro de Emmanuel. [Certe rimedoj je altega teknologio, kiel tiuj, kiujn ni aludis liniojn antauxe (gigantaj protektokurtenoj, superaparatoj deviigantaj magnetajn energiojn, jonosferaj malvarmigiloj ktp) ne estus estintaj aktivigitaj. Eksteraj helpoj ne estus venintaj.] Tio estas hipotezo.
Unu certeco estas tio, ke ni ankoraux havas nenian certecon, ke ni jam liberigxis de tiu “plej malbona bona vojo”. La limtempo de la moratorio ankoraux fluas, kaj certe ne sub cxiuj klauxzitaj kondicxoj. Ni ankoraux havas multon por fari kaj por ne fari, por ke ni transiru iom sukcese tiun dangxeran tempon-nestrecxan sxnuron.
 
Elstarigxu ankaux, ke kio eble kontribuis por malpligrandigi la matematikajn sxancojn okazi tiuj tutmondaj ruinigaj katastrofoj, tio estis la granda energia purigado farita de Spiritoj fakigxintaj pri kruda purigado, kio okazis cxefe sur la euxropa kontinento, kaj kiu komencigxis tuj post la dua mondmilito. [Tio trovigxas en la libro “O Fim da Escuridão” (“La Fino de la Mallumo”)(2012), de la Spirito Ângelo Inácio, psikografita pere de la mediumo Robson Pinheiro.]
Probable la posta dezirego pri antauxgardo de la paco en la euxropa kolektiva konscienco favoris tiun grandegan forpurigon de la densaj postrestajxoj en la spiritaj regionoj de la Malnova Kontinento, kio certe ne okazis, ekzemple, en Meza Oriento. Tiu cxi neniam sidejis tutmondan militon, sed tamen la permanenta etoso de inciteco kaj intestaj militoj inter gxiaj registaroj certe trudas al tiu parto de la planedo, en la kurantaj tagoj, spiritan purigadon tre pli amaran kaj afliktan en gxia nevidebla teritorio. Ni pregxu por gxia popolo, kiu, konscie aux ne, enakceptis, antaux du mil jaroj, la Savinton de la Tero.
Urgxas plifortigxo de la pacigaj iniciativoj de la mezorientaj popolanoj, por ke estu nuligataj tiuj politikaj kaj ideologiaj amasruinigaj frenezajxoj. Kaj la popolanoj de cxiuj mondopartoj devas sin alianci kun ili, per direktitaj porpensoj kaj pregxoj. Nun, pli ol iam antauxe, cxio, kio okazas en iu ajn loko, reefikas en la tutan mondon. La mezorientanoj estas niaj fratoj kaj kunuloj de la granda sendividajxa transira karavano. Ili membras en la sama homara familio, laux la spirita sango de la Nazaretano.
 
“Sentu!
Alvenas la tempo sekigi
la larmojn de la homoj,
igxante iliaj fratoj
kaj etendante al ili la manojn.
Nur la Amo sxangxas
tion malbonan faritan.
Kaj la forto de la paco
kunigas cxiujn denove.
Venu!
Nun estas la horo,
ekbruligi la flamon de la vivo
kaj fari la tutan Teron felicxa.”
[Versoj de la kanzono “Paz”, de la brazila muzikbando Roupa Nova.]
 
****
 
La psikoenergio de la homaro estadas konfuza, pro la kolektivaj stresoj kaj pro la pandemiaj nutropsikokemiaj malsanoj. Pro la baldaux venontaj atakoj de psikokinezaj makrotensioj, la tuta psikosfero de la planedo estos draste sxancelita, generanta mensajn katastrofojn kaj psikajn tempestojn (inkluzive cunamojn en glasoj da akvo, kiuj povos ruinigi tutajn emociajn korpojn).
Preskaux cxio sxoka kaj grandskale detrua, kio okazos (Dio volu, ke gxi ne okazu!), estos kauxzita de potencoj fremdaj al nia volo, sed tamen la lokaj efikoj, cxefe la psikaj, kromaj kaj akcesoraj, dependos grandparte de ni. Ni zorgu, ke ni ne malplibonigu, nek trograndigu ilin.
Pro tio, estas grave, ke ni tenu la nomatan “punkton de Dio” (kiu, laux kelkaj sciencistoj, ekzistas en nia cerbo kaj konektas nin al nia spiriteco) kaj la koron en forta konjunkcio kun la mildaj kaj trankviligaj superaj energioj.
Jam estas la tempo, por ke ni unuigxu per la lumsxnuro de la solidareco, konjunkciigxante tiele kun nia interna suno kaj kun la unuamagnituda suno, kiu estas la Kristo, nia fortikajxo. Ni devas, ecx se loke, tamen plej eble amplekse, kunligi niajn pozitivajn mensajn energiojn en kolektivajn pregxojn, porpensojn, bonfarajn agadojn kaj pli intensan praktikadon de la kristaj virtoj, por signali al la planedo Alciono – la nova Stelo de Bet-Leĥem, la gxustan lokon, kie devos renaskigxi la Lumo de la Mondo, kiu estas: la staltrogo de la koro de cxiu el ni.
 
Fine, ni devas pli ol iam antauxe agadi pozitive, fari nian parton en la tuta proceso, dum estas al ni permesate, dum ni estas en la nuna konscienco. La fido formovas, baras, malpligrandigas kaj dispecigas montojn. Ankaux la psikotelekinezo estas legxo de la naturo.
 
****************************************************
 
Nu, cxiumonate, ekde auxgusto 2011, estas permesate al ni disvastigi partojn de cxi tiu nia libreto de kronikoj pri la planeda transiro, per aropoj da retmesagxoj distribuataj de la 21-a gxis la 30-a tago de cxiu monato. Se, pro ia ajn kialo, ne estos al ni permesate dissendi la du finajn partojn (la dek-sepan kaj la dek-okan) en la menciitaj monataj tagdekoj, ni profitas, por danki ekde nun pro via pacienca, kompatema kaj tolerema legado de tiu nia tuta serio da eksponitaj argumentoj.
Kiel diris Rodin, “la artisto estas la mediumo de la naturo”. Kaj se li ne povos zorgi pri sia metio dum kelka tempo, la naturo povos esprimigxi persone lialoke, cxefe se estos gxi mem la temo-objekto de la stablo. Do, ni kredas, ke se ni ne povos dauxrigi nian publikadon, almenaux en la kutimaj limtempoj, la venontaj okazajxoj pri la granda transiro skribos mem, anstatauxe al ni, tion, kio ankoraux mankas, dumokaze, sen vortludoj, sen vortfiguroj. Ili estos vivantaj tekstoj, kun ekstralingvaj semiologiaj signoj tre esprimplenaj, kiuj konfirmos aux ne, entute aux parte, cxion, pri kio ni jam argumentis suprajxe gxis nun.
Ni scias ankaux, ke la naturo, siavice, estas la mediumo de Dio. Sekve, cxion, kion gxi diras al ni, ecx se kelkfoje per agititaj linioj aux per tondra maniero, celas nian bonstaton.
Krom tio la verkistino naturo ankaux reproduktas per gestoj tion, kion ni diktas al sxi per emociaj vortoj, gxis certa grado. Ni skribu al gxi, do, de nun, kelkajn dankajn sonetojn kaj kantu al gxi kelkajn mildajn ariojn, ke gxi respondu al ni samtone post kelka tempo, eble per bela galaksia matenigxo jam ekde la venonta jaro.
Kio plej valoros de nun, tio estos la legadoj kaj skribadoj, kiuj ankoraux estos al ni permesate fari per la menso, por trankviligi, se ne la ekstazigxantan geo-kosman naturon, almenaux nian propran intiman naturon. Kaj tiu cxi, trankvila, influos pozitive en la ekstera medio.
 
[Atendante la bezonon komentarii pri la 21-a de decembro, ankoraux en la etoso de eventuala okazajxo en tiu tago, ni devontigas publikigi la 17-an parton de tiuj cxi kronikoj ekde nur la 23-a de decembro, se Dio permesos.]
 
Ni esperas, ke la libro, kiun vi paralele skribis en via menso dum cxiuj cxi monatoj, pro la stimulo de niaj pripensajxoj, estos konsola kaj kuragxiga por vi, por racia, paciga kaj kristeca alfronto al cxio, kio baldaux venos favore aux kontraux nin cxiujn. Ni fervore esperu, ke, anstataux sunkronajn masojn, magnetajn tondrojn, uraganojn, sekecojn, tertremojn kaj ondegojn, la naturo blovu al ni nur lirikajn kaj mildajn versojn pri amo, paco kaj konkordo post kelka tempo, por ke ni dauxrigu skribi, legi kaj cxefe vivi iom sekure en la dauxro de la marsxado de cxiuj ni sur la vojo al la lumo.
Gxis la fino de decembro!


[1] Interreta programo projektita komence por analizi tutmondajn tendencojn, kiuj favorus financajn investojn kaj decidoprenojn, kaj kiu, “hazarde”, komencis antauxvidi ankaux grandajn tutmondajn okazajxojn.
[2] http://www.oconsolador.com.br/16/especial2.html
[3] http://www.mensajefraternal.org.br/books/elenin_nibiru_portugues.pdf
[4] http://www.youtube.com/results?search_query=crop+circle+Avebury+Manor&oq=crop+circle+Avebury+Manor&gs_l=youtube.3...14674.17037.0.17295.12.12.0.0.0.1.215.1036.8j1j2.11.0...0.0...1ac.1.sNjs4wmvBc0

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 01/12/2012
Código do texto: T4014257
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2012. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.