NE OKAZIS LA TIEL FOLKLORIGITA “FINO DE LA MONDO”,
TAMEN IA FINO DE LA MONDO OKAZAS

 
Ne eĉ mikroskopa ereto de grandskala ruiniĝo skuis la 21-an de decembro, por la ĝojo de kelkaj, malĝojo de aliaj kaj saviĝo de ĉiuj ni. Hura! Kiel bone!
Dume kio vere okazis, tio estis la fino de la mondo da tutgloba streso pri la fino de la mondo! [☺]
Estu kiel ajn, estis ŝancoj, almenaŭ matematikaj, ke okazis kelkaj fenomenoj en la 21 de decembro, sed ankaŭ kun grandaj ŝancoj pri nepercepteco tie ĉi sur la tridimensia tersurfaco, kie ni vivas.
Kio eventuale okazis specife en la 21-a de decembro, certe okazis en la ĉirkaŭteraj nevideblaj dimensioj. Eble pro tio nenio estis antaŭdirita al ni de la observanta kaj informanta spiritaro. Aŭ ni ne komprenus, aŭ falus en panikon.
Kion ni rimarkis en la semajno antaŭa al la 21-a tago, tio estis cunamo da informoj kaj misinformoj de pretendemaj malakceptigantoj de la ideo nomata “fino de la mondo”.
Okazas, ke ili, kvazaŭ interkonsente, ekspluatis ĝisoste la demandon, sed rilatigante ĝin nur kun la finiĝo de la majaa kalendaro kaj kun la judaismaj-kristanismaj tradicioj. Larĝasence tio ne povis ne esti ia socia servo, por trankviligi la popolon (malgraŭ la paralelaj ekspluatoj por plimultiĝo de klientaj spektantoj).

 

KIAM KOMENCIĜIS
(LA KONCEPTO PRI) LA FINO DE LA MONDO?

 
La koncepto pri la fino de la mondo estas multe pli antaŭa al la majaoj kaj al la judaisma-kristanisma kulturo. Ĝi havas sian originon en la epoko de la neandertalanoj aŭ en la epoko de la aŭstralopitekoj aŭ antaŭe. Tiuj prahomoj de la nomata antaŭhistoria erao havis, en sia akasa memoro (aŭ nekonscia memoro), hereditajn de siaj prapatroj ankoraŭ pli foraj en la tempo, spurojn de la grandaj detruiĝoj, kiujn spertis la Tero milionojn da jaroj antaŭe, dum la antaŭaj alternoj de siaj evoluaj, aŭ pli bone, konstruaj cikloj.
Pro la komunikaj evolucioj mem de la homedoj, tiaj informaj psikaj spuroj estis lingvigitaj kaj transsenditaj per parolo kaj per ĉiaj eblaj esprimformoj al ĉiuj postaj popoloj (ekzemple de la lemurianoj kaj atlantidanoj), enirantaj poste en la intercivilizaciajn historiajn koridorojn, pasantaj tra inter la sumeranoj, antikvaj egiptoj, babilonanoj, hebreoj, antikvaj grekoj, antikvaj romianoj ktp, kaj alvenantaj ĝis niaj tagoj. [Kaj ni ne forgesu paroli pri la historiaj registroj faritaj de la teraj Spiritoj (niaopinie kunigitaj sub la esprimon “granda akasa memoro de la Tero”), kaj ankaŭ de aliplanedaj Spiritoj, per rimedoj plej eble diversaj.]
La sola civilizacio, kiu postlasis al ni neniun registraĵon pri la fino de la mondo, tiu estas ĝuste la majaa civilizacio (☺).
 
Okazis nature multaj sencokripligoj pri la detruaj fenomenoj, kiuj disdividis la eraojn de la Tero ĝis nun, laŭ la arbitro de la sinsekve regantaj religiaj kaj kulturaj ideologioj. [Vidu, ke la Biblio mem, kiu ne estas nur religia libro, sed estas ankaŭ libro pri la historio de la Tero, uzas laŭlitere (en kelkaj tradukoj) la esprimon “fino de la mondo”, pro manko de terminaro kaj de ideoj pli klaraj pri tio, kio jam okazis rilate al la tutglobaj antaŭhistoriaj kaj antaŭmezorientaj detruiĝoj, same pri la granda ŝanĝo mem, kiu nuntempe okazadas kaj kiu apartigas la kvaran de la kvina tera erao.]
 
****
 
Estu kiel ajn, en la nuna alterniĝo de unu erao al alia, jam estas okazanta relativa kaj reala fino de la mondo, multe pli ampleksa ol iaj ajn aliaj. Kaj tiu ĉi fino ne estos objekto de rikanoj, komunikilaraj folklorigoj kaj reklamindustriaj varigoj. Eble ĝi eĉ ne estos klare perceptata de ĉiuj.
La nunokaza vera fino de la mondo estas preskaŭ neniel geofizika, sed ĝi estas ĉefe geopsika, geokemia, geomagneta kaj geomorala, kaŭze de la granda kvanto kaj denseco de la toksaj malpuraĵoj, moralaj, mensaj kaj emociaj poluaĵoj kaj pro la mallumaj energioj akumulitaj de la nuna planeda civilizacio. Kaj kune kun la malpuraĵaro foriros ankaŭ, por loĝatigi aliajn akordigeblajn mondojn, la subjektoj ne submetiĝintaj al la preparigaj postuloj por vivi en la nova evolua erao de la Tero. Ili malpurigis la teran medion, sed ne repurigis ĝin kaj, sekve, ne sin purigis. Por ili, do, estas okazanta la fino de la mondo, surbaze de la tezo pri la relativa morto, jam estigita paĝojn antaŭe, en la senco, ke iu objekto malekzistas, ne kiam ĝi malintegriĝas laŭ ĉiuj ties partoj kaj partikloj (des pli ĉar nenio malintegriĝas centprocente), sed jes kiam la subjekto plene foriĝas el sia observokampo pri la objekto, ekobservante aliajn realaĵojn-objektojn. [Pro tio estas onidiro, ankaŭ intuicie akorda kun la reala vereco de la faktoj, kiu asertas, ke la mondo ne finiĝos, sed ke kiuj finiĝos, tiuj estos ni. Estas iamaniere granda vero kiel fundamento en tiu ŝablono el la popola saĝo.]
 
“En la fino de la fino, ni ĉiuj estas amatoroj. Ni ne vivas sufiĉe longe por esti alio.” - Charles Chaplin
 
Laŭ vidpunkto nur pragmata kaj malproksima de la nevideblaj moralaj meandroj, kiuj regas la komunan vivon de la homoj en ĉiuj sociaj formacioj kaj epokoj de la mondo, unua analizo povas asertigi, ke la vivstilo konsiderata nekonsciiga kaj malprepariga por resti sur la Tero en la posttransira erao trafas naŭdek procentojn aŭ pli da ĉiuj ni. Ĝi eĉ povas kuriĝigi aserti, ke preskaŭ ĉiam ni ne profitas ne eĉ dek procentojn de ĉiu enkarniĝo por akumuli poentojn ĝis la nomata “fina juĝo”, en kies seĝo de la juĝatoj preskaŭ ĉiuj ni sidas nun. Oni povas eĉ deklari, rigardante panorame, per vidado ankoraŭ pli supraĵa, ĉiujn homojn kunigitajn en ties plej diversaj karnaj vestaĵoj en ĉiuj teraj civilizacioj, dum la lastaj kvardek aŭ pli da jarcentoj, speciale dum la lastaj du mil jaroj, eble kvindek procentoj aŭ pli de la teranoj malprofitis sian enkarnecon ĉe la Tero, se enkalkuliĝos ĉiuj iliaj sinsekvaj restadoj en la diversaj ĉirkaŭplanedaj dimensioj.
Tamen ni kredas ankaŭ, ke la spirita selektado de ĉiuj, kiuj foriros, kaj de ĉiuj, kiuj restos tie ĉi sur la Tero, enkalkulos mil faktorojn (inkluzive kelkajn tute strangajn al niaj modeloj de morala taksado), kiu surprizos multajn homojn konsideratajn kiel bonaj kaj havantaj la pasporton al la trans-erao jam stampitan, same kiel multajn homojn konsideratajn kiel malbonaj kaj kiuj ne eĉ sukcesis havigi al si la aluditan dokumenton. Nur la Superrega Juĝanto havas vidadon, per senfine malferma kaj ferma zomo, pri ĉiu el ni.
La sola kriterio-dokumento, kiun ni kredas universala por ĉiuj ni el la nuna konscienca generacio (komenciĝinta antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj) kaj kiel tiu, kiun ni devas peni akiri, antaŭ ĉio por memsavo, nomiĝas Evangelio, ne necese tiu religiigita, sed tiu kiel vivstilo, kiel maniero de justa kaj ama interrilato kun si mem kaj kun la aliaj, tiu instruita kaj ekzemplita de Jesuo kaj nuntempe reklarigata kaj aktualigata, per moderna esprimmaniero, de la superaj Spiritoj (kunigitaj de multaj sub la esprimon “Sankta Spirito”).
 
****
 

Tiu ĉi plej multe nevidebla transiro estas okazanta per gradetaj paŝoj relative trankvilaj, kun bone planita alterniĝado inter la eliro de kelkaj al la “eksteraj mallumoj” kaj la alveno de aliaj el la eksteraj lumoj, kiel antaŭdiris “La Genezo” (1868)[1], la lasta el la kvin libroj, kiuj konstituas la spiritisman pentateŭkon:
 
“Laŭ la Spiritoj, la Tero ne transformiĝos pere de ia kataklismo, kiu subite neniigus tutan generacion. La nuna generacio grade malaperos, kaj la nova sammaniere ĝin postvenos, sen ia ŝanĝo en la natura ordo de la aferoj.
Ĉio do ekstere fariĝos kiel ordinare, kun la sola sed gravega diferenco, ke parto de la Spiritoj, kiuj enkarniĝadis sur la Tero, tie ne plu enkarniĝos. En ĉiu naskiĝonta infano, anstataŭ ke ĝin animus Spirito malprogresinta, inklina al malbono, ja loĝos Spirito pli progresinta kaj inklina al bono.”
 
Do kio estos estinta fino de la mondo por kelkaj subjektoj (kiuj ne plu vidos nek sentos la objekton-mondon, kie ili vivis), tio estos estinta la komenco de la mondo por aliaj subjektoj (kiuj komencos vidi kaj senti la objekton-mondon, kie ili ekvivos).
 
Estu kiel ajn, la ŝafoj, kiuj, pro eksceso de infektaĵoj, estas portempe apartigitaj de la bestejo, por kvarentena kuraciĝo, kie ajn ili estos, ili ne estos tute solaj, ĉar ili havos unuj la aliajn kaj siajn konsolajn akasajn memorojn. Krom tio, ili sentos la ĉeeston de la paŝtisto, pro ties bastonbatoj, kiuj komprenigos, ke li neniam forlasis ilin, kvankam ili kreis kondiĉojn por malproksimiĝi de li.
 
“Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.” – La Psalmaro, 23:4.
 
****
 
Je ĉiu alterniĝo de konstrua aŭ evolua geociklo la niveloj de detruado estis malpligrandigataj pli kaj pli, tiamaniere ke ĉi-foje preskaŭ ne okazos konsiderinda mondnivela detruado, unue ĉar la Tero jam estas teknike preta kiel loĝplanedo, kaj, due, ĉar ĝi estas ricevanta specialegan helpon de intergalaksiaj spiritaj fajrohaltigistoj, kiuj intervenas por evitigi genodetruajn tragediojn, kiuj estus kaŭzataj de la nunokazantaj sunaj flamegoj. [Malgraŭ tio, ke estas suna higiena fajro gvidata kaj direktata al specifaj georegionoj, la planedo Tero en sia tuto, kiel vivanta kreaĵo de Dio, ne estos bruligita. Ĝi ankoraŭ havas longan trajektorion trairendan sur la kosma vojo, almenaŭ dum la venontaj dek unu miliardoj da jaroj!]
Cetere, de antaŭ kelka tempo estas alvenanta pli evoluinta supercivilizacio, por kunloĝatigi la Teron, kaj ĝi bezonas trovi la loĝejon en bona stato de konserveco kaj kun la rajtiga afiŝ-skribaĵo “LOĜEBLE” jam ĝuste pendigita sur la portalo.
 
Tamen, rilate al ni, homaro-mondo, ni ankoraŭ trairas la finon de la fino de la kosma supervintra ekvinokso, periodo de grandaj mondskalaj potencialaj riskoj por ĉiuj ni kiel vivanta kaj interaganta tuto. Tiel estas, ĉar la interekvinoksa mallarĝa strio, tra kiu ni pasas, koincidas kun iaspeca morala vintro rezultanta de la civilizaciaj publikaj politikoj bazitaj sur la malvarma materialismo kaj sur la glacia egoismo, propraj al la memgenocida transira geo-homaro.
La vivodona varmo de la Karitato ankoraŭ ne superrege hejtigas niajn korojn unuj al la aliaj. Ni ankoraŭ ne produktas por la Bono kun la minimuma ofteco sufiĉa por degeligi kaj finigi la eraon de la senta glacio kaj por inaŭguri kaj komencigi la eraon de la akvo de vivo. Ni, en grandega parto, ankoraŭ vivas kvazaŭ ĉiuj tagoj de la semajno estus sabato, neproduktiva tago, en kiu, laŭ antikva tradicio, oni ne laboras ne eĉ por helpi la proksimulon. Sekve ĝi estas tago, en kiu ekrustiĝas la plugilo de la servado ĉe la kultivejo de la Evangelio.
 
“Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato; ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos.” – Mateo, 24:20-21.
 
Se ne okazus nun tiu helpado de la steloj, la damaĝoj estus tre pli grandaj. Tamen ankoraŭ povos okazi multaj turbuladoj kaj ĉiaspecaj ruinegiĝoj, inkluzive moralajn, se ni mem ne komencigos, sur ĉiuj kontinentoj, tuje kaj senĉese, civilizacian publikan politikon celantan la hejtigo de ĉiuj koroj afliktiĝintaj kaj senigitaj je helpo kaj espero, per la ŝirma mantelo de la Evangelio. [Kaj nuntempe la bezonantoj de helpo estas ĉiuj ni, kiuj seniĝas je postvivigaj rimedoj por la korpo aŭ por la spirito, same kiel ĉiuj ni, kiuj, havante ian ajn postvivigan rimedon, eĉ se minimuman, ne kundividas ĝin.]
Ni traktu ĉiujn niajn nunajn tagojn, kvazaŭ labortagojn de la semajno, respondante al la alvoko por la servado en la granda konstruejo de la Karitato, inspirate kaj stimulate de Bezerra de Menezes, la senlaca servanto en la altaj spiritaj regionoj. Li neniam ĉesis produkti favore por la homaro kaj ĉi tiel li rekomendas al ni: "Ripozi, dum la nuna tempo, tute ne. Laborhalti, en ĉi tiu momento, eĉ ne pensi. Nun estas la supera momento produkti por la Bono!"
 
Alikiale, la fizika-kemia strukturo de la terglobo devas teni sin sendifekta, ĉar ankaŭ tiuj el ni el la malnova generacio (kaj havantaj relative malfortan tridimensiecan pulmon), kiuj estos elektitaj por resti sur la Nova Tero pro sia morala kreditiĝo, bezonas sufiĉe daŭripovan spireblecon, por povi kunvivi kun la novaj teraj aeroj, sen polveroj el toksaj postrubaĵoj. Estas tio, kio eble volas diri la jenaj vortoj de la Galilea Majstro: “Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.” (Mateo, 24:22).
 
****
 
Resume, ni devas havi tiun minimuman racian fidon, ke ĉio estas en la bonaj manoj de astralaj inĝenieroj, malstrukturigistoj, restrukturigistoj kaj fajristoj je alta klaso kaj kun enviinda kosma supernivela kariertabelo, pro tio ke ili estas edukitaj en tre progresintaj lernejoj en la universitata kampuso de la Plejadoj, kaj ke ili estas tie ĉi orientataj de la Akademia Ĉefinĝeniero, nome la Kristo, por la praktikaj laboroj necesaj al la geostrukturaj ŝanĝoj.
Kaj vi? Ĉu vi estas kun via angulilo aŭ kun via sunkasko en tiu ĉi konstruejo?

 

NI ZORGU PRI NIA TUTA SANO,
NUN PLI OL IAM ANTAŬE

 
Supozante, ke estas vere okazantaj tiuj denuncataj venenaj kemitrakoj (aŭ kemiaj strioj en la aeroj), kaj ke ili estas atingantaj nin tie ĉi malsupre; kaj supozante ankaŭ, ke malsanigpovaj miasmoj estas atingantaj grandkvante pli sentemajn homojn, ni devas plifortigi nian singardon ĉiusence.
Krome ni antaŭgardu nin ankaŭ kontraŭ la horizontalaj kemiaj strioj, tiuj nevideblaj, kiuj trapasas tra niaj organismoj en formo de enladigitaj trinkaĵoj, industriigitaj manĝaĵoj-rubaĵoj kaj ceteraj kemiaĵoj, kiujn ni englutas dependigite.
Kiam Kaoru Nakamuru tro emfazis (dum videa parolado komence de 2012) pri la bezono, ke ni evitu enladigitaĵojn, por alfronti la tri tagojn da mallumo, kiun ŝi diris, ke ŝi antaŭvidis kiel okazaĵon en la 22-a, 23-a kaj 24-a de decembro de la sama jaro, certe ŝi ne troigis (almenaŭ rilate la enladigitajn trinkaĵojn). La metalaj reziduoj, kiujn ni kutimas engluti, estas funkciantaj kiel antenoj ricevantaj ĉiaspecajn toksajn radiaĵojn.
Redirante, ni estis vidintaj nenian logikon, kiu pravigus tiujn de ŝi anoncitajn tri tagojn da fizika mallumo en la aludita decembra tagtrio, kiel fakte nenio okazis tiusence (almenaŭ surbaze de nia optika fizikeco). Tamen sendube ekzistas vibra mallumo en nia organismo, pro la grandkvanta englutado de mambestaj kadavroj, gustaj drogoj kaj toksaj substancoj, sen almenaŭ la kompensa abunda ingestado de vivantaj naturaj nutraĵoj, kiaj legomoj, fruktoj kaj akvo.
Minimume, por igi, ke la neŭrofiziologia naturo mem komencu memregeneran laboron pri la metabola refunkciiĝo kaj pri la ĝenerala resaniĝo, ni devas preferi nur nutraĵojn kaj trinkaĵojn superrege naturajn, ne artefaritajn en ties strukturo. [Ni faru el la akvo nian ĉefan ĉiutagan nutraĵon.]
Plej grave: post kiam ni estos komencintaj tiun multoblan nutran kuracadon (kun puriga, sentoksiga, nutra kaj psikokondiĉa efikoj), ni ne plu devos refali en la antaŭan nesalubran staton, por ne nuligi eventualajn jam okazantajn bonfarajn efikojn.
Krom tio, ni scias, ke historie ĉiu refalo, kiu ordinare estas rapida kaj forte invadema, estas ĉiam pli damaĝa kaj ruinegiga ol la antaŭa fazo de la falo. Pro tio estas grava la unuforme progresa skalado pri la neado de ĉio, kio malutilas nin kaj tenas nin en la morto-koridoro pro nerekta memmortigo. [Se la Tero trairas rezolute tra la koridoro de sia nova vivo, ni, ĝiaj pensantaj kaj ankoraŭ iom libervolaj partikloj, ne devas trairi en kontraŭa direkto, ĉu ne vere?] Tamen, ĉar la tempo estas mallonga, la idealo estas forlasi, unualoke kaj tuje, ĉion, kio pli endanĝerigas nian vitalan strukturon. Tio estas nur propono.
 
****
 
Ĉu nia imuna sistemo estas pli malforta, aŭ ĉu ĝi estas pli forta kompare kun antaŭaj tempoj? Dependas. Ni ricevadas efluvojn de la nova alcionaj lumoj, kiuj estas iom post iom ŝanĝantaj niajn biomolekulan, biokemian kaj DNA-an strukturojn. Tamen, en ĉi tiu momento, ni ricevadas, ankaŭ iom post iom, malsuperajn magnetajn energiojn elvenintajn el Nibiro.
Ĉiu organismo prezentas reagojn tre malsamajn al tiu interagado de kontraŭaj energioj.
Ĉar la energioj el la lumo estas senfine superaj, ni estas havantaj plirafinatajn niajn fizikajn kaj perispiritajn organojn. Sekve ni, speciale tiuj pli sentemaj, estas pli vundeblaj per kontraŭnutraĵoj, nutraĵoj-drogoj, multkaloriaj manĝaĵoj, nocaj mineraloj (kiaj tiuj endeponitaj per enladigitaj trinkaĵoj kaj manĝaĵoj), kaj ankaŭ per negativaj emociaj ŝarĝoj.
Ni devas esti koĥeraj kun la novaj postuloj de la organismo, kiu plendas pri naturaj, malpezaj kaj altvibraj nutraĵoj, krom pri mildaj kaj bonaj pensoj.

Antaŭe la emocia eksplodo eĉ estis terapia por kelkaj. Hodiaŭ unu nura sakraĵo kolere kriegata en momento de indigno povas esti eĉ entombiga kelkajn tagojn poste, ĉefe por tiuj, kiuj ne estas ‘profesia’ brudisputemulo. Kaj morti en suferaj kondiĉoj pri la animo, post kiam haltis la “karma rado” de la plimulto el ni, estas tre riske. Ni ne plu havas tempon, por ŝuldi al iu ajn (nek al ni mem), escepte de la reciproka amo, inspirite de Romanoj, 13:8[2].
Ni estas en fazo de elirblokado, tio estas, por ke ni eniru en nin mem, preĝante, serenigante la sensojn, meditante, foriĝante de la mondumaĵoj kaj ties pasioj, malvirtoj, alligoj kaj disputoj. Interrilatoj, jes, sed nur nivele de paco, harmonio, komprenemo, respekto, koreco kaj ĝentileco. Ni bezonas antaŭzorgi la sanon de nia individua animo, de la kolektiva animo kaj de Gaja, la animo de la Tero.
Nuntempe ni estas pli sufereblaj de la nocaj substancoj, kiujn ni enigas en nian organismon, ankaŭ pro la multoblaj novaj geotransiraj faktoroj kun ties magnetaj tempestoj kaj ondoj, kiuj malfortigas nian imunan sistemon, tiamaniere farante, ke estu multe pli malutila tio, kio antaŭe estis nur malutila. Tio inkluzivas ĉiujn toksajn substancojn, ekzemple de enladigitaĵoj, natriino (industriigita kaj rafinita salo), tritikoino (malriĉigita polvo el tritiko), sukerino (rafinita aŭ grajnigita sukero), eferverskino (industriigita refreŝiga trinkaĵo), alkoholino (ia ajn alkohola trinkaĵo), kadavrinoj (ptomainoj el bestaj kadravoj), negativaj pensoj, longedaŭra distreso (aŭ troa streso), egoismo, aroganteco ktp.
Tradicie, kaj hodiaŭ pli ol iam, ĉiuj fremdaj korpuskloj en la homaj korpoj kaŭzas nekalkuleblan kvanton da problemoj al ĉiuj homaj korpoj. Jen estas kelkaj ekzemploj el la plej montreblaj el ili: ĉiaspecaj alergioj kaj kanceroj, diabeto, hiperkolesterolemio, enterito, hipertensio, obezeco, longaj aŭ mallongaj skizofrenioj aŭ duonskizofrenioj, apatio, infarkto, CVA (cerbovaskula akcidento (apopleksio aŭ cerba sang-elfluo))... Kompreneble, kiel ĉiam, tiuj efikoj dependas de la dozaro, la genetika konsisto, la aĝo, la penskarektero, la faroj kaj vivstilo de ĉiu. Ili povas pligraviĝi, kiam oni havas tumultan mensan vivon kun oftaj atakoj de kolero, malamo, emocia eksplodo aŭ implodo ktp. Alie, ili povas malpligraviĝi, aŭ eĉ ne instaliĝi, kiam oni havas simplan vivon, inkluzive, aŭ eble ĉefe, en mensa kaj emocia niveloj, pliebligante kun multe pli da efikeco la memkuracoj kaj memregeneradoj. La maniero vidi la vivon povas esti preventa medikamento aŭ kuraca medikamento, kaj povas esti ankaŭ veneno, aŭ je tuja efiko, aŭ je post-nelonga efiko, aŭ je akumula efiko (depende de la ununuraj aŭ sinsekvaj reagoj antaŭ la plej diversaj malplezuraĵoj, kiujn ĉiuj ni devas alfronti en la ĉiutago).
Kiu eventuale havas la simptomon aŭ la efikon de unu el tiuj supre menciitaj malsanoj, tiu povas kaj devas zorgi sin sammaniere. Ĉiu kaŭzo estas ankaŭ sekvo. Ĉiu sekvo povas esti kaŭzo. Ĉiu doloro povas esti la simptomo aŭ la efiko de si mem. Ĝia plej malbona fazo povas jam esti okazinta, aŭ povas ankoraŭ esti okazonta. Ĉe dubo, oni alkuru por estingi tuje la nunan fazon de la doloro, jen ĝi estas simptomo aŭ efiko, sed alkuru ankaŭ tuj sekve por la ampleksa kaj plena kuracado de la tuta “dolora vojo”, prefere irante ĝis la kaŭzoj de la kaŭzoj aŭ al la originoj de la originoj de la sanproblemo, kiu, en naŭdek procentoj de la kazoj nuntempe, pasas tra la neglekto pri la fizika sano, tra skuoj je emocia speco kaj tra ideologiaj memobsedoj (negativaj mensaj premoj pro konaj distordoj rilate la multoblajn facojn de la realo).
Teorie, unu kuracisto, unu mediumo, unu psikologo, unu kona terapiisto (aŭ klinika filozofo), unu pajaco, unu nutradisto, unu individua trejnisto kaj unu kristeca-okupa terapiisto devus kunkonsistigi fakgrupon da specialiĝintaj resanigistoj por pli ol kvindek procentoj de la nuntempaj kazoj pri malsanoj. [Tio certe estos kutima en la transira kaj en la tuja post-transira estontecoj, teorie.] Ĉe manko, oni komencu tuje la plej efikan ĝeneralan memterapion, nome la kristoterapion. Jen estas la preventaj kaj kuracaj medikamentoj, kiuj ne povas manki en la medicinŝranko de la propra koro: pardono, mempardono, pardonpeto, karitato (inkluzive por la nomataj “malamikoj”) kaj la humileco rekoni la bezonecon de ĉio tio.
Nun, en tiu ĉi intereraa tempo je pli granda tokseco kaj je pli da ĉiaspecaj miasmoj, magnetaj kaj energiaj polveroj en la aero, oni komencu tiun memzorgon tuje, en kia ajn sanstato oni troviĝas, antaŭ ol fariĝos tro multekoste.
 
De nun, pli ol iam antaŭe, koncerne al la interindividuaj rilatoj, validas tiu biblia peco: “Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?” (Mateo, 16:26). Estas enkadriginda en la konsciencon, ankaŭ, tiu frazo de la argentina verkisto Jorge Luis Borges: “Gajnante, oni ĉiam perdas ion.” Sekve, perdante, oni ĉiam gajnas ion.
La sola trezoro pribatalinda de ĉiuj ni en la nuna intertempo estas la regno de la ĉielo tie ĉi sur la Tero. Ĝi devos veni en la sekvanta evolua tempo. Por tio, ni liberiĝu tuje de ĉiaj mallumaĵoj, komencante de tiuj el interne de ni mem.
 
Kio estas baze necesa, ke ni portu en la bagaĝo dum la veturo al la estonteco, kiun ni faras, speciale dum la nuna transirado tra la tunelo de la “tempo de la netempo”? Kaj kio estas bagatelaĵo, superfluaĵo, malbezonaĵo, senutila pezaĵo? Ni elesploru nian koron. Tie la apartigo devas komenciĝi.
Pardoni tuje estas la slogano por ĉiuj ni, por ke la kolero kaj la malamo ne instaliĝu en niaj koroj kaj ne sabotu iun ajn projekton pri sano, kiun ni estas efektivigantaj. Tiu estas la ĝenerala medikamento plej efika kaj sen kontraŭindikoj en la krista medicino. Ĝi elpurigas la animon de multe pli da malpuraĵoj kaj toksinoj, ol la laksigilo de la doloro.
 

 

LA ANTAŬDIRITA MALLUMO REZULTOS EBLE
EL LA EKSCESO DE LUMO

 
Eksceso de lumo kaŭzas subjektivan mallumon, samvaloran kiel blindeco. [Saŭlo el Tarso povas konfirmi tion.]
La fama fenomeno pri la tri tagoj da mallumo povas esti komprenata ankaŭ per la jena maniero: la lumo de Alciono devos pliintensiĝi ekde 2013 (ĉar la Tero estos pli interne de ĝia disko de radiado), certe en kombino kun la forĵetoj de sunkronaj masoj kaj ties sunaj ventoj pli intensaj kaj invademaj al la terkrusto. Konkure kun la nomataj “anĝeloj” (novaj alcionanoj), kiuj estas grandamase alvenantaj al la Tero, tiu relativa mallumego certe “blindigos” tiujn, kiuj ne havas okulojn por vidi. Certamaniere ĝi estas speco de mallumo, almenaŭ konscienca, al ili, okazonta ne en tri simplaj tagoj, sed en tri periodoj bazitaj sur alia astrala kalendaro.
Kiuj inter ni havas ekceson de mallumaĵoj (moralaj ŝankroj, emociaj makuloj, psikaj nodetoj, materiaj kaj spiritaj toksinoj...) tre densigitajn kaj enigitajn en la animon, tiuj havas grandajn matematikajn ŝancojn pli suferi pro la invadeco de la purigaj energioj de Alciono kaj de la malintegraj kaj asepsaj flamegoj elĵetitaj de la kronaj masoj de la Suno.
 
“...sed la nuna ĉielo kaj la tero per la sama vorto estas destinitaj por fajro, rezervate ĝis la tago de juĝo kaj pereo de malpiuloj.” - Petro 2, 3:7
 
La Tero en ties fizikeco kaj ties spiritaj ĉirkaŭdimensioj estis forte purigataj per la puŝegoj de sunaj ventoj dum la tuta jaro 2012, kio certe devos intensiĝi ekde la tuta jaro 2013, per la inkluzivigo de la terkrusto en la kosman purigadon.
Do nun estas la momento, por ke ni zorgu pli ol iam pri niaj fizika, emocia, mensa kaj spirita korpoj; por ke ni prenu senĉesan moralan duŝon, por purigi nian malluman flankon, nian ankoraŭ malpian flankon. Tiu ĉi estas la momento, por ke ni komencu seriozan politikon de memprotektado; por ke ni malmondumigu niajn instinktojn, preferojn, ambiciojn kaj sentojn; kaj por ke ni provu senĉese konstrui intiman etoson de amo, paco, fido, espero, edifaj pensoj kaj konfido de nia vivo al la zorgado de Dio. Nur tiu sinteno jam samvaloras kiel tio, ke ni prepariĝas, por akcepti silentan psikan kirurgian intervenon, kiu rearanĝos niajn fizikan kaj perispiritan cerbojn kaj bionikigos nature kelkajn el niaj fiziologiaj organoj. Tiel, kiuj meritos la zorgojn de la transira ĉiela medicino, tiuj havos plibonigitan la gradon de la sano kaj de la rezistado kontraŭ infektoj, toksaĵoj, miasmoj, venenaj mikroradiaĵoj kaj aliaj nesalubraĵoj. Tiuj, kiuj estas potenciale pli spiritualiĝintaj, eĉ havos vekiĝintan sian kundalinon (kosman forton sidejintan ĉe la bazo de la vertebro kaj kiu cirkulas inter la ĉakroj). Fine ni estos helpataj havi okulojn por vidi kaj orelojn por aŭdi ĉion, kio plu venos tra la kosma transevolua vojo, ne nur ĝis la ĉirkaŭaĵoj de la jaro 2057, jaro ĉirkaŭ kiu “la Tero estos regeneriĝinta mondo” (laŭ Emmanuel), tio estas, kiam estos finita tiu transira fazo, sed same dum multaj jarcentoj poste, ĝis la plena instaliĝo de la Nova Erao, kio povos okazi dum ĉirkaŭ mil jaroj. Venu multaj sano kaj forto!
Kiel ĉiam, kiel instrumentaro necesa al la kunvivado en la pli intensa transira fazo cele al la Nova Erao, venas kiel esenca helpilo la praktikado de la kristaj virtoj, kiuj estas ekologiaj manĝaĵoj de la animo kaj kiuj, pli rapide kaj nature, aktivigas la transdimensiigajn centrojn de forto de ĉiuj vivantaj estuloj, inkluzive de la homaj estuloj kaj de la planedaj estuloj.
Ni estas konvikiĝintaj, ke la sunaj ventoj, nune tiel pli intensigitaj, estas la higiena kaj kuraca fajro, kiu purigos ĉiujn terajn mediojn de ties nesalubraĵoj kaj malsanigaj densaĵoj, kaj kiu trafos bonefike kaj eĉ milde ĉiujn tiujn inter ni, kiuj estos inklinaj akcepti, kun kuraĝo, fido kaj espero, ĝian terapian intervenon.
 
“Estas necese, ke ĉio estu detruita, por renaskiĝi kaj rekreiĝi, ĉar tio, kion vi nomas detruado, estas nenio alia ol transformado, celanta renovigon kaj plibonigon de la vivantaj estuloj.” – Respondo al la 728-a[3] demando en “La Libro de la Spiritoj” (laŭ esperantigo de L. C. Porto Carreiro Neto).
 
Kiel ni povas pretigi nin, por enakcepti la pozitivajn kaj kuracajn efikojn de tiu nevidebla fajra kosma medicinaĵo?
Ekde nun, ni sintenu obee al la reguloj pri korpa, emocia, mensa kaj morala higienoj. Ni faru anticipe nian parton en la ĝenerala zorgado pri ĉiuj niaj sanoj. Ni foriĝu ĉiam, kiam eble, de la malsanigaj kaj infektaj malpuraĵoj de la civilizacia mondo sen daŭripova civilizeco. Kaj ni plene nin donu al la servado favore por la sava afero de la Kristo, eĉ se ne rekte, ŝirmante la plej necesbezonajn fratojn, helpante la afliktitojn, konsolante la malesperulojn, eĉ meze dum sunaj ventoj, kruelaj sekecoj, cunamoj kaj tertremoj en la planeda korpo kaj dum ĉia formo de sociaj agitiĝoj kaj krizoj. Ili estas manieroj, por ke ni malfermu kampon por la bonfaraj intervenoj de la trisunaj energioj, nome tiu de nia suno-astro, tiu de la suno-Kristo kaj tiu de la suno-Alciono. Ili estas manieroj, por ke ni ne tro multe suferu pro la neeviteblaj molekulaj uraganoj, vibraj koraj agitiĝoj, neŭrokemiaj ondegoj kaj psikoemociaj sismaj skuoj, kiujn ni povas nomi “individuotremoj”, al kiuj la granda plimulto el ni, enkarniĝintoj, nepre devos submetiĝi. Sufiĉas, ke ni havu kuraĝon, fidon kaj esperon, ke ili ĉiuj estas necesaj situacioj ene de la transira proceso, kaj ke post la tempesto venas senventa kvieto, ĉi-kaze la Nova Erao, speciale pri sano en ĉiuj aspektoj, kun reefikoj en vigla, feliĉa kaj produktema longaĝeco.
Valoras memori, ke unu el la ĉefaj faktoroj de la bona longaĝeco de multaj maljuneguloj estas la amo al la vivo kaj al ĉio, kion ili faras. La manifestiĝo de la amo estas injektado de plezurigaj kaj bonfaraj substancoj en ĉiujn korpojn, proprajn kaj aliulajn, ekde la fizika kaj perispirita cerboj, kio respegulas en la mensa kaj organisma vivkvalitoj. [La poeto de la Arkitekturo Oscar Niemeyer (15.12.1907–05.12.2012), la popolkultura gvidantino Dona Canô (16.09.1907–25.12.2012) kaj la itala neŭrosciencistino kaj humanistino Rita Levi-Montalcini (22.04.1909-30.12.2012) povis konfirmi tion.] Ĉio tio en la estonteco estos ordinaraĵo.
 
“Ĉe la fino de vojo troviĝas la libereco. Ĝis tiam, paciencon.” – Budho.
 
Kultivi la silenton, produkti senripoze por la Bono, kompreni kaj pardoni, kompreniĝi kaj pardoniĝi, senaplombe, humilete. Jen estas la celarplano, por ke ĉiu el ni eltenu firme kaj sekure la ĉiaspecajn transformojn, kiuj etendiĝas sur la tuta planedo, zorgante ĉiam ke ili ne ruinigu niajn emocian kaj spiritan teritoriojn.
La luma fortikaĵo de la Pura Kristanismo ĉiam estis, estas kaj ankoraŭ estos avangarda posteno en la individua evolua marŝo (kiu por unuj estas nun en armagedona fazo kaj por aliaj, en elizia fazo); avangarda posteno en la batalo por pli bona spaca-tempa konekso por si kaj por ĉiuj.
Ni vivu en agordo aŭ mikroagordo kun la reguloj de la diaj kaj naturaj leĝoj, kiuj sin manifestas ĉefe per la kristaj instruoj. Ili konsistigas la plej bonan kompason por gvidi niajn konkretajn kondutojn, por ke ni ne devojiĝu de la luma nordo de la superaj aspiroj. Ili formas la plej bonan “enir-kuponon” al la rekultivota ĝardeno de Edeno, kaj estas la plej efikaj manieroj, por ke ni eliru sendifekte el tiu ŝajne ĥaosa proceso de planeda vibra transiro.
 
“Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos.” – Galatoj, 6:9
 

 

KIA ESTOS (NIA) SOCIO EN LA ESTONTECO P.T.

 
La enplantado de la urbaj kaj sociaj civilizaciaj strukturoj de la tera Nova Erao havos etapojn, eĉ kiam ni jam estos ene de la transiĝa erao, estante la unuaj el ili ankoraŭ en la daŭro de la transira proceso mem, tra kiu ni estas pasantaj, kaj kiu kulminos ĉirkaŭ la jaro 2057 (laŭ antaŭdiro de Emmanuel).

Estas reliefinde, ke komence la regeneriĝo de nia planedo ne estos precize la materiigo de la tiel bone imagata Nova Erao, la Ŝangrilao[4], pri kiu multaj revas kaj sopiras mondskale.
Ankaŭ la esprimaĵo “regeneriĝo”, en la geoevolua kunteksto, volas diri “transiĝo”, sed ne en la senco de delokiĝo en la tempo-spaco, sed en la senco de delokiĝo en sin mem. [Parolante pri tio, la Spirito Ermance Dufaux reliefigas, ke en la lastaj du mil jaroj, ni ĉiam elstarigis la eksterajn valorojn, sed ke nun, en tiu ĉi jarcento, ni klopodos internigi la valorojn de nia propra animo. Tio signifas “transiĝo”-n.]
La brazila esperantisto kaj tradukisto Ismael Gomes Braga bone kaptis tiun ideon, kiam li tradukis la “Evangelio Laŭ Spiritismo” el la franca al Esperanto. Anstataŭ adopti la esprimon “regeneriĝa mondo”-n kiel tradukon de monde régénérateur, li preferis uzi la esprimon “transiĝa mondo”-n, laŭ la semantiko de la kunteksto. Fakte transiĝa estas epiteto, kiu havas rilaton kun la ideo de transiro aŭ salto al si mem, implicanta ja specon de regeneriĝo.
Estas semantika simileco inter transiro, kiel delokiĝo de unu ekstero al alia (in casu, de unu erao al alia), kaj transiĝo, kiel delokiĝo al si mem (regeneriĝo), krom la esperanta paronimeco inter transiro (pasado) kaj transiĝo (regeneriĝo).
Laŭ informo de Divaldo Franco, en la televid-programo Transição, “noblaj spiritaj estuloj antaŭdifinas inter la jaroj 2050 kaj 2058 pli-malpli”, la klimakson de la grandaj ŝanĝoj, kontraŭante la ĝeneralajn antaŭvidojn rilate al 2012/2013. Sekve estas esperinde, ke la definitiva regeneriga transiĝo havos lokon en la finiĝo de la nuna jarkvindeko.
Estas konkludeble aliflanke, pro la pli rapida kaj pli skuata irado de la transintercikla veturilo, ke la fizika transiro de unu erao al alia, laŭ la fotopsikovibra senco, jam estas okazanta.
Certe estas, ke ni jam estas meze de la reto de la propre dirite transiraj okazaĵoj.
 
“Vi estas enkarniĝintaj sur la Tero en grava momento de la homa evoluo...” - Joanna de Ângelis
 
Tamen tiu reto, siavice, faras parton de iu pli granda reto, ene de kiu ĝi estas delokiĝanta. Estas transiroj ene de transiroj, trairejoj ene de trairejoj. [Nur la multaj cikloj estas tiuj, kiuj finiĝas praktike samtempe en la kurantaj jaroj: la ciklo de la longkalkula majaa kalendaro (je 5125 jaroj), la kosma astrologia ciklo (je ĉirkaŭ 2000 jaroj, nun de la Erao de Fiŝoj al la Erao de Akvario), la precesia ciklo de la ekvinoksoj (je proksimume 26000) kaj la evolua-morala progresa ciklo de la Tero (el mondo por provoj kaj por kulpelaĉetoj al transiĝa mondo). Do, ni estas antaŭ granda ‘konjunkciiĝo de cikloj’. Venu multa farenda recikligado! ]
Plej grave estas, ke ni tenu nin serenaj kaj esperu plenfide pri la sekura kaj saĝa gvidado de nia Komandanto, nome Jesuo. Kaj dum ni esperas pri pozitiva kaj ĝojiga destino por ĉiuj ni, pri la sekura haveno ĉe la Nova Jerusalemo, nova Edeno aŭ renovigita paradizo, ni deĵoradu volontule por la enveturila servado. Tio estas la plej bona tempopasigilo nuntempe.
 
Sume, la transiĝa mondo estos nek supera nek elizia, sed ĝi estos mondo por alĝustiĝo de karakteroj, de kondutoj, de pli ofta praktikado de la kristaj virtoj. La edukejo daŭros funkcianta, nun nivele de gimnazio, sed sen tiuj tumultoj (malbonagoj, perfortoj, neglektoj pri la medio, egoismoj ktp), propraj al la lastpupitraj maldisciplinemuloj, ĉar kelkaj el ili aŭ estos pliboniĝintaj, aŭ estos alilernejigitaj.
Iel ajn la geotransiĝo estos relative multe pli bona ol la nuntempaj elproveco kaj elaĉeteco. Tiam estas esperinde, ke ne plu ekzistos la karma rado por reguligo de interekzistadaj kontoj. La malbono ne plu superregos. [Eĉ mortigi beston eble estos konsiderata abomeninda krimo.]
Ĉio tio supra jam signifos por ni, tiuj, kiuj postvivos tie ĉi por vidi, iun relativan ĉielon. Tio ja estos tro bona. Tamen la transiĝa erao estos signata ĉefe per multa laboro celanta mondon efektive pli bonan en la estonteco de la estonteco.
 
Ĉiu fazo de la teraj transiro kaj transiĝo plenumos sian rolon kiel antaŭkondiĉo por la sekvanta fazo, detruante kelkajn aferojn kaj konstruante aliajn, kvankam multaj detruoj/konstruoj estos nerimarkataj per la sensoriaj antenoj de la krustanoj, kiel jam estas nunokazante.
Vere, eĉ nuntempe, ankoraŭ en la komenco de la plej intensa fazo de la transiro, kelkaj antaŭĝuaĵoj jam povas esti perceptataj tie kaj tie, premataj inter malnovaj, malfortiĝintaj kaj kadukiĝintaj strukturoj. Jam estas lumoj trembrilantaj ĉe la horizonto de la nebuloj de nia granda kosma koliziigilo, renkonte al la novaj geoŝanĝaj fotonaj partikloj.
Tamen, multaj mikroeskatologiaj ruinegiĝoj kaj malfeliĉoj ankaŭ estas okazantaj tie kaj tie, eĉ se ne vekantaj la atenton de la granda sensaciisma gazetaro. Ni bezonas esti atentemaj, por etendi la manojn por helpi, por ke ni malpliigu socie anonimajn dolorojn kaj afliktiĝojn dise lokiĝintajn. Ankaŭ ili faras parton de la transira tuto. Sammaniere, ni devas esti antaŭpretaj etendi la manojn por peti kaj por akcepti helpon, kiam venos nia fojo. La plej bona asekuro kontraŭ malfeliĉo estas la humileco, jen ĉe la propono aŭ peto de helpo, jen ĉe la danko.
 
“Ĉe la grandaj katastrofoj la karito emociiĝas kaj oni konstatas malavarajn impulsojn por la riparado de la ruinoj; sed, krom tiuj ĝeneralaj ruinoj, troviĝas ankaŭ miloj da privataj, nerimarkitaj malfeliĉoj, ĉe personoj, kiuj senplende kuŝas sur mizera lito. Tiajn silentajn, kaŝitajn malfeliĉojn la vera noblanimeco scias trovi, ne atendante peton pri helpo.” – el “La Evangelio laŭ Spiritismo”[5].
 
 
 

[1] Esperantigita de Affonso Soares.
[2] “Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon.”
[3] “Ĉu detruado estas leĝo de la Naturo?”
[4] La tibeta paradiza komunumo en la romano Perdita Horizonto (1933), de la angla verkisto kaj filmtekstisto James Hilton.
[5] Laŭ esperantigo de Ismael Gomes Braga.

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 05/01/2013
Reeditado em 05/01/2013
Código do texto: T4068660
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2013. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.