KAJ PRI LA NOMATAJ “ILUMINATOJ”?
KIU ESTAS ANKORAŬ ILIA EVENTUALA ROLO?

 
La ‘nova monda ordo’, kiu superregos en la Erao de la Lumo, havas nenian rilaton kun la samnoma “nova monda ordo”, tiel diskonigata de la ‘teoriuloj pri la konspiracio’, kiel sinonimon de premregado kaj de centralizo de politika kaj ekonomia povoj en la manoj de iuj “Iluminatoj[1] (supozata konspiracia organizacio, kiu kaŝe regas la mondajn aferojn), nek de iu megakorporacikratia “Federal Reserve”, surbazita sur la grandaj mondaj bankoj.
Ĉi-faze, speciale post la malstrukturigo de la armeoj de la malbono en la regionoj de la spirita submondo, estas nur unu plena povo reganta la destinojn de la homaro, nome la povo de la Kristo kaj ties rektaj helpantoj.
La teoriuloj pri la konspirado mem menskonfuzas la homojn, denuncante tiun malignan okultan registaron, sed tamen ili ne agnoskas, des malpli disanoncas, ke fakte ekzistas okulta registaro sur la mondo, sed kiu estas la okulta registaro de la Bono, kiu estas prenanta la regadon de la politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj spiritaj iniciativoj en ĉiuj partoj kaj dimensioj de la Tero, pli kaj pli, konforme kun la postuloj por alternado de eraoj, de la mallumo al la lumo. Tiu okulta registaro estas tiu de la supera spiritaro, tiu de la rektaj helpantoj de la Spirita Estro de la planedo, nome la Kristo.
Multaj konspirantoj vere estas nekonsciigantaj la popolon rilate la veran spiritan regadon sur la Tero. Ili mismiksas la aferojn, kelkaj el ili eĉ intence. Laŭ la granda plimulto el ili, praktike iu ajn okulta gvido al la vivo de la homoj faras parton de tia sekreta ordeno nomata Iluminatoj.
Ne propagandi la Bonon, inkluzivante pensojn, vortojn kaj agojn, ja estas propagandi nerekte la mallumon, ĉefe se tiu ĉi estas objekto de insistaj denuncoj kaj alarmoj, atentodeviiga pri tio, kio plej gravas en la kuranta nuntempo de fotopsikovibra transirado kaj en la epoko de nia interpsikanalizo kun nia propra spegulo.
 
Surbaze de la libro “La Fino de la Mallumo”, estas esperinde, ke la imperio de la malbono en la spirita submondo jam estas praktike disruinigita, speciale ĉar la komunikiĝoj kun la komisiitoj de la malbono tie ĉi sur la krusto jam estis ĉesigitaj. La nomataj drakoj, ĉefe ilia unua nombrulo, jam ekzercas nenian ajn aŭtoritaton inter ni pere de siaj sekvantoj. Senpovaj, ili estas izolitaj en “hejmaresto” (tio estas, en la abismo mem), zorgataj persone de Miĥaelo. Kelkaj aliaj mallumuloj de la meza hierarkia strukturo jam foriris al la Transtero, aliaj estas forirantaj, kelkaj aliaj estas forirontaj.

Same la imperio de la videbla malbono tie ĉi sur la krusto baldaŭ estos finita. La enkarniĝintaj malbonuloj ankoraŭ havas permeson montri siajn ungegojn, eĉ se iom rompitajn, tie kaj tie. Kelkaj, ŝirmitaj malantaŭ organizitaj kaj ne organizitaj grandaj korporacioj, estigas planojn por amasdetruadoj, speciale per gustaj kemiaj bomboj, ĉiaspecaj ekocidaj[2] kaj genocidaj infektaĵoj kaj poluaĵoj, pseŭdodistraj kaj teknoelektronikaj neŭromisfunkciigaj drogoj, ŝakrado pri armiloj kaj narkotaĵoj, antikristaj, materialismaj, malhumanigaj aŭ sensentigaj ideologiaj sugestioj... Tiele, ili kontribuas kruele por la tre oftaj ĉieaj deprimoj, skizofrenioj, alienecoj, timo, perfortoj, masakroj, amasaj memmortigoj kaj aliaj ŝokaj faliloj. Ili ankoraŭ estas barantaj la evolumarŝon cele al la erao de la lumoj.
Tamen, same kiel en la sepdekaj jaroj (tempo de la malvarma milito, kun municiejoj plenaj je nukleaj bomboj), tiuj detruemuloj estas sub strikta observado de la spirita justeco kaj jam estas iom post iom senpotencigataj (malgraŭ ilia senĉesa bruado), por ke ne okazu iu biocido aŭ iu nenuligebla geocido (kiu estus la laŭlitera fino de la mondo).
La Tero mem, kiel vivanta estaĵo, estas agpreta reagi multe pli brue, se necese, por savi sin kontraŭ eventuala pliakrigo de hombestiaj ekscesaĵoj.

La malbono, kiu ankoraŭ skandalas nin, kaj kiu ankoraŭ estas necesa (Mateo, 18:7[3]), nun ankaŭ kiel malluma parto de la proceso pri planeda elpuriĝo, estas nur rebildo de la jarmilaj influoj de la malluma flanko de la Tero mem, kiu baldaŭ estos tute lumigata.
 
 
 

LA PSIKOFIZIOLOGIA PURIGADO DE LA TERO JAM KOMENCIĜIS. KIEL PURIGATOS ĜIA HAŬTO?

 
Post la fotopsikovibra transiro, probable ĉirkaŭ la sepdekaj jaroj de nia nuna jarcento, la planedo, en ties geofizika aspekto, ankoraŭ estos baze la sama, sed la mondo, tio estas, la sistemo de moralaj kaj amaj valoroj fariĝos pli kaj pli malsamaj kun la paso de la jardekoj. [La ĉefaj ŝanĝoj en la nuna alterniĝo de evoluaj eraoj de la Tero estas superrege moralaj.]
La homaro, kiu loĝokupos la kontinentojn, sur, super kaj sub, estos grande transformita. Temos pri nova monda ordo, en kiu okazos grado post grado la superrego de la Spirito, la reĝeco de la supera konscienco. Tiam la Kristo, pere de siaj rektaj helpantoj, kunregados kaj kunadministrados la ekonomion kaj la politikon de ĉiuj popoloj, kun sociaj justeco kaj egaleco, helpotaj ankaŭ de enkarniĝintaj reprezentantoj, selektitaj laŭ morala meritokratio.
 
Ni kredas, ke jam ekzistas iom-post-ioma lumigado, kiu estas certiganta la daŭripovecon de la homaj kaj naturaj postvivigaj kondiĉoj en nia orbo. Ĝi devenas el pluraj fontoj: el niaj agoj favore por la Bono, la Paco kaj la Frateco, en individua, familia, loka kaj tergloba skaloj; el la lumiga kaj gvida mapo de la Evangelio kaj ties uz-instrukcioj pri la universalaj kaj savaj virtoj; el la lumo mem de la korpo de la Kristo, kiu fotofizike jam renaskiĝis por ni kaj jam alproksimiĝas pli kaj pli al la krusta ĉirkaŭmedio; el la lumo mem de Alciono, en kies fotonringon ni finis eniri en la jaro 2012; el la Suno kaj ties higienaj ventoj produktataj de la forĵetoj de sunkronaj masoj; el la novaj brilaj mensoj, kiuj unuafoje enkarniĝas sur la planedo, elvenintaj el superaj mondoj, aparte el Alciono mem, por helpi en la kristaliga kaj kristeciga progresigo de la Tero; el la brilmensuloj el la tera pasinteco, kiuj estas reenkarniĝantaj nun, kun la samaj celoj, al kiuj ili iam sin dediĉis, kaj ankaŭ por revizii, kompletigi kaj transadaptigi nefinitajn projektojn; kaj ĉefe el nia intimo.
 
"Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili, dirante: La regno de Dio ne venas kun observado; kaj oni ne diros: Jen ĉi tie, aŭ: Jen tie! ĉar jen la regno de Dio estas inter vi." -Lucas, 17:20-21.
 
Kiel ajn malmulta estas nia intima lumeto, la vero estas, ke, se ĝi ne estos farata de ni mem, per la sanktigita oleo de la fido kaj karitato, nenio ekstera faros ĝin nialoke, kaj, konsekvence, la impulsiĝo de la nuna homaro al la trans-erao fariĝos tre malfaciligita, por ne diri neefektivigebla per si mem.
Ni atentu al la procedordono de la Komandanto de la tera ŝipo (kaj samtempe la Lumigisto de Dio): “via lumo lumu” (Mateo, 5:16). Kaj tiu procedo okazu per nia propra iniciativo. Ni devas labori kune kaj trans la ismaj, logiaj kaj zofiaj limoj, kunfratigite de la transreligia kaj transkultura kristeca idealo, ekde la solidara, iniciata kaj konverĝa individuismo, sed ankaŭ inspirite de la kunlaborismo predikita de la itala filozofo Pietro Ubaldi, tio estas, per la grupa kunagado movata de la kolektiva konscienco.
[Eĉ la nuntempaj heterogenaj kaj intermalsamaj sociaj formaĵoj koncerne ideojn, metodojn kaj motiviĝojn, disigitaj tra ĉiuj partoj de la planedo, sed kiuj iel agadas por la bono de la homaro, jam semas sisteman kaj nerektan tutmondan kunlaborismon, kiu iam estonte certe findirektos ĉiujn lokajn agadgrupojn al sama punkto. Ĝi eble faros naturan parton de iu sola superregistaro pri amo kaj paco por la tuta homaro, kiel ĝardeno el multkoloraj kaj harmoniaj ideoj, pro tio ke ĝi estos plantita per semoj el ĉiuj pejzaĝoj-kultivejoj kaj el ĉiuj rikolt-epokoj de la mondo.]
Ni etendu nian lumon al ĉiuj, komence al la nia malluma flanko mem, kaj ankaŭ al tiuj, kiuj eventuale ankoraŭ troviĝas ĉe la mallumaj marĝenoj de la ĝenerala vojo, ankoraŭ ne enveturiliĝintaj. Kaj ni inkluzivu en la celaron de niaj fotonaj radioj ankaŭ la eventualajn sekvantojn de la supozata ordeno de la nomataj Iluminatoj kaj similaj, kiuj ankaŭ antaŭdestinitas esti vere iluminataj (eĉ se post miloj da jaroj), pro tio, ke ili same estas lum-elĵetaĵoj de la Granda Energia Centralo de la Universo. La veturilo celanta la evoluon estas unu sola por ĉiuj, kaj ĉiuj, pli aŭ malpli frue, en unu ciklo aŭ en alia, en unu mondo aŭ en alia, nepre foriĝos de la mallumaj marĝenoj, kie ili eventuale troviĝas ĉe la kosmovojo, kaj enveturiliĝos.
[Kaj vi? Ĉu vi stokis viajn alumetojn? Aŭ ĉu vi jam estas uzantaj ilin per la farado de servoj al la proksimulo kaj ankaŭ por formi lumĉeneton kune kun la aliaj?]
 
Sume, estas tiu lumfasko, al kiu ni devas fiksi niajn atentojn dum tiu ĉi pasado-nestreĉa ŝnuro inter eraoj. Kaj ĝia specaro de skuadoj estas rekte proporcia al la nivelo de intima prilumiĝo, kiun ni sukcesos reflekti en ĉiuj niaj videblaj kaj nevideblaj ĉirkaŭaĵoj, por ke ni vidu kun plej ebla akreco la subtilan kaj tre streĉan trairatan vojon.
Ni ĉiuj havas la devon kristece dissociigi nian memprilumecon, se ne ĝi havos nenian sencon kaj estos nur malvarma kaj senbrila lumo. Ni nur vere antaŭeniros (aŭ “saviĝos”) tiam, kiam la tuta mizero kaj la tuta malboneco de la civilizacia mondo, kie ni vivas, estos forigita de la Tero. Kaj tiu foriga laboro devos esti farata de ni mem el la malnova gvardio, tie ĉi mem, en la unua rango de la laborvico. Ni ĉiuj estas respondecaj kaj ĉiuj ni estas, pli aŭ malpli funde, envolvitaj en tiu geomoraliga misio, ĉefe ĉar ĉiuj ni estas unu, unu bando da krimuloj aŭ ekskrimuloj (kvankam hodiaŭ multaj ŝajnigas esti sanktuloj, monaĥoj, ver-mastroj kaj savantoj de la tuta homaro). Iel, en ia ajn epoko, loko aŭ dimensio, ĉiuj ni kontribuis, sur la historia vojo de la Tero, por tio, kio estas riparenda kaj prilumenda, por ke nia mondo finfine fariĝu spireblaj per la aeroj de la Nova Erao.
Do ia ajn provo de memprilumiĝo nur efikos al tiu, kiu estas en senĉesa servado ĉe la kultivejo de amo de la Majstro Jesuo, kiel ajn.
 

 

PRI EBLA TUTMONDA STATUS QUO
POR POST LA TRANSIRO

 
Nu, konsiderante eblan aŭ hipotezan teran politikan-ekonomian-socian evoluon bazitan sur la nuntempaj moralaj normoj de la homaro, kiel specon de pozitiva paralela realeco, kiu postvenos post la finiĝanta erao, aŭ kiu miksiĝos kun la post-transira realeco, ni povas rezoni laŭ la jenaj vortoj (esperante, ke ni ne estos viktimigitaj de konaj deliroj tro deviigaj de la linio de la modereco).
 
Post la malmonprofitigo de la tutmonda ekonomio kaj de la disruinigo de la korporacikratiaj privataj registaroj, post la transdono de la regado de la politika-ekonomia povo al la manoj de legitimitaj reprezentantoj de la popoloj kaj de la moraleco, la rutino de ĉiuj sociaj formaĵoj baziĝos fundamente sur la paco, la harmonio kaj la ekvilibro, interalie per la fortigo de la ekoekonomio kaj de la sociekonomio.
La koncepto mem pri krista amo spertos ŝanĝiĝon, de helpa karitato al kundivido de noblaj sentoj kaj havaĵoj kaj al produkta kunvivado celanta la ĝeneralan progreson de la komunumoj, des pli ĉar la senhavuloj kaj malsanuloj estos nur en misioj, neniam sub severaj elprovoj aŭ elaĉetoj, almenaŭ en iu unua etapo jam ene de la transiĝa erao. Tiam multaj antaŭtransiraj pensolinioj, ekhavos iom pli klaran sencon kaj estos profitataj kaj adaptataj al la novaj tendencoj regantaj en la individuaj kaj kolektivaj koroj.
Klerismo, Humanismo, Homaranismo, la noblaj Artoj, la sublimaj Beletroj kaj ĉio plia, kio ne universaliĝis longedaŭre en la pasinteco, pro manko de subtenaj strukturaj rimedoj, estos reprenataj, adaptataj al la novaj konaj lumoj kaj efike realigataj, pro tio ke ili estos sub le egido de la bonvolo de ĉiuj postvivantoj de la geo-, psiko- kaj socitransiraj ŝanĝadoj.
Pro registaraj, sociaj kaj individuaj iniciativoj, estos eltirita el tiuj kaj el aliaj ismoj ĉio, kio ne harmoniiĝas kun la krista kunvivada bazo, inkluzive rilate la artajn manifestiĝojn. Tamen estos larĝe profitata la esenco de ĉio nuntempa, kio povos kunaldoniĝi por la pliboniĝo de la interrilatoj en tiu nova tutmonda Ŝangrilao.
 
Post kiam malleviĝos la kosma polvo de la granda transiro-balaado de nia planedo, ni esperu, ke finfine okazu la regado de la vera humanismo, nome tiu, kiu instigas, incitas kaj donas ekzemplon pri la plej bonaj kondutoj kaj agoj rilate al socia pliboniĝo, ekde la iniciativo de ĉiu homa individuo, sen bezono de reguliga kaj truda ŝtata jungilaro.
 
Inter la civitanoj regos tiam la principo pri la reciproka bon-fido en ĉiaj interrilatoj, kiam ordinare oni neniam intencos malutili al iu ajn. Tiam la negocaj rilatoj mem servos ankaŭ kiel ascendaj rimedoj, de la nivelo de la normala linio al la Alto.
Kiam fluos plene kaj ĉie la inter-rilatoj bazitaj sur la kristaj instruoj, rezulte de propra maturiĝo kaj laŭ la konscienco de ĉiu (kaj ankaŭ post la puŝeto de la novaj fotonaj energioj kaj post la forigo de la ruinigaj mallumaj energioj de la planedo), tiam elaperos la vera komunismo, aŭ pli propre dirite, la Komunumismo, impulsota de la organizotaj interindividuaj iniciativoj, sen iaj ajn ŝtata trudado.
La sentoj pri kuneco, solidareco, interkuniĝo, kundivideco kaj frateco devos ekspansii laŭ geometriaj vicoj. Povos okazi la komenciĝo, ankoraŭ en la 21-a jarcento kaj sur la plej granda parto de la tersurfaco, de iu superkomunumo Ŝangrilao.
Certe, prenante kiel gvidilon la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (1948), la Ĉarto de la Tero (2000) kaj la pli novajn rezoluciojn de la mediaj kaj pacaj konferencoj, iu nova superkonstitucio komuna al ĉiuj nacioj estos necesa, eble inspirita, en ĝiaj civilaj detaloj, en la “Socia Kontrakto”, de Jean-Jacques Rousseau (1712–1778) (libro, en kiu la granda svisa filozofo kaj verkisto privilegias precipe la aktivan partoprenon de la popolo en la decidoj, de kiuj ĝi estas la ĉefa celato, kaj ne la simplan balotadon, kiu transdonas respondecojn al grupo da reprezentantoj, kiuj kutime perfidas siajn elektintojn kaj penas kontentigi multe pli siajn proprajn interesojn aŭ tiujn de sia klaso, ol la interesoj de la popolo, kiel ankoraŭ okazas nun, dum la periodo D. T.). Ĝi estos iu superkodo de civilaj rajtoj, kiuj privilegios la homajn estulojn, sed kiu rekonos kaj protektos ankaŭ la rajtojn de ĉiuj vivantaj estaĵoj de la planedo, inkluzive de la bestoj, la mediaj rimedoj kaj la Tero mem. Okazos la komuna respekto al la ĝeneralaj reguloj de rilatoj de la homoj inter si kaj kun la naturo. Kaj la reguloj ne estos necese trudataj, sed ili estos akorde interkonsentitaj, pro tio, ke ili estos pare kunkreitaj de ĉiu nova homo consciens. [Ĉi tiu estos la kunmiksiĝo de la homo sapiens, homo religiosus, homo cientificus, homo opinandis, homo economicus, homo consumericus, kun elstara komponanto de la homo moralis.]
Ekzistos, do, perfekta kaj senpera internacia demokratio, kiu utiligos virtualajn pintajn teknologiojn por ke ĝi funkciu plenefike, sed gvid-kontrolataj kaj orientataj de enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj noblaj intelektuloj. Ne plu ekzistos, do, nepuraj kaj neperfektaj demokratioj, kiaj en la nuntempaj modeloj.
Por ke tiu super-reĝimo firmiĝu, kunokazos la speciala partopreno de la supera tera spiritaro (ankaŭ celota de la grandaj planedaj decidoj), ne nur en la leĝofaraj procesoj kaj en la gravaj publikaj decidoprenoj, kiel ankaŭ kun reprezentantoj siaj en ĉiuj administraj kaj voktaj sektoroj. [Estos kreita, tiel, la figuro de la ‘interdimensia demokratio’.]
 
****
 
La bazaj juraj normoj de socia kaj internacia kunvivado en la estonteco P.T. celos multe pli la integran humanismon (revalorigon de la Renesanca Humanismo per riĉigo de la eltrovoj de la Transpersona Psikologio, de la Kvantuma Fiziko kaj de la spiritualismaj-sciencaj ĉenoj), reorientotan laŭ la principoj de Homaranismo.

 

HOMARANISMO JAM HAVAS SPACON REZERVITAN
EN LA AGENDO DE LA ESTONTECO

 
Temante pri la humanisma filozofio elpensita de Lazaro Ludoviko Zamenhof (la kreinto-iniciatinto de Esperanto), Homaranismo predikas la koncepton, ke ne devas ekzisti apartigoj inter homaj estuloj kaj grupoj pro apartaj malsimilecoj inter siaj kredoj, kulturoj, religioj kaj lingvoj, konsiderante ke ĉiuj ni, teranoj, apartenas al unu sola familio, nome la homaro mem, kun ties universalaj valoroj, kiuj devas stari super la individuaj kaj lokaj valoroj.[4]]
Pro tiu ĝia malfermeco tiel integriga kaj samtempe tiel liberiga pri kredoj, ideoj, idealoj kaj ideologioj, Homaranismo eble estos la sola granda socia ismo de nia erao, kiu postvivos tutintegre en la periodo P.T. Ĝi subtenas sin en sia principaro, ĉar ĝi defendas ĝuste la subtenecon kaj la respekton al ĉiuj aliaj ismoj, logioj kaj zofioj. Ĝi estas superfilozofio. Ĝi estas la plej unuanime ebla por ĉiuj homoj, popoloj kaj kulturoj ellasiĝintaj el konservativaj radikoj kaj apartigaj ŝovinismoj; ĉar ĝi rekomendegas la amon, la pacon, la solidarecon, la respekton de unuj al la alies valoroj, ĉion sendepende de iaj ajn apartaj valoroj.
Homaranismo ankoraŭ ne estas startigita, pro manko de kapablo de la nuntempa homaro mem (ankoraŭ kondiĉigita de la interesoj de la egoisma materialismo kaj de la pragmata hedonismo) alpreni ideojn tiel progresemajn, vere kunfratigajn kaj tutmonde unuigajn.
Post la periodo P.T., tamen, estos normale, ke ĉiu homo havu siajn proprajn religion aŭ kredon, lingvon kaj kulturon, sed ke li adoptu ankaŭ la universalajn kojneojn ekvivalentajn en la terenoj de la internaciaj, interreligiaj, interetnaj, interkulturaj kaj interlingvaj rilatoj. [Tiu adopto de universalaj valoroj certe konsideros la naturajn kaj necesajn harmoniigajn adaptiĝojn, unuigajn kaj ankaŭ akordigeblajn kun la revelacioj kaj manifestiĝoj de la novaj kvardimensiaj realaĵoj, kiuj, per si mem, influos milionojn da homoj ŝanĝi aŭ pliampleksigi siajn konceptojn kaj mondovidadojn.]
Do Homaranismo kaj la internacia lingvo Esperanto (ankaŭ kreita kaj iniciatita de L. L. Zamenhof tie ĉi sur la krusto) estos, inter aliaj akiraĵoj je humanisma kaj homara valoro, fundamentoj praktike unuanimaj por la kulturo de la paco, harmonio kaj frateco inter la posttransiraj popoloj, kiuj estos inspiritaj ankaŭ de la grandaj brilkleruloj de la estinteco kaj estanteco de la estanta erao kaj de la estinteco kaj estanteco de estonta erao, kun reefikoj en la publika administrado, en la monda ekonomio kaj en la ĉiutaga civila vivo.
 
****
 
Tre probable Homaranismo kaj aliaj humanaj, pacifismaj kaj fratigaj idealoj el la estanteco kaj el la estinteco fortikiĝos kaj ekspansios jam en tiu ĉi unua jarkvindeko de la tria jarmilo, aparte pro la influo de la kristalaŭraj infanoj, naskiĝintaj grandkvante ekde la jaro 2000 (kaj kiuj havas, almenaŭ potenciale, la moralajn kvalitojn supre aluditajn), krom tiuj el la granda bakado aperinta dum la tuta jaro 2012, kaj tiuj, kiuj venos amase ekde la jaro 2025.
 
“Sen monarkioj, oligarĥioj, plutokratioj aŭ demokratioj, ekzistos nur iu Evangelia Spiritokratio, fundamentita sur la ĉiela platonismo de la pli granda merito, de la pli granda sciado kaj de la pli granda virto, por la pli ampleksa kaj pli fekunda servado.” - Áureo, spirita aŭtoro de la libro “Universo e Vida” (1979) (“Universo kaj Vivo”), en ties lasta ĉapitro, titolita “No Porvir” (“En la Estonteco”). [Mediumo: Hernani T. Sant’Anna.]
 
Koncernas nin, gepatroj, gerespondeculoj kaj geedukistoj, fari ĉiujn eblajn klopodojn, por doni moralan, emocian kaj aman edukojn sufiĉe integrigajn, liberigajn, respektigajn kaj kosmokonsciigajn, inkluzivante konstantajn personajn ekzemplojn. Tutcerte la celatoj brile respondos al ĉiuj lecionoj post kelkaj jaroj, meritante bluajn notojn.
La ŝanĝado, kiun ni esperas en la estonteco, komenciĝas nun, per la edukado kaj memedukado.

 

ESPERANTO, LA VERDA STELO DE LA NOVA ERAO

 
Rememorante, unu el la rivelaĵoj de superaj Spiritoj al
Francisco Cândido Xavier, kiu transdiris ilin al Geraldo Lemos Neto, en dialogo okazinta inter tiuj ĉi en 1986[5], estis tio, ke ekde la jaro 2000 nur enkarniĝos sur la Tero “Spiritoj pli fortaj kaj pretigitaj, kiuj sciis kolekti al si, en la daŭro de la multaj reenkarniĝoj, gravajn spiritajn konkerojn, kiaj la mildeco, la modereco, la amo al la paco kaj al la frateca konkordo inter la popoloj kaj nacioj.”
El tiuj vortoj ni povas konkludi, ke ĉiuj infanoj havantaj nuntempe ĝis dek du jaroj estas potencialaj homaranistoj kaj esperantistoj, almenaŭ se ni konsideros, ke la interna ideo kaj de Homaranismo kaj de Esperanto rilatiĝas ĝuste al la paco kaj frateca konkordemo inter popoloj kaj nacioj. [Certe Esperanto integros sin inter la planoj de estonta tutmonda sola superregistaro, prezidota de la Kristo mem, kaj kiu estos enplantita en fazo pli posta dum la periodo P.T., eĉ se la tiamaj esperantistoj respektos kaj defendos la respekton al la naciaj lingvoj kaj lokaj dialektoj, kio jam okazas ekde ĝia origino. Oportune, tiu tie ĉi aludata kaj imagata “sola superregistaro” certe faros leĝajn kaj administrajn agojn celantajn la ĝeneralajn interesojn kaj bezonojn de la homaro, kiel tuton, sed ne malbezonos nek nuligos lokajn registarojn kun ties ĉi propraj specifaj kaj cirkonstancaj leĝoj kaj administroj, kaj kiuj samtempe agados ankaŭ kiel ĉeloj kaj etendaĵoj de la centra registaro. Tiu devizo “unu por ĉiuj kaj ĉiuj por unu” validos ankaŭ por la rilatoj de la tuto de la homaro kun la lokaj sociaj kaj individuaj formaĵoj kaj por la rilatoj de tiuj ĉi kun tiu.]
Tiuj valoroj jam venas elfabrike aligitaj en la DNA de la nova tera generacio. [Same kiel pri la novaj ciferecaj televidiloj, se ni, el la malnova analoga teknologio, volos aligi tiujn valorojn al nia morala cirkvito, ni devos akiri la adaptilon de la konscienco, de la disciplino kaj de la neŭropsika edukado per la alkutimiĝo pensi universale. Eble ni neniam montros ekran-aŭron el kristalo, sed certe ni havos brilon multe pli intensan kaj kun multe pli bona frekvencodistingilo, ol en nia nuna teknomorala cirkvito.]
 
Jam utiligate, per pli aŭ malpli lerta maniero, de pli ol dek milionoj da homoj tra la tuta mondo, kaj jam estante uzata kiel laborlingvo en multaj naciaj kaj internaciaj eventoj, Esperanto jam sukcesis kaj jam solidiĝis kiel universala, neŭtrala kaj fratiga lingvo jam en la estantaj tempoj, tial ke registriĝu tie ĉi la propono, por ke ĉiuj ni, esperantistaj plenkreskuloj, vaste diskonigu, utiligu kaj instruu Esperanton, pli ol iom, incitante speciale la infanan-junulan publikon (ĝiajn estontajn amasuzantojn), lerni kaj utiligi ĝin ekde nun.
 
Unu demando estas: kiel instrui Esperanton, kiu estas bone strukturita kaj bone planita lingvo, al la mense malkvietaj infanoj de la estanteco, kaj kiuj estas, en sia granda plimulto, “specialaj kazoj” (pli ol ni en niaj infanjaroj ☺), kaj kiuj esperemas pedagogiajn metodojn kaj lernobjektojn tre pli instigajn, incitajn kaj kreigajn ol tio, kion ni, malnovgvardiaj instruistoj, povas proponi al ili? Tio estas tikla demando. [Aŭ ĉu ne estas ĝuste tiele? Aŭ ĉu estas nenio el tio?]
 
Esperanto en si estas inteligentiga kaj cerboekzerca lingvo, iu agrabla kaj amuza puzlo el morfemoj por “munti” iajn ajn ideojn, ekde la plej simplaj kaj poeziaj ĝis la plej kompleksaj kaj profunde filozofiaj, kvankam ĝi havas ankaŭ elstarajn komponantojn el homeco, kultureco kaj stilistiko. Ĝi estas la lingvo plej riĉa je esprimaj eblecoj en la mondo. Kaj ĝi havas ĉion por kontentigi la pedagogiajn metodojn nekonscie deziregatajn de la nova triajarmila etularo, speciale danke al ĝiaj logikeco, ludeco, konstruebleco kaj morfologia kaj aglutina ŝanĝeblemeco, kiuj, tamen, ne kompromitas ĝiajn bazajn stabilecon kaj la strukturan kaj gramatikan unuformecojn.
Krom tio, same kiel Homaranismo, ankaŭ Esperanto akordiĝas kun la denaskaj esperemoj de la filoj de la Nova Erao rilate al la Paco kaj la Frateco, por kiuj ili devos fervore kontribui, kiam ili plenkreskiĝos kaj komencos interveni en la socio.
Tamen, kiel iu ajn alia lingvo, la baza lernado de la Internacia Lingvo postulas koncentrigan disciplinon kaj multajn fiksajn ekzercojn, krom kontrol-gvidata praktikado, kio por la nuntempaj infanaj mensoj estas turmento. En ĉi tiu punkto devas agadi la instruistoj, uzante metodojn celantajn krei lernoetoson sufiĉe agrablan, ĉiam miksitajn kun la ama krista psikologio, por ke la interesiĝemo de la lernantetoj vekiĝu per si mem.

 
 

LA KOSMA SUPERPRINTEMPA EKVINOKSO
ESTAS NIA UNUA GRANDA FIZIKA ŜANĜAĴO

 
Estas certe, ke ĉiuj geotransiraj ŝanĝoj okazos iom post iom, ene de planitaj etapoj, sed ankaŭ akorde kun la mensa konduto de la loĝantoj de ĉiu regiono kaj de la tuta planedo.
Okazos ŝanĝiĝoj tutglobaj kaj okazos ŝanĝiĝoj lokaj. La kultura, etna, socia kaj ekonomia heterogenecoj daŭros ekzistantaj, eĉ se estos universalaj valoroj gvidantaj ĉies konduton.
En iu epoko aŭ en iu regiono la progreso estos, ekzemple, iradi per aerobuso inter ĉiuj kvartaloj de la urbo, manĝadi nur sintezitajn ekologiajn nutraĵojn, komunikiĝi kun homoj el malsamaj biodimensioj, per aparatoj por projekcio de holografiaj bildoj kaj sonoj, dum en alia epoko aŭ regiono, la progresprioritato estos marŝi piede, produkti kaj konsumi naturajn nutraĵojn en komunumaj legom-ĝardenoj, interŝanĝi ideojn kun aliaj antaŭ brulŝtiparo en plenluma nokto...
 
****
 
Kiel ni diris paĝojn antaŭe, tiun tutan estontan realon, dume, ni preferas kredi, ke temas pri eventuala pozitiva paralela realo, kiu venos por kunligiĝi kun la realo de ni ĉiuj revata kaj komencota post kiam malleviĝos la polvo de la granda transiro. Ni imagis ĝin, prenante kiel bazon ion, pri kio ni jam havas iun konon en nia nuna reala vivo. Tamen, certe multaj aliaj post-transiraj realaĵoj jam atendas por surprizi nin kaj ĝojigi nin en gradoj multe pli altaj, neniam imagitaj nek imageblaj de ni nun. Se, tamen, iu el ĉi tiuj niaj imagaĵoj realiĝos meze en tio, kio venos, ĝi jam estos sufiĉe taŭga por nia ĝenerala, ampleksa kaj larĝasenca feliĉeco.
Dume, grave, urĝe kaj esence estas, ke ni iniciatu en ni mem ĉiujn ŝanĝojn, kiujn ni deziregas por la tuta planeda kolektivo, ekde nun, profitante la ekvinokson de la galaksia superprintempo, kiu alvenas prilumante la staltrogon-Teron, por varmigi la novan Kriston el lumo, kiu naskiĝas, akceptate de siaj gepatroj (la bonvolaj homoj), de la paŝtistoj (tiuj, kiuj protektas la sociajn forlasitojn) kaj de la anĝelo kiu flankestaris ĉe la malgranda staltrogo antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj (laŭ Luko, 2:9) (hodiaŭ la lumspiritoj, kiuj preparos la vojon por la alproksimiĝo de la Savinto de la Tero). Kaj ni varmigu niajn korojn, per la dia fajrero de la amo, tiel kontribuante, por ke la fino de la nokto en la kosma supervintra ekvinokso, kiu foriras, estu vere feliĉa por ĉiuj ni.
Feliĉan krist-renaskon kaj prosperan novan eraon!
 

[1] Vidu informojn ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Iluminatoj.
[2] Ekocido: Ia ajn amasdetruado de la medio. Angle: Ecocide; germane: Ökozid; hispane: Ecocidio; france: Écocide
[3] “...estas necese, ke venu faliloj” (aŭ malbonagoj, skandalaĵoj...).
[4] Por scii detalojn pri tiu estonteca socia filozofio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Homaranismo
[5] Laŭ raportite en la ĵurnalo Folha Espírita kaj en la libro “Ĝi ne Okazos en 2012”.

Josenilton kaj Madragoa
Enviado por Josenilton kaj Madragoa em 05/01/2013
Código do texto: T4068666
Classificação de conteúdo: seguro
Copyright © 2013. Todos os direitos reservados.
Você não pode copiar, exibir, distribuir, executar, criar obras derivadas nem fazer uso comercial desta obra sem a devida permissão do autor.